Rejno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rejno
almara riveroakvovojoNacia akvovojo (Germanujo)rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

Rejno, germanlingve Rhein [rajn], franclingve Rhin, nederlandlingve Rijn, estas riverego, kiu fluas de la Kantono Grizono ĉe la Svisaj Alpoj en Svislando, laŭlonge de la landlimo kun Liĥtenŝtejno kaj Aŭstrio al Bodenlago, tiam laŭlonge de la svisa kaj germana limoj ĝis Bazelo kaj de tie tra Germanio precize tra la regiono nomita Rejnlando tuŝante Francion ĝis Nederlando, kie ĝi enfluas en la Nordan Maron. Ĝi formas parton de la landlimo inter Germanio kaj Francio.

Rejno entute havas longecon de ĉirkaŭ 1239 km, 883 el tio estas uzeblaj por la grandŝipirado. La averaĝa forflua kvanto tuj antaŭ la river-delto estas 2300 m³/s. Tiele ĝi estas la dua plej longa rivero en Centra kaj Okcidenta Eŭropo (post la Danubo) pro ties ĉirkaŭ 1230 km,[1][2] kun average forflukvanto de ĉirkaŭ 2900 m³.

La plej granda iam-mezurita forflukvanto estas 12000 m³/s (inundo 1926), la malplej granda 600 m³/s (somero 1947).

La menciitaj etnolingvaj nomoj de Rejno ĉiuj havas sian komunan originon en hindeŭropa radiko signifanta «flui» (komparu la grekan ῥεῖν rheĩn «flui», hispanan río «rivero»), kaj eble devenas rekte de la rivernomo unue uzata de keltaj triboj. La romianoj nomis la fluon Rhenus.

La longeco de la rivero dum jardekoj estis erare indikata je 1320 km pro simpla interŝanĝo de ciferoj en la 1920-aj jaroj, informo, kiu poste estis ĉiam kopiita. La eraron malkovris germana geografia instituto en marto 2010.[3]

La Rejno kaj la Danubo formis plej el la nordaa interna limo de la Romia Imperio kaj, ekde tiam, la Rejno estis ŝlosila kaj navigebla akvojoj kiu transportis komercon kaj varojn tre interne en la eŭropa kontinento. Multaj kasteloj kaj fortifikaĵoj laŭlonge de Rejno atestas pri ties gravo kiel akvovojo en la Sankta Romia Imperio. En moderna epoko, ĝi iĝis simbolo de germana romantika naciismo. En 2002 la kulturpejzaĝo de la Rejn-valo inter Koblenz kaj Bingen estis registrita en la Monda Heredaĵo de UNESKO.

Gravaj urboj laŭlonge de Rejno

La Rejno trafluas multajn gravajn urbojn, kaj ligis ilin en ĉiuj epokoj kiel unu el la plej gravaj akvovojoj de Eŭropo. La plej gravaj urboj (en la fludirekto) estas: Koiro, Buchs SG, Konstanco, Ŝafhaŭzo, Rheinfelden, Bazelo, Frajburgo, Karlsruhe, Mannheim, Ludwigshafen apud Rejno, Majenco, Wiesbaden, Bonn, Kolonjo, Düsseldorf, Duisburg, Arnhem kaj fine Roterdamo.

La riverpartoj de Rejno

Oni povas Rejnon subdividi en naŭ riverpartojn:

Kunfluo de Antaŭa kaj Malantaŭa Rejno ĉe Tamins

Fontriveroj

Supre de la kuniĝo de Antaŭa kaj Malantaŭa Rejnoj al Alpa Rejno ĉe Tamins troviĝas la vasta regiono de la nutroregiono de la fontriveroj de Rejno. Tiu-ĉi nutroregiono troviĝas ĉefe en la svisa Kantono Grizono inter la Gotardo-masivo en la okcidento, la itala Valle di Lei en la sudo ĝis Davos en la oriento. La kvin plej gravaj fontriveroj nomiĝas Antaŭa Rejno (germane Vorderrhein), Malantaŭa Rejno (germane Hinterrhein), Albulo (germane kaj romanĉe Albula), Landwasser kaj Julio (itale Geglia, germane Julia).

