Jan van Beverwijk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Johannes Beverovicius
Nederlanda filozofo kaj kuracisto.
Nederlanda filozofo kaj kuracisto.
Persona informo
Naskiĝo 17-a de novembro 1594
en Dordrecht, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Morto 19-a de januaro 1647
en Dordrecht, Flago-de-Nederlando.svg Nederlando
Lingvoj nederlanda lingvo [#]
Ŝtataneco Nederlando [#]
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Padovo
Profesio
Okupo kuracistoaŭtoroverkisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Jan van Beverwijck estis nederlanda kuracisto kaj kirurgo, lernanto de Gerardus Vossius, kun kiu li studis la latinan kaj la grekan, kaj laboris en Dordrecht dum eksplodo da pesta epidemio, en la 1630-aj jaroj. Li edziĝis unuafoje al Maria Boot van Wesel, en Dordrecht, en la 1-a de aprilo 1619. Lia edzino mortis en 26-a de aŭgusto 1624 kaj li edziĝis en dua nupto en la 2-a de decembro 1626, kun Elisabeth de Backer.

Lia patrino estis iom parenca de la itala anatomo Andreas Vesalius. En la 25-a de majo 1611 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lejdeno por studi juron. Pli malfrue li decidis studi medicinon. En 1614 li diplomiĝis pri medicino en Leiden kie li defendis sian teson pri apopleksio. Por fariĝi fakulo li vojaĝis Francion, kie li vizitis la Universitatojn de Caen, Parizo kaj Montpellier. En la Universitato de Padovo li ricevis la diplomon pri doktoreco.

Selektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]