Amerika blanka ibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eudocimus albus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika blanka ibiso

Amerika blanka ibiso ĉe Busch Gardens, Tampa Bay - Florido
Amerika blanka ibiso ĉe Busch Gardens, Tampa Bay - Florido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Eudocimus
Specio: E. albus
Eudocimus albus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Teritorioj de la Amerika blanka ibiso (helblue), Skarlata ibiso (oranĝe), ambaŭ (okre)
Teritorioj de la Amerika blanka ibiso (helblue), Skarlata ibiso (oranĝe), ambaŭ (okre)
Teritorioj de la Amerika blanka ibiso (helblue), Skarlata ibiso (oranĝe), ambaŭ (okre)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika blanka ibiso (Eudocimus albus) estas specio de birdoj de la grupo de ibisoj en la familio de Treskiornitedoj. Necesas tiom longa komuna nomo kaj atento por eviti konfuzon, ĉar estas ankaŭ la Afrika blanka ibiso (Threskiornis aethiopicus) kaj la Aŭstralia blanka ibiso (Threskiornis molucca) iom similaj, sed eĉ de alia genro. Oni ne konas subspeciojn.[1][2]

Ĝi troviĝas en la usonaj subŝtatoj de Mezatlantiko kaj la Golfa Marbordo suden tra plej el la Novmondaj Tropikoj. Tiu ibiso estas mezgranda birdo kun ĝenerale blanka plumaro, brile ruĝecoranĝa subenkurba beko kaj longaj kruroj, kaj nigraj flugilpintoj kiuj estas kutime videblaj nur dumfluge. Maskloj estas pli grandaj kaj havas pli longajn bekojn ol inoj. La reprodukta teritorio etendiĝas laŭlonge de la Golfo kaj de la Atlantika Marbordo, kaj la marbordoj de Meksiko kaj Centrameriko. For de la reprodukta sezono, la teritorioj etendiĝas pli interne en Nordameriko kaj inkludas ankaŭ Karibion. Ĝi troviĝas ankaŭ laŭlonge de la marbordo de nordokcidenta Sudameriko en Kolombio kaj Venezuelo. Populacioj de centra Venezuelo koincidas kaj interreproduktiĝas kun la Skarlata ibiso. Ambaŭ estis klasitaj de kelkaj fakuloj kiel ununura specio.

La dieto konsistas ĉefe el malgrandaj akvaj predoj kiaj insektoj kaj malgrandaj fiŝoj. kankroj estas ties preferata manĝo en plej regionoj; tamen, ĝi povas alĝustigi sian dieton laŭ la habitato kaj predabundo. Ĝi estas manĝanto per tuŝo kaj ne pervida, kies ĉefa manĝokutimo estas tuŝoserĉo per sia beko ĉe la fundo de neprofunda akvo ĝis senti kaj kapti sian predon.

Dum la reprodukta sezono, la Amerika blanka ibiso ariĝas en grandaj kolonioj ĉe akvo. Paroj estas ĉefe monogamaj kaj ambaŭ gepatroj zorgas la idaron, kvankam maskloj tendencas engaĝiĝi en eksterpara kopulacio kun aliaj inoj por pligrandigi sian reproduktan sukceson. Maskloj dediĉas sin ankaŭ al ŝtelado de manĝo el nepariĝintaj inoj kaj junuloj dum la reprodukta sezono.

Homa poluado ŝanĝis la kutimaron de la Amerika blanka ibiso pro pliiĝo en la koncentroj de metilhidrargo, kiu estas liberigita en la medio el netraktita rubo. Ekspono al metilhidrargo ŝanĝas la hormonniveloj de la Amerika blanka ibiso, ŝanĝante ties pariĝadon kaj nestumadon kaj produktante pli malaltajn reproduktajn indicojn.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Junuloj en Florido

La Amerika blanka ibiso estis unu el multaj birdospecioj origine priskribitaj de Carl Linnaeus en sia verko de 1758 nome Systema Naturae (10a eldono), kie ĝi ricevis la dunoman nomon de Scolopax albus.[3] La specinomo estas la latina adjekto albus por "blanka".[4] Oni uzis alternativajn komunajn nomojn kiaj Hispana numenio aŭ Blanka numenio.[5] Angla naturalisto Mark Catesby misprenis nematurulojn kiel separata specio, kiun li nomis Bruna numenio.[6] En loka franckreola lingvo de Luiziano estas komunaj nomoj bec croche kaj petit flaman (malgranda flamengo).[7]

Johann Georg Wagler donis al tiu specio sian nunan dunoman nomon en 1832 kiam li starigis la novan genron Eudocimus, kies ununura alia specio estas la Skarlata ibiso (E. ruber). Estis longa debato ĉu ambaŭ estu konsiderataj subspecioj aŭ tre proksime rilataj specioj,[8] kaj la American Ornithologists' Union konsideras ambaŭ kiel superspecio ĉar ili estas parapatriaj.[9] Manko de observataj hibridoj estis grava faktoro por la vidpunkto ke tiu specio estas separata.[8]

Tamen en kampostudo publikita en 1987, fakuloj Cristina Ramo kaj Benjamin Busto trovis pruvojn de interreproduktado en populacio kie koincidas la teritorioj de la Skarlata kaj la Blanka ibisoj laŭlonge de la marbordo kaj en Llanos en Kolombio kaj Venezuelo. Ili observis individuojn de ambaŭ specioj pariĝantaj kaj kopulaciiĝantaj, same kiel hibridaj ibisoj kun paloranĝeca plumaro, aŭ blanka plumaro kun eventualaj oranĝecaj plumoj, kaj oni proponis, ke tiuj birdoj estu klasataj kiel ununura specio.[9] Oni scias, ke okazis hibridado ofte en kaptiveco.[10]

Tiu vidpunkto estis sekvata de almenaŭ unu kampogvidilo.[5] Hibridaj ibisoj estis registritaj ankaŭ en Florido, kie la Skarlata ibiso estis enmetita en naturaj populacioj de Amerika blanka ibiso. Birdoj de intermeza al ruĝa plumaro restis dum generacioj.[8]

Ankaŭ ornitologoj James Hancock kaj Jim Kushlan konsideras ambaŭ kiel unusola specio, kun diferencoj en plumaro, grando, kaŭtokoloro kaj grado de bekmalheliĝo dum la reprodukta sezono formante diagnozajn karakterojn. Ili proponis, ke la populacioj rekontaktis en nordokcidenta Sudameriko post periodo de separado, kaj ke la kolordiferenco estas verŝajne rilata al la esto de enzimo kiu permesas produkton de pigmento el la dieto. Ili levis la demandon ĉu blankaplumaraj birdoj de Sudameriko estas fakte parto de la taksono ruber pli ol de albus, kaj la konscion ke plia pliserĉado necesas por determini tion.[8]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo fluganta ĉe Parko Strando Huntington, Suda Karolino, Usono.