Alpa Rejno

Delto de Alpa Rejno

Inter Tamins kaj la alfluo al Bodenlago Rejno nomiĝas Alpa Rejno. Sur sia longeco de proksimume 100 km la marnivela alteco de Alpa Rejno falas de 599 m al 396 m kaj la ĉefa fludirekto estas norden. Unue Alpa Rejno fluas tra grizona teritorio ĝis ĝi atingas la landlimon de Svislando. Ĉe Sargans nur malalta barilo malhelpas, ke la rivero fluas tra la Valenlago kaj la Lago de Zuriko al Aro. Alpa Rejno fluas tra larĝa valo, kiun fosis glaciepokaj glaĉeroj kaj nomiĝas Rejnvalo. Alpa Rejno formas en Rejnvalon la limon inter la Princlando Liĥtenŝtejno kaj la svisa Kantono Sankt-Galo kaj fine alfluas post Sankt-Margreto al Bodenlago.

Bodenlago (supra lago)

Vidu la ĉefartikolon: Bodenlago.
La fluo de la malvarma grizkolora montara akvo post la delto de Alpa Rejno ankoraŭ iom pludaŭras. Nur iom post iom ĝi miksiĝas kun la pli verda kaj varma akvo de la lago. La Rejno portas multajn sedimentojn en la Bodenlagon, pro kio oni devas nuntempe konstante ekspluati ŝtonerojn en la deltoregiono.

Lagorejno kaj malsupra lago

Ĉe Konstanco la proksimume 4 kilometrojn longa Lagorejno ligas la Supran Lagon kun la Malsupra Lago, kiu situas je nivelo proksimume 30 centimetrojn malpli alta super la marnivelo ol la Supra. Ekde la mezo de la malnova rejnponto de Konstanco oni eknombras la kilometrumadon de Rejno, kiu finiĝas per kilometro 1036,20 okcidente de Hoek van Holland kie Rejno alfluas al la Norda Maro.

Rejn-Akvofalo

Alta Rejno

Ĉe Stein ĉe Rejno post la elfluo el la Malsupra Lago komenĉiĝas Alta Rejno. Alta Rejno trafluas Ŝafhaŭzon, pasas la Rejn-Akvofalon inter la Kastelo Laufen kaj Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo kaj post la kuniĝo kun la ĉefa alfluanto Aro atingas la rejnkurbiĝon ĉe Bazelo.

Supra Rejno

La riverparton inter la rejnkurbiĝo en Bazelo kaj Bingen oni nomas la Supran Rejnon. Dum proksimume 300 km la Rejno fluas nun majeste tra la Malaltebenaĵo de Supra Rejno. En tiu-ĉi riverparto alfluas la riveroj Neckar kaj Majno al la Rejno.

Loreley

Meza Rejno

Post Bingen Rejno elfluas el la Malaltebenaĵo de Supra Rejno kaj trafluas la Rejnlandan Ardezan Montaron (gemane: Rheinisches Schiefergebirge). Oni nun parolas pri la Meza Rejno. Mozelo kaj Lahn alfluas en tiu-ĉi riverparto. La rivero tie-ĉi pasas la faman rokon de Loreley.

Malsupra Rejno

En Bonn ĉe la alfluejo de Sieg la Meza Rejno transiras al la Malsupra Rejno. Tiu regiono estas dense loĝata kaj industria. Gravaj alfluantoj en tiu-ĉi riverparto estas Ruhr kaj Lippe.

Rejn-Mozo-Delto

Delto

Ĉe la nederlanda landlimo komenciĝas la Rejn-Mozo-Delto. Ĝi estas unu el la karakterizaj pejzaĝoj de Nederlando. Ĉar la ĉefa parto de la delto apartenas al Rejno kaj Mozo iam estis alfluanto al ĝi, oni parolas ofte ankaŭ simple pri la Rejndelto, devas tiam tamen atenti, ke oni ne miksu ĝin kun la delto de la Alpa Rejno ĉe la alfluo al la Bodenlago. En la delto Rejno dividiĝas en plurajn brakojn. La nederlandanoj multe korektis kaj modifis la riverbrakojn en sia lukto kontraŭ la akvoamasoj unuflanke kaj en sia penado gajni novan terenon aliflanke.

