Nilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Afriko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nilo.
Nilo
arabe: النيل
rivero
Agilkia, Nilo, Egiptio
Akvofaloj de Blua Nilo en Etiopio
Deveno de nomo: "Nile" (Arabe: 'nīl) venas el greka vorto Neilos (Νεῖλος)
Landoj
Historia regiono Antikva Egiptio
Urboj Jinja, Ĵubo, Ĥartumo, Kairo
Ĉefa fontrivero Blanka Nilo
 - situo Ruando
 - alteco 2 700 m
 - koordinatoj 2° 16′ 56″ S 29° 19′ 52″ O / 2.28222 °S, 29.33111 °O / -2.28222; 29.33111 (mapo)
Apuda fontrivero Blua Nilo
 - situo lago Tana, Etiopio
 - koordinatoj 12° 2′ 8″ S 37° 15′ 53″ O / 12.03556 °S, 37.26472 °O / -12.03556; 37.26472 (mapo)
Kunfluejo de fontriveroj proksime de Ĥartumo
 - situo Sudano
Enfluejo
 - situo Mediteraneo
 - alteco m
 - koordinatoj 30° 10′ N 31° 6′ O / 30.167 °N, 31.100 °O / 30.167; 31.100 (mapo)
Longo 6 650 km (4 132 mi)
Larĝo km (5 mi)
Akvokolektejo 3 400 000 km² (340 000 000 ha)
Trafluo
 - mezproksima 2 830 /s
Satelita foto de la delto de Nilo
Satelita foto de la delto de Nilo
Satelita foto de la delto de Nilo
Mapo de la fluo de Nilo
Mapo de la fluo de Nilo
Mapo de la fluo de Nilo
Vikimedia Komunejo: Nile

Nilo (arabe: النيل an-Nīl), en Nordorienta Afriko, estas unu el la du plej longaj riveroj sur la planedo Tero aŭ eĉ la plej longa.[1] Ĉu Nilo estas pli longa ol Amazono en Sudameriko, ankoraŭ estas temo de multaj debatoj. Tio estas plejparte pro du faktoj: unue, la longecoj de riveroj ŝanĝiĝas dum tempo (speciale en ebenaĵoj, kie riveroj ofte ŝanĝas siajn vojojn), kaj due, la punkto, el kiu oni mezuras la longecon de rivero, ne ĉiam estas klara.

Ĝi estas 6,853 km longa. La Nilo estas "internacia" rivero ĉar ties akvofontoj estas kunhavataj de dekunu landoj, nome, Tanzanio, Ugando, Ruando, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Etiopio, Eritreo, Suda Sudano, Sudano kaj Egipto.[2] Partikulare, la Nilo estas la unuaranga akvofonto de Egipto kaj Sudano.[3]

La Nilo havas du ĉefajn alfluantojn, nome la Blanka Nilo kaj la Blua Nilo. La Blanka Nilo estas konsiderata la ekfluejo kaj la unuaranga fonto de la Nilo mem. La Blua Nilo, tamen, estas la fonto de plej el la akvokaj de la fekunda grundo. La Blanka Nilo estas pli longa kaj ekfluas en la regiono de la Grandaj Lagoj de centra Afriko, kaj la plej dista akvofonto estas ankoraŭ nedeterminita sed lokigita en ĉu RuandoBurundo. Ĝi fluas norden tra Tanzanio, Lago Viktorio, Ugando kaj Suda Sudano. La Blua Nilo (en amhara ዓባይ, ʿĀbaj[4][5]) ekas ĉe la Lago Tana en Etiopio[6] kaj fluas en Sudanon el sudoriento. Ambaŭ riveroj kuniĝas ĉe la ĉefurbo de Sudano nome Ĥartumo.

La norda parto de la rivero fluas norden preskaŭ entute tra la dezerto de Sudano al Egipto, kaj poste finas en granda delto kiu malpleniĝas al la Mediteranea Maro. Egiptiaj civilizoj kaj sudanaj regnoj dependis el la rivero ekde antikvaj epokoj. Plej el la setlejoj kaj urboj de Egipto kuŝas laŭlonge de tiuj partoj de la Nila valo norde de Asuano, kaj preskaŭ la tuto el la kulturaj kaj historiaj lokoj de Antikva Egipto troviĝas laŭlonge de la riverbordoj.

Etimologio

La vorto "Nilo" venas el la greka vorto Neílos, kiu signifas rivera valo.

Word for the Nile in the ancient Egyptian language

En la antikva Egipta lingvo, la Nilo estis nomita Ḥ'pīIteru, kun signifo "rivero", reprezentita per hieroglifoj montritaj maldekstre (laŭlitere itrw, kaj 'akvo' determinative).[7] En kopta, la vortoj piaro (Sahidia) aŭ phiaro (Bohairia) kun signifo "la rivero" (lit. p(h).iar-o "la.kanalo-granda") devenas el la sama antikva nomo.

