Registara muzeo kaj artgalerio, Ĉandigaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Registara muzeo kaj artgalerio
Muzeo
La ĉefa muzea konstruaĵo
La ĉefa muzea konstruaĵo
La ĉefa muzea konstruaĵo
arta muzeo • muzeo de natura historio [+]

Lando Barato
Unia teritorioĈandigaro
Koordinatoj30° 44′ 56″ N, 76° 47′ 15″ O (mapo)30.74888888888976.7875Koordinatoj: 30° 44′ 56″ N, 76° 47′ 15″ O (mapo)

ArkitektoLe Corbusier
StiloModernigo

Estiĝo1947

Kolektoĉ. 100 000 artefaktoj[1]

Registara muzeo kaj artgalerio (Barato)
Registara muzeo kaj artgalerio (Barato)
DEC
Registara muzeo kaj artgalerio
Registara muzeo kaj artgalerio
Lokigo de Barato en mondo

Map
Registara muzeo kaj artgalerio

Vikimedia Komunejo:  Government Museum and Art Gallery, Chandigarh [+]
Retpaĝaro: Oficiala retejo
vdr

La registara muzeo kaj artgalerio de Ĉandigaro estas eminenta muzeo de norda Barato havanta kolektojn de Gandaraj skulptaĵoj, skulptaĵoj de antikva kaj mezepoka Barato, Paharaj kaj Raĝastanaj miniaturaj pentraĵoj. Ĝi naskiĝis post la dispartigo de Hindio en aŭgusto de 1947. Multe de la artefaktoj, pentraĵoj kaj skulptaĵoj kiuj nuntempe estas parto de la kolektoj de la muzeo estis, antaŭ la dispartigo, montritaj en la centra muzeo de Lahoro, la tiama ĉefurbo de Panĝabio. La muzeo havas unu el la plej grandaj kolektoj de Gandaraj artefaktoj el la mondo.[2]

Post la dispartigo, la interkonsento por dividi la kolektojn inter la du novaj landoj Barato kaj Pakistano okazis la 10-an aprilo de 1948. Sesdek elcento de objektoj restis en Lahoro, en Pakistano, kaj la cetera kvardek elcento de la kolekto iĝis proprieto de Barato, kiu konstruis la muzeo kun la celo montri la artefaktojn al la publiko.

La muzeo estis inaŭgurita la 6-an majo de 1968 de d-ro M. S. Randhawa, la tiama ĉefadministranto de la urbo Ĉandigaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La registara muzeo kaj artgalerio estis konstruita por gastigi la artefaktojn kiuj devenis de la muzeo de Lahoro post la dispartigo de Hindio.[3] La konstruaĵo estis desegnita fare de la svisa-devena franca arĥitekto Le Corbusier, kune kun siaj asociitaj arĥitektoj nome Manmohan Nath Sharma, Pierre Jeanneret kaj Shiv Dutt Sharma.[4] La desegno estis kompletigita dum 1960-62 kaj la konstruo okazis inter 1962 kaj 1967. Ĝi estas unu el la tri muzeoj desegnitaj de Le Corbusier; la ceteraj du estas: Sanskar Kendra, en Amedabado, kaj la nacia muzeo pri okcidenta arto, en Tokio.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Vido ekstere de la muzeo.

La konstruaĵo enhavas muzeon kaj galerion pri arto; la muzeo ordinare programas kampajnojn por aĉeti novajn vidindaĵojn kaj vastigi siajn kolektojn. Ĝi estis taksata kiel rimedo por dissendi scion en la dua kvin-jara plano kaj en la nacia edukada politiko, kaj eĉ nuntempe servas kiel unika kultura kaj historia rimedo por la regiono. Kun sia grava kolekto pri Gandaraj skulptaĵoj, Paharaj miniaturaj pentraĵoj kaj nuntempa barata arto, la muzeo estas ordinare vizitita de turistoj, artistoj, sciencistoj kaj studantoj. Ankaŭ esploristoj, arĥitektoj kaj sciencistoj pri Le Corbusier kaj Modernigo estas oftaj vizitantoj de la konstruaĵo kaj de la ĉirkaŭa teritorio. La eminenta enirejo, la paneloj el metalo de la pordo, la fiksitaj mebloj, la montriĝaj sistemoj, kaj la senŝirmaj beton-skulptitaj gargojloj simboligas la dominantan stilon de la arĥitekturo de Ĉandigaro. La murpentraĵo en la enireja halo de la muzeo, pentrita fare de Satiŝ Guĝral, unu el plej konataj nuntempaj artistoj de Barato, aldonas koloron al la alie severa konstruaĵo el betono.

