Jella Lepman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jella Lepman
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1891 (1891-05-15)
en Stutgarto
Morto 4-an de oktobro 1970 (1970-10-04) (79-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj germana vd
Loĝloko ZurikoAnglio vd
Ŝtataneco GermanioAnglio vd
Alma mater Q1489394 vd
Memorigilo Jella Lepman
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jella Lepman (la 15-an‏ de majo 1891 - la 4-an de oktobro 1970) estis germana ĵurnalistino, verkistino kaj tradukistino de juda deveno, kiu fondis la Internacian Junularan Bibliotekon en Munkeno.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Jella Lepman naskiĝis en Stutgarto, Germanio, kaj estis la plej aĝa de tri filinoj de la riĉa teksa industriulo Joseph Lehman (1853-1911) kaj lia edzino Flora née Lauchheimer (1867-1940). Ŝiaj gepatroj apartenis al la fluo de Reformjudaismo (progresema liberala judismo). Ŝia kuzo estis la filozofo Max Horkheimer. De sia junaĝo ŝi aktivis en sociaj projektoj. En la aĝo de 17 jaroj ŝi fondis la "Internacian Legejon" por la infanoj de la eksterlandaj laboristoj en la cigaredfabriko Waldorf-Astoria [1] (la unua antropozofia lernejo estis establita en tiu ĉi fabriko en 1919).[2] Post kompletigado de siaj studoj ĉe la mezlernejo Königin-Katharina-Stift en Stutgarto, ŝi pasigis proksimume jaron en loĝlernejo en Svislando por studi la francan.

Post sia reveno al Stutgarto, ŝi geedziĝis kun Gustav Horace Lepman (1877 - 1922), la filo de germandevena usonano. La paro havis du infanojn: Anna-Marie, naskita en 1918, kaj Gunter, naskita en 1921. Gustav Lepman batalis en la Unua Mondmilito kiel germana oficiro ĉe la fronto en Francio, sed pro sia vundiĝo li iĝis handikapita kaj mortis pro koratako en 1922 [3].

Post la morto de ŝia edzo, Jella Lepman estis nomumita redaktisto de la ĉiutaga gazeto Stuttgarter Neues Tagblatt kaj estis la unua virino en tiu pozicio. Ŝi verkis artikolojn pri socipolitikaj temoj kaj iniciatis, en 1927, la publikigon de aldono nomita germane Die Frau in Haus, Beruf und Gesellschaft (la virino en la domo, profesio kaj komerco). Samtempe, en 1927, ŝi publikigis sian unuan infanlibron germane Der verschlafene Sonntag ("La dormema dimanĉo"), kaj en 1929 la infanteatraĵon germane Der singende Pfennig ("La kantanta pfenigo"). Ŝi estis aktiva en la Germana Demokrata Partio (DDP) kie ŝi iĝis la gvidanto de regiona virina grupo. En 1929 ŝi konkursis (kune kun Theodor Heuss), malsukcese, en baloto al la Germana Reichstag.

Kiam la nazioj ekregis en 1933, Jella Lepman perdis sian permanentan laboron pro ŝia judeco. Ĝis 1935 ŝi daŭre estis dungita kiel sendependa kunlaboristo en la gazeto. En 1936 ŝi elmigris kun siaj infanoj tra Florenco al Anglio. Tie ŝi ricevis britan civitanecon kaj vivis en la londona antaŭurbo de Hampstead Garden, en domo disponigita al ŝi fare de amikoj. Ŝi estis dungita en provizoraj skriblaboroj kiuj inkluzivis, inter aliaj agadoj, redaktado de artikoloj de la aŭstra dramaturgo Arthur Schnitzler, por la Universitato de Kembriĝo, laboris kiel konsultinto por BBC pri aferoj rilataj al junularo, laboro ĉe la brita ministerio pri eksteraj aferoj kaj redaktis germanan lernolibron por lernejoj. Poste ŝi laboris ĉe la usona elsendostacio en Eŭropo (ABSIE) [4]. En 1943 ŝi eldonis la libron "Virinoj en Nazia Germanio" sub la plumnomo Catherine Thomas [5].

