Jan Legowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Jan Wawrzyniec Legowicz (naskiĝis la 9-an de aŭgusto 1909 en Mościska (Lviva provinco), mortis la 27-an de oktobro 1992 en Varsovio) – pola filozofo kaj historiisto pri filozofio okupiĝanta antaŭ ĉio pri mezepoka filozofio kaj ankaŭ antikva.

Infanecon pasigis en Lvovo, kie finis la 4-an Klasikan Liceon je la nomo de Jan Długosz. Studis filozofion kaj i pedagogikon en Katolika Universitato de Friburgo. Krom filozofio kaj instruado okupiĝis pri paleografio, numismatiko kaj arkeologio, ankaŭ perfektigis konon de la klasikaj lingvoj - latino, greka kaj hebrea. Studadon finis en 1937, akirante titolon de doktoro pri homa scienco rilate al instruado kaj filozofio. Mondan famon gajnis al li eldono de sia doktoreca disertaĵo Essai sur la philosophie sociale du Docteur Séraphique (1937), traktanta pri sociaj opinioj de la Sankta Bonaventuro. En Friburgo eniris ordenon de dominikanoj kaj ordiniĝis.

Post fino de studoj, malgraŭ ebleco daŭrigi sciencan laboron en Svislando, revenis al la patrujo kaj ekloĝis en Lvovo. Periodon de la dua mondmilito pasigis en Alwernia apud Chrzanów. Tiam aktive partoprenis rezistan movadon - sekrete instruadis, helpis al malliberigitoj de la koncentrejo Aŭŝvico fuĝi eksterlanden, organizis sendadon de pakaĵoj kaj medikamentoj por malliberigitoj de koncentrejoj. Spertoj de la milito kaŭzis, ke li pridubis sian sacerdotan mision. En 1945 turnis sin al la papo Pio la 12-a pri malvalidigo de la ordino - la papo pozitive traktis la peton la 17-an de februaro 1947.

Li estis kunkreinto kaj vicprezidanto de Société Internationale pour Étude de la Philosophie Médiévale, organizante kadre de ĝi internaciajn filozofiajn kongresojn. Vigle aktivis eldonmerkate. De 1968 estis prezidanto de Redakta Komitato de la Biblioteko de Klasikuloj de Filozofio, anstataŭante ĉi-postene Tadeusz Kotarbiński. Liainiciate kadre de la Biblioteko aperis plurvoluma traduko de ĉiuj verkoj de Aristotelo. Kune kun Stefan Swieżawski redaktis revuon "Studia Mediewistyczne" (Mezepokaj Studoj). Ankaŭ redaktis "Przegląd Humanistyczny" (Humanisma Revuo), "Studia Filozoficzne" (Filozofiaj Studoj) kaj "Życie Szkoły Wyższej" (Vivo de Supera Lernejo).

Lia disĉiplo estis Leon Cyboran, spertulo pri hinda filozofio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wojciech Słomski, Jan Legowicz. Człowiek i nauczyciel, en: "Pismo filozofów krajów słowiańskich", nr 4/2004 Interreta versio en PDF
  • Szmyd J., Legowicz Jan Wawrzyniec (1909-1992), en: Wizerunki filozofów i humanistów polskich. Wiek XX, redakte de J. Szmyd, Kraków 2000, s. 198-202,
  • Kotlarz R., Z tradycji kształcenia nauczycieli w Tomaszowie Mazowieckim – Liceum Pedagogiczne w latach 1945-1969, Piotrkowskie Studia Pedagogiczne 5, 1998, p. 48, 52.
  • Dobrochna Dembińska-Siury, Górniak A., Jan Legowicz, Edukacja Filozoficzna 30, 2000, p. 139-157.
  • Dobrochna Dembińska-Siury, Jan Legowicz. Osoba i dzieło, en: Głombik Cz. (red.), Profesor Jan Legowicz – filozof i nauczyciel: materiały pokonferencyjne, Katowice 2001, p. 17-27.
  • Paweł Grabarczyk, Legowicz Jan Wawrzyniec (1909-1992), en: Tomaszowski Słownik Biograficzny kajero 6, 2010, p. 26-28.