Heritiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Heritiero
Heritiera littoralis
Heritiera littoralis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malvaloj Malvales
Familio: Malvacoj Malvaceae
Subfamilio: Sterculioideae
Genro: Heritiera
Aiton
Sinonimoj

Argyrodendron F.Muell.
Tarrietia Blume[1]

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Heritiero ( Heritiera ) estas genro de angiospermoj en la familio de la malvacoj. La genro estas disvastigita en la tropikaj regionoj de Azio, Afriko kaj Aŭstralazio. Pri kelkaj specioj oni uzas la lignon.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Heritieraj specioj estas arbojarbedoj. Pli maljunaj arboj plejofte havas apogilradikojn. La supergrundaj plantopartoj plejofte estas kovritaj de stelformaj haroj ( triĥomoj ). La alterne aranĝitaj folioj plejofte havas petiolon kaj estas simplaj aŭ kunmetitaj. Ĉe la bazo de la petiolo plejofte troviĝas fru-defalantaj stipuloj.

En unuaksaj cumojpanikloj, multaj floroj kunstaras. La plejofte unuseksaj floroj estas radiuse simetriaj kaj la diferencaj florpartoj kvinopaj. La kvar al ses petaloj estas sonorilo- aŭ kruĉoforme kunfandiĝitaj. Ne ĉeestas sepaloj. Ĉe la masklaj infloreskoj la androginoforoj estas mallongaj. Unu- aŭ duronde staras 4 al 15 stamenoj. En la femalaj floraroj troviĝas tri al kvin interligitaj karpeloj kaj staminodioj. Ĉiu karpelo posedas nur unu ovolon. La tre mallonga stiluso finiĝas en tre malgrandan stigmon.

La lignecaledeca frukto estas eĝa kaj ne malfermiĝas je matureco. La semoj ne havas endospermon.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro heritiero estis priskribita en 1789 helpe de la tipo Heritiera littoralis Aiton far William Aiton en Hortus Kewensis; aŭ, katalogo ..., 3, p. 546-547. La genronomo Heritiera honoras la francan botanikiston Charles Louis L'Héritier de Brutelle (1746–1800). Sinonimoj por Heritiera Aiton estas: Argyrodendron F.Muell., Tarrietia Blume, Sutherlandia J.F.Gmelin 1792 not R.Br. 1812.

Estas proksimume 35 da heritiero-specioj. Ĉi sube specio-elekto :

Ilustraĵo pri Heritiera littoralis en Flora de Filipinas, 1880-1883.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heritiera Aiton. 'Germplasm Resources Information Network'. United States Department of Agriculture (2003-06-05). Alirita 2010-02-16.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]