Skarlata ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Roza ibiso)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skarlata ibiso
Skarlata ibiso
Skarlata ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Eudocimus
Specio: E. ruber
Eudocimus ruber
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skarlata ibiso, Rozkolora ibisoRoza ibiso (Eudocimus ruber) estas specio de la grupo de ibisoj kaj familio de Treskiornitedoj kiu loĝas en tropika Sudameriko kaj ankaŭ en kelkaj insuloj de Karibio kiaj ĉe Trinidado kaj Tobago. Laŭ formo ĝi similas al la aliaj 27 nunaj specioj de ibisoj, sed ties rimarkinde brila skarlata koloro faras ĝin nekonfuzebla.

Tiu mezgranda vadbirdo estas fortika, nombra, kaj fekunda birdo, kaj ĝi ĝuas protektan statuson tutmonde. Ties statuso ĉe IUCN estas "Malplej Zorgiga". La valideco de Eudocimus ruber kiel biologia klasado, tamen, estas disputata. La tradicia Linnaea taksonomio klasiĝas ĝin kiel unika specio, sed pliiĝanta nombro de sciencistoj movis ĝin al reklasigo kiel subspecio de pli ĝenerale amerika ibisospecio, kun sia plej proksima parenco la Eudocimus albus.

Ĝi estas la nacia birdo de Trinidado kaj aperas en la blazono de Trinidado kaj Tobago kun la nacia birdo de Tobago, nome la Ruĝecvosta ortalo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Teritorioj de la Amerika blanka ibiso (helblue), Skarlata ibiso (oranĝe), ambaŭ (okre)

Tiu specio estis unuafoje klasita de Carl Linnaeus en 1758.[1] Ĝi ricevis dekomence la nomon laŭ la latina dunoma nomenklaturo de Scolopax rubra[2] (la nomo enhavas la latinan adjekton ruber, "ruĝa"), kaj la specio estis poste nomata Guara rubra kaj laste Eudocimus ruber.[3]

Biologie la Skarlata ibiso estas tre proksime rilata al la Amerika blanka ibiso (Eudocimus albus) kaj estis foje konsiderata samspecia kun ĝi,[2][4] dividante la modernan sciencistularon pri ties taksonomio. Ambaŭ birdoj havas ĝuste la samajn ostojn, ungojn, bekojn, plumaranĝojn kaj aliajn karakterojn – ties unika markata diferenco kuŝas sur ties pigmentado.[5] Tradicia taksonomio konsideris ambaŭ kiel separataj kaj distingaj.[5]

Fruaj ornitologiaj kampostudoj pruvis, ke ne estas natura interreproduktado inter ruĝaj kaj blankaj, kio subtenas la duspecian vidpunkton.[5] Pli ĵusa observado, tamen, dokumentis gravan interreproduktadon kaj hibrididadon en naturo. Fakuloj Cristina Ramo kaj Benjamin Busto trovis pruvojn de interreproduktado en populacio kie koincidas la teritorioj de la Skarlata kaj la Blanka ibisoj laŭlonge de la marbordo kaj en Llanos en Kolombio kaj Venezuelo. Ili observis individuojn de ambaŭ specioj pariĝantaj kaj kopulaciiĝantaj, same kiel hibridaj ibisoj kun paloranĝeca plumaro, aŭ blanka plumaro kun eventualaj oranĝecaj plumoj, kaj oni proponis, ke tiuj birdoj estu klasataj kiel ununura specio.[2] Oni scias, ke okazis hibridado ofte en kaptiveco.[6]

Kelkaj biologoj nune deziras kunigi ilin kun Eudocimus albus kiel du subspecioj de la sama amerika ibiso.[2] Aliaj simple difinas ambaŭ el ili kiel unu kaj sama specio, kun ruber kiel kolorvariaĵo de albus.[7]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas 56–61 cm longaj kaj pezas 650 g. Ili estas komplete skarlata, escepte pro la nigraj flugilpintoj. Ĝi havas longan kolon kaj longan kaj kurban bekon. La vosto estas mallonga kaj rondecforma.