La blanka plumaro kaj rozkolora vizaĝa haŭto de plenkreskulo de Amerika blanka ibiso estas distingaj.[11] Plenkreskuloj havas nigrajn flugilpintojn kiuj estas videblaj kutime nur dumfluge.[12] En nereproduktaj kondiĉoj la longa subenkurba beko kaj longaj kruroj estas brile ruĝoranĝecaj.[13] Dum la unuaj dek tagoj de la reprodukta sezono, la haŭto malheliĝas al tre rozkolora en la beko kaj al preskaŭ purpurnuance ruĝa en la kruroj. Ĝi poste svagiĝas al pli pale rozkolora, kaj la bekopinto iĝas nigreca.[14] Malfacilas determini la sekson de plenkreskulo de Amerika blanka ibiso el ties ekstera aspekto, ĉar ambaŭ seksoj havas similajn plumarojn.[15] Tamen estas seksa dimorfismo laŭ grando kaj proporcio ĉar maskloj estas sufiĉe pli grandaj kaj pli fortikaj ol inoj kaj havas pli longajn kaj pli fortikajn bekojn.[16] Studo de la Amerika blanka ibiso en suda Florido havigis pezogamojn de 872.9 al 1261 g ĉe maskloj kaj de 592.7 al 861.3 g ĉe inoj, kun averaĝaj pezoj de 1036.4 g ĉe maskloj kaj de 764.5 g ĉe inoj.[16][17] La longo de plenkreskuloj kaj maskloj kaj inoj gamas el 53 al 70 cm kun enverguro de 90 al 105 cm.[18][19] Inter standardaj mezuroj, la Amerika blanka ibiso havas 20.5–31 cm longajn flugilojn, voston de 9.3-12.2 cm, tarson de 6.75-11.3 cm kaj supran bekobordon de 11-16.9 cm.[20]

La ĵus eloviĝinta Amerika blanka ibiso estas kovrata de griza lanugo, kiu malheliĝas al malhelbruna aŭ nigra en la kapo kaj flugiloj. La brusto estas ofte nuda kaj povas esti blanka tufo en la kapo. La irisoj estas brunaj. La eksponata haŭto estas rozkoloreca dekomence, krom la bekopinto kiu estas malhelgriza, sed iĝas griza kelkajn tagojn post eloviĝo.[8] La beko estas mallonga kaj rekta je la eloviĝo kaj havas ovodenton kiu forfalas inter la tagoj 5a kaj 9a,[21] kaj disvolvigas tri nigrajn ringojn el ĉirkaŭ la sesa tago, antaŭ iĝi griza je ĉirkaŭ ses semajnoj de aĝo. La griza al sablokolora grizbruna junula plumaro aperas inter la dua kaj sesa semajnoj, kaj vizaĝo kaj beko iĝas rozkoloraj post kelkaj semajnoj, dum la kruroj restas grizaj. La irisoj iĝas ardezgriza je tiu epoko.[8] Post elnestiĝo la junuloj de Amerika blanka ibiso havas tre brunan plumaron kaj nur la pugo, kaj subflugiloj kaj subaj partoj estas blankaj.[12] La kruroj iĝas heloranĝaj. Kiam ĝi maturiĝas, ekaperas blankaj plumoj en la dorso kaj sekvas laŭgrada mudo ĝis akiri la blankan plumaron de plenkreskulo.[12] Tio finas ĉefe fine de la dua jaro, kvankam kelkaj brunaj plumoj restas en la kapo kaj la kolo ĝis la fino de la tria jaro. Junaj birdoj bezonas ĉirkaŭ du jarojn por atingi la grandon kaj pezon de plenkreskulo.[8]

Ĉe tiu ibiso de bestoĝardeno de Florido, oni vidas klare la ruĝegan vizaĝon de reprodukta plenkreskulo.

Kiel ĉe aliaj specioj de ibisoj, la Amerika blanka ibiso flugas havante kolon kaj krurojn etende, ofte en longaj izolaj linioj aŭ 'V' formado — kampostudo de 1986 fare en Norda Karolino notis ke ĉirkaŭ 80% de plenkreskuloj de ibisoj faras tion, dum junuloj rapide lernas tiun praktikon dum la somero. La rezulta plibonigo en aerodinamiko povas malaltigi la elspezon de energio.[22] Tiuj linioj flugas laŭ ondeca modelo ĉar ili alterne flugilfrapas kaj glitas. Oni vidas ankaŭ ŝvebadon laŭ cirkla modelo.[23] Altoj de 500 al 1000 m povas esti atingataj kiam la birdoj glitas dum flugoj de 20 km aŭ plie. Plej komune, birdoj flugas inter 60 kaj 100 m supergrunde, glitante aŭ flugilfrapante je indico de ĉirkaŭ 3.3 flugilfrapoj ĉiun sekundon.[24]

Ili povas atingi rapidon de 40 km/h[25].

La ĉefa alvoko de la Amerika blanka ibiso estas hupeca sono, transkribita kiel arnk, arnk,[26]hank, hank.[8] La alvoko estas uzata en flugo, pariĝado aŭ ĝenado. Birdoj elsendas ankaŭ mutecan alvokon huu-huu-huu dummanĝe, kaj faras kriĉan alvokon dum seksa allogado. Junuloj enneste elsendas altatonan zziu kiel petalvoko.[8]

Similaj specioj[redakti | redakti fonton]

Nematuruloj de Amerika blanka ibiso kaj de Skarlata ibiso estas tre malfacile distingeblaj, kvankam Skarlataj ibisoj tendencas havi pli malhelajn krurojn kaj nudan haŭtaĵon ĉirkaŭ vizaĝo.[27] Nematurulo de Amerika blanka ibiso povas esti misidentigita kiel nematura Bruna ibiso, sed tiu lasta estas tute malhelbruna kaj ne havas la blankajn ventron kaj pugon. La plenkreskulo estas nedistingebla el la Amerika mikterio, kiu estas multe pli granda kaj ties flugiloj havas pli da nigra koloro.[23]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj en neprofunda akvo ĉe Nacia Naturrezervejo Insulo Merritt ĉe la atlantika marbordo de Florido

La Amerika blanka ibiso estas plej komuna en Florido, kie oni ĉirkaŭkalkulis 30,000 individuojn en unusola reprodukta kolonio. Ĝi loĝas ankaŭ tra Karibio, en ambaŭ marbordoj de Meksiko (el Baja California suden) kaj Centrameriko, kaj tiom suden kiom ĝis Kolombio kaj Venezuelo, sed ankaŭ ĉe Peruo, Brazilo, Gujanoj, Karibio (Bahamoj, Jamaiko, Kubo). La nereprodukta teritorio etendiĝas pli interne, atingante norden ĝis Virginio, kaj okcidenten ĝis orienta Teksaso.

