Nigra kardelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra kardelo
Nigra kardelo
Nigra kardelo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Spinus
Specio: S. atratus
Spinus atratus
(Lafresnaye & D'Orbigny, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra kardelo (Spinus atratus, iam Carduelis atrata) estas malgranda paserina birdo, membro de la familio de Fringedoj. Surloke en la hispana nomiĝas negrito de Bolivia (bolivia nigruleto), chayñitach'ayñita [ĉajnjIta] (Bolivio), negrillo (nigruleto, Argentino), jilguero negro (nigra kardelo) (Ĉilio) kaj jilguerito [ĥilgerIto] (kardeleto, Peruo).

Ĝi troviĝas sufiĉe komune en altaltitudaj herbejoj (punaoj, areoj de Andoj) de nordokcidenta Argentino, okcidenta Bolivio, norda Ĉilio kaj centra Peruo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj altaltitudaj arbustaroj kaj herbejoj kun rokaj deklivoj kaj ravinoj. Ĉefe el 3000-4000 m.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustración de dos ejemplares de Carduelis atrata.
familio: masklo live, ino en centro kaj junulo dekstre.

Ĝi estas sufiĉe granda (13 cm) nigra kardelo, kiel la komuna nomo kaj la latina scienca nomo sugestas, kun rimarkinde kontrastaj flavaj flugilzonoj (ege rimarkindaj dumfluge), subpugo kaj bordoj de vostobazo. La beko estas helgriza kaj la kruroj nigrecaj. Estas iom da seksa duformismo, ĉar la ino montras similan bildon sed ne estas tiom brilnigra kaj havas blankecan ventron. Krome maskloj povas levi iomete kapoplumojn kvazaŭ kresto.

Junuloj estas cindronigraj kun beko, flugilzonoj kaj suba ventro oranĝaflavaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Masklo kantanta kaj viglante sian teritorion.

Ili kutime videblas en paroj aŭ malgrandaj aroj ofte manĝante surgrunde. For de la reprodukta sezono en pli grandaj aroj. Ili preferas sunbanajn areojn: troa pluvokvanto forpelas ilin el reproduktejoj.

Tiu birdo estas facile videblaj kaj aŭdeblaj en epoko de pariĝado ĉefe sur kabloj aŭ alia elstara ripozejo. Komuna estas la kontaktalvoko de dumfluga aro “knot”-“knot”-“knot”. Ripoze estas alarmalvoko “ĉio” kaj alia noto por flugado “suit”-“suit”.

Ili manĝas ĉefe malgrandajn kaj indiĝenajn semojn ĉefe de kinua (Chenopodium quinoa) zurrón (Thlaspi arvense), llantén (Plantago major), natura brasiko (Brassica campestris), la kanjigua (Chenopodium pallidicaule), la ĉilka (Baccharis polifolia). [1] En Argentino la ĉilihua (Festuca dolichofila) kaj la kihuiĉa (Amaranthus caudatus). Notindas la indiĝenaj nomoj de multaj el ili.

Vivejo kaj adapto[redakti | redakti fonton]

Senhoma areo kun siberipoplareto kaj abandonita domo.

Ties natura vivejo en Peruo kaj Bolivio estas altaj altebenaĵoj andaj ("la Punao"), el 3 500 al 4 500 msm, karaktera pro deklivoj, kun rokoj kaj herbo, kun arbustoj. En Arekipo (Peruo) videblas el 2.600 msm. En Argentino, kie ili liĝas je altecoj inter 2.000 kaj 3.000 msm, estas surloke abundaj. En Ĉilio loĝas en la alta montaro de la norda zono, punao, ĉe rojoj, en arbustaj kaj arbaj valetoj, el 3.500 al 4.800 msm.

Por adaptiĝi al relativa manko de oksigeno de la aero de tiaj altaĵoj, ties sango enhavas pli da eritrocitoj ol tiu de aliaj birdospecioj de malaltaj teroj, kio garantias oksigenigon de ties histoj.

