Frauenkappelen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hübeli (Frauenkappelen))
Frauenkappelen
Blazono de Frauenkappelen
Blazono de Frauenkappelen
Blazono de Frauenkappelen
Vilaĝocentro de Frauenkappelen
Vilaĝocentro de Frauenkappelen
Wolei-Ponto trans Lago de Wohlen apud Frauenkappelen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Laupen
Koordinatoj  46° 57′ 14″ N 7° 29′ 2″ O / 46.95389 °N, 7.48389 °O / 46.95389; 7.48389 (mapo)Koordinatoj: 46° 57′ 14″ N 7° 29′ 2″ O / 46.95389 °N, 7.48389 °O / 46.95389; 7.48389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1264
Areo 9,27 km²
Alteco 601 m super marnivelo
Poŝtkodo 3202
Komunumkodo 0663
Mapo de Frauenkappelen
Mapo de Frauenkappelen
Mapo de Frauenkappelen
vdr


Frauenkappelen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1264 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Frauenkappelen situas en la Svisa Mezlando ĉe la suda flanko de la Lago de Wohlen, baraĵlago de la rivero Aro, proksimume 5 kilometrojn ocidente de la centro de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Frauenkappelen (en la centro sur alteo ce 601 m s.m.) kaj la vilaĝetoj Aebische (sur alteco de 496 m s.m. norde de Frauenkappelen ĉe la bordo de la Lago de Wohlen), Riedbachmühle (sur alteco de 544 m s.m. sude de Frauenkappelen ĉe la brodo de la rojo Riedbach), Hübeli (sur alteco de 596 m s.m. oriente de Frauenkappelen ĉe la kantona ĉefvojo), Wolei (sur alteco de 485 m s.m. en nordoriento de la komunumo ĉe la Lago de Wohlen, ĉe la suda flanko de la Wolei-Ponto), kaj Jaggisbach (sur alteco de 606 m s.m. en okcidento de Frauenkappelen, norde de la aŭtovojo).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,27 km², de kiuj 41,0% estas kovritaj de arbaro, 42,2% servas por agrikulturo kaj 6,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Frauenkappelen limas en nordo aliflanke de la Lago de Wohlen al Wohlen ĉe Berno, en oriento kaj sudo al Berno, kaj en okcidento al Mühleberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Frauenkappelen pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 1 de Berno al Ĝenevo kaj la svisa aŭtovojo A1, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo sur la komunuma teritorio. Per buslinioj al Bern Brünnen kaj Mühleberg la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Frauenkappelen datiĝas el la jaro 1158 kiel Capela. En la jaro 1241 estis dokumente menciita la Burgo Alt-Bubenberg, kiu estis formalsita en la 14-a jarcento kaj kies murrestoj ankoraŭ videblas ĉe la deklivo supre de Aro. Inter 1228 kaj 1240 estis fondita la virina monaĥjo Sancta Maria de Cappellis in Foresto. La maria kapelo de 1158 estis integrita al la monaĥejo. Ek de 1388 la berna konsilio oficis kiel monaĥejaj voktoj kaj en 1486 la monaĥinejo estis malfondita kaj enkorpigita al la berna Abatejo Sankt-Vincenco. La feŭdo pri Frauenkappelen estis administrita ek de tiam de la urbo Berno. Ĝis ĝia malkonstrui la iama monaĥinejo servis kiel pastra domo.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]