Preĝejo Sankta Andreo (Hidegség)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
preĝejo Sankta Andreo
preĝejo Sankta Andreo en Hidegség
preĝejo Sankta Andreo en Hidegség
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Hidegség
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Győr-Moson-Sopron
diocezo Győr
dekanujo Sopron
Arkitektura priskribo
Konstrustilo komence romaniko, baldaŭ baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

preĝejo Sankta Andreo estas romkatolika Historia monumento en Hungario, en vilaĝo Hidegség.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1274, tiam ĝi estis rotondo por 40 personoj. Ĝi estis interne rondoforma kun hufofera absido, sed ekstere ĝi estis du brikoformoj. Tiu sistemo estas malofta en la lando. En la 15-a jarcento navo estis alkonstruita al la rotondo. En la 1660-aj jaroj gravaj partoj estis malkonstruitaj (enirejo, galerio), poste la navo estis pligrandigita, la iama rotondo iĝis nur nova altaro. Oni pentris ankaŭ renesancajn murpentraĵojn. En 1713 fulmo trafis la preĝejon, la tuja renoviĝo jam estis baroko. En 1748 estis konstruita la baroka turo antaŭ la absidon, apuden la sakristio, interne nova galerio. En 1859 la orgeno ekfunkciis. En 1889 la navo estis plilongigita, en la sekva jaro nova fasado estiĝis. En la 1930-aj jaroj okazis la lastfoja pligrandiĝo. En 1970 arkeologoj priserĉis la preĝejon, poste restaŭrado okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur monteto apud la tombejo. Estas interese, ke la fasado estas simpla kaj simetria, kie la enirejo funkcias, sed la turo troviĝas en la malantaŭa parto. Pro la plurfojaj trakonstruoj nur la arkitektoj povas vidi la diversajn stilojn ekde la romaniko. La turistoj povas vidi la freskojn, kiuj estis pentritaj (laŭ la ekspertoj) jam post jardekoj de la rotondo-konstruo. La menciita rotondo interne havas diagonalon 6 metrojn, ekstere la kvarangulo estas preskaŭ 8 metrojn. La absido estis nur 3 metrojn diagonale. Sur plafono de la absido estas videbla fresko pri Kristo, ĉirkaŭe estas la evangeliistoj: Sankta Mateo kiel anĝelo, Sankta Marko la evangeliisto kiel leono, Sankta Luko kiel bovo, Sankta Johano la Evangeliisto]] kiel aglo. Pli malsupre estis videblaj la 12 apostoloj, sed pro la trakonstruadoj kelkaj el ili neniiĝis. En la flanka altaro estas videblaj skulptaĵoj pri Aŭgusteno de Hipono kaj Gregorio la 1-a el 1753.

Kermeso okazas en la 30-an de novembro.

La mezepoka fresko

Fontoj[redakti | redakti fonton]