Muro por la paco
Muro por la paco | ||
---|---|---|
monumento [+] | ||
Koordinatoj | 48° 51′ 12″ N, 2° 18′ 7″ O (mapo)48.85342.30199Koordinatoj: 48° 51′ 12″ N, 2° 18′ 7″ O (mapo) | |
Estiĝo | marto 2000 | |
Muro por la paco | ||
Vikimedia Komunejo: Mur pour la Paix [+] | ||
La Muro por la paco - france Mur pour la Paix - estas respektive estis monumento starigita en marto 2000 antaŭ la Militista Akademio de Francio, ĉe la Marsa Kampo (Champ-de-Mars), en la 7-a arondismento de Parizo, fronte al la Eiffel-turo. Post multaj detruaj atakoj, aparte motivigitaj per kontraŭjudismo, la monumento fine estis malmuntita en junio 2020. Ekde tiam, la nova loko de tiu monumento estis la temo de konflikto.
Kreita de la artistino Clara Halter kaj la arkitekto Jean-Michel Wilmotte, ĝia celo estas festi pacon, montrante ĉi tiun vorton en granda nombro da lingvoj kaj permesante al homoj enmeti mesaĝojn de paco.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La artistino Clara Halter kaj la arkitekto Jean-Michel Wilmotte instalis ĉi tiun monumenton festantan pacon en loko, kiu ĝuste estas simbolo de la milito (la Marsa Kampo prenas sian nomon de Marso, la dio de milito en romia mitologio, kaj la Militista Akademio de Francio estas proksima). Komence estis la plano meti ĝin antaŭ la ĉefsidejon de Unesko, same en Parizo.
La Muro por Paco konsistas el metala kadro vestita per ligno, neoksidebla ŝtalo kaj vitro. Ĝi mezuras preskaŭ 16 metrojn en longo, 13 metroj en larĝo kaj 9 metrojn en alteco. Sur la grandaj vitraj fasadoj la vorto “paco” estas skribita en sume 49 malsamaj lingvoj. Tamen, eĉ la projekta retejo klarigas nur pri 44 el ili.[1][2]
Ĉi tiu verko estas rekte inspirita de la Muro de lamentadoj de Jerusalemo ĉar vizitantoj povas lasi mesaĝon de paco en la fendoj disponigitaj por tiu celo, aŭ sendi mesaĝon de paco de la retejo aŭ, ekde 2003, interagaj terminaloj, la mesaĝoj tiam montrataj sur ekranoj situantaj en la monumento. La monumento ankaŭ inkluzivas mesaĝojn de paco de iuj individuoj, interalie de Elie Wiesel, Lionel Jospin, Bernard-Henri Lévy, Pierre Moscovici, Jean Nouvel, Kōichirō Matsuura, François Hollande, Boualem Sansal, Renaud, Martine Aubry, Edgar Morin, Gérard Collomb, Lara Fabian, Enrico Macias, Ŝimon Peres, Bernard Kouchner, Bertrand Delanoë, Michel Legrand, Jean Reno kaj Rachid Taha.
La loko fariĝis rendevuejo por aktivuloj pri homaj rajtoj.
Lingvoj kaj surskriboj
[redakti | redakti fonton]Sur la vitra muro kaj la apudaj kolonoj la vorto “paco” estas skribita en sume 49 malsamaj lingvoj. Tamen, eĉ la projekta retejo klarigas nur pri 44 el ili:[1][2]
lingvo | vorto |
---|---|
albana | paqja |
angla | peace |
araba | سلام |
birma | ငြိမ်းချမ်းရေး |
brajlo (franca) | ⠏⠁⠊⠭ |
ĉina | 和平 |
ĉukĉa | |
dana | fred |
estona | rahu |
finna | rauha |
franca | paix |
lingvo | vorto |
---|---|
germana | Frieden |
greka | ειρήνη |
hebrea | שלום |
hindia | शांति |
hispana kaj portugala | paz |
hungara | béke |
ĥmera | សន្តិភាព |
indonezia[3] | perdamaino |
inuktituta | ᓴᐃᒪᓂᖅ |
itala | pace |
japana | 平和 |
lingvo | vorto |
---|---|
kazaĥa | Бейбітшілік |
korea | 평화 |
latva | miers |
"lingvoj en Ebura Bordo"[4] | ahoudjo hej |
litova | taika |
malaja | aman damai |
malagasa | fanriam |
nederlanda | vrede |
persa (irana) | صلح |
pola | pokój |
rusa[5] | мир |
lingvo | vorto |
---|---|
sveda | fred |
tagaloga (filipina) | kapayapaan |
taĝika | сулҳ |
tajlanda | สันติภาพ |
tatara | Тынычлык |
tibeta | ཞི་བདེ། |
turka | barış |
urdua | امن |
uzbeka | tinchlik |
vjetnama | hòa bình |
volofa | diam |
Pri la restaj 5 lingvoj do mankas ĉiaj informoj. Aparte, ne estas klare ĉu inter tiuj aliaj lingvoj ankaŭ estus Esperanto (kun granda bonvolo oni povus deklari ke la itala vorto pace, prononcata paĉe, samtempe estus la esperantlingva adverbo de la vorto). Estas aŭ estis pluraj aliaj monumentoj tutmonde pri la vorto paco multlingve, kaj kutime ili kompreneble havas la vorton ankaŭ en Esperanto: ekzemplo estas provizora granda 5-metra arta instalaĵo metita en la germana urbo Osnabrück en 1998, okaze de la 350-jara jubileo de la Vestfalia paco, projekto nomita Friedenssspeicher, nur du jarojn antaŭ la inaŭguro de la pariza monumento, kiu memkompreneble konsideris la vorton en Esperanto inter la 80 tie montritaj lingvoj.
Galerio
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Jen la 44 menciitaj lingvoj el sume 49, superrigarde, arkivigite laŭ la stato de junio 2012
- ↑ 2,0 2,1 kaj movigite, en arkivigo laŭ la stato de februaro 2020
- ↑ La tradukoj estas tiuj donitaj sur la muro; eĉ se kelkaj estas malĝustetaj aŭ malprecizaj (ekzemple “perdamaino” en la indonezia ŝajnas esti skribita “perdamaian”), la celo estas identigi kiel ĝi estas skribita sur la muro, kaj ne kiel ĝi devus esti.
- ↑ La projekta paĝo mem anoncas, ke la vorto ahoudjo hej estas prenita el la "lingvoj en Ebura Bordo", probable de la mandinga lingvaro.
- ↑ portugala sub hispana