Irena Grochowska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Irena Grochowska
Irena Grochowska [GroĥOVska] - esperantistino, sekretariino de la Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)
Irena Grochowska [GroĥOVska] - esperantistino, sekretariino de la Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1946 (1946-01-16)
en Morakowo
Morto 24-an de julio 2020 (2020-07-24) (74-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Irena GROCHOWSKA [GroĥOVska] (naskiĝis la 16-an de januaro 1946 en Morakowo) estas pola instruistino, aktiva agantino de NROj (Ne-registara organizaĵo), prezidantino de la emerita sekcio de la Asocio de Polaj Instruistoj en Wągrowiec, esperantistino, amatora aktorino, dum la jaroj 2011-2013 sekretariino de la Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), de oktobro 2013 konsultantino (konsilantino) de la Estraro de EDE-Pollando, prezidantino de la Instruista Koruso de Stanisław Moniuszko, prezidantino de la Revizia Komisiono de la Societo de Amikoj de Infanoj, sekretariino de la Pola Asocio de Blinduloj en Wągrowiec, ano de la Societo de Pałuki-Tero.

Biografio

Grochowska Irena, Jadwiga - kun fraŭlina familia nomo Wiese (ĉar ŝi estas la filino de Walerian (Valeriano) Wiese kaj Władysława (legu: Vŭadisŭava) kun la familia nomo Szudarska (legu: Ŝudarska). Ŝi naskiĝis la 16-an de januaro 1946 en Morakowo en komunumo Gołańcz en distrikto Wągrowiecki. Ŝi devenas de la metiista familio, patro estis forĝisto. Post la fino de la elementa lernejo en Czeszewo (legu: Ĉeŝevo) ŝi lernis en la Pedagogia Liceo pri Antaŭlerneja Edukado en Toruń / Toruno. La 1-an de septembro 1965 ŝi komencis la pedagogian laboron en la Publika Antaŭlernejo en Popowo Kościelne (legu: Popovo Koŝcjelne) kiel direktorino, kaj laboris tie ĝis la jaro 1972. Intertempe ŝi finis la Pedagogian Studumon de Stefan Żeromski en Poznań / Poznano. De la jaro 1972 ĝis 1974 ŝi laboris kiel instruistino de Elementa Lernejo en Morakowo. Post la edziniĝo ŝi translokiĝis al Wągrowiec kaj laboris tie dum dek jaroj kiel instruistino en Antaŭlernejo n-ro 4 en Wągrowiec. Intertempe ŝi finis la 5-jarajn studojn en la Gdanska Universitato - la pedagogion en la Humanisma Fakultato kaj de la jaro 1984 ĝis 2005 ŝi laboris kiel direktorino de la Antaŭlernejo n-ro 9 en Wągrowiec. Ŝi ankaŭ intertempe finis la postdiplomajn studojn pri la organizado kaj mastrumado en Bydgoszcz (legu: Bidgoŝĉ). De la jaro 2005 ŝi emerite vivas kaj aktivas en la diversaj NRO (Ne-Registaraj Organizaĵoj), i.a. kiel sekretariino en Asocio EDE-Pollando.

Esperanto

Ŝi eklernis Esperanton en la jaro 2009. La 11-an de marto 2011 ŝi kunfondis la Polan Asocion Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), estinte de la komenco la sekretariino de EDE-Pollando. En la jaro 2009 dum la Kongreso de la Asocio de Polaj Instruistoj kun la ĉeesto de pola ministro pri edukado Krystyna Łybacka ŝi pledis por Esperanto. La 17an de oktobro 2012 ŝi aktive partoprenis en la preparado de E-ekspozicio "125 jaroj de la lingvo Esperanto" en Pola Senato kaj la saman tagon ŝi partoprenis en la E-konferenco en Senato[1]. Dum ŝiaj rektaj kontaktoj kun aŭtoritatuloj de urbo kaj de la distrikto Wągrowiec aperis en tiu urbo Skvaro de Ludoviko Zamenhof, la Centro de Esperanta Kulturo kaj la oficiala sidejo de EDE-Pollando ĉe la Distrikta Biblioteko en Wągrowiec.

La 2an de julio 2012 dum la 3-a Grandpolia Esperanto-Somero ŝi prezentis monologon "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la pola lingvo (laŭ traduko de Roman Dobrzyński) kaj la 15an de aŭgusto 2014 en Loviĉo. Danke al ŝiaj streboj la Instruista Koruso en Wągrowiec gvidata de Tomasz Kotwica (ŝi estas la anino de la koruso kaj prezidantino de la koruso) en sia repertuaro havas multajn E-kanzonojn kaj trifoje jam faris koncertojn dum Grandpolia E-Somero kaj kelkfoje dum E-sanktaj mesoj en la loka parokeja preĝejo. Danke al ŝiaj amikaj kontaktoj kun senatano Mieczysław Augustyn ŝi konvinkis lin al Esperanto kaj la senatano aliĝis al la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), kaj li jam partoprenis la E-konferencon en Pola Senato ankaŭ ŝi partoprenis en la E-konferenco en Senato ([2]).