LA moderna nomo Nilo kaj la arabaj nomoj en-Nîl kaj an-Nîl ambaŭ derivas el la latina Nilus kaj tiu el la greka Νεῖλος.[8][9] Krom tio, tamen, la etimologio estas disputata.[9][10] Unu ebla etimologio derivas el la semida Nahal, kun signifo "rivero".[11] La standardaj modernaj nomoj "Blanka Nilo" kaj "Blua Nilo" referencas al la riveraj ĉefaj akvejoj kaj derivas el arabaj nomoj iam aplikitaj nur al la etendoj en Sudano de la akvejoj kiuj kuniĝas ĉe Ĥartumo.[9]

Geografio

Oni ofte rigardas lagon Viktorian en Ugando kiel la fonton de Nilo, sed la lago mem havas kelkajn grandajn enfluriverojn. Tial la plej longa enflurivero de Nilo estas la rivero Ruvjironza en Burundo, alta branĉo de la Kagera Rivero. Tiu ĉi fluas 690 kilometrojn antaŭ eniri Lagon Viktorian.

Post Lago Viktoria la rivero nomiĝas la Viktoria Nilo. Ĝi fluas ĉirkaŭ 500 kilometrojn plu, tra lago Kjoga ĝis lago Alberto. Post flui el Lago Alberto, la rivero nomiĝas la Alberta Nilo. Ĝi poste fluas en Sudanon, kie ĝi fariĝas Bahr al-Ĝabal. Ĉe la kunfluo de Bahr al-Ĝabal kun Bahr al-Ĥazal (kiu havas longecon de 720 km) la rivero nomiĝas Bahr al-Abjad, aŭ la Blanka Nilo, pro la argilo en sia akvo. De tie la rivero fluas al Ĥartumo.

Aliloke, la Blua Nilo (aŭ Bahr al-Azrak) fontas el lago Tana en la altejoj de Etiopio. La Blua Nilo fluas ĉirkaŭ 1.400 kilometrojn al Ĥartumo, kie la Blua kaj Blanka Niloj kunfluas, kreante simple "la Nilon".

Post la kuniĝo de la Blua kaj Blanka Niloj la sola alia granda enflurivero estas la Atbara Rivero, kiu fontas en Etiopio norde de Lago Tana, kaj havas distancon de ĉirkaŭ 800 kilometroj. Ĝi fluas en Nilon ĉirkaŭ 300 kilometroj post Ĥartumo.

Nilo tiam alvenas al la homfarita lago Naser malantaŭ la Asuana Baraĵo ĉe 270 kilometroj en Egiptio post la sudana landlimo, kaj el tie iras norden tra Egiptio al la Mediteranea Maro. La triangula Nildelto, priskribita de grekaj geografoj kiel la greka litero delta (Δ), donis tiun nomon al deltoj tra la mondo. Riĉigo de la akvo per sedimentoj el Nilo, kiujn marfluoj irigas orienten, subtenas la fiŝajn industriojn de la Orienta Mediteraneo.

El ĝia plej fora enflurivero, la Ruvjironza rivero, al Mediteraneo, Nilo longas ĉirkaŭ 6.695 km. Anstataŭe mezuri el Lago Viktoria donus longecon de ĉirkaŭ 5.584 km.

Influo sur la loka homaro

Nilo (nomata iteru en la antikva egipta) estis la vivdonanto de la praa egipta civilizo, kaj la plejparto de la loĝantoj kaj ĉiu urbo en Egiptio estis en la Nila valo. Nilo subtenis egiptan kulturon ekde la ŝtonepoko. La ĉiujara inundo personiĝis per la dio Hapy, kiu regis fekundecon kaj regeneron.

Nilo ankoraŭ subtenas grandan parton de la loĝantaro de Egiptio, kiu loĝas inter la alie neenviveblaj regionoj de la Sahara Dezerto. La rivero inundis ĉiuprintempe, metante fekundan grundon sur la kampojn. En kelkaj lokoj la rivero havas akvofalojn, areoj de pli rapide fluanta akvo kun multaj insuletoj, malprofunda akvo kaj rokoj, kreantaj obstaklon por ŝipoj. La unua katarakto, la plej proksima al la riverfino, estas ĉe Asuano je la nordo de la Asuana Baraĵo. Nilo norde de Asuano estas populara turistovojo, kun krozŝipoj kaj tradiciaj lignaj velaj ŝipoj nomiĝantaj felukoj.

la Nila Delto kun la ĉefaj tieaj urboj de Antikva Egiptio

Kvankam la plejparto de egiptoj ankoraŭ loĝas en la Nila valo, la kreo de la Asuana Baraĵo (finita en 1970) por provizi hidroelektron ĉesigis la ĉiuprintempajn inundojn kaj ilian renovigon de la fekunda grundo.