Oni scias, ke tiu specio vagadas, kaj estis vidata, foje en malgrandaj aroj, en subŝtatoj tre for de ties kutimaj teritorioj.[5][12]

En Nordameriko, reproduktado okazas laŭlonge de la atlantika marbordo, el Karolinoj suden al Florido kaj de tie okcidenten laŭlonge de la Golfa Marbordo.[26] Laguna Cuyutlán estas izolata kaj regione grava humidejo de la subŝtato de Colima en la okcidenta marbordo de Meksiko kie oni registris reproduktan kolonion.[28] La Amerikaj blankaj ibisoj ne estas fidelaj al la lokoj kie ili reproduktiĝas,[29] kaj tiele grandaj reproduktaj kolonioj komponitaj de dekmil birdoj aŭ pliaj povas ariĝi kaj disiĝi en unu aŭ du reproduktaj sezonoj.[30] La reproduktaj populacioj en siaj teritorioj ege fluktuis per amasaj movoj inter subŝtatoj.[31] Ĝis la 1940-aj jaroj, la specio reproduktiĝis en grandaj nombroj nur en Florido, ĉefe ĉe Evergladoj.[30] Seka kondiĉaro plie ie en Usono kondukis al la reproduktado de ĉirkaŭ 400,000 Amerikaj blankaj ibisoj en la 1930-aj jaroj.[31] En la 1950-aj jaroj kaj en la 1960-aj jaroj, aperis grandaj kolonioj en Alabamo, Luiziano, kaj poste en Norda kaj Suda Karolino kaj la Golfa Marbordo de Florido, kaj fine en Teksaso en la 1970-aj jaroj. Poste, inter la 1970-aj jaroj kaj komenco de la 1990-aj jaroj, la reproduktaj kolonioj malpliiĝis kaj malaperis en Suda Karolino kaj Florido, kaj ege pliiĝis en Luiziano,[30] kaj Norda Karolino.[31] Kolonioj daŭras inter unu kaj deksep jaroj, kaj ties longdaŭro rilatas al la grando kaj kvalito de najbaraj humidejoj. La plej londaŭra estas asocia kun humidejoj super 800 km2 grandaj. Degradado de humidejoj aŭ reproduktaj lokoj estas tialoj por abandono.[30] La populacio de la Amerikaj blankaj ibisoj en kolonio de la insulo Pumpkinseed en Kantono Georgetown (Suda Karolino) falis el 10,000 al nulo inter 1989 kaj 1990 ĉar la uragano Hugo estis inundanta najbarajn nesalakvajn manĝareojn el salta akvo.[32]

Plenkreskulo de Amerika blanka ibiso sur pavimo for de Orlando, Florido.

La Amerika blanka ibiso troviĝas en vario de habitatoj, kvankam oni preferas marbordajn marĉojn, humidejojn kaj manglejojn.[33] Ĝi troviĝas komune ankaŭ en kotecaj flakoj, en kotejoj kaj eĉ en humidaj gazonejoj. Populacioj kiuj estas for el marbordoj, ĉefe en suda Florido, ofte loĝas en aliaj tipoj de humidejoj kiaj marĉoj, flakoj kaj inunditaj kampoj.[12][26] Somere, tiuj moviĝas al pli marbordaj kaj estuarecaj habitatoj kiam internaj kanaletoj inundiĝas pro somera pluvo kaj la ibisoj trovas la akvonivelojn tro profundaj por manĝi efike.[33]

Fosiliaj registroj[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn similajn al la Amerika blanka ibiso en kuŝejoj de meza Plioceno de Valo Osto de centra Florido, kaj en kuŝejoj de malsupra Plioceno en la komplekso Yorktown de Lee Creek en Norda Karolino.[34] Du specioj, unu vivanta kaj unu formortinta, estis malkovrata el Talara Tar en norda marborda Peruo. Eudocimus peruvianus estis priskribita el tarsometatarso kiu diferas iome el E. albus, kies restoj troviĝis ankaŭ tie. Restoj de neniu alia specio estas komunaj en tiuj kuŝejoj, dataj el antaŭ 13,900 jaroj. La Amerika blanka ibiso troviĝis ankaŭ en Peruo.[35]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Amerika blanka ibiso ĉe Tampa Golfo, Florido

Kampostudo de fino de la reprodukta sezono de Florido pruvis, ke averaĝe tage, plenkreskulo de Amerika blanka ibiso pasas 10.25 horojn manĝoserĉe, 0.75 horojn fluge, 13 horojn ripoze kaj atente sian neston.[36] Multe de la ripoztempo estas dediĉata al plumaranĝado, aranĝante siajn plumojn per siaj longaj bekoj, same kiel per frotado de la oleglandoj en la kapoflankoj. La Amerika blanka ibiso ĝenerale plumaranĝadas nur sin, ne engaĝiĝas en socia aranĝado se ne estas parto de sekspariĝa kutimaro. Banado ofte okazas antaŭ aranĝado; ibisoj plaŭdobanas en akvo 5–20 cm profunda kaj ĵetas akvon super sin per ĉiu flugilo. Centoj de birdoj povas baniĝi kune ĉirkaŭ la epoko de pariĝado.[24]

La Amerika blanka ibiso estas teritoriemaj, defende nestojn kaj montrolokojn kontraŭ entruduloj. Agoniaj aŭ minacaj memmontroj inkludas atakoj per beko en horizontala sinteno, kaj rekta starigo kun subita fermo de beko kontraŭ alia birdo engaĝinta en sama memmontro. Birdoj atakas kaj bekofrapas, ofte kaptante malamikajn kapojn aŭ flugilojn.[24]

Reproduktado kaj vivodaŭro[redakti | redakti fonton]

Birdoj ripoze en arbo ĉe rivero Sankta Johano, Florido

La Amerika blanka ibiso pariĝas en printempo kaj reproduktiĝas en grandaj kolonioj, ofte kun aliaj akvobirdaj specioj. Nestumado komencas tuj kiam disponeblas taŭga manĝo- kaj nesto-habitato. La ino selektas la lokon, kutime inter la branĉoj de arbo aŭ arbusto, kiu estas ofte super akvo, kaj konstruas la neston, kaj maskloj helpas per alporto de nestomaterialo.[13] Ŝi demetas tipe 1 al 5 ovojn, sed plej ofte 2 aŭ 3. Ili estas senbrile helbluecverdaj kun brunaj makuletoj kaj estas 5.8 x 3.9 cm kaj pezas averaĝe 50.8 g.[5] La ovokvanto estas kutime pli malalta en marbordaj kolonioj kompare kun internaj kolonioj, kvankam ne estas statistike gravaj diferencoj en la indico de eloviĝintoj de ambaŭ kolonitipoj.[36] Dum la epoko de pariĝado kaj kovado (21 al 23 tagoj por tiu lasta), la masklo plenumas periodon de malsatego por resti ĉe la nesto kaj agreseme defendas sian neston kaj partneron el predantoj kaj el aliaj ibisoj prefere al manĝoserĉado.[37] En la reprodukta sezono de 2006, oni observis nereproduktan plenkreskan inon klopodante kuŝi ĉe diversaj nestoj kiuj apartenas al aliaj Amerikaj blankaj ibisoj — nome unuafoje tiu kutimo estis dokumentata ĉe tiu specio.[38]