La muzea biblioteko oferas riĉan deponejon de libroj pri temoj de arto, arĥitekturo kaj historio de arto. Speciala sekcio estas dediĉita al d-ro. M. S. Randhawa, enhavanta arĥivajn rekordojn de lia korespondado pri la Making of Chandigarh («starigo de Ĉandigaro»), kiu estas havebla por sciencistoj en bit-versio. La apuda aŭditorio servas kiel lekcia halo por la longaj agadoj de la muzeo kiel lekcioj, spektado de filmoj, kaj aliaj kulturaj eventoj. La enaj detaloj de la aŭditorio prezentas la modernisman tradicion kiun Le Corbusier kunportis en Ĉandigaro.

La konstruaĵo estas disigita en tri niveloj. La unua etaĝo estas vasta 33 milaj futojn kvadratojn, kaj enhavas la oficejon de la dua kuratoro, muzean butikon, enirejan halon, sekcion pri teksaĵoj, infanan artgalerion, halon kun ekspozicioj, vendejojn pri la kolekto, laboratorion pri konservado kaj aŭditorion. La dua etaĝo estas 23 000 futojn kvadratojn vasta, kaj konsistas de ekspozicia spaco por sekcioj pri Gandaraj skulptaĵoj, etaj barataj pentraĵoj, skulptaĵoj el ŝtono kaj metalo, moneroj kaj nuntempa barata arto. Fine, la tria etaĝo estas 6 500 futojn kvadratojn vasta, kaj enhavas la bibliotekon, la ĉambron de la prezidanto, kaj vendejon pri la Gandara skulptarto.

La muzeo servas kiel rimedo de deponejo por la kultura historio de la regiono. Ĝi malfermiĝas por la publiko de mardo ĝis dimanĉo, de 10:00 atm ĝis 4:40 ptm, kaj fermiĝas lunde kaj dum la naciaj ferioj. La enira bileto kostas 10 ₹ kaj la fotila bileto kostas 5 ₹. La muzeo oferas liberan eniron por organizitajn grupojn de lernantoj kaj por maljunuloj, kaj ankaŭ servojn kiel rulseĝoj por permesigi la viziton de la muzeo ankaŭ al homoj kun moveblaj malfacilaĵoj. La aŭditorio estas havebla kun malaltaj kotizoj por kulturaj kaj edukaj eventoj, kaj ofte servas kiel ekspozicia halo por intertempaj ekspozicioj de artistoj.[5]

Kolekto[redakti | redakti fonton]

Gandara artgalerio de la registara muzeo de Ĉandigaro kaj artgalerio.
Manuskripto el Kaŝmiro, 19-a jarcento.
Unu el la Kullu maskoj en la muzeo.

La muzeo estis starigita post la dispartigo de Hindio en 1947, kiam 40% el la kolekto de la centra muzeo de Lahoro (en la hodiaŭa Pakistano) fariĝis proprieto de la barata registaro. Grava parto de ĉi tiu kolekto estis Gandaraj skulptaĵoj. La kolektojn — ricevitaj en aprilo 1949 de Pakistano — gastigis je la komenco Amritsar, poste Ŝimla, Patiala kaj fine moviĝis al Ĉandigaro okaze de la inaŭguro de la muzeo en 1968. Post iom da tempo, la d-ro M. S. Randhawa aldonis etajn Paharajn pentraĵojn, modernan kaj baratan nuntempan arton, por ke ĉe la tempo kiam la kolekto estis montrita en la nuna konstruaĵo desegnita de Le Corbusier la muzeo havu la saman dignon de la eminentaj muzeoj de norda Barato. Jen la kategorioj de la artefaktoj ĉe la muzeo:

Gandaraj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo enhavas 627 Gandarajn skulptaĵojn, ĉiuj ricevitaj de la Lahora muzeo ĉe la tempo de la dispartigo. La muzeo havas la duan plej grandan kolekton de tiaj artefaktoj en Barato, post la Barata Muzeo en Kolkato.

La muzeo enhavas multajn malsamajn skulptaĵojn pri Budho. En kelkaj skulptaĵoj, Budho havas longan, malferman hararon, dum en kelkaj aliaj li havas liphararon kun krispitaj haroj. En antikvaj epokoj, la adeptoj de Budho kutimis adori simbolajn portretojn de Budho. Ĉi tiuj simboloj inkluzivis piedsignon de Budho aŭ ĉakron. Poste, kiam la adeptoj ekdeziris portreti Budhon en sia homa formo, ili portretis lin kiel majesta greka dio, eble kaŭze de la la Hindo-greka influo de tiu epoko. La muzeo nuntempe gastigas plurajn de ĉi tiuj artefaktoj, el malsamaj epokoj.

La kolekto ankaŭ inkluzivas skulptaĵojn pri budhismaj diaĵoj kiel Hariti kaj Panĉika, inkluzive de staranta bildo pri Hariti, kun surskribaĵoj kaj dato.

Antikvaj kaj mezepokaj barataj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo posedas kelkajn antikvan kapojn el terakoto el Aĥnur en Ĝamuo, Uŝkur en Kaŝmiro kaj eĉ kelkajn antikvajn figurojn el Sug en Harjano. La muzeo montras ankaŭ antikvajn skulptaĵojn el Sangol en Panĝabio kaj el malsamaj ejoj en Harjano.

Plejparto de la mezepokaj barataj skulptaĵoj de la kolekto de la muzeo devenas de Agroha kaj de la apuda Pinĝor en Harjano kaj de aliaj lokoj de Panĝabio, Kaŝmiro kaj Himaĉal-Pradeŝo. La kolekto ankaŭ enhavas du grandajn skulptaĵojn el la peninsula Barato, inkluzive de granda skulptaĵo de la 12-a jarcento de la ĝajna deaĵo Padmavati.

Skulptaĵoj el metalo[redakti | redakti fonton]

Frue kaj malfruaj mezepokaj metalaj skulptaĵoj de Kangro, Nepalo, Tibeto kaj suda Barato troviĝas en la muzeo, inkluzive de ambaŭ budhismaj kaj hinduaj skulptaĵoj.

Miniaturoj[redakti | redakti fonton]

Eta Paharaj, RaĝastanJ, Siĥaj kaj Mogolaj pentraĵoj estas montritaj ĉe la muzeo. La vasta kolekto de Paharaj pentraĵoj konsistas precipe de Kangraj pentraĵoj, sed la muzeo enhavas ekzemplojn eĉ por la ĉiuj ceteraj malsamaj lernejoj de la Pahara pentrarto.

Manuskriptoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo gastigas nagariajn, gurmuĥajn kaj persajn manuskriptojn el Kullu, Kaŝmiro, Raĝastano kaj Punĝabio, de la 18-a kaj de la 19-a jarcento.

Teksaĵoj[redakti | redakti fonton]

La muzeo havas teksaĵan sekcion montranta teksaĵojn el la tuta hinda subkontinento; eminenta ekzemploj estas la «ĉamba rumal» el Himaĉal-Pradeŝo, la kantha el Bengalio, la Phulkari el Panĝabio, la thangka el Tibeto kaj Nepalo.

