Kafejo Fenix (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La interno de kafejo Austria, pli poste Fenix en la jaro 1901

Kafejo Fenix en Ostrava situas en urboparto Moravia Ostrava. Ĝi estis verŝajne la unua ostrava kafejo en ĝusta senco de vorto. Tiam ĝi estis konata sub nomo kafejo Austria (pli poste Sommer). Ĝi estis malfermita verŝajne en la jaro 1893 en unuetaĝa novkonstruaĵo de konata ostrava posedanto de realaĵoj Karel Kraus sur angulo de strato Nová kaj placo Lux (hodiaŭ strato de Ĉeĥoslovakaj legioj kaj placo de Msgre. Šrámek) apud antaŭ nelonge konstruita preĝejo de Dia Savinto kaj kontraŭ al ĝuste finata Nacia domo kaj ĝi baldaŭ fariĝis amasiĝejo de la urba elito.

La unua luanto de la kafejo tiam konata sub la nomo "Café Austria" estis Alois Schmidt. Sed jam en la jaro 1895 koncesion, kiu ebligis kredencadon de manĝaĵoj, elkranejo de rumo, konjako, slivovico, fajnaj likvoroj, kredencado de kafo, teo, ĉokolado, refreŝigaĵoj kaj trafikado de permesitaj ludoj ricevis Wilhelm Roithmayer. Pase de la jaro 1901 la kafejaj ĉambroj trairis tra ampleksa modernigo, por ke la entrepreno egaligu al konkurenco de nove establita kafejo Union sur Ĉefa placo (hodiaŭ Placo de Masaryk) kaj ne perdis la klientaron el vicoj de bone finance situantaj urbaj tavoloj. En la jaro 1901 tial Wilhelm Roithmayer ekpostulis ankaŭ pri ampleksigo de la koncesio je kredencado de biero kaj vino en boteloj, ĉar la "kafejo prezentas socian centrejon de ne neprincipa signifo, en kiu devas esti ĉio: la ludo, la socio, la legaĵo kaj la refreŝigaĵo de ĉia speco. Al tio apartenas laŭ kutimo de bona urba socio en la tuta Aŭstrio ankaŭ biero kaj vino". La postulo estis plenumita en la jaro 1902.

Post la morto de Wilhelm Roithmayer estis en la jaro 1911 la koncesio por la trafikado de kafejo donita al Julius Sommer. La entrepreno akiris kun la nova luanto ankaŭ la novan nomon: kafejo "Sommer".

En la jaro 1928 la nova posedanto de domo, viv-asekureja kompanio Fenix, ricevis permesilon al detruo de la domo, kie J. Sommer ĝis nun trafikis la kafejan koncesion kaj sekve permesilon al konstruado de kunigitaj domoj n-roj 146, 885 kaj 887, trafantaj en straton Tyršova, Ĉeĥoslovakaj legioj kaj la placo de Msgre. Šrámek. Intenco de la kompanio estis lokigi en la novkonstruaĵo krom loĝejoj kaj kancelarioj de la asekurejo modernan kafejon, "ĉar la ĝisnuna kafejo ne respondis al postuloj de la nun atempo, precipe en la loko, kiu lastatempe tiel evoluis, nome per neatendita maniero".

Ekipaĵaron kaj la trafikadon de la kafejo transprenis Banloka kaj hotela kompanio en Bratislavo, al kies utilo J. Sommer rezignis pri la koncesio kaj agadis ĝis la jaro 1929 sole kiel ties vicestro. La koncesio estis ampleksigita pri vendado de distilitaj alkoholaj trinkaĵoj kaj kredencado de elkranita biero kaj vino, kio kaŭzis grandan indignon de Asocio de gastejestroj kaj kafejestroj en Moravia Ostrava. Laŭ ilia opinio "por la kafejo de tiel ampleksaj ĉambroj kaj dimensioj ne okazas en Moravia Ostrava tiun plej minimuman bezonon...", kaj ili ne povas "ankaŭ permesi, por ke fremdaj kompanioj riĉiĝu je konto de ĉi tieaj gastejestroj kaj kafejsetroj". Ili finas siajn protestojn kun drama rimarko: "...se ankoraŭ Fenix havus elkrantablon, la sorto de ĉi tieaj gastejestroj estas sigelita". La disputo estis fine solvita per ŝajniga kompromiso. En oktobro de 1930 nova luanto Ludvík Skřídlo akiris ampleksigon de la koncesio je kredencado de elkranita biero kaj vino sole por sia bezono, nome dum daŭro de la lukontrakto.

La freŝe aprobita novkonstruaĵo estis elirebligita al publiko sabate la 19-an de aprilo 1930. La tutan teretaĝon de la konstruaĵo prenis kafeja ĉambro, kun kiu najbaris ludejo kaj el alia flanko sekcio por nefumantoj. En subteretaĝo troviĝis dancejo, bilardoj kaj malgranda restoracio. La kafejo sume kapablis preni pli ol 1500 gastojn. Per sia interna ekipaĵaro (tegaĵaro kaj meblaro el raraj lignaĵoj, marmoraj kaj vitraj tabuloj de tabloj, unuaklasa drapiraĵo) la kafejo estis unu el la plej luksa entreprenoj en Moravia Ostrava. Atentemon de presaro katenis precipe novepoka aerumiga ekipaĵaro kaj ankaŭ kuirejaj maŝinoj, kiuj "suprizas per sia plena aŭtomatikeco, do kia ajn priservo forfalas". La vizitantoj estis alogataj al granda elekto de hejmaj kaj eksterlandaj ĵurnaloj kaj same al kulturaj agadoj. Ĉi tie okazis koncertoj (ekz. sub gvidado de konata kapelestro Leo Kaufmann, kiu partoprenis ankaŭ en aliaj ostravaj entreprenoj), en la subteretaĝo ekde la naŭa horo oni ĉiutage dancis kaj dum sabatoj kaj dimanĉoj estis aranĝataj teoj je la kvina. Dum someraj monatoj la gastoj havis je dispono ĝardenan restoracion antaŭ la kafejo malfermita al la placo de Msgre. Šrámek.

Ĝis la jaro 1939 la vicestroj de Banloka kaj hotela kompanio estis iom post iom L. Skřídlo, lia edzino Františka kaj filo Zdeněk Skřídlo. Poste akiris la koncesion Adolf Sehnal, grandkafejestro en Luhačovice. En la jaroj 1943-1945 estis ĉesigita la trafiko de parto de la entrepreno nomata "AS-Bar" (pli poste drinkejo "Bolero"). Post la dua mondmilito ties trafiko estis denove renovigita. En septembro de 1949 la kafejo estis naciigita kaj enmembrigita en nacian entreprenon Ĉeĥoslovakaj hoteloj. Kiel ĉiuj unuarespublikaj kafejoj en Ostrava, ankaŭ Fenix jam ne servis al sia origina celo. En julio de 1997 estis post rekonstruo de la internoj la kafejo anstataŭigita per vendejo de hejmaj bezonaĵoj. Nuntempe en la spaco de la kafejo troviĝas denove restoracio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Arkivo de urbo Ostrava
  • Glombíčková, Šárka: Zaniklý svět kaváren v Moravské Ostravě In: Ostrava 22, nakl. Tilia, Šenov 2005, str. 7-38.