Kvankam la Amerika blanka ibiso estas ĉefe monogama kaj ambaŭ seksoj havigas patran zorgon al idoj, la masklo ofte forflugas por engaĝiĝi en eksterpara kopulacio kun aliaj nestumantaj inoj post pariĝi kun sia unua ina partnero. Tiuj eksterparaj kopulacioj estas kutime farataj tuj post la enparaj kopulacioj,[39] kaj konsistas la 45% de ĉiuj totalaj kopulacioj, kvankam nur ĉirkaŭ 15% el ĉiuj eksterparaj kopulacioj estas sukcesaj.[39] Ne limiginte la nombron de inoj kun kiuj li kopulacias, la masklo povas pligrandigi sian reproduktan sukceson konsiderinde. Kvankam inoj akceptas tiujn eksterparajn kopulaciojn, la maskla partnerkontrolado ege limigas la indicon de sukcesa ina engaĝiĝo en klopoditaj eksterparaj kopulacioj fare de aliaj maskloj.[37]

Junulo ĉe Nacia Parko Everglades. Kelkaj el ties brunaj plumoj jam suferis mudon kaj estis anstataŭitaj de blankaj plumoj.

La reprodukta sukceso de la Amerika blanka ibiso suferas pro hidrologiaj kondiĉoj de la ekosistemo kiaj pluvo kaj akvoniveloj. Malalta kaj malpliiĝantaj akvoniveloj antaŭsciigas bonan predodisponeblon. Akvonivelaj altiĝoj en la reprodukta sezono disigas predojn kaj negative efikas sur la manĝosukceso. Nestonombroj kaj averaĝaj ovokvantoj estas pli malgrandaj en periodoj de limigita predodisponeblo.[40] La sukcesindico de gepatroj kun unu aŭ pli idoj je 20 tagoj de aĝo gamas tro amplekse el 5 al 70% de nestoj, kaj ege varias inter najbaraj kolonioj.[31] Oni scias, ke gepatroj de Amerika blanka ibiso suplementas la dieton de siaj idoj per manĝeroj kiaj blatoj kaj putriĝinta manĝo el homaj rubujoj ĉe pli malriĉaj jaroj, kiam malabundas fiŝoj kaj kraboj.[41] Studoj montris ankaŭ ke la jaroj kun pli altaj nestonombroj estis havintaj signife pli rapidajn printempajn sekigindicojn de la akvejoj ol la jaroj kun pli maltaj nestonombroj. Tio rilatas al fakto ke pli rapidaj sekigindicoj estas tialo de pli amplekse disponebla areo kie fiŝoj kaj kraboj povas esti ĉasataj.[42] Tio klarigas la fakton ke la Amerikaj blankaj ibisoj ne uzas probablon de nesta malsukceso kiel ŝlosila faktoro por determini nestolokojn sed anstataŭe, fidas je aliaj kriterioj kiaj predodisponeblo kaj indicoj de predado ĉe nestolokoj.[43] Ankaŭ la sekigado de humidejoj en suda Florido negative efikis sur specioj kiuj manĝas en neprofunda akvo kiaj la Amerika blanka ibiso, kaj pliiĝo en ties nombroj estas ŝlosila indikilo de restaŭrado de habitato ene de Evergladoj.[44]

Ĉefa kaŭzo de reprodukta malsukceso ĉe tiu specio rilatas al nestabandono,[42] kaj ĉefa kaŭzo de tio estas inundoj pro tre altaj tajdoj. Gepatroj abandonis 61% el ĉiuj nestokomencoj ĉu dum aŭ tuj post tre altaj tajdoj. La ovoj flosis for de inunditaj nestoj, aŭ estis forportitaj en la maron pro la ondagado. Kovantaj gepatroj kutime abandonas la nestojn kiam la akvo- aŭ tajdo-niveloj atingas 3 al 8 cm sub la fondo de la nestujo. Tamen foje oni observis gepatrojn transportantajn siajn ovojn al alia nesto kiel klopodo savi kelkajn el ili. Tamen spite la fakton ke iomaj nestolokoj frontas altan eblon de tajda damaĝo ĉiun reproduktan sezonon, la Amerika blanka ibiso plu nestumas en tiuj areoj ĉar estas aliaj favoraj kondiĉoj kiaj abundaj najbaraj manĝoresursoj kaj malaltaj ovopredadaj indicoj.[43]

Junulo en Florido

Eloviĝo okazas post ĉirkaŭ tri semajnoj kaj la idoj estas zorgataj de ambaŭ gepatroj. Maskloj ĉeestas ĉe la neston plej el la tago, kaj inoj plej el la nokto. La gepatroj ŝanĝas nestorespondecon matene kaj vespere. Plej el la idomanĝigado okazas dum la periodo kiam ili ŝanĝas nestorespondecon. Malmulta idomanĝigado estas farata en la periodo de la tago inter la du ŝanĝoj de nestorespondeco kaj oni ne faras idomanĝigadon inter meznokto kaj la 6a a.m.[45] Ida mortindico estas plej alta en la unuaj dudek tagoj post eloviĝo, kun 37 al 83% de eloviĝintoj survivantaj al la tri semajnoj de aĝo en Evergladoj.[31] Dum periodoj de manĝolimigo kaj malsatego, la Amerika blanka ibiso tendencas montri seksdependan antaŭelnestiĝan mortindicon.[46] Ĉe multaj birdospecioj kiuj havas sekse dimorfajn idojn, mortindicoj estas pli altaj ĉe pli grandaj masklaj idoj kiel rezulto de la gepatra nekapablo plenumi ties pli grandan nutran postulon.[47] Tamen ĉe la kazo de la Amerika blanka ibiso, la masklaj idoj fakte havas pli malaltan mortindicon kompare kun inoj spite esti averaĝe 15% pli grandaj laŭmase kompare kun siaj inaj similuloj.[46] Kvankam necesas plue nuna plia studado por malkovri la tialajn faktorojn kial la maskloj tendencas havi pli bonajn survivindicojn en tiaj kondiĉoj, oni supozas, ke la gepatroj tendencas manĝigi la pli grandajn masklajn idojn unue ĉar ili antaŭsentas ke tiuj havas pli altan eblon survivi, aŭ, ĉar estante ĝenerale pli grandaj, tiuj pli grandaj masklaj idoj simple forkonkurencas la pli malgrandajn inojn el ricevota manĝo.[47]