Aĝa junulo kun iome da ruĝa.

La plumoj povas montri variajn nuancojn, sed nur la nigraj flugilpintoj klare devojiĝas el ties nomiga koloro, kiun oni atingas pro aĝo. Malgranda sed rimarkinda marko, tiuj nigraj flugilpintoj estas tre inkonigraj (aŭ foje malhelbluaj) kaj troviĝas nur en la plej longaj unuarangaj flugoplumoj[8] – aliloke la birda koloraro estas "tre oranĝecruĝa, preskaŭ luma laŭ kvalito."[9]

Junulo de Skarlata ibiso estas mikso de griza, bruna kaj blanka. Dum ĝi kreskas, la forta dieto el ruĝecaj krustuloj produktas la skarlatan koloraron.[10] La koloro ŝanĝas per la junula dua mudo, ĉirkaŭ la tempo kiam ili ekflugas: la ŝanĝo ekas en dorso kaj etendas laŭgrade tra la korpo dum pliiĝantas laŭ intenseco dum periodo de ĉirkaŭ du jaroj.[8] La Skarlata ibiso estas la unika vadbirdo kun ruĝa koloro en la mondo.[10]

Plenkreskulo estas 55–63 cm longa,[11] kaj maskloj, iome pli grandaj ol inoj, tipe pezaj ĉirkaŭ 1.4 kg.[8] Ties bekoj estas ankaŭ averaĝe ĉirkaŭ 22% pli longaj ĉe maskloj ol ĉe inoj.[12] La vivodaŭro de Skarlata ibiso estas proksimume 16 jaroj en naturo kaj 20 jaroj en kaptiveco.[13] Plenkreskulo de Skarlata ibiso havas enverguron de ĉirkaŭ 54 cm.[8] Kvankam ĝi pasas plej el sia tempo piede aŭ vade tra akvo, tiu birdo estas tre forta fluganto:[10] ili estas tre migrantaj kaj facile kapablaj long-distance flugi. Ili moviĝas laŭ birdaroj en klasika V formado.[8]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Kapo de Skarlata ibiso

La teritorioj de la Skarlata ibiso estas tre grandaj, kaj troviĝas kolonioj tra ampleksaj areoj de Sudameriko kaj insuloj de Karibio. Ekzistas indiĝenaj ibisaroj en Argentino; Brazilo; Kolombio; Gujanoj; kaj Venezuelo, same kiel ĉe insuloj de Nederlandaj Antiloj, kaj Trinidado kaj Tobago.[14] Tiuj aroj ariĝas en humidejoj kaj aliaj marĉecaj habitatoj, inklude kotejojn, marbordojn kaj pluvarbarojn.[8] Estas aparta kolonio en manglejoj de Santos-Cubatão de la distrikto Baixada Santista en sudorienta Brazilo, kiu estas konsiderata draste endanĝerigita.[15]

La plej altaj koncentroj troviĝas en la regiono Llanos inter okcidenta Venezuelo kaj orienta Kolombio. La fekunda kaj apartega tropika herbeja ebenaĵo Llanos havigas sekuran lokon for el homaj setlejoj.[9] Kune kun sia parenca la Ruĝabrida ibiso, la Skarlata ibiso estas rimarkinde fekunda kaj videbla en la regiono.[16]

Oni identigis vagantojn de Skarlata ibiso en Belizo, Ekvadoro, kaj Panamo; Arubo, Kubo, Dominiko, Grenado, kaj Jamajko; estis vidaĵoj en Usono.[14] La specio eble estis natura vaganto en la Golfa Marbordo en la 19a jarcento aŭ antaŭe – en The Birds of America, John James Audubon faris mallongajn rimarkojn pri tri specimenoj de rubra kiujn li trafis en Luiziano.[17] Tamen, preskaŭ certe ĉiuj modernaj vidaĵoj de la specio en Nordameriko estis enmetitaj aŭ fuĝintaj birdoj. En rimarkinda kazo el 1962, oni metis ovojn de Skarlata ibiso en nestoj de Blankaj ibisoj en la Parko Hialeah de Florido, kaj la rezultinta populacio hibridiĝis facile, produktante "rozkolorajn ibisojn" kiuj ankoraŭ eventuale videblas.[11][18]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Skarlata ibiso