La 26an de julio 2014 ŝi ricevis la plej prestiĝan distingon de sia urbo - la Honoran Premion de la urbo Wągrowiec t.e. la statueton (el bronzo) de la Sankta Jakobo Apostolo - Patrono de la Urbo. Tio okazis dum la Solena Sesio de la Urba Konsilantaro okaze de la Urbo-festo-tago de Wągrowiec - la Jakobo-statueton enmanigis la Urbestro de Wągrowiec Stanisław Wilczyński dum ĉeesto de 300 gastoj i.a. la senatano kaj ano de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton Mieczysław Augustyn, parlamentaninoj de Pola Sejmo Krystyna Łybacka kaj Maria Janyska kaj parlamentano Romuald Ajchler (vidu la filmon de la ceremonio: [3]).

La 15an de aŭgusto 2014 dum la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio en Loviĉo en belega kinejo Relakso ŝi prezentis denove la monologon "Doktoro Esperanto" dum ĉeesto de la patrono de la ekspozicio, Vojevodo de Lodzio, politikisto Paweł Bejda ([4], [5], [6], [7], [8]).

La 29an de aprilo 2016 Irena Grochowska renkontiĝis en Wągrowiec kun MEP (Eŭropdeputitino) Krystyna Łybacka (vidu en la videofilmo: [9]) (ŝi estinte parlamentanino en Pola Sejmo en la jaro 2012 interpelaciis por Esperanto). Rezulte de la unu-hora renkontiĝo kiun registris la loka televido estas propono de la MEP-ino renkontiĝi kun Estraro de EDE por kune skribi proponon de ŝi al Pola Sejmo por reaktivigi denove la Parlamentan Grupon Apogantan Esperanton kaj ŝi persone promesis konvinki al PGAE du siajn amikojn - la aktualajn deputitojn en Pola Sejmo ([10]).

Ankaŭ en majo 2016 esperantistino Irena Grochowska de EDE-Pollando renkontiĝos kun Senatano Mieczysław Augustyn por denove konvinki lin al la PGAE (li estis ano de ĝi en la pasinta oficperiodo) - ili ambaŭ loĝas en Grandpolio.

Ŝi estas kandidatino en la plebiscito "VIRINO de la SUKCESO 2016" - en la Distrikto Wągrowiec (Grandpolio) [11]), kaj gajnis la duan lokon!

Irena Grochowska partoprenis tre gravan E-konferencon la 24an de aprilo 2017 kiu okazis en la Urbodomo de Słupsk okaze de la 2017 LA ZAMENHOFA JARO en SŁUPSK. La konferencon organizis EDE-Pollando kaj komencis ĝin la arta programo dum kiu prezentis la E-kantojn la infanensemblo "Słoneczka" / "Sunetoj" kaj junular-koruso "Fantazja" / "Fantazio". Dum la E-konferenco prelegis i.a.: Urbestro de Slupsko d-ro Robert Biedroń (esperantisto), Kazimierz Kleina, la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński (esperantisto), prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (esperantisto), baratano, prof. de la angla Shankar Dasgupta (esperantisto), prof. de la angla el la Supera Ekonomia Altlernejo en Malbork Maria Kozłowska (eperantistino), direktorino Anetta Dropińska-Pawlicka (esperantistino) de la Elementa Lernejo n-ro 7 el Poznano (Poznań) en kiu de du jaroj estas oficiale instruata lingvo Esperanto, prezidantino de Germana Esperanto-Junularo Michaela Stegmaier (esperantistino) el la Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, la lasta prezidanto de E-klubo en Słupsk funkcianta dum la jaroj 1956-1998 Henryk Wower (esperantisto), kaj aliaj esperantistoj el Gdańsk (Gdansko), Gdynia, Łowicz, Malbork, Mełpin, Olsztyn Poznań (Poznano), Słupsk, Szczecin, Wągrowiec kaj Wejherowo. En la konferenco partoprenis ankaŭ Starosto de Słupsk (la Distrikt-estro) Zdzisław Kołodziejski, Vic-starosto de Słupsk Rafał Konon, Prezidantino de la Urba Konsilantaro en Słupsk Beata Chrzanowska kaj direktoroj de kelkaj fakoj (ekz. pri kulturo, edukado) en la Urbodomo en Słupsk kaj profesoroj de Pomeria Akademio en Słupsk kaj direktoroj de kelkaj mez- baz-lernejoj. Post la E-konferenco Senatano Kazimierz Kleina kun Prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj mediatoj ([12], [13], [14], [15], [16],[17], [18], [19], [20], [21], [22], [23], [24]).