Birdopredantoj povas kapti el 7% al 75% el la idaro en reprodukta kolonio.[24] La Fiŝkorvo (Corvus ossifragus) estas komuna rabisto de nestoj de Amerikaj blankaj ibisoj, respondeca pri ĝis 44% el ovoperdo laŭ kampostudo ĉe insulo Battery, Norda Karolino.[48] Aliaj predantoj de ovoj kaj idoj estas la Marmarĉa kviskalo (Quiscalus major), la Noktardeo (Nycticorax nycticorax), mevoj, kaj eble vulturoj, same kiel la didelfoj (Didelphis marsupialis), lavursoj (Procyon lotor), kaj ratoserpentoj (specioj de genro Elaphe).[24] Ovopredaj indicoj de la Amerika blanka ibiso malpliiĝantas laŭ la nestaĝo pro pliiĝanta nestatentemo fare de la gepatroj, ĉefe dum la lasta semajno de kovado. Alta nestodenseco kaj limigita sinkroneco plialtigas la ovopredadan indicon pro pliiĝantaj oportunoj havigitaj de pli longaj kovotempoj, same kiel pro pli granda nestodisponeblo por predado.[48]

La Amerika blanka ibiso ekreproduktiĝas en sia tria somero, kvankam birdoj en kaptiveco povas reproduktiĝi tiom junaj kiom ĝis je 9 aŭ 19 monatoj de aĝo.[31] La plej maljuna membro de tiu specio registrita en kaptiveco estis ĉirkaŭ 20jaraĝa, kaj oni kaptis naturan birdon 16 jarojn kaj 4 monatojn post ties ringado.[5]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo manĝanta fiŝon

La Amerika blanka ibiso preferas manĝi kankrojn kaj aliajn krustulojn, sed ankaŭ manĝas akvinsektojn kaj malgrandajn fiŝojn.[13][49] For de la reprodukta sezono, la dieto estas tre varia, ĉar abundo de predotipoj dependas kaj el la regiono kaj el habitato. En Llanos, ĉe la bordo de Kolombio kaj Venezuelo, la plej ofta predo estas insektoj, kiaj muŝlarvoj kaj skaraboj. Ĝenerale en Nordameriko la ĉefa predo estas krustuloj, ĉefe kankroj.[50] Ĉe Evergladoj kaj cipresmarĉoj, la dieto estas ĉefe komponita el kankroj, dum tiuj kiuj manĝas ĉe salikejoj manĝas ĉefe fiŝojn. Amerikaj blankaj ibisoj kiuj manĝas en mangrovejoj dediĉas sin ĉefe al kankroj.[33] La tuŝa naturo de la ibisa manĝoserĉado en koto signifas ke ili kaptas predojn kiuj estas tre malrapidaj por fuĝi post kiam la ibiso lokis ĝin per sia beko. Ĉe Evergladoj, tio signifas, ke kankroj formas grandan parton de la dieto, sed plej diversa gamo de senvertebruloj estas kaptata en marbordaj areoj.[51] Kvankam manĝantaj ibisoj serĉas ĉefe kankrojn, okazas predoŝanĝo al fiŝoj se tiu lasta predo troviĝas abunde. Estas neklare ĉu fiŝoj estas pli facile kaptataj se abundas, aŭ ĉu klaraj nombroj de fiŝoj signifas, ke ibisoj kaptas ilin anstataŭ kankroj — normale fiŝoj estas pli lertaj ol kankroj kaj povas fuĝi el la ibisa beko pli facile. Fiŝo estas pli energi-riĉa manĝofonto por la Amerikaj blankaj ibisoj.[33] En la reprodukta sezono, Amerikaj blankaj ibisoj de kolonio ĉe la insulo Pumpkinseed veturis pli for por manĝi ĉe nesalakvaj humidejoj kaj por kapti kankrojn, ol ĉe najbaraj salakvaj areoj kie hegemonias violonkraboj, indike ke ties profito meritas la penon por kroma energio uzita por kapti ilin por siaj idoj.[52] Tiu veturo rezultas en amasa transporto de nutraĵo tra la lando al la kolonio; en sukcesa reprodukta jaro la kolonio de la insulo Pumpkinseed estis ĉirkaŭkalkulata kiel kontribuinta je unu triono al multa fosforo en la najbara estuaro kun aliaj mediaj procezoj.[53]

Grupo de ibisoj, manĝoserĉe.

La Amerika blanka ibiso troviĝas en miksita kunmanĝantaro kun la Bruna ibiso (Plegadis falcinellus) en inunditaj kampoj, kaj ambaŭ specioj selektas diferencajn manĝerojn kun malmulta koincido; tiele ke la unuaj manĝas krabojn kaj akvajn insektojn dum la lasta manĝas ĉefe grenon.[5] Ankaŭ la Amerika mikterio troviĝas en la sama habitato en Florido, sed ĉasas pli grandajn predojn kaj je pli alta porcento de fiŝoj, kaj tiele estas malmulta koincido.[51] Ĉe Llanos, kie Amerikaj blankaj ibisoj kunvivas kun la Skarlata ibiso, ties dietoj diferencas, ĉar la unua konsumas pli da heteropteroj, fiŝoj kaj krustuloj, dum la lasta manĝas multe pli altan proporcion de skaraboj.[50] La Striflugila tringo (Tringa semipalmata) estis observata sekvanta Amerikajn blankajn ibisojn kaj kaptanta predon elĝenitaj de tiuj, kaj eĉ kleptoparazitanta (ŝtelanta) el tiuj, en la Nacia Naturrezervejo J. N. "Ding" Darling ĉe la insulo Sanibel en Florido.[54] Oni observis iam izolan kazon de interspecia predado fare de junulo de Amerika blanka ibiso, kie tiu junulo atakis kaj konsumis idon el alia nesto.[55]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Filmeto de plenkreskuloj manĝantaj ĉe Strando Bonita, Bonita Springs (Florido), Usono.

Dum somero, la Amerika blanka ibiso vagas laŭlonge de la marbordo de tajdaj kotejoj kaj mangrovomarĉoj dum la internaj marĉoj estas kutime inundataj. Tamen dum la akvoniveloj subeniras aŭtune, la populacioj marborde ŝanĝas siajn manĝareojn internen, al internaj marĉoj.[33] Ĝi iĝis pli komuna en urbaj terenoj en Florido ekde la finaj 1990-aj jaroj,[56] kaj estas unu el nombraj humidejdependaj birdospecioj kiuj manĝas en homfaritaj flakoj de golfejoj en la sudokcidento de la subŝtato.[57]

La Amerika blanka ibiso estas pertuŝa, nepervida manĝanto, kiu limigas sian kapablon por elekti el ampleksa vario de predoj.[58] La Amerika blanka ibiso ĉefe manĝoserĉas per tuŝa serĉado. Ĝi vadas malrapide tra neprofunda akvo kaj metas sian longan, subenkurban bekon en la subtavolo de la akvejo havante sian bekon malferme ĉirkaŭ 1 al 2 cm ĉe la pinto, kaj tiele ĝi balaas per sia longa beko tien kaj reen tra la fondo por pluki taŭgajn manĝerojn.[26] Birdoj povas ankaŭ serĉi stare. Palpado per malferma beko estas tekniko uzata de ibisoj en pli profunda akvo kiam sola, dum kapobalancado, per kiu la ibiso balancas sian tre malferman bekon amplekse en malferma akvo. Aliaj kopias tiun manĝotipon se ili vidas ibison farantan tion. Surtere, la Amerika blanka ibiso lokas sian predon pervide kaj plukas, kaj ne devas meti sian bekon en la suba tavolo.[58] La Amerika blanka ibiso serĉas malgrandajn predojn kiam aliaj birdoj estas proksimaj, ĉar ili bezonas tempon por rompi pli grandajn manĝerojn en pli malgrandajn manĝeblajn erojn, kaj aliaj predantoj kiaj ardeoj aŭ egretardeoj ofte profitas la oportunon rabi la ibison el ties predo.[33][59] Kun la Skarlata ibiso, tiu specio kunvivas kun aliaj kvin specioj de ibisoj ĉe Llanos en Venezuelo. Maskloj de Amerika blanka ibiso estas agresemaj kaj rabas prederojn el pli malgrandaj ibisoj, sed la pli malgrandaj inoj estas plej ofte la viktimoj de tiu kutimo.[60]

Manĝantaj plenkreskuloj en ĝardeno de Florido

Junuloj havas pli malaltan manĝefikon kompare al plenkreskuloj kaj en plej de manĝantaroj, junuloj estas kutime malpliaj ol plenkreskuloj. Ili kutime tendencas resti proksimaj unu de alia kaj manĝoserĉadi kune ĉe la periferia regiono de la grupo.[61] Dum la reprodukta sezono, masklaj plenkreskuloj estis registritaj rabante aliajn patrajn ibisojn kiuj manĝigas siajn junulojn en la kolonio. La rabantoj perfortas sian bekon en la gorĝon de la viktimo — ĉu la gepatroj estas manĝigonta la idon aŭ ĉu la ido estas ricevinta la manĝon — kaj elprenas la manĝobulon.[62] Tiu kutimo permesas aliflanke al la malsategantaj masklaj plenkreskuloj akiri manĝon sen devi dediĉi longajn periodojn de tempo for el la nesto, kaj tiele eviti ke iliaj inoj eksterpare kopulaciu kun aliaj maskloj, kio malpliigus siajn proprajn reproduktajn sukcesojn. Inoj kaj junuloj preskaŭ neniam klopodas lukti kontraŭ la pli grandaj kaj pli agresemaj pirataj maskloj, sed anstataŭe klopodas eviti ilin aŭ movixgi for el ili.[62] Tiu pirata kutimo estas malpli komuna inter du masklaj ibisoj ĉar maskloj aktive luktas kontraŭ la pirato.[62] Klarigoj por la seksa dimorfismo de tiu specio laŭ la grando estas neklaraj, ĉar ne estas diferencoj inter seksoj laŭ la indicoj de manĝosukceso aŭ laŭ la manĝokutimoj kaj, ĉar maskloj estas pli grandaj, bezonas pli da manĝo ol inoj.[63]

Parazitoj kaj mortindicoj[redakti | redakti fonton]

Amerikaj blankaj ibisoj

Oni ne bone konas kaŭzojn de mortoj de plenkreskaj ibisoj. Aligatoroj povus eble predi nestumantajn ibisojn sed malmulte oni studis ankoraŭ en la areo.[31] Aro de 50 plenkreskaj Amerikaj blankaj ibisoj estis mortigitaj en incendio ĉe Evergladoj. La korpoj estis trovitaj en densa volvaĵo el tifaoj (Typha angustifolia), kio sugestas, ke ili ŝirmiĝis tie. Estas neklare ĉu ili ne povis forflugi el la incendio, sed unu hipotezo estis, ke ili estis manĝintaj insektojn forpelitajn el la incendio.[64]

Oni trovis totalon de 51 specioj de parazitaj vermoj en la Amerika blanka ibiso, ĉefe el la digesta sistemo kaj pli precize ĉe la maldika intesto. Tiuj estis cestodoj, Acanthocephala (dornokapaj vermoj), Nematodoj, Digenea kaj Spirurida. Kelkaj specioj de nematodoj kaj spiruredoj troviĝis en la areo de la maĉstomako.[65] Nematodoj estas plej hegemoniaj ĉe Amerikaj blankaj ibisoj el nesalakvaj habitatoj, kaj cestodoj plej oftaj ĉe tiuj el salakvaj areoj. Nematodo trovita ĉe plenkreskaj birdoj, nome Skrjabinoclavia thapari, estis fakte portita de violonkrabo kiel intermeza gastiganto, dum la specio de dornokapa vermo Southwellina dimorpha estis portata en kankro kaj infestis kaj plenkreskan kaj junulan ibisojn.[31]

Parazitaj protozooj de la genro Sarcocystis estis trovitaj ĉe la glataj muskoloj de plenkreska Amerika blanka ibiso,[66] kaj alia specio, Haemoproteus plataleae, estis trovita el sango de plenkreskuloj kaj idoj, kaj povas tiele esti transmitita antaŭ la junuloj elnestiĝas.[67][68] La larvoj de du specioj de akaroj de la familio de Hipoderedoj, nome Phalacrodectes whartoni kaj Neoattialges eudocimae, estis trovitaj subhaŭte.[69] Ankaŭ du specioj de la subordo de laŭsoj nome Mallophaga, Plegadiphilus eudocimus kaj Ardeicola robusta, parazitas tiun birdospecion.[67]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Junulo sur arbo.

Ĝenerale oni konsideras, ke la tutmonda populacio estas grava, ĉirkaŭkalkulata je 150 000 individuoj, dise sur ĉirkaŭ 1 100 000 km²[70].

La Amerika blanka ibiso estis klasita kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo. La populacio konsistas el 150,000 maturuloj, kaj estas stabila, kvankam kelkaj populacioj havas nekonatajn tendencojn. Parta studo de malpli da 50% el la nordamerika populacio publikita en 2007 trovis preskaŭ sesfojan pliiĝon en la lastaj kvar jardekoj. La ĉirkaŭkalkulataj reproduktaj teritorioj estas grandaj, je 1,200,000 km2.[71] Fluktuantaj reproduktaj populacioj kaj tre alta moveblo de kolonioj malfacilas la ĉirkaŭkalkuladon. Klopoditaj censoj de reproduktaj kolonioj tra Teksaso, Luiziano, Florido, kaj la Karolinoj montris kalkulon de 166,000 reproduktaj birdoj en 2001, kaj de 209,000 en 2004.[31] La konservostatuso estas listita en du subŝtatoj — kiel Specio de Speciala Zorgo en Florido, kaj specio de Modera Konserva Zorgo en Alabamo. La konservo de kolonilokoj kaj de nesalakvaj manĝareoj gravas por pluteni la populaciojn; tamen la tre movebla naturo de reproduktaj kolonioj faras tion defia.[31]

Homa efiko[redakti | redakti fonton]

Ibiso ĉe Okeechobee, Florido.