Pariĝintaj paroj konstruas neston per simpla stilo, tipe "izolaj platformoj el bastonetoj"[10] de kvalito foje priskribita kiel "artomanka."[19] Ili ripozas en foliara kanopeo, ĉefe prefere la konvenan ŝirmon de junaj ĉeakvaj mangrovoj.[20]

Por allogi inon, la masklo plenumas varion de pariĝantaj ritoj (ceremoniaro) kiaj "plumaranĝado, bekofrapado, saltetado, kapofrotado kaj altaj flugoj."[8] Kiel ĉe plej birdoj, pariĝado ne certigas kopulacion aŭ penetron: anstataŭe, transmito de spermaj fluaĵoj okazas dum ekstera kontakto inter truoj de kloako.[21] Post periodo de 5 al 6 tagoj,[8] la ino demetas ovaron de 3 al 5 mildaj, nebrilaj ovoj verdecaj kun brunaj strioj, kiujn tipe kovas dum 19–23 tagoj.[13][22] Post sukcesa pariĝado, la paroj restas fidelaj kaj kunloĝantaj, kunhavante gepatrajn respondecojn por junuloj.[8]

En sudorienta Brazilo, tiu ibiso ariĝas en kolonioj meze de septembro kaj konstruas nestojn komence de novembro. La ovodemetado ene de la kolonio estas samtempa, kaj la inoj demetas ovojn en tri momentoj nome komence de novembro, fine de decembro kaj fine de januaro.[15]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Skarlata ibiso

Ties distinge longa, fajna beko estas uzata por tuŝoserĉadi manĝon en milda koto aŭ sub plantoj.[9] Populare konsiderata kiel manĝanta nur salikokojn, ĵusa studo ĉe Llanos, Venezuelo, trovis ke multe el ties dieto konsistas el insektoj, el kiuj majoritato estis skaraboj kaj grundoskaraboj. Unu el tiuj specioj, nome skarabo Dyscinetus dubius, formis grandan parton de la dieto. Kontraste la dieto de la kunloĝanto Amerika blanka ibiso tie diferencis, ĉar tiu lasta konsumas pli da heteropterojn, fiŝojn kaj krustulojn.[23]

Ili tamen ja manĝas multe salikokojn kaj aliajn similajn manĝerojn kiaj malgrandaj kraboj, moluskoj kaj aliaj krustuloj.[10] La granda kvanto de salikokoj kaj aliaj ruĝaj marfruktoj produktas astaksantinon, nome karotenoido kiu estas la ŝlosila komponaĵo de la birda ruĝa pigmentado.[10][24] Kaptive en bestoĝardenoj, la birda dieto ofte enhavas beteravajn kaj karotajn suplementojn por pluhavi la kolorbrilon en ties plumaro.[10]

La regiono Llanos estas rimarkinda ĉar tiuj humidejaj ebenaĵoj eltenas sep speciojn de ibisoj en ununura regiono. Tie la Skarlata ibiso estas la plej agresema, kaj atakas aliajn speciojn kiuj “ŝtelas ties manĝon”. Ili estis ankaŭ observataj ĉe ekzempleroj de Blankvizaĝa arbanaso (Dendrocygna viduata) kaj de hejma kortobirdaro, kaj kaptantaj insektojn movigitajn de tiuj.[25]

Socia kutimaro[redakti | redakti fonton]

La Skarlata ibiso estas sociema kaj gregema birdo, kaj tre komunumeca rilate al manĝoserĉado kaj protektado de idaro. Ili vivas en aroj de 30 aŭ pliaj. Membroj restas proksime, kaj pariĝintaj paroj aranĝas siajn nestojn en ĉea proksimeco kun aliaj paroj en la sama arbo.[8]

Por protektado, aroj ofte ariĝas en gransaj kolonioj de kelkaj miloj da individuoj.[8] Ili kutime ankaŭ kunpasas tempon kun aliaj birdospecioj, por ricevi aldonan sekurecon danke al ties nombroj: cikonioj, kulerbekuloj, egretardeoj, ardeoj kaj anasoj estas komunaj kompananoj dum manĝado kaj flugado.[8]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio havas protektan statuson tutmonde,[10] kaj la International Union for Conservation of Nature klasigis la Skarlatan ibison kiel specio Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo. Kvankam kelkaj lokaj populacioj ŝajnas malpliiĝantaj, tutmondaj kalkuloj restas relative grandaj kaj la nuna indico de perdoj ne estas konsiderata minaco al la specia survivado.[14] Tamen ĵusaj perdoj ĉe setliĝintaj populacioj en Franca Gujano kaj en Floridaj Evergladoj iĝis zorgo por konservadistoj, kaj en Brazilo tiu birdospecio estis inkludata en nacia listo de endanĝerigitaj specioj.[26]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

La Skarlata ibiso estas la nacia birdo de Trinidado.[27] Kaj tiel ĝi aperas en la nuna Blazono de Trinidado kaj Tobago,[28] kun la nacia birdo de Tobago nome la Ruĝecvosta ortalo.[27] La insula lando tenas la naturrezervejon Marĉo Karoni, humideja rezervejo de 199 ha dekomence starigita en 1953 specife por havigi habitaton por la Skarlata ibiso.[29]

Uzante la birdon kiel literatura simbolo, la usona aŭtoro James Hurst komponis longdaŭre popularan mallongan historion titolitan "The Scarlet Ibis" (La skarlata ibiso), unuafoje publikita en 1960.[9] Pli ĵusa mallonga historio, "Scarlet Ibis" (Skarlata ibiso) de Margaret Atwood, estis inkludata en Bluebeard's Egg (1983).[30] Tiu nomo aperas ankaŭ en poemaro de la usona poetino Susan Hahn.[31]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IUCNRed/
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 doi 10.2307/1521240
  3. Denis Lepage (2003) Scarlet Ibis (Eudocimus ruber) (Linnaeus, 1758). Avibase.bsc-eoc.org. BirdLife International. Alirita 12-a decembro 2011.
  4. Kushlan, James A.; Bildstein, Keith L. (February 10, 2009) White Ibis. Birds of North America Online. Cornell University. Alirita 12-a decembro 2011.
  5. 5,0 5,1 5,2 Zahl, Paul A.. (1954) Coro-Coro: The World of the Scarlet Ibis. Indianapolis/New York: Bobbs-Merrill Co., p. 192–193. OCLC 799120.
  6. K. Hill (2001) Species Name: Eudocimus albus. Sms.si.edu. Smithsonian Institution: Marine Station at Fort Pierce. Alirita 12-a decembro 2011.
  7. Nellis, David W.. (March 2001) Common Coastal Birds of Florida & the Caribbean. Pineapple Press Inc, p. 151. ISBN 978-1-56164-191-8.
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 8,10 8,11 Moolchan, Esther (2011) The Online Guide to the Animals of Trinidad and Tobago: Eudocimus ruber (Scarlet Ibis) (PDF). Sta.uwi.edu. Universitato de Karibio. Alirita 12a Decembro 2011.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 Moss, Steven. (2008) Remarkable Birds: 100 of the World's Most Notable Birds. HarperCollins. ISBN 978-0-06-162664-7.
  10. 10,0 10,1 10,2 10,3 10,4 10,5 10,6 10,7 Binghamton Zoo at Ross Park (2011) Scarlet Ibis (Eudocimus ruber). Rossparkzoo.com. Binghamton Zoo. Arkivita el la originalo je 2012-03-24. Alirita 12a Decembro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-03-24. Alirita 2022-01-16.
  11. 11,0 11,1 Peterson, Roger Tory. (2002) A Field Guide to the Birds of Eastern and Central North America. Houghton Mifflin Harcourt. ISBN 978-0-395-74047-7.
  12. Babbitt, Gregory A.; Frederick, Peter C. (2007). “Selection for sexual bill dimorphism in ibises: An evaluation of hypotheses”, Waterbirds 30 (2), p. 199–206. doi:[[doi:10.1675%2F1524-4695%282007%2930%5B199%3ASFSBDI%5D2.0.CO%3B2|10.1675/1524-4695(2007)30[199:SFSBDI]2.0.CO;2]]. 
  13. 13,0 13,1 Phelps, Katherine (2008) Eudocimus ruber: Scarlet Ibis. Animaldiversity.ummz.umich.edu. University of Michigan Museum of Zoology. Alirita 12a Decembro 2011.
  14. 14,0 14,1 14,2 BirdLife International (2009) Eudocimus ruber. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Alirita 12-a decembro 2011. [rompita ligilo]
  15. 15,0 15,1 (2001) “Breeding Biology and Nest Site Characteristics of the Scarlet Ibis in Southeastern Brazil”, Waterbirds: the International Journal of Waterbird Biology 24 (1), p. 58–67. doi:10.2307/1522244. 
  16. Hilty, Steven L.. (2003) Birds of Venezuela. Princeton University Press, p. 218. ISBN 978-0-691-09250-8.
  17. Audubon, John James. (1843) The Birds of America VI. J.J. Audubon, p. 53.
  18. (1967) “New Scarlet Ibis in Florida skies”, National Geographic 32, p. 847–82. 
  19. (1926) “Life Histories of North American Marsh Birds”, United States National Museum Bulletin (35), p. 36. Alirita 12-a decembro 2011.. “The scarlet ibis builds its artless nest of brush in inaccessible places on low trees.”. 
  20. Jan Hein Ribot (2010) Scarlet Ibis. Nhl.nl. NHL Hogeschool. Alirita 12-a decembro 2011.
  21. Zahl (1954), p. 194.
  22. Zahl (1954), p. 195.
  23. (1993) “Food Habits of the Scarlet and White Ibis in the Orinoco Plains”, The Condor 95 (3), p. 739–41. doi:10.2307/1369623. 
  24. Krinsky, Norman I.. (1989) Carotenoids: chemistry and biology. New York: Plenum Press. ISBN 978-0-306-43607-9.
  25. Frederick, Peter C.; Bildstein, Keith L. . “Foraging Ecology of Seven Species of Neotropical Ibises (Threskiornithidae) during the Dry Season in the Llanos of Venezuela”, The Wilson Bulletin 104 (1), p. 1–21. 
  26. (2010) Storks, Ibises and Spoonbills of the World. A&C Black, p. 359. ISBN 978-1-4081-3500-6.
  27. 27,0 27,1 Government of the Republic of Trinidad and Tobago (2008) National Birds. Trinidad and Tobago Government Online. Alirita 12-a decembro 2011. [rompita ligilo]
  28. Government of the Republic of Trinidad and Tobago (2008) National Emblems. Trinidad and Tobago Government Online. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 12-a decembro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-04-25. Alirita 2022-11-09.
  29. Salm, Rodney V.; International Union for Conservation of Nature and Natural Resources. (2000) Marine and Coastal Protected Areas: a guide for planners and managers. IUCN, p. 334–337. ISBN 978-2-8317-0540-8.
  30. Lutwack, Leonard. (February 1994) Birds in Literature. University Press of Florida. ISBN 978-0-8130-1254-4.
  31. Hahn, Susan. (2007) The Scarlet Ibis: Poems. Evanston, IL: Northwestern University Press. ISBN 978-0-8101-5183-3.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]