Iniciativo por Katalunio - Verduloj
Iniciativo por Katalunio - Verduloj | |
---|---|
Iniciativa per Catalunya Verds | |
politika partio en Katalunio | |
Lando | Katalunio |
Fondiĝo | februaro 1987 |
Lingvo(j) | kataluna |
Ĉefa sidejo | str. Ciutat 7, 08002 Barcelono |
Ideologio | Ekosocialismo, federismo, kontraŭkapitalismo, respublikismo, feminismo, Kataluna naciismo, alimondismo |
Retejo | www |
La partio Iniciativo por Katalunio - Verduloj - katalune Iniciativa per Catalunya Verds (ICV) - estas nacia ekologia-alternativa, maldekstra kaj katalunie sendependisma politika partio en la suda parto de la kultura regiono Katalunio, kiu kun statuso de aŭtonoma regiono politike estas parto de Hispanio. La partio fondiĝis la 23-an de februaro 1987, kaj estas fuzio de la antaŭe sendependaj partioj Iniciativa per Catalunya kaj Els Verds. IC estis socialisma partio kaj la ekvivalento de la hispana partio Izquierda Unida (Maldekstro Unuiĝinta) en Katalunio, kaj Els Verds klasika verda partio. La partio post la ĝeneralaj elektoj de 2004 en koalicio kun la du pliaj partioj Partio Socialista de Katalunio (Partit dels Socialistes de Catalunya, PSC) kaj la socialisme sendependisma Maldekstro Respublikana de Katalunio (Esquerra Republicana de Catalunya, ERC). En la registaro de Katalunio, la ICV havas la respondecon por la ministerio pri medio.
Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. En la Eŭropa Parlamento de la periodo 2004 ĝis 2009 ĝi reprezentiĝas per la parlamentano Raül Romeva i Rueda.
La junulara branĉo de la partio nomiĝas Joves d'Esquerra Verda ("Junuloj de Maldekstro Verda"). Antaŭe, kaj inter la anoj ankoraŭ nun, ĝi nomiĝis Joves amb Iniciativa ("Junuloj kun iniciativo").
Eksteraj ligiloj
- katalune oficialaj paĝoj de la partio
- angle bazaj informoj pri la partio sur la paĝaro de la Eŭropa Verda Partio