Urboj ĉe Nilo inkluzivas Ĥartumon, Asuanon, Luksoron (Tebon), kaj la Giza-Kairan urboduon.

Esplorado

Antikve kelkaj geografistoj proponis supozojn pri la loko de la fonto de Nilo. Ptolemeo en sia Geografio[12] skribas ke la lagoj de Nilo ricevas akvon de la neĝoj de la Luna Montaro, kiu verŝajne estas la nuntempa Ruvenzori. Tiu frazo estas mire proksima al vero, ĉar Ruvenzori vere havas glaciaĵojn kaj lagojn kreitajn de ilia akvo, kaj vere tiuj lagoj nutras Nilon. Tamen la plej suda fonto de Nilo estas ankoraŭ pli sude.

Neniu sciis kie situas la fonto de Nilo ĝis la 19-a jarcento, kiam John Hanning Speke unue ĝuste identigis ĝin kiel Lagon Viktorian. Antaŭaj esplorvojaĝoj ekde antikvaj tempoj malsukcesis trovi la fonton, kaj el tio venis la klasikaj prezentoj de la rivero kiel vira riverdio kun la kapo kaŝita per drapaĵoj.

Eonilo

La nuntempa Nilo estas almenaŭ la kvina rivero kiu fluis norden el la altejoj de Etiopio. Satelitaj bildoj montras sekajn akvovojojn en la dezerto okcidente de Nilo. Unu Eonila Kanjono plenigita de surfacaj movoj prezentas praan Nilon, nomiĝantan Eonilo kiu fluis dum la malfrua Mioceno, portante malpezajn sedimentojn al Mediteraneo, kie oni trovis multajn gaskampojn. Sude de Kairo, la kanjono plena de sablo profundas 1400 metrojn.

Bildaro

Bibliografio

  • Jeal, Tim (2011). Explorers of the Nile: The Triumph and Tragedy of a Great Victorian Adventure. ISBN 978-0-300-14935-7
  • Tvedt, Terje, eld. The River Nile in the Post-Colonial Age: Conflict and Cooperation Among the Nile Basin Countries (I.B. Tauris, 2010) 293 paĝoj; studoj de la rivero el multaj landoj en post-kolonia epoko; kun studoj el Burundo, Kongo, Egipto, Etiopio, Kenjo, Ruando, Sudano, Tanzanio, kaj Ugando.
  • R.B.Salama - - The evolution of the River Nile. The buried saline rift lakes in Sudan (1983) angle

Notoj

  1. http://www.britannica.com/EBchecked/topic/415347/Nile-River Nile River Encyclopædia Britannica
  2. (2007) “The Quest for Cooperation in the Nile Water Conflicts: A Case for Eritrea”, African Sociological Review 11 (1). Alirita 25a Julio 2011.. 
  3. Mohamed Helmy Mahmoud Moustafa Elsanabary (2012) “Teleconnection, Modeling, Climate Anomalies Impact and Forecasting of Rainfall and Streamflow of the Upper Blue Nile River Basin”. Alirita 23a Januaro 2012.. 
  4. United States Board on Geographic Names/Permanent Committee on Geographical Names for British Official Use. "Romanization System for Amharic". 1967. Ĉe National Geospatial Intelligence Agency, 2013. Alirita la 28a Feb 2014.
  5. Vidu ankaŭ: BGN/PCGN latinigo.
  6. La rivero elfluas el tiu lago okazas ĉe 12° 02′ 09″ N 37° 15′ 53″ O / 12.03583 °N, 37.26472 °O / 12.03583; 37.26472 (mapo)
  7. Faulkner, Raymond O.. (1962) Concise Dictionary of Middle Egyptian. Griffith Institute.
  8. (Decembro 2009) “Nile”, Oxford English Dictionary, 3‑a eldono, Oxford, England: Oxford University Press.
  9. 9,0 9,1 9,2 "Nile" ĉe Encyclopædia Britannica, 11a eld., Vol. 19. 1911. Ĉe Wikisource.
  10. Vidu: Carles Múrcia (2006). Νεῖλος: El nom grec del riu Nil pot ser d’origen amazic? Aula Orientalis 24: 269-292
  11. Nile. Online Etymology Dictionary. Alirita 20a Januaro, 2013.
  12. Klaudios Ptolemaios - Geographia - 4a libro, 8a ĉapitro, 3a paragrafo (greka tekstoangla traduko)

Eksteraj ligiloj

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto