Skopjo
Skopjo | |||
makedone: Скопје, makedone: Skopje, serbe: Скопље, serbe: Skoplje, albane: Shkupi, turke: Üsküp | |||
urbo | |||
Vido al Skopjo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Skopje / Скопје | |||
Lando | Makedonio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Granda Skopjo | ||
Historiaj regionoj | 6
| ||
Montaro | Jakupica | ||
Rivero | Vardar | ||
Situo | Skopjo | ||
- alteco | 240 m s. m. | ||
- koordinatoj | 41° 59′ 48″ N 21° 25′ 57″ O / 41.99667 °N, 21.43250 °O (mapo) | ||
Areo | 1 818,0 km² (181 800 ha) | ||
Loĝantaro | 668 518 (2006) | ||
Denseco | 367,72 loĝ./km² | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 1000 | ||
Telefona antaŭkodo | +389 02 | ||
Aŭtokodoj | SK | ||
Situo enkadre de Makedonio
| |||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Vikimedia Komunejo: Skopje | |||
Retpaĝo: www.skopje.gov.mk | |||
Skopjo (Skopje, Скопје en la makedona lingvo) estas la ĉefurbo de la malnova jugoslava Respubliko Makedonio. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 500.000 loĝantojn, almenaŭ la kvaronon de la landa loĝantaro. Ĝi estas ekonomia, industria, universitata, sporta kaj kultura centro de la lando.
Forta tertremo detruis la urbon en 1963. Post la tertremo oni konstruis la urbon kiel moderna centro kun vastaj stratoj kaj modernaj konstruaĵoj.En la centro de la urbo restis duondetruita "malnova fervoja stacidomo" sur kies muro pendas horloĝo, kiu montras "haltitan" tempon de la tertremo.
Malnova parto de urbo estas bone konservita kaj oni povas rigardi preskaŭ antaŭ jarcentan vivon en malvastaj stratetoj. Granda bazaro, situanta tie, nomiĝas Bitpazar.
La flughaveno de Skopje nomiĝas Petrovec.
Situo
Skopje situas sur ambaŭ bordoj de la rivero Vardar sub la monto Vodno. La urbo estas longa ĉirkaŭ 25 km, sed malvasta.
Klimato estas severa kontineta, kun varmegaj malsekaj someroj kaj malvarmaj vintoj kun multaj nebulaj tagoj. Meza jara temperaturo estas 12,4 C.
Loĝantaro
La urbo konsistas el 10 municipoj, kiuj kune enhavas inter 15 kaj 25 % de albanoj laŭ fontoj. Ekzistas grava komunumo de ciganoj, ĉefe en la municipo Šuto Orizari, kie la cigana kaj makedona lingvoj estas samrajtaj oficialaj komunikiloj.
Eksteraj ligiloj
|