Itajaí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Itajaí
Itajaí
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 89200-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 264 054  (2022) [+]
Loĝdenso 913 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 26° 54′ S, 48° 40′ U (mapo)-26.907777777778-48.661944444444Koordinatoj: 26° 54′ S, 48° 40′ U (mapo) [+]
Alto 2 m [+]
Areo 289,255 km² (2 892 5.5 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Itajaí (Sankta Katarino)
Itajaí (Sankta Katarino)
DEC
Itajaí
Itajaí
Situo de Itajaí
Itajaí (Brazilo)
Itajaí (Brazilo)
DEC
Itajaí
Itajaí
Situo de Itajaí

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Itajaí [+]
vdr

Itajaí [itaĵai] estas grandurbo, municipo, havenurbo kaj universitata urbego en suda Brazilo en subŝtato Sankta Katarino.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Itajai en la subŝtato (ruĝe).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Aerpanoramo pri Itajaí
Vido en Itajaí

Itajaí situas laŭ Atlantiko ĉe buŝo de rivero Itajai-Acú en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 174, San-Paŭlo (urbo) 425, Porto Alegre 430, Guarulhos 436, Campinas 470, Nova Iguaçu 697, Rio-de-Ĵanejro 703, Belo Horizonte 912, Goiânia 1138, Braziljo 1237, Salvador de Bahio 1872, Maceió 2348, Teresina 2502, Recife 2548, Natalo (Brazilo), 2745, São Luís 2750, Belém 2829, Manaus 2908 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1750 portugaloj alvenis kaj deklaris tiun regionon sia hejmo. Itajaí estis fondita en 1860, sed la koloniigo komenciĝis jam en 1658. En la 19-a jarcento komence portugaloj, poste ankaŭ germanoj kaj italoj alvenis. En 2008 proksimume 100 homoj pereis en inundo. 90% de la grandurbo estis subakvaj kaj la haveno estis parte detruita.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Itajaí oni produktas paperojn, teksaĵojn, en la plena municipo maniokojn, oleojn, tabakojn. En la 1970-aj jaroj fiŝkaptista centro ekfunkciis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Itajaí estas servita fare internacia flughaveno situanta en la apuda municipo. La haveno estas la ĉefhaveno de Sankta Katarino, kaj la due plej granda en Brazilo. Aŭtoŝoseoj kuras al Florianópolis, Blumenau kaj Joinville (Brazilo).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Haveno de Itajaí
Enirejo al la haveno

La klimato en Itajaí estas humida en vintro kaj seka en somero. En somertemperaturoj la temperaturo povas atingi eĉ 40 °C kaj dum vintre ĝi falas al 5 °C. Jare pluvas po 1596 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed inter junio-aŭgusto malpli ofte pluvas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ĉiujara festivalo de la brazila populara muziko
  • festivalo de fiŝkaptado
  • marbordaj strandoj

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Itajaí naskiĝis Lauro Müller.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]