Ili loĝas en tre venta medio, kun temperaturoj maksimumaj de + 20 kaj - 22 °C. Pro tio ties korpo estas adaptata al grandaj fluktuoj tago-nokte de 20 °C de temperaturo. La problemo de la temperaturo ne estas tio por ili, sed malabundo de nutrado kaj de taŭgaj nestolokoj. For de la reprodukta sezono kaj en iaj jarepokoj ili troviĝas je malpli da alto: en Peruo je 2.335 msm kaj en Argentino el 750 msm al 1.390 msm.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Ovaro kutima de tri ovoj.
Tri idoj ĉe perua bredisto.
Centro de Peruo
en andaj regionoj de Ankaŝo, ĝis Punjo kaj Arekipo (Jarabambo).
Norde de Ĉilio
en la valo de Kolĉagvo kaj Santiago de Chile, el Atakama-Dezerto, ĝis la okcidenta deklivo de Andoj, en la regionoj de Tarapakio kaj Antofagasta. Ĝi komunas ĉe la areo de la rivero Laŭka kaj foje en la centra zono el Arica al Antofagasta.
Okcidente de Argentino
en la regionoj de Salta, Jujuy ĝis Mendozurbo.
Oriente de Bolivio
en La Paz, Cochabamba, Potosí, Oruro, nordookcidente de Sukro; surloke abunda en la valo de Sorata, la Insulo Sol (Lago Titikako), kratero Maragua kaj en Aĉura (montopinto Koroiko).

Estas du ĉefaj faktoroj kiuj determinas ties geografian distribuadon: nome la montara orografio de la Andoj, kiu aktivas kiel natura barilo, kaj la klimatologio, kiu venas siavice determinata de la marfluo de "El Niño".

Tiu neotropisa birdospecio estas nomada, sed kun nenomadaj populacioj en iaj lokoj. El Arekipo migras vintre kiam ekmalvarmas kun grandaj diferencoj de temperaturo inter tagoj kaj noktoj kaj ankaŭ el Pujno julie (sudhemisfera vintro) kiam neĝas kaj temperaturo estas ĝis - 17 °C. Plej probable ili moviĝas al malpli malvarmaj areoj de Bolivio, aŭ inter Argentino kaj Ĉilio, ĝis kiam ekvarmiĝas la temperaturo kaj ili reaperas serĉe de abunda manĝo kaj taŭgaj nestolokoj. La klarigo estas, ke en Peruo, Ĉilio, Bolivio kaj Argentino la klimato kaj la sezonoj estas diferencaj kaj pri tio ili migras tra tiu ĉiu teritorio. Krom tio, en Bolivio, estas indiĝenaj birdoj kiuj ne migras ĉar ili tie disponas el la tri zonoj kie ili loĝas: valo, altebenaĵo kaj tropiko. En la plej suda argentina regiono kie ili loĝas nome Mendoza kaj en la provinco de San Juan ili estas migrantaj. Alvenas novembre por nestumi kaj migras norde are marte. Dum en la nordaj urboj de Salta kaj Jujuy ja estas loĝantaj birdoj.

Inter tiom da geografiaj areoj, oni supozas, ke estas diferencoj, kun peruaj birdoj pli malgrandaj, boliviaj mezaj kaj ĉiliaj pli grandaj, dum argentinaj pli longbekaj. Sed ne estas agnoskataj subspecioj.

Reproduktado kaj bredado[redakti | redakti fonton]

Masklo adaptata al kaĝo.

La reprodukta sezono komencas tuj post la pluvsezono kaj foje okazas unu ovodemetado kaj la birdoj migras norden por dua aliloke. Ili nestumas kolonie, ĉiu paro okupas malgrandan teritorion. La temperaturoj en tiu epoko povas fluktui inter 17 °C tagmeze ĝis sub nulo nokte, tiele la idoj devas esti protektitaj el malvarmo. Kiel nestoloko ili elektas arbojn (pinoj, siberiaj ulmoj) aŭ abandonitajn domojn, ankaŭ truojn kaj fendojn en ravinoj aŭ eĉ lokojn alte en tegmento de kavoj. La nesto povas situi je tre diferencaj altoj. Ties konstruado estas tre prilaborita, ĉefe interne per vegetala lanugo. La ovaro estas de tri ovoj, foje kvar. Eloviĝo okazas post du semajnoj de kovado kaj elnestiĝo post kromaj 16 kaj 18 tagoj. La idoj estas manĝigataj per nematuraj semoj. Kutime, se ne estas tre favoraj medikondiĉoj koincide kun abundo de nutrado, ne okazas dua ovodemeto en tiu jaro.

Ĝi estas birdospecio ŝatata de specialistaj bredistoj en Eŭropo, Sudameriko kaj Nordameriko. Tia birdobredado similas al tiu de aliaj kardeloj; ne tre facilas, sed eblas en birdejoj kaj en tiom en kaĝoj. Ili estas unu el plej komunaj kardeloj en kaptiveco. La ĉasado uzas glukaptilojn kaj kaptinton kiel reklamilo. Plej ofte oni eksportas ilin al Eŭropo, laŭleĝe el Peruo. La ĉas- kaj transporto-kondiĉoj ne bonas kaj multaj birdoj mortas. La eksportado estas tiom sukcesa ke oni multe ĉasas kaj la specio povus endanĝeriĝi. Paradokse la reproduktado en kaptiveco povus helpi pluhavi ĝin. Kvankam ankaŭ Eŭropa Unio kontrolas tiun trafikon, pro la kondiĉoj nur 0,5 % de la birdoj sukcesas survivi 12 al 16 monatojn kaptivece.