John James Audubon informis, ke la Amerika blanka ibiso estis ĉasata kaj vendita en Luiziano, kaj manĝata ĉefe de amerikaj indianoj. Laŭ tio, ĝi havis oranĝecajn viandojn kaj fortajn fiŝecan guston.[7] Alie, tiu viando estis priskribita kiel alloga pro la kankra dieto, kaj fakte ambaŭ membroj de la genro Eudocimus estis ĉasataj, kio estis iam ĉefa tialo de malpliiĝo, tra ties tutaj teritorioj.[8] Ankaŭ kankraj bredistoj de Luiziano pafis ilin pro esti manĝintaj en la krabejoj. Ĝenerale la efiko de ĉasado ne estas konsiderata nun ĉefa minaco.[31]

La polua metilhidrargo estas tutmonde distribuata neŭrotoksino kaj difektilo de la endokrina sistemo. En la ekosistemo de Evergladoj, homa poluado kondukis al pliiĝantaj koncentroj de metilhidrargo, kiuj negative efikis kontraŭ la kutimoj de la Amerika blanka ibiso.[72] Hormononiveloj ĉe maskloj estas tuŝitaj, konduke al malpliiĝo de la indicoj de ŝlosila pariĝada kutimaro, kaj pli malmultaj alproksimiĝoj de inoj dum la pariĝa sezono.[73] Aldone, metilhidrargo ankaŭ pliigis la masklo-masklo pariĝadan kutimon je 55%. Kaj kemie instigata "samseksa" kutimaro kaj la malpliiĝanta kapablo por allogi inojn fare de maskloj malpliigis reproduktajn indicojn en tuŝitaj populacioj.[73] Ekspono de Amerika blanka ibiso al metilhidrargo kaŭzas malpliigon de manĝefiko[74] kaj ankaŭ instigas ilin pli probable abandoni nestojn pro la difekta efiko de la poluo sur la birdaj hormonsistemoj, kiuj siavice efikas kontraŭ la patran idozorgan kutimaron.[72] Testoj sur kaptivaj birdoj ne montris malpliiĝantan survivindicon de la Amerika blanka ibiso eksponitaj al la metilhidrargo.[75]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Ibiso manĝoserĉe.

La Universitato de Miami adoptis la Amerikan blankan ibison kiel la oficiala atletika emblemo en 1926,[76] kaj la jarlibro estis konata kiel "The Ibis" el tiu jaro. La emblemo estis dekomence konata kiel Ibiso antaŭ adopti la nomo de Sebastian en 1957. Ĝi estis nomata tiele laŭ la San Sebastian Hall, rezidejo ĉe la kampuso.[77]

