Saltu al enhavo

Ivan Bloch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Bloch
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1836 (1836-06-24)
en Radom
Morto 7-an de januaro 1902 (1902-01-07) (65-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj polarusa vd
Ŝtataneco Pollando
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato
ekonomikisto
verkisto
bankisto
entreprenisto
financisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Banka industrio kaj fervoja linio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en VarsovioLucerno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ivan Gotlib (Bogumił) BLOCH (pole: Jan Gotlib Bloch; ruse Иван Станиславович Блиох; germane: Johann von Bloch; angle: Ivan Stanislavovic Bloch; france: Jean de Bloch; naskiĝis la 24-an de julio 1836 en Radom; mortis la 7-an de januaro 1902 en Varsovio), konata kiel fervojreĝo estis financulo, industriestro kaj fervojpioniro en Kongresa Pollando kaj en la Rusa Imperio, kiu dediĉis sian privatan vivon al analizo de la evoluo de moderna industria militado siatempe.

Nuntempa militteorio traktas Bloch kiel la militindustria versio de Clausewitz de la fruaj 1900-aj jaroj.

Bloch Naskiĝis juda kaj konvertiĝis al kalvinismo, kaj multe klopodis kontraŭbatali la ĝeneralajn antisemitajn politikojn de la cara registaro, kaj simpatiis al la novnaskita cionisma movado.

Bloch studis en la Berlina Universitato, laboris en varsovia banko kaj poste translokiĝis al St. Peterburgo, ĉefurbo de la Rusa Imperio. Tie, li partoprenis en la disvolviĝo de la rusaj fervojoj, kaj financante la konstruadon de novaj fervojoj kaj verkante esplorartikolojn pri la temo. Li fondis plurajn bankajn, kreditajn kaj asekurajn kompaniojn. En 1877 li estis nomumita membro de la Scienca Komitato de la Rusa Financa Ministerio.

Bloch estis sufiĉe impresita de la nedisputebla prusa venko super Francio en 1870 kaj antaŭvidis, kiel teknologiaj kaj aliaj ŝanĝoj en militado ŝanĝos la naturon de la batalado kaj igos ĝin de ĝia akceptebla versio siatempe al fakte neatingebla efektivaĵo.

Laŭ ĉi tio li alvenis al la konkludo, ke ne eblos solvi politikajn konfliktojn per milita konflikto en la estonteco kaj publikigis sian sesvoluman verkon "Ĉu milito nun neeblas" [1] en Parizo, en 1898, kiu antaŭvidis la detruega efiko de modernaj militagadoj.

Per tiu verko li antaŭdiris ke, kontraŭe al tiutempa populara kredo, militoj fariĝos tiom sanga, multekosta kaj longedaŭra, ke la venkanta flanko estos tiu, kiu povus prokrasti la neeviteblan ekonomian disfalon plej longe.

Por disvastigi siajn ideojn li partoprenis la packonferencoj de Hago en 1899 kaj fondis la unuan muzeon por milito kaj paco en Luzern, Svislando[2]. Bloch estis nomumita por la Nobel-premio pri paco en 1901.

Bloch partoprenis la packonferencon en Hago en 1899, eble laŭ invito de caro Nikolao la 2-a, kies konsilito li estis. Tie li disdonis sian libron al reprezentantoj de 26 landoj. La ideoj de Bloch disvastiĝis sed estis ignoritaj aŭ malakceptitaj. Bloch decidis kontakti publikan opinion rekte per la gazetaro por preterpasi la administracion kaj militistaron, sed senrezulte. Bloch skribis en artikolo en brita ĵurnalo:

Post 14 jaroj esplorante la militon en ĉiuj ĝiaj stadioj kaj flankoj, mi estis mirinta malkovri, ke la rimarkinde okazanta revolucio, frakasante glavojn en fosilojn, estis apenaŭ distingita de spertulaj gardistoj, kies rolo estas atentado de la aferoj. En mia laboro pri la estonta milito mi prenis sur min priskribi ĉi tiun interesan procezon. Kiel verkisto al fakuloj, mi sentis la bezonon detaligi kaj la daŭro de la analizo atingis 3 084 paĝojn. La faktoj tie prezentitaj kune, kune kun la konkludoj, kiuj rezultas el ili, funkcias kontraŭ la interesoj de forta komunumo pro la postulata reformo. Ĉi tiu afero mi antaŭvidis ekde la komenco. Kion mi ne antaŭvidis estis obstineco, kiu ne nur retiriĝis de agado, sed celis tordi kaj distordi la faktojn. Patriotismo estas estiminda, sed danĝera identigi kun la interesoj de aparta loĝantaro. La rigideco, per kiu la milita komunumo aliĝis al la memoro de aferoj, kiuj jam foriris de la mondo, estas kompatinda kaj honorinda. Bedaŭrinde ĝi estas ankaŭ multekosta kaj ege danĝera. Tial mi kuraĝiĝas min turni al la britaj amasoj, kies esencaj interesoj estas en danĝero kaj kies verdikto devas esti definitiva kaj regi. [3]

La patriotaj amasoj de Eŭropo ne vekiĝis pro la elvoko de Bloch. La franca kavalerio kaj la brita infanterio lernis la instruojn de Bloch nur en provo kaj eraro tuj kiam komenciĝis la neebla milito de Bloch, la unua mondmilito. La monarkioj de la rusa caro kaj la germana imperiestro ankaŭ ne atentis la averton de Bloch pri necesaj revolucioj kaj pagis la prezon en ekzekuto kaj ekzilo respektive.

La antaŭdiroj de Bloch iris multe preter unua Mondmilito sed ne adekvate taksis taktikojn kaj nerektan strategion kiel artilerion. Li ne antaŭvidis la uzon de tankoj kaj aerarmeo. La dua Mondmilito disvolviĝis tute malsame, kaj ankaŭ la militoj kiuj sekvis. Malgraŭ tio partoj de la analizo de Bloch ankoraŭ validas.

Bloch mortis en 1902, antaŭ ol la unua mondmilito pruvis, ke lia antaŭdiro de la siatempa estonta milito estis ĝusta, kaj terura kiel eble ke la milito ankoraŭ eblas.

Lia kontribuo al la teorio de moderna industria militado

[redakti | redakti fonton]

En sia verko La estonteco de la milito rilate al tekniko, ekonomio kaj politiko, Bloch analizis la efikon de teknologia kaj milita progreso sur la naturo de milito. Liaj analizoj estis publikigitaj tra Eŭropo sed ne estis internigitaj inter armeestroj.

La ĉefaj punktoj de lia instruado estas:

  • Progresoj en milita teknologio (kiel senfuma pulvo, plibonigita fusila projektado, maŝinpafila disvolviĝo) donas al la enfosita soldato avantaĝon super atakanta soldato.
  • Pro la malsupereco de la atakanto, la kutimaj manovroj (kavaleria atako aŭ uzo de bajonetoj) malaktualiĝis kaj neefikis.
  • La deziro de ambaŭ flankoj ĝui la avantaĝon kondukos al tranĉea milito.
  • Por eviti flankadon, ambaŭ flankoj plilongigos la frontan linion.
  • Rapidaj atakoj kaj gigantaj venkoj pasis el la mondo, kaj efektive estas anstataŭataj de situacio de nevenkebleco ĉe la batalejo.
  • La bezono konservi longan frontan linion longtempe kondukos al pliiĝo de armeoj de kelkaj dekmiloj da soldatoj al milionoj, tiel devigus deviga militservo.
  • Militoj fariĝos duelo de industriaj potencoj, kiu kondukos al ĝenerala ekonomia erozio.
  • La penado, kiu devigus tian militon priskribitan sur la ekonomio, povas konduki al malsatego, epidemioj, kolapso de la socia strukturo kaj revolucioj.

Bloch eĉ kalkulis, ke elfosita forto havos prioritaton egalan al unu el kvar kontraŭ progresanta infanterio antaŭ ĝi. Tiuj kalkuloj estis la unua ekzemplo de moderna rezultesplorado (angle, Operations research).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Budushchaya voina i yeyo ekonomicheskie posledstviya (Ruse: Будущая война и её экономические последствия, estonta milito kaj ĝiaj ekonomiaj sekvoj), popularigita en la angla traduko kiel Is War Now Impossible?
  2. A Museum of Peace and War; Interesting Collections Donated by M. de Bloch Just opened to the Public. NYT June 29, 1902, Sunday
  3. Jen la angla origino: "Having busied myself for over fourteen years with the study of war in all its phases and aspects, I am astonished to find that the remarkable evolution which is rapidly turning the sword into a ploughshare has passed almost unnoticed even by the professional watchmen who are paid to keep a sharp look-out. In my work on the war of the future I endeavoured to draw a picture of this interesting process. But writing for specialists, I was compelled to enter largely into details, the analysis of which ran into 3,084 pages. The facts which are there garnered together, and the consequences which flow from them, run too strongly counter to the vested interests of the most powerful class of the community to admit of their being immediately embodied in measures of reform. And this I foresaw from the first. What I could not foresee was the stubbornness which [it] not only recoiled from taking action but set itself to twist and distort the facts. Patriotism is highly respectable, but it is dangerous to identify it with the interests of a class. The steadfastness with which the military caste clings to the memory of a state of things which has already died is pathetic and honourable. Unfortunately it is also costly and dangerous. Therefore I venture now to appeal to the British masses, whose vital interests are at stake and whose verdict must be final.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]