Kołobrzeg
Kołobrzeg | |||||
Blazono | |||||
urba komunumo de Pollando • Hansa urbo • kuracloko • urbo • turisma celloko | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Kołobrzegu | ||||
Provinco | Okcidenta Pomerio | ||||
Distrikto | Distrikto Kołobrzeski | ||||
Komunumo | Komunumo Kołobrzeg | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1255 | ||||
Koordinatoj | 54° 10′ N, 15° 34′ O (mapo)54.16666666666715.566666666667Koordinatoj: 54° 10′ N, 15° 34′ O (mapo) | ||||
Areo | 25,67 km² | ||||
Loĝantaro | 47413 (en 2009) | ||||
Loĝdenso | 1765,2 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 78-100 do 78-106 | ||||
Telefona antaŭkodo | 94 | ||||
Aŭtokodo | ZKL | ||||
TERYT | 4324408011 | ||||
Estro | Urbestro Janusz Gromek | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Ratuszowa 13 | ||||
Retpoŝto de estraro | prezydent@post.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 78-100 | ||||
Telefono de estraro | 094 352 3750 | ||||
Fakso de estraro | 094 352 3769 | ||||
Poŝto de estraro | urzad@um.kolobrzeg.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | vidu maldekstre | ||||
Komunuma retejo | http://www.kolobrzeg.pl | ||||
Kołobrzeg [prononcu: Koŭobĵeg] (germane: ĝis 1945 Kolberg, antaŭ 1891 Colberg; kaŝube: Kòlbrzég) estas urbo en provinco Okcidenta Pomerio (województwo zachodniopomorskie) en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Kołobrzeg en distrikto Kołobrzeski.
Situo
La urbo situas en norda Pollando ĉe enfluo de la rivero Parsęta [prononco: Parsenta] en Baltan Maron, ĉe la landvojo n-ro 11. La urbo troviĝas inter la du makroregionoj: la Ĉemara Regiono de Szczecin kaj la Ĉemara Regiono de Koszalin.
Historio
Kołobrzeg estas unu el la plej aĝaj urboj de nuna Pollando. Jam en la 8-a jc ekzistis setlejo kun la burgo en la loko de hodiaŭa vilaĝo Budzistowo (legu: Budzistovo).
En la jaro 1000 la pola princo Boleslao la 1-a (Pollando) nomata "la Brava" establis tie la episkopejon por la tuta Pomerio - kun la unua episkopo Reinbern. En la jaroj 1007 - 1013 ĝi ne plu ekzistis.
En la 13-a jc Kołobrzeg estis dependa de episkopoj de Kamień Pomorski (legu: Kamjenj Pomorski), kaj post la morto de pola reĝo Boleslao la 3-a nomata "la Buŝkurba" (pole: Krzywousty /legu: Kĵivousti) (1138) estis sub la influo de germana imperiestro kaj poste de la reĝo de Danio.
Urborajtoj de la jaro 1255.
De la 14-a jc ano de Hanso.
De 1653 regis tie Brandenburgio kaj estis konstruita la fortreso.
Dum la Sepjara milito la urbon en la jaro 1761 kaptis la rusa armeo sub gvido de generalo Aleksandr Suvorov (vidu la apudan foton). En la Sepjara milito (1756 - 1763) batalis je unu flanko Britio kaj Prusio kaj je la alia Aŭstrio, Francio, Rusio - do ĉiuj eŭropaj grandaj potencoj de la epoko.
En la jaro 1807 la fortreson Kołobrzeg / Kolberg sieĝis armeo de Napoleono kaj pola kolonelo Sułkowski, tamen la urbo defendis sin ĝis la Paca Traktato subskribita en: pole: Tylża (legu: Tilĵa), germane: Tilsit (legu: Tilzit), litove: Tilžė (legu: Tilĵe) - nun tiu urbo estas en la rusa enklavo kaj nomas: Sovetsk (Kaliningrada provinco) (legu: Sovjetsk)).
Dum tuta historio estis en Kołobrzeg la komerca kaj fiŝa havenoj kaj la centro de salo (salfarejo).
Kuracloko
Mara banejo kaj kuracloko – multaj kurac- kaj ripozdomoj, subtegmenta naĝejo. En la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj troviĝas fontoj de mineralakvoj, sala fonto kaj kuraca ŝlimo. En Kołobrzeg oni kuracas malsanojn de la supraj spirorganoj kaj de sangocirkulado, artrozon kaj diabeton.
Kulturo
Kołobrzeg estas ankaŭ dinamika kulturcentro – ekde la jaro 1967 okazas tie ĉi Festivalo de Soldata Kanto, funkcias Galerio de Nuntempa Arto, okazas Internaciaj Renkontoj kun Folkloro "Interfolk"; somere okazas pluraj koncertoj de fame konataj kantistoj, muzikistoj kaj kabaredistoj.
- Loka registaro: La Urba Konsilantaro de Kołobrzeg
- Urbestro: Janusz Gromek (legu: Januŝ Gromek)
- Areo: 26 km²
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
- Loĝantaro: 47.400
- Internacia Telefonnumero: +48 94
- Poŝtkodo: 78-100
- Aŭtokodo: ZKL
Gefiloj de la urbo
Partneraj urboj
- la urbodistrikto Pankow de Berlino (Germanio)
- Barth (Germanio)
- Bad Oldesloe (Germanio)
- Pori (Finnlando)
- Koekelberg (Belgio)
- Nexø (Danio)
- Nyborg (Danio)
- Simrishamn (Svedio)
- Delfzijl (Nederlando)
Esperanto
En la urbo aktivas esperantisto: pastro Stanislao Stolc - ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL), loĝas ĉe la strato Katedralna 37/2, 78-100 Kołobrzeg. En tiu fama kuracloko kuracis sin ankaŭ esperantistoj, ekz. februare 2013 Irena Grochowska (sekretariino de EDE-PL) el Wągrowiec.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.kolobrzeg.city-map.pl greke http://www.kolobrzeg.pl greke http://www.kolobrzeg.turystyka.pl greke http://www.powiat.kolobrzeg.pl greke http://www.festungkolberg.prv.pl