La reĝado de Henriko la 3-a ne sukcesis regi la regnon, dividitan inter la protestantoj de Henriko de Navaro kaj la katolikoj de Henriko de Gizo. En 1585, Henriko la 3-a aprobis la proklamon de Nemours per kiu nuligis la reĝajn rajtojn heredajn de Henriko de Navaro, ĉar tiu estis protestanta kaj estro de ties partio. Tiam ekis la milito nomita de la tri Henrikoj, kiu finis pro morto de Henriko de Gizo kaj reamikiĝo de la reĝo kun Henriko de Navaro aprile de 1589, malmulte antaŭ la murdo de la reĝo aŭguste samjare. Ties entroniĝo estis komplika ĉar granda parto de la nobelaro ne akceptis protestantan reĝon aliancano de Anglio; tamen en 1593 la nova reĝo ŝajnige almenaŭ konvertiĝis al katolikismo. Venis epoko de repaciĝo kaj en 1598 la reĝo proklamis la edikton de Nantes, per kiu oni permesis liberon al protestantoj.[1]