S/2003 J 4

El Vikipedio, la libera enciklopedio
S/2003 J 4
Natura satelito  de Jupitero
satelito de Jupitero
Aliaj nomoj S/2003 J 4 vd
Malkovro
Malkovrintoj Scott S. Sheppard kaj aliaj[1]
Dato de malkovro 5-a de februaro 2003 (unua observo)
Loko de malkovro Mauna Kea
Orbitaj ecoj
Granda duonakso 23 570 810 km[2]
Discentreco 0,3[2]
Meza anomaliangulo 146,338° vd
Klinangulo 147,176°[2] (rilate al la ekliptiko)
Periodo 739,29 tagoj
Longitudo de
suprenira nodo
249,917° vd
Argum. de periapsido 240,54° vd
Fizikaj ecoj
Diametro 2 km[2]
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,04 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo 23
vdr

S/2003 J 4 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita (samtempe ke ses aliaj jupiteraj satelitoj) de Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Jan Kleyna, Yanga R. Fernández kaj Henry H. Hsieh de la Universitato de Havajo, post observoj inter la 5-a de februaro kaj la 4-an de marto 2003, dato de la anonco[1] de la malkovro.

Ĝia orbito ne estas nun precize determinata, pro tio ĝi havas nur maldaŭran nomon: estas la kvara satelito de Jupitero malkovrata en 2003.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Eblas, ke S/2003 J 4 estus ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km kaj klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro; sed pro nesufiĉa kono de ĝia orbito, tiu aneco estas nepruvita.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 IAUC 8087: Sats OF JUPITER; 2003bg; GRB 030227(angle)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Gvido pri la jupiteraj satelitoj, Jovian Satellite Fact Sheet (Datumoj pri la jupiteraj satelitoj) kaj Planetary Satellite Physical Parameters (angle)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]