Lidja Zamenhof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lidja Zamenhof

Pola esperantistino, plej juna filino de L. L. Zamenhof
Persona informo
Naskiĝo 29-a de januaro 1904
en Pollando
Morto aŭtune de 1942
en Treblinka
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Subskribo Lidja Zamenhof
Familio
Patro L. L. Zamenhof
Patrino Klara Zamenhof
Frat(in)oj Adamo ZamenhofZofia Zamenhof
Okupo
Okupo lingvistoesperantistotradukistoverkisto
vdr
Paul Fruictier kun Lidja Zamenhof en 1935

Lidja [Lidia] ZAMENHOF, la plej juna filino de la iniciatinto de Esperanto, L. L. Zamenhof, naskiĝis la 29-an de januaro 1904 en Varsovio, tiam en la Rusa Imperio. Ŝi estis agema antaŭeniganto de Esperanto kaj ankaŭ de Homaranismo, tipo de religia kaj etika mondcivitaneco formulita fare de ŝia patro.

Ĉirkaŭ 1925, ŝi estiĝis ano de la Bahaa movado. En malfrua 1937, ŝi iris al Usono por instrui la Bahaan religion kaj ankaŭ Esperanton. En 1938, pro enmigradaj problemoj en Usono, ŝi devis reiri al Pollando, kie ŝi daŭre instruis kaj ankaŭ tradukis Esperanten multajn Bahaajn verkojn.

Jud-devena, ŝi estis murdita en la nazia ekstermejo Treblinka iam post somero 1942.

Vivo

Lidja ZAMENHOF lernis Esperanton kiel 9-jara knabino. Je la aĝo de 14 jaroj ŝi jam pretigis tradukojn el la pola literaturo. Kelkajn jarojn poste aperis ŝiaj unuaj publikigaĵoj. Fininte en 1925 sian universitatan studadon de juro, ŝi fordonis sin tute al la laboro por Esperanto. En la sama jaro dum la 17-a Universala Kongreso en Ĝenevo ŝi konatiĝis kun la Bahaa Kredo. Lidja fariĝis sekretariino de la homaranisma Esperanto-Societo Konkordo en Varsovio kaj ofte aranĝis paroladojn kaj kursojn. Ekde la Viena UK en 1924 ŝi ĉeestis ĉiun Universalan Kongreson. Kiel Cseh-metoda instruistino de Esperanto, Lidja faris propagandajn vojaĝojn kaj gvidis kursojn en diversaj landoj.

Ŝi aktive kunlaboris en la Studenta Esperanto-movado; en la Internacia Studenta Ligo, en UEA, Cseh-Instituto kaj en la Bahaa Kredo. Krome Lidja skribadis por la ĵurnalo Literatura Mondo, precipe studojn pri la pola literaturo, kaj kontribuis ankaŭ al Pola Esperantisto, La Praktiko, Heroldo de Esperanto, Enciklopedio de Esperanto kaj aliaj Esperanto-publikigaĵoj.

Tre konata estas ŝia traduko de "Quo vadis?", verko de Henryk Sienkiewicz, publikigita en 1933.

En la jaro 1937 ŝi iris al Usono por pli longa restado. En decembro 1938 ŝi devis forlasi Usonon ĉar ties enmigroservo (Immigration Service) ne plilongigis ŝian restadopermeson pro kontraŭregula "pagita laboro" por Esperanto-kursoj. Postrevene kaj vojaĝante tra sia hejmlando, ŝi instruis pri Esperanto kaj la Bahaa Kredo.

Lidja Zamenhof entreprenis ankaŭ taskon elpoligi "Iridiono"-n de Zygmunt Krasiński, unu el la plej komplikaj verkoj de la pola romantismo, tre malfacile tradukebla, kaj ŝi ĉi-verkon plenan de filozofiaj kaj historiaj aludoj tradukis. Bedaŭrinde, ĝi ne aperis en tuteco, verŝajne pro manko de kuraĝa eldonisto. Eblas tamen konatiĝi kun unu fragmento: la lasta sceno de la kvara parto troviĝas en "Pola Esperantisto" n-ro 1, 1928, paĝoj 7-10. Ĉu ie konserviĝis tiu ĉi teksto, aŭ ĉu ĝin, same kiel la tutan bibliotekon de D-ro Zamenhof, ensorbis flamoj en la forbruligita domo de la familio Zamenhof, en la tragika septembro 1939, kiam la tuta tragedio nomata eŭfemisme Holokaŭsto komenciĝis?

Lidja faris korektojn en "Fabeloj de Andersen", vol. 2-4, tradukitaj de ŝia patro, kaj eldonitaj post lia morto. Proprajn tradukaĵojn, en apartaj volumoj, Lidja komencis publikigi ekde 1925. Tiujare aperis "Noveloj" de Henryk Sienkiewicz, kaj en 1932 "Noveloj" de Bolesław Prus. Apartan famon alportis al ŝi la traduko de "Quo vadis" de Sienkiewicz, Noblepremiito por tiu verko, esperantlingve publikigita en 1933. Ŝi ankaŭ tradukis de la verkoj de Bahá'u'lláh, la fondinto de la Bahaa komunumo, la faman verkon nomitan la «Libro de Certeco».

Poste sub la germana okupada reĝimo ŝi estis arestita kaj malliberigita en la geto de Varsovio. Tie ŝi klopodis helpi al aliaj havigi medicinon kaj nutraĵojn. Finfine ŝi estis transportita al la ekstermejo en Treblinka, kie ŝi estis murdita iam post la somero de la jaro 1942.

Lige kun la 100-a detreveno de la naskiĝo de Lidja, estis publikigita la libro "Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj" kun artikoloj, eseoj, recenzoj, entute publicista verkaro de Lidja Zamenhof.

Rememoro

Sekve de mondonaco far la Bahaa Esperanto-Ligo (BEL) en 1993 al la Fondumo Zamenhof la Porinfana Klinika Hospitalo Doktoro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko, Pollando, nomis hospitalan salonon honore al Lidja [Lidia] Zamenhof kaj ornamis ĝin per respektiva tabulo. Je ŝia memoro kaj honoro en decembro 1995 okazis speciala kunveno en Jewish Holocaust Museum en la Usona ĉefurbo Vaŝingtono. La aranĝaĵo atentigis pri la klopodoj de Esperantistoj savi persekutitajn Judojn dum la Dua mondmilito.

Verkoj

Dosiero:Noveloj.jpg
Kovrilpaĝo de Henryk Sienkiewicz: Noveloj; trad: Lidja Zamenhof; eld: Ferdinand Hirt 1925, Leipzig.
  • Tradukaĵoj:
  1. la ampleksa libro pri la Bahaa Kredo: „Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko“ de John Ebenezer Esslemont;
  2. la libro de Baha'u'llah, fondinto de la Bahaa komunumo, nomita Libro de Certeco;
  3. Parizaj Paroladoj de 'Abdu'l-Bahá“;
  4. Iridiono“ de l' klasika pola aŭtoto Zygmunt Krasiński;
  5. noveloj de Bolesław Prus;
  6. Quo Vadis?“, de Henryk Sienkiewicz;
  • Originaloj: „Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj“ (La kompleta originala verkaro de Lidja Zamenhof, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo, 2009.)

Literaturo pri Z.

Ŝian vivon kaj agadon priskribis Isaj Dratwer en la libro "Lidia Zamenhof. Vivo kaj agado" kaj anglalingve Wendy Heller en "Lidia. The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto". Tiu ĉi verko de Heller aperis en Esperanto-traduko en 2008 ĉe Flandra Esperanto-Ligo. Ankaŭ ampleksa ĉapitro de la libro "La familio Zamenhof" de Zofia Banet-Fornalowa estas dediĉita al Lidia ZAMENHOF. Informojn pri ŝi donas ankaŭ pluraj publikigaĵoj de Bahaa Esperanto-movado kaj pluraj aliaj artikoloj.

La dokumenta dramo "Ni vivos!" de Julian Modest bildigas la sorton de la familio Zamenhof en la Varsovia geto.

Eksteraj ligiloj

Trovu « Lidia Zamenhof » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

greke Esperantaj Tradukoj de Lidja Zamenhof kaj Roan Orloff Stone Tradukoj de kelkaj gravaj bahaaj skriboj en Esperanton.