Saĥarov-Premio
La Saĥarov-Premio por pensa libereco (ankaŭ nomata "EU-premio pri homaj rajtoj") estas donata de la Eŭropa Parlamento ekde 1988 al homoj aŭ organizoj penantaj por la homaj rajtoj aŭ la libereco de opinio. La premio nomiĝas laŭ Andrej Saĥarov, ricevanto de la Nobel-premio pri paco kaj dotiĝas 50.000 Eŭron. Ĝi estas donita ĉiujare en Strasburgo.
Ricevantoj
- 1988: Nelson Mandela (gvidanto de la ANC) kaj Anatoli Marĉenko (sovetiana disidento, † 1986)
- 1989: Alexander Dubček, ĉeĥoslovaka politikisto kaj kuninicianto de Praga printempo 1968
- 1990: Aung San Suu Kyi, neperforta pordemokrata aktivistino en Mjanmao
- 1991: Adem Demaçi, albana aŭtoro el Kosovo
- 1992: Madres de Plaza de Mayo, argentina movado por homaj rajtoj
- 1993: Oslobođenje, gazeto el Sarajevo
- 1994: Taslima Nasrin, aŭtorino el Bangladeŝo
- 1995: Leyla Zana, kurda membro de la turka parlamento
- 1996: Wei Jingsheng, ĉina kritikanto de la registaro
- 1997: Salima Ghezali, alĝeria ĵurnalistino kaj aktivulino por homaj rajtoj
- 1998: Ibrahim Rugova, politika gvidanto de la albana popolgrupo en Kosovo
- 1999: Xanana Gusmão, gvidanto de la sendepenc-movado en Orienta Timoro
- 2000: ¡Basta Ya!, organizaĵo kontraŭ la ETA-terorismo
- 2001: Don Zacarias Kamuenho, ĉefepiskopo de Lubango (Angolo); Nurit Peled-Elhanan, israela docentino; Isat Ghasawi, palestina aŭtoro
- 2002: Oswaldo José Payá Sardiñas, kuba kritikanto de la registaro
- 2003: Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Kofi Annan kaj ĉiuj kunlaborantoj de la Unuiĝintaj Nacioj – "kun aparta rememoro al Sérgio Vieira de Mello kaj al la multaj aliaj UN-oficistoj, kiuj perdis deĵore la vivon por paco en la mondo."
- 2004: la belorusia Ĵurnalista-asocio
- 2005: la kuba virin-movado Damas de Blanco; Reporteroj sen Limoj, ne-registara internacia organizo; nigeria advokatino Hauwa Ibrahim
- 2006: Aljaksandr Milinkewitsch, belorusia opozicio-politikisto
- 2007: Salih Mahmoud Osman, sudana advokato por homaj rajtoj
- 2008: Hu Jia, ĉina aktivulo por civilaj rajtoj kaj mediprotekto.
- 2009: Memorial, asocio el Rusio
- 2010: Guillermo Fariñas el Kubo
- 2011: Mohamed Bouazizi, Asmaa Mahfouz, Ahmed al-Senussi, Razan Zaitouneh kaj Ali Farzat
- 2012: Ĵafar Panahi kaj Nasrin Sotudeh
- 2013: Malala Yousafzai
- 2014: Denis Mukwege
Eksteraj ligiloj
greke Retpaĝo pri la Saĥarov-Premio, multlingve