Jan Leśny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Leśny
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1947 (1947-05-24)
Morto 14-an de julio 1994 (1994-07-14) (47-jaraĝa)
en Poznano
Tombo Jean-Marie Vianney cemetery in Poznań
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en Poznano
Okupo
Okupo mezepokisto
vdr

Jan Alojzy LEŚNY (naskiĝis la 24-an de majo 1947 en Wyrobki apud Mogilno, mortis la 14-an de julio 1994 en Poznań) estis pola historiisto-mezepokisto kaj slavisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1965 finis ĝeneralklerigan liceon en Trzemeszno. En la jaroj 1966-1972 studis historion kaj arkeologion en Universitato Adam Mickiewicz en Poznań. En 1978 defendis doktoran laboraĵon Archaiczne formy obrony pograniczy plemiennych i państwowych u Słowian Zachodnich w VII-XIII wieku (Arkaikaj formoj de la defendo de gentaj kaj ŝtataj landlimoj ĉe okcidentaj slavoj en la 8-a ĝis 13-a jarcentoj). Decembre 1988 Scienca Konsilio de Historia Instituto ĉe UAM atribuis al li titolon de habilita doktoro surbaze de la disertaĵo: Konstantyn i Metody - apostołowie Słowian. Dzieło i jego losy (Cirilo kaj Metodo - apostoloj de slavoj. La verko kaj ties sorto).

De 1972 laboris en la Muzeo de Komencoj de Pola Ŝtato sur Lednica, kaj en sekva jaro komencis kunlaboron kun Laborejo de Vortaro pri Slavaj Artefaktoj en Poznań, de 1978 sur posteno de adjunkto, kaj de 1989 docento. En la jaroj 1991-1994 estis kontrakta profesoro en Katedro de Slava Filologio ĉe Fakultato de Pola kaj Klasika Filologio de UAM.

En la jaroj 1987-1989 kaj 1993-1994 plenumis funkcion de vicprezidanto de Balkanista Komisiono ĉe Filio de Pola Scienca Akademio en Poznań.

Esploraj ekinteresiĝoj de J.Leśny ampleksis religian problemaron de frumezepoka Slavio kaj landaro de Balkana duoninsulo, kaj ankaŭ ligojn inter Balkanoj kaj Pollando. Aŭtoro de ĉ. 180 artikoloj al Vortaro de Slavaj Artefaktoj (plejparte pri la balkana regiono).

Estis edziĝinta, havis filinon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • (traduko) Lubomir Durković-Jakšić, Mickiewicz i Jugosłowianie (Mickiewicz kaj jugoslavoj), kun enkonduko de Zdzisław Grot, el la serbokroata tradukis Jan Leśny, Witold Szulc kaj Bogusław Zieliński, Wydawnictwo Naukowe UAM, Poznań 1984.
  • Konstantyn i Metody - apostołowie Słowian. Dzieło i jego losy (Cirilo kaj Metodo - apostoloj de slavoj. La verko kaj ties sorto), Księgarnia Świętego Wojciecha, Poznań 1987.
  • (redakto) Historia Królestwa Słowian czyli Latopis popa Duklanina (Historio de Slava Reĝlando t.e. Kroniko de popo Duklanin), traduko el la latina, enkonduko, komentoj kaj genealogiaj tabuloj prilaboritaj de Jan Leśny, PWN, Varsovio 1988.
  • Studia nad początkami serbskiej monarchii Nemaniczów (połowa XI - koniec XII wieku) (Studoj pri komencoj de la serba monarkio Nemanjiĉi) (duono de la 11-a ĝis fino de la 12-a jarcento), Ossolineum, Vroclavo 1989.
  • (kunaŭtoro: Jerzy Hauziński), Historia Albanii (Historio de Albanio), Zakład Narodowy im. Ossolińskich, Vroclavo 1992 (2-a eldono ŝanĝita - 2009).
  • (kunaŭtorino: Ilona Czamańska), Bitwa na Kosowym Polu 1389 (Batalo sur Kosova Kampo 1389), Wydawnictwo Poznańskie, Poznań 2015.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Sima Ćirković, Jan Leśny (1947-1994), „Istorijski Łasopis” 40/41 (1993/1994), p. 394-396.
  • Wincenty Swoboda, Jan Leśny (1947-1994), „Roczniki Historyczne” 60 (1994), p. 263-272 (En anekso bibliografio de publikaĵoj de J. Leśny).
  • Witold Szulc, Jan Leśny (1947-1994), en: Zrodziła ich Ziemia Mogileńska (Naskis ilin la Tero de Mogilno), sub redakto de Czesław Łuczak, Poznań 1997, p. 386-392.