Luktantaj ino kaj masklo antaŭ pariĝo.
Pariĝantaj ino kaj masklo.

Por ke la birdoj sukcesu adaptiĝi al kaptiveco ili devas venki la adapton al diferenca hemisfero kaj malekvlibro de sezonoj, diferenca altitudo draste al tre malaltaj niveloj, diferencaj kondiĉoj de temperaturo kaj humideco, diferenca nutrado per tro grandaj semoj maltaŭgaj por ties metabolismo, redukto de la viva spaco ktp. Pro tio oni devas uzi por bredado kaj tenado en kaptiveco grandajn kaĝojn unumetrajn longajn almenaŭ, humidecon sub 50 %, nutradon baze sur semoj variaj kaj malgrandaj, purigadon kaj kontroladon de fekaĵoj ktp. Oni devas ne miksi jam adaptitajn ekzemplerojn kun novaj kaj ankaŭ ne miksi ambaŭ kun aliaj birdospecioj en kaptiveco nome psitakoj, kanarioj kaj similajn por eviti kontaĝojn.

Ĉiukaze eĉ se la birdoj sukcesas adaptiĝi al kaptiveco tio ne signifas ke ĝi povos reproduktiĝi facile; ĉefe estas problema, ke la ino estu sufiĉe lerta reproduktanta. Foje oni uzas inojn de alia specio (kanario ekzemple). Por reproduktado oni uzas apudajn sed separitajn kaĝojn ĝis kiam la partneroj proponas unu al alia manĝon aŭ nestomaterialon, poste la tasko estas farata de la ino kaj oni devas elpreni la masklon, ke li ne ataku la idojn, kaj eĉ elpreni la inon, kiu povas plue manĝigi la idojn el apuda kaĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-09-14. Alirita 2010-10-25.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2008). Carduelis atrata. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 1-a de januaro de 2009.
  • Armani, G. (1983): Guide des Passereŭ Granivores. Neuchâtel, Delachaŭ & Niestlé
  • Cabrera Amat, G.: "Mis experiencias con el negrito de Bolivia": (Carduelis Atrata). Rev. España Ornitológica, nº 10, España, junio de 1998. http://www.foib.info/Boletin/julio2001.htm Arkivigite je 2006-11-26 per la retarkivo Wayback Machine
  • Clement, P. Harris, A.; Davis, J. (1993): Finches and Sparrows. London, Christopher Helm
  • de Baseggio, G. (1997): Allevamento dei Carduelidi: Esperienze con il Negrito della Bolivia (Carduelis atrata, Vol. II). Primera Edición. Camugnano, Italia
  • Dolset Asensio, F.J.: "El negrito de Bolivia en libertad". Rev. Ornitología Práctica, nº 3, España, octubre de 2003
  • Esuperanzi, R.: “Il Negrito della Bolivia”. Rev. Alcedo, Italia, enero de 2003
  • Otrog, C Chr. (1984): Las aves Argentinas. Buenos Aires, Administración de Parques Nacionales
  • Môdinger, B.A. Holman, G.M. (1986): Guía de campo de las Aves de Chile
  • Ridgely, R.S.; Tudor, G. (1989): The Birds of South America. Volume I. The Oscine Passerines. Oxford, Oxford University Press
  • Ruelle, M. (1995): Le tarin des aules (carduelis spinus, Linnaeus et ses cousins, les tarins et Chardonnerets americains. pp. 258-264. Belgium, Fédération Ornithologique Wallonne
  • BirdLife International 2004. Carduelis atrata. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10-an de julio 2007.
  • Arnaiz-Villena A, Alvarez-Tejado M, Ruiz-del-Valle V, Garcia-de-la-Torre C, Varela P, Recio MJ, Ferre S, Martinez-Laso J. (1999): Rapid radiation of canaries (Genus Serinus). Mol Biol Eol 16(1):2-10
  • Arnaiz-Villena A, Alvarez-Tejado M, Ruiz-del-Valle V, Garcia-de-la-Torre C, Varela P, Recio MJ, Ferre S, Martinez-Laso J. (1998): Phylogeny and rapid northern and southern hemisphere speciation of goldfinches during the Miocene and Pliocene epochs. Cell.Mol.Life.Sci. 54(9):1031-41 (1998)
  • Clement, Peter; Harris, Alan & Davis, John (1993): Finches and Sparrows: an identification guide. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-8017-2