Philippe Busquin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philippe Busquin

Philippe BUSQUIN [fiˈlip bysˈkɛ̃] (naskiĝis la 6-an de januaro 1941 en Feluy) estas belga franclingva politikisto. Li inter alie estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon esplorado, sed dum la oficperiodo transdonis sian taskon al la samlandano kaj sampartiano Louis Michel. Philippe Busquin estas membro de la socialisma partio de Belgio, de la socialisma frakcio de la Eŭropa Parlamento kaj ŝtatministro.