En folkloro de Usonaj indianoj oni konsideris ke tiu birdo estas la lasta kiu serĉas ŝirmon antaŭ uragano, kaj la unua kiu eliras poste, kaj de tie ĝi estis simbolo de danĝero kaj de optimismo.[78]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clements, J. F., T. S. Schulenberg, M. J. Iliff, B.L. Sullivan, kaj C. L. Wood. 2010. The Clements checklist of birds of the world: Versio 6.5. Cornell University Press. Downloadable from Cornell Lab of Ornithology
  2. Peterson, A. P. 2010. Birds of the World -- current valid scientific avian names. Konsultita januare de 2011.
  3. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per Regna Tria Naturae, Secundum Classes, Ordines, Genera, Species, cum Characteribus, Differentiis, Synonymis, Locis. Tomus I. Editio decima, reformata (latine). Holmiae (Stockholm, Sweden): Laurentius Salvius, p. 145.
  4. Simpson, D.P.. (1979) Cassell's Latin Dictionary, 5‑a eldono, Londono: Cassell Ltd., p. 33. ISBN 0-304-52257-0.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 Nellis, David W.. (2001) Common Coastal Birds of Florida & the Caribbean. Sarasota, Florida: Pineapple Press, p. 151–55. ISBN 1-56164-191-X.
  6. Feduccia, Alan; Peterson, Russell W.. (1999) Catesby's Birds of Colonial America. UNC Press Books, p. 28–29. ISBN 0-8078-4816-6.
  7. 7,0 7,1 Audubon, John James. (1835) Ornothological biography, or, An account of the Habits of the Birds of the United States of America. Edinburgh, Scotland: A. Black, p. 176–80.
  8. 8,00 8,01 8,02 8,03 8,04 8,05 8,06 8,07 8,08 8,09 Hancock, James; Kushlan, James A.. (2010) “American White Ibis”, Storks, Ibises and Spoonbills of the World. London: A&C Black. ISBN 1-4081-3500-0.
  9. 9,0 9,1 doi 10.2307/1521240
  10. K. Hill (2001). Species Name: Eudocimus albus. Sms.si.edu. Smithsonian Institution: Marine Station at Fort Pierce. Alirita 12-a decembro 2011.
  11. (1983) Field Guide to the Birds of North America. Washington D.C.: National Geographic Society.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 12,4 Kushlan, James A.; Bildstein, Keith L. (10-a februaro 2009). White Ibis. Birds of North America Online. Cornell University. Alirita 26-a aprilo 2011.
  13. 13,0 13,1 13,2 White Ibis. National Audubon Society Birds website. National Audubon Society, Inc. Arkivita el la originalo je 2011-11-23. Alirita 16-a majo 2011.
  14. doi 10.1111/j.1557-9263.2006.00034.x
  15. cite doi 10.1675/1524-4695(2008)31[298:SDFTGE]2.0.CO;2
  16. 16,0 16,1 doi 10.2307/4160873
  17. (1992) Dunning, John B. Jr.: CRC Handbook of Avian Body Masses. Boca Raton, Florida: CRC Press. ISBN 0-8493-4258-5.
  18. Cornell Lab of Ornithology White Ibis, Life History. All About Birds. Cornell University. Alirita 9-a januaro 2012.
  19. Hill, K. (2001) White Ibis. Smithsonian Marine Station at Fort Pierce. Alirita 16-a majo 2011.
  20. Hancock, Kushlan & Kahl. (1992) Storks, Ibises, and Spoonbills of the World. Academic Press. ISBN 978-0-12-322730-0.
  21. De Santo, Toni L.; McDowell, Susan G.; Bildstein, Keith L. (1990). “Plumage and Behavioral Development of Nestling White Ibises”, The Wilson Bulletin 102 (2), p. 226–38. 
  22. Petit, Daniel R.; Bildstein, Keith L. (1986). “Development of Formation Flying in Juvenile White Ibises (Eudocimus albus)”, The Auk 103 (1), p. 244–46. 
  23. 23,0 23,1 Peterson, Roger Tory; Peterson, Virginia Marie. (2002) Birds of Eastern and Central North America. Boston, Massachusetts: Houghton Mifflin Harcourt, p. 52. ISBN 0-395-74046-0.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 24,4 Heath, Julie A.; Frederick, Peter C.; Kushlan, James A.; Bildstein, Keith L. (10-a februaro 2009). White Ibis: Behavior. Birds of North America Online. Cornell University. Alirita 15-a januaro 2012.
  25. Ibis blanc, ĉe oiseaux-birds.com
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 Cornell Lab of Ornithology White Ibis, Sounds. All About Birds. Cornell University. Alirita 13-a januaro 2012.
  27. (1968) “A First Ohio Record of the White Ibis Eudocimus albus”, The Ohio Journal of Science 68 (1), p. 17–18. 
  28. (2008) “Waterbirds (Other Than Laridae) Nesting in the Middle Section of Laguna Cuyutlan, Colima, Mexico”, Revista de Biologica Tropical 56 (1), p. 391–97. 
  29. doi 10.1046/j.1523-1739.1996.10010203.x
  30. 30,0 30,1 30,2 30,3 Frederick, Peter C.; Ogden, John C. (1997). “Philopatry and Nomadism: Contrasting Long-term Movement Behavior and Population Dynamics of White Ibises and Wood Storks”, Colonial Waterbirds 20 (2), p. 316–23. doi:10.2307/1521699. 
  31. 31,00 31,01 31,02 31,03 31,04 31,05 31,06 31,07 31,08 31,09 31,10 Heath, Julie A.; Frederick, Peter C.; Kushlan, James A.; Bildstein, Keith L. (10a februaro 2009). White Ibis: Demography and Populations. Birds of North America Online. Cornell University. Alirita 14a januaro 2012.
  32. Shepherd, Philippa; Crockett, Tanja; De Santo, Toni L.; Bildstein, Keith L. (1991). “The Impact of Hurricane Hugo on the Breeding Ecology of Wading Birds at Pumpkinseed Island, Hobcaw Barony, South Carolina”, Colonial Waterbirds 14 (2), p. 151–57. 
  33. 33,0 33,1 33,2 33,3 33,4 33,5 doi 10.2307/1366963.
  34. doi 10.1080.2F02724634.1981.10011888
  35. Campbell, Kenneth E.. (1979) The Non-passerine Pleistocene Avifauna of the Talara Tar Seeps, Northwestern Peru. Toronto, Ontario: Royal Ontario Museum, p. 28–32, 154. ISBN 0-88854-230-5.
  36. 36,0 36,1 doi 10.2307/4084896.
  37. 37,0 37,1 doi 10.2307/4600085
  38. doi 10.1675/1524-4695(2007)030[0150:MNBIAA]2.0.CO;2.
  39. 39,0 39,1 doi 10.2307/4534581
  40. doi 10.1525/auk.2010.09144
  41. doi 10.1111/j.1474-919X.2011.01101.x
  42. 42,0 42,1 doi 10.2307/4087667
  43. 43,0 43,1 doi 10.2307/1368495
  44. doi 10.1016/j.ecolind.2008.10.012
  45. doi 10.2307/4160835
  46. 47,0 47,1 doi 10.1038/313131a0
  47. 48,0 48,1 doi 10.2307/4087124
  48. doi 10.1675/1524-4695-31.3.417
  49. 50,0 50,1 doi 10.2307/1369623
  50. 51,0 51,1 doi 10.2307/4626707
  51. De Santo, Toni L.; Johnston, James W.; Bildstein, Keith L. (1997). “Wetland Feeding Site Use by White Ibises (Eudocimus albus) Breeding in Coastal South Carolina”, Colonial Waterbirds 20 (2), p. 167–76. doi:10.2307/1521683. 
  52. doi 10.2307/1352688
  53. Davis, William E. Jr.; Jackson, Jerome A. (2007). “Willets Kleptoparasitize and Use White Ibis as "Beaters"”, Wilson Journal of Ornithology 119 (4), p. 758–60. doi:10.1676/06-047.1. 
  54. doi 10.1675/1524-4695(2005)28[531:IPIJWI]2.0.CO;2
  55. Kushlan, Jim (31a Marto 201) Supplemental Information for the White Ibis: Biological Status Review Report, p. 3. Florida Fish and Wildlife Conservation Commission. Arkivita el la originalo je 2012-07-21. Alirita 25a Decembro 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-21. Alirita 2012-07-13.
  56. White, C. LeAnn; Main, Martin B. (Aŭgusto 2009) WEC188: Wildlife in Urban Landscapes: Use of Golf Course Ponds by Wetlands Birds. Institute of Food and Agricultural Sciences (IFAS), Universitato de Florido. Alirita 25a Decembro 2011.
  57. 58,0 58,1 doi 10.2307/4160923
  58. doi 10.2307/4084623
  59. Frederick, Peter C.; Bildstein, Keith L . “Foraging Ecology of Seven Species of Neotropical Ibises (Threskiornithidae) during the Dry Season in the Llanos of Venezuela”, The Wilson Bulletin 104 (1), p. 1–21. 
  60. 62,0 62,1 62,2 doi 10.2307/4513062
  61. doi 10.2307/4087293
  62. (2002) “Effects of Fires on Foraging and Breeding Wading Birds in the Everglades”, The Wilson Bulletin 114 (1), p. 139–41. 
  63. Dronen, Norman O.; Blend, Charles K. (2008). “Patagifer lamothei n. sp (Digenea: Echinostomatidae: Nephrostominae) From the White Ibis Eudocimus albus (Threskiornithidae) from Texas, USA”, Revista Mexicana de Biodiversidad 79, p. 23S–32S. 
  64. Spalding, Marilyn G.; Atkinson, Carter T.; Carleton, Renee E. (1994). “Sarcocystis sp. in Wading Birds (Ciconiiformes) from Florida”, Journal of Wildlife Diseases 30 (1), p. 29–35. 
  65. 67,0 67,1 doi 10.2307/3280589
  66. doi 10.1139/z92-196
  67. (1971) “The Hypopi (Acarina: Hypoderidae) from the Subcutaneous Tissues of the White Ibis, Eudocimus albus L”, The Journal of Parasitology 57 (6), p. 1321–23. doi:10.2307/3277992. 
  68. Blanka ibiso Eudocimus albus, sur BirdLife International
  69. BirdLife
  70. 72,0 72,1 doi 10.2307/4090363
  71. 73,0 73,1 doi 10.1098/rspb.2010.2189
  72. doi 10.1897/07-466.1
  73. doi 10.1007/s10646-010-0586-9
  74. The Tradition Of The Ibis: School Mascot Represents Leadership, Courage and Strength of Miami Student-athletes. HurricaneSports.com – The University of Miami Official Athletic Site. University of Miami (2011). Arkivita el la originalo je 2011-03-10. Alirita 16a Majo 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-10. Alirita 2012-07-13.
  75. Sebastian the Ibis. HurricaneSports.com – The University of Miami Official Athletic Site. University of Miami. Alirita 16a Majo 2011. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-19. Alirita 2012-07-13.
  76. Blitman, Andrew (26a Oktobro 2008). The Tale of the Ibis. The Miami Hurricane. Alirita 14a Oktobro 2011.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • National Geographic Society: Field Guide to the Birds of North America, Second Edition. National Geographic, ISBN 0-87044-692-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.