Post la fino de la Dua Mondmilito, en oktobro 1945, ŝi revenis al Germanio, al Frankfurto ĉe Majno. Komence ŝi vivis en Bad Homburg kie ŝi funkciis kiel konsultisto en temoj ligitaj al virinoj kaj juneco ĉe la stabejo de la usona armeo. Ŝia laboro en la usona okupadzono en Germanio temigis la efektivigon de programoj por la reedukado de la germana junularo koruptita fare de la nazireĝimo. Lepman distribuis plurmiloj da ekzemplerojn de la germana traduko de la verko La Rakonto de Ferdinand inter infanoj de Berlino. Post tio, en 1946, ŝi estis translokigita al Munkeno kaj nomumita vicredaktoro de ĉiutaga gazeto nome de la usonaj aŭtoritatoj, kiu multe okupiĝis pri prezentado de la demokratiaj valoroj de Usono al la germana legantaro. En 1949 ŝi fondis la Internacian Junulara Bibliotekon (IJB), kiu estas bazita en Munkeno, kaj gvidis ĝin ĝis sia emeritiĝo en 1957. Fine de siaj vivo ŝi vivis en Zuriko kie ŝi mortis en 1970 kaj estis entombigita.

Vizio[redakti | redakti fonton]

Partoprenante la klopodon restarigi Germanion, ŝi formulis sian vizion por doni al infanoj kaj junularoj esperon pri bona estonteco per libroj. Ŝi temigis kultivado de infana kaj junulara literaturo kiel rimedo de edukado por malfermiteco, toleremo kaj ne-batalo. En 1946, helpe de donacoj de eldonejoj tra la mondo, ŝi organizis la unuan internacian ekspozicion de infana kaj junulara literaturo. La ekspozicio okazis en Munkeno, en la artgalerio Haus der Kunst. La libroj prezentitaj en tiu ĉi ekspozicio estis poste utiligitaj, en 1949, kiel la komenca kolekto de la Internacia Junulara Biblioteko, kiu nombris proksimume 8 000 volumojn je ĝia malfermo. Dank'al la multaj klopodoj de Jella Lepman, la biblioteko ricevis helpon de Eleanor Roosevelt kaj internacian financadon de Unesko kaj la fondaĵo Rockefeller. Antaŭ la malfermo de la biblioteko, Jella Lepman proponis al verkisto Erich Kästner la ideon verki la libron "Die Konferenz der Tiere" (La konferenco de la bestoj) en kiu la bestoj de la arbaro devigas la homaron ĉesigi militojn.

En 1952, Jella Lepman iniciatis konferencon en Munkeno, kun la partopreno de verkistoj, eldonistoj, instruistoj kaj filozofoj, por antaŭenigi komprenon inter popoloj per porinfana literaturo. Ĉe la fino de la konferenco, komisiono estis nomumita kiu en 1953 establis la organizon " Internacia Estraro pri Libroj por Junuloj - IBBY " kiu estis registrita, kaj daŭre funkcias, kiel neprofitocela organizo en Bazelo, Svislando. Inter la fondintoj de la organizaĵo estis la verkistoj Erich Kästner kaj Astrid Lindgren. Jella Lepman verkis vaste pri la celoj de la organizo en sia aŭtobiografia libro "Die Kinderbuchbrücke" (La Infanlibro-Ponto) publikigita en 1964. En 1956, Jella Lepman estis inter la iniciatintoj de la "Premio Andersen" [6], la plej grava premio en la mondo por junaj verkistoj, aljuĝita fare de la organizaĵo IBBY.