La 26an de julio 2017 la Urbestro de Wągrowiec Krzysztof Poszwa' anoncis la laŭreatojn de "ILI ESTAS LA FIERO DE URBO WĄGROWIEC" - inter la laŭreatoj estis Irena Grochowska, ŝi ricevis la honoran premion en la kategorio KULTURO ([25])

Distingoj

Ŝi ricevis:

  • la Oran Krucon de Merito - pro la elstara pedagogia laboro, t.e. la ŝtata ordeno dekrete atribuita de Prezidento de Pollando,
  • la Medalon pro la merito al Klerigo,
  • la Oran Insignon de Pola Asocio de Instruistoj,
  • la Oran Insignon kun Laŭro pro la meritoj al la disvolvo de muzik-movado,
  • la Premion de la Blazono de la Wągrowiec-Distrikto,
  • la Medalon pro la meritoj en la agado por Pola Asocio de Skoltoj,
  • la plej prestiĝan distingon de sia urbo - la Honoran Premion de la Urbo Wągrowiec t.e. la statueton (el bronzo) de la Sankta Jakobo Apostolo - Patrono de la Urbo. Tio okazis la 26an de julio 2014 dum la Solena Sesio de la Urba Konsilantaro okaze de la Urbo-festo-tago de Wągrowiec - la Jakobo-statueton enmanigis la Urbestro dum ĉeesto de 300 gastoj i.a. la senatano kaj ano de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton Mieczysław Augustyn, parlamentaninoj de Pola Sejmo Krystyna Łybacka kaj Maria Janyska kaj parlamentano Romuald Ajchler (vidu la filmon de la ceremonio: [26]).
  • la Oran Insignon de la Pola Asocio de Instruistoj pro la 50-jara aneco en la Asocio.
  • la Medalon okaze de la "25 JAROJ de AŬTONOMECO" en Pollando pro la skolta agado.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Esperanto en la Pollanda Senato (esperante) (HTML). La Balta Ondo. Alirita 2013-04-21.
  2. http://www.senat.gov.pl/aktualnosci/art,1107,konferencja-125-lat-jezyka-esperanto.html
  3. https://www.youtube.com/watch?v=S5fqgLty8xc
  4. https://www.youtube.com/watch?v=jn4YshAb5Rw&feature=youtu.be
  5. http://www.lowiczanin.info/kultura/zdarzylo-sie/-W-LOK-o-Esperanto-i-jego-tworcy-Ludwiku-Zamenhofie/
  6. http://www.lodzkie.eu/page/125,aktualnosci.html?id=5227
  7. http://www.lowiczturystyczny.eu/Aktualnosci,13,384
  8. http://www.lowicz24.eu/aktualnosci/l24/5280-finisaz-zakonczyl-tydzien-z-jezykiem-esperanto
  9. http://www.portalwrc.pl/wagrowiec/aktualnosci-z-miasta/8238-krystyna-lybacka-odwiedzila-wagrowiec.html
  10. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1782934495066397&set=a.706983742661483.1073741826.100000495921319&type=3&theater
  11. http://www.gloswagrowiecki.pl/home/konkursy-plebiscyty/plebiscyty/11705-kobieta-sukcesu-2016
  12. http://www.slupsk.pl/rok-2017-rokiem-zamenhofa-konferencja-w-ratuszu-62755/
  13. http://www.gazetakaszubska.pl/71519/jezyk-esperanto-byl-tematem-rozwazan-slupskim-ratuszu
  14. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/esperanto-moze-byc-popularniejsze-niz-jest,12015393/
  15. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/3/
  16. http://gryf24.pl/2017/04/25/konferencja-dla-esperanto/2/
  17. http://www.gp24.pl/wiadomosci/slupsk/a/czy-esperanto-bedzie-nauczane-w-slupskich-szkolach-wideo,12020482/
  18. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1754917531201427&set=pcb.1754935277866319&type=3&theater
  19. http://www.sp8.slupsk.pl/34-rok-szkolny-2016-2017/811-wystep-sloneczek-na-konferencji-o-esperanto
  20. http://www.apsl.edu.pl/aktualnosci-i-wydarzenia/szczegolywydarzenia/214/-/zaproszenie-na-konferencje-do-slupskiego-ratusza
  21. http://gryf24.pl/2017/04/23/ludwik-zamenhof-i-jezyk-esperanto-most-laczacy-narody/
  22. http://www.eventi-live.com/en/konferencja-z-okazji-100-rocznicy-mierci-ludwika-zamenhofa-2017-04-24-ratusz-w-s-upsku-s-upsk-poland_e247263699073398.htm
  23. https://www.youtube.com/watch?v=zLto0gibuv4
  24. http://esperanto.cri.cn/2521/2017/06/14/241s193625.htm
  25. http://www.gloswagrowiecki.pl/home/wydarzenia/newsy/12465-oni-s%C4%85-dum%C4%85-w%C4%85growca<
  26. https://www.youtube.com/watch?v=S5fqgLty8xc
  27. http://www.wagrowiec.eu/pl/aktualnosci/emerytowani-nauczyciele-swietowali-dzien-edukacji-narodowej
  28. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1959914487368396&set=a.706983742661483.1073741826.100000495921319&type=3&theater