Numismatiko[redakti | redakti fonton]

La kolekto enhavas monerojn de diversaj epokoj kiuj atestas la historion de Hindio; inter la aliaj, la kolekto inkluzivas Maŭrjajn, Sungajn, Kuŝanajn, Guptajn, Gaznavidajn, Delhiaj (e la tiama sultananlando), Mogolajn, Siĥajn, Britajn kaj princlandajn monerojn.

Nuntempa barata arto[redakti | redakti fonton]

La kolekto pri arto enhavas laborojn de artistoj kiel Abanindra Nath Tagore, Akbar Padamsee, Amrita Sher-Gil, Bhupen Khakhar, Bireswar Sen, FN Souza, Jamini Roy, MF Husain, Nandalal Bose, Nikolao Roerich, OP Sharma, Raja Ravi Varma, S. G. Thakur Singh, Sobha Singh, Tyeb Mehta kaj de multaj aliaj. La sekcio pri nuntempa arto gastigas ankaŭ grafikajn kaj skulptajn artaĵojn.

Alia artefaktoj[redakti | redakti fonton]

Inter la aliaj artefaktoj, indas mencii Patuan pergamenon el Bengalio, specimenojn de metalaj Kullu maskoj, papermaĉaĵojn kaj folklorajn skulptaĵojn el Bastar, Kangra, Kullu, ktp.

Muzeo pri natura historio[redakti | redakti fonton]

La muzeo pri natura historio estis fondita en 1973 kaj kreita fare de d-ro M.S. Randhawa, la unua ĉefa komisionestro de la unuiĝinta teritorio kaj fama biologo. La muzeo havas kvar gravajn sekciojn, kiuj atestas la historion de la unuaj homaj kolonioj ĉe la areo de la urbo, de la biologia evoluo, de dinosaŭroj el la hinda subkontinento kaj de la homa evoluo.

Muzeo pri arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Muzeo pri arĥitekturo de Ĉandigaro.

La muzeo pri arĥitekturo troviĝas vidalvide al la artgalerio ene de la komplekso estis starigita en 1997. Ĝi dokumentas, konservas kaj montras maloftajn dokumentojn, desegnojn, skizojn kaj arĥivojn pri la naskiĝo de la urbo Ĉandigaro. Inter tiuj desegnoj kaj skizoj, oni trovas laborojn de Maciej Nowicki, Albert Mayer, Le Corbusier, Jane Drew, Maxwell Frajo kaj Pierre Jeanneret, kiuj rilatas al la urbo Ĉandigaro. La kolekto eĉ inkluzivas modelojn pri la Palaco de la Guberniestro kaj la Muzeo de Scio —neniam konstruita—, kiu laŭ la projektoj de Le Corbusier devis esti parto de la Kapitola komplekso; oni ankaŭ povas vidi meblojn dezajnitaj kaj uzitaj fare de la arĥitektoj, kaj la unuaj mapoj de poŝt-dispartiga Orienta Panĝabio kaj Ĉandigaro.

Aliaj aloj de la muzeo[redakti | redakti fonton]

  • Nacia galerio de portretoj, sektoro 17-a, Ĉandigaro
  • Internacia muzeo de pupoj, sektoro 23-a, Ĉandigaro

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About Government Museum and Arts Gallery, Chandigarh (angle). Chandigarh Tourism. Arkivita el la originalo je 2018-04-12. Alirita 12-a aprilo 2018.
  2. Thakur, Paramjit. Meditation in stone (angle). The Tribune (22-a de majo 2005). Alirita 5-a de novembro 2021.
  3. . One foot in Lahore, the other in Chandigarh: How Partition's sundering affected a museum's artifacts (angle) (30 septembro 2018). Alirita 5 novembro 2021.
  4. Architecture (angle). UT Administration, Chandigarh. Alirita 5a de novembro 2021.
  5. Official Museum Website (angle). Arkivita el la originalo je 23-a majo 2017. Alirita 1-a januaro 2020. Arkivigite je 2017-05-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-05-23. Alirita 2023-01-17.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]