Mapo de Rejno

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. La Rejno estis citita kiel "dekdua plej longa rivero de Eŭropo" se la rusiaj riveroj Volgo, Uralo, Peĉoro, Kamo, Norda Dvino–Viĉegdo, Oka kaj Belaja kiuj estas enkalkulitaj kun bazo sur moderna konvencia limaro inter Eŭropo kaj Azio estas en Eŭropa Rusio aŭ formas parton de la limo kun Azio. Ankaŭ pli longaj ol la Rejno estas la orienteŭropaj riveroj Dniepro, Don kaj Dniestro kiu fluas al la Nigra Maro.
  2. Rejno havas nur oficialan longoskalon (Rejnkilometro) ĉe Konstanco. Ties tuta longo estas celo por difino de la Alpa Rejno. En 2010, estis informoj pri la efiko ke la longo de Rejno estis dumlonge misinformita en 20a-jarcentaj enciklopedioj, kaj laŭ peto fare de ĵurnalistoj, nederlanda Rijkswaterstaat citis longon de 1,232 km. Der Rhein ist kürzer als gedacht – Jahrhundert-Irrtum. sueddeutsche.de (28a Marto 2010). Alirita 27a Marto 2010. . Rhine River 90km shorter than everyone thinks. The Local – Germany's news in English (27a Marto 2010). Alirita 9a Aprilo 2010. "'We checked it out and came to 1,232 kilometres,' said Ankie Pannekoek, spokeswoman for the Dutch government hydrology office."
  3. Vidu ekzemple artikolon en Tages-Anzeiger: Forscher macht den Rhein kürzer. Alirita 2011/03/17.

Bibliografio

  • Berndsen, Henk J.A.; Stouthamer, Esther (2001). Palaeogeographic Development of the Rhine-Meuse Delta, The Netherlands. Assen: Koninklijke Van Gorcum. ISBN 90-232-3695-5. OCLC 495447524. [1]
  • Blackbourn, David (2006). The Conquest of Nature: Water, Landscape, and the Making of Modern Germany. London: Jonathan Cape. ISBN 0-224-06071-6. OCLC 224244112.
  • Cohen, K.M.; Stouthamer, E.; Berendsen, H.J.A. (Februaro 2002). "Fluvial Deposits As a Record for Late Quaternary Neotectonic Activity in the Rhine-Meuse Delta, The Netherlands". Netherlands Journal of Geosciences – Geologie en Mijnbouw 81 (3–4): 389–405. ISSN 0016-7746. [2]
  • Frijters, Ine D.; Leentvaar, Jan (2003). Rhine Case Study. Technical documents in hydrology, no. 17. Paris: UNESCO International Hydrological Programme, (Rep. No. SC/2003/WS/54). OCLC 55974122. [3]
  • Gouw, M.J.P.; Erkens, G. (Marto 2007). "Architecture of the Holocene Rhine-Meuse delta (the Netherlands) – A result of changing external controls". Netherlands Journal of Geosciences – Geologie en Mijnbouw 86 (1): 23–54. ISSN 0016-7746. [4]
  • Hoffmann, T.; Erkens, G.; Cohen, K.; Houben, P.; Seidel, J.; Dikau, R. (2007). "Holocene Floodplain Sediment Storage and Hillslope Erosion Within the Rhine Catchment". The Holocene 17 (1): 105–118. doi:10.1177/0959683607073287.
  • Ménot, Guillemette; Bard, Edouard; Rostek, Frauke; Weijers, Johan W.H.; Hopmans, Ellen C.; Schouten, Stefan; Sinninghe Damsté, Jaap S. (15 September 2006). "Early Reactivation of European Rivers During the Last Deglaciation". Science 313 (5793): 1623–1625. doi:10.1126/science.1130511. PMID 16973877.
  • "Rhine River History". Encyclopædia Britannica. Encyclopædia Britannica rete. 2010. Konsultita la 29an de Marto 2010. [5]
  • Roll, Mitch (2009). "Rhine River History and Maps". The ROLL "FAME" Family. Konsultita la 29an de Marto 2010. [6]

Eksteraj ligiloj

greke Hidrografa agentejo Rejno-Mozo, en franca lingvo greke Hidrologiaj datumoj en la franca greke http://www.iksr.org greke Retejo de la Internacia Komisio por la Hidrologio de la Rejnregiono (KHR)