Jella Lepman verkis multajn infanlibrojn, kolektojn de infanrakontoj kaj grandan kolekton de lulkantoj kiujn ŝi kolektis dum multaj jaroj. Komencante en 1991, por marki ĝian 100-an naskiĝdatrevenon, la IBBY aljuĝas la Jella Lepman-Medalon al eminentaj aktivuloj en la organizaĵo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Der verschlafene Sonntag, ilustrita per Hermann Gradl, eldonejo W. Hädecke, Stuttgart, 1927; faksimila eldono: eldonejo Bröstler, Marktheidenfeld, 1992. (ISBN 978-3-927439-11-5)
  • Das Geheimnis vom Kuckuckshof – Eine Detektivgeschichte aus dem Schwarzwald Unua eldono Londono, John Murray, Londono, 1942.
  • Wer ist Lux? Eine Detektivgeschichte für die Jugend, ilustrita per Paul Flora, eldonejo Ensslin & Laiblin, Reutlingen, 1950.
  • Die Katze mit der Brille – Die schönsten Gutenachtgeschichten, kolektitaj per Jella Lepman, eldonita per Hansjörg Schmitthenner, ilustrita per Regina Ackermann-Ophüls. Europa-Verlag, Zürich, volumo 1, 1951; volumo 2, 1959. Reprinted Zeitverlag Bucerius, Hamburgo, 2006. (ISBN 978-3-938899-02-1)
  • Der verhaftete Papagei: die schönsten Gute Nacht Geschichten: neueste Folge, eldonita per Hansjörg Schmitthenner, ilustrita per Jutta Kirsch-Korn, eldonejo Ullstein, Berlino, 1963. (ISBN 978-3-548-12534-3)
  • Die Kinderbuchbrücke, eldonejo S. Fischer Verlag, Frankfurto, 1964.
    • A Bridge of Children's Books, tradukita per Edith McCormick, endonduko per J.E. Morpurgo. Leicester: Brockhampton Press, Leicester; American Library Association, Novjorko 1969. (ISBN 0-340-03205-7)
    • A Bridge of Children's Books, tradukita per Edith McCormick, endonduko per Mary Robinson. The O'Brien Press, Dublin, 2002, (ISBN 0-86278-783-1)
    • 子どもの本は世界の架け橋 Kodomonohon wa sekai no kakehashi ("Infanlibroj estas pontoj de la mondo"), tradukita per Morimoto Manami. Kogumaŝa, Tokio, 2002. (ISBN 978-4-7721-9037-4)
    • 世界童书之桥 Shìjiè tóng shū zhī qiáo ("La ponto de mondaj infanlibroj"), 中国少儿出版社 Zhōngguó shào er chūbǎn shè (Ĉina Infana Eldonejo), Pekino, 2006. (ISBN 978-7-5007-8080-9)
    • 어린이 책의 다리 eolin-i chaeg-ui dali ("Ponto de infanlibroj"), tradukita per Sun-Ah Kang, Nami Books, Seulo, 2015. (ISBN 978-89-966836-6-7)
    • Un ponte di libri, cura e traduzione di Anna Patrucco Becchi. Romo: Sinnos, 2018. (ISBN 978-88-7609-393-7)
    • Un Puente de Libros Infantiles, Vigo: eldonejo Creotz, 2017. (ISBN 978-84-941473-8-8)
    • La strada di Jella: prima fermata Monaco ("La strato de Jella: unua halto Munkeno"), traduzione dall'inglese di Ilaria Piperno. Romo: Sinnos, 2009. (ISBN 978-88-7609-137-7)
  • Kinder sehen unsere Welt – Texte und Zeichnungen aus 35 Ländern ("Infanoj vidas nian mondon - tekstoj kaj desegnaĵoj el 35 landoj"), kolektitaj kaj eldonitaj per Jella Lepman. Ullstein, 1971. (ISBN 978-3-550-07766-1)
    • Come i bambini vedono il mondo, tradukita per Amina Pandolfi. Milano: eldonejo Garzanti, 1972.
    • How children see our world: words and pictures from thirty-five countries, tradukita per Heide Dugall, enpaĝigita per Dietmar Meyer kaj Frank Curcio. Avon Books, Novjorko, 1975. (ISBN 978-0-380-00529-1)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Kathy Stinson. The Lady with the Books: A Story Inspired by the Remarkable Work of Jella Lepman. Illus. by Marie Lafrance. Kids Can Press (2020). (Canada)
  • Sydelle Pearl, ilustrita per Danlyn Iantorno, Books for Children of the World: The Story of Jella Lepman. Pelican Publishing, 2007.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anna Becchi, Libereas
  2. artikolo "De kie venas la nomo Valdorfo?" kun mencio pri la unua valdorfa lernejo en la fabriko Waldorf-Astoria en 1919 (esperante)]
  3. Anna Becchi, Jella Lepman: fondinto de la internacia junulara biblioteko, Libereas (germane)
  4. Egon Laesen, Ponto de infanlibroj, AJR Information , 1970, p. 6
  5. Resumo de la enhavo de la libro en la artikolo Women at the Front in Dua Mondmilito[rompita ligilo] de Lisa Miller Lohr
  6. Premioj Hans Christian Andersen: oficiala retejo de IBBY Arkivigite je 2021-04-13 per la retarkivo Wayback Machine, www.ibby.org
  7. . Books for Children of the World: The Story of Jella Lepman. Alirita 5-a de junio 2022.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]