Biatlono aŭ Duatlono estas vintra sporto. (lat. bi - du, gr. áthlon - matĉo, premio). Ĝi kunigas du sportojn: skikuradon kaj pafadon. Dum skikurado je difinita distanco (ekde 7,5 ĝis 20 km) sportistoj pafas 2 aŭ 4 foje en pafejo aŭ starante aŭ kuŝante. Oni povas doni ĉiufoje 5 pafojn por atingi la 5 celdisketojn de la celtabulo lokata je 50 metroj for. Ekzistas ankaŭ somera versio de biatlono.