Masaĉuseco: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e r2.6.4) (robota aldono de: mrj:Массачусетс |
Xqbot (diskuto | kontribuoj) e robota aldono de: hif:Massachusetts |
||
Linio 111: | Linio 111: | ||
[[he:מסצ'וסטס]] |
[[he:מסצ'וסטס]] |
||
[[hi:मैसाचूसिट्स]] |
[[hi:मैसाचूसिट्स]] |
||
[[hif:Massachusetts]] |
|||
[[hr:Massachusetts]] |
[[hr:Massachusetts]] |
||
[[ht:Masachosèt]] |
[[ht:Masachosèt]] |
Kiel registrite je 18:18, 28 maj. 2011
Masaĉuseco (angle: Massachusetts) estas ŝtato de Usono, parto de la regiono Nov-Anglio. Masaĉuseco estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiuj ribelis kontraŭ la brita rego en la Usona Revolucio. Masaĉuseco estis la 6a ŝtato eniranta la Union, la 6-an de februaro 1788. Bostono estas la ĉefurbo, ekde la fondiĝo de la kolonio en 1630.
Demografio
Ĉiuj nombroj el la censo 2000
Loĝantaro: 6,349,097
Blankuloj: 84.5%
Nigruloj: 5.4%
Azidevenuloj: 3.8%
Indianoj kaj Alaskaj Indiĝenoj: 0.2%
Aliaj rasoj: 3.8%
Du aŭ pli rasoj: 3.7%
Urboj
Ĉefurboj kaj loĝantaroj:
- Bostono: 589,141
- Worcester: 172,648
- Springfield: 152,082
- Lowell: 105,167
- Kembriĝo: 101,355
Aliaj urboj: Amherst, Maldeno, Somerville, Waltham
Registaro
Ses konstituciaj funkciuloj elektitaj por kvar jaroj: Ŝtatestro, Vic-ŝtatestro, Sekretario de la Regno, Prokuroro, Trezoristo kaj Sindiko Ĝenerala, Revizoro
Parlamento: Senato: 40 membroj elektitaj ĉiun duan jaron. Ĉambro de Reprezentantoj: 160 membroj elektitaj ĉiun duan jaron.
Ĉefa Kortumo: Supera Juĝa Kortumo: Ĉefa Juĝisto kaj kvin Adjunktaj Juĝistoj. Ĉiuj asignitaj de la ŝtatestro.
Historio
Kun sendependeco venis postmilitaj problemoj de registara, socia, kaj ekonomia progreso sen, por la unua fojo, la gvidado de la brita parlamento. Post kelkaj jaroj da malakordo sub malkontentiga Ekzekutiva Konsilio, kiu ne reprezentis la homojn, Konstitucia Kongreso verkis konstitucion (plejparte el la laboro de John Adams) kaj la homoj ratifikis ĝin la 15an de junio 1780.
La ideo de Konstitucia Kongreso originis de Masaĉuseco, kiu insistis, ke estu aparte ratifikita de la homoj ĉiu originala artikolo de la konstitucio kaj ĉiu posta amendo. La Konstitucio de Masaĉuseco estas la plej aĝa ankoraŭ valida konstitucio en la mondo.
- La TTT-ejo de Masaĉuseco en la angla http://www.state.ma.us
|
Vidu ankaŭ jenon: