Mazara del Vallo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Alifono (diskuto | kontribuoj) |
Alifono (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 41: | Linio 41: | ||
== Geografio == |
== Geografio == |
||
[[Dosiero:Mazara del Vallo, Italy map.png|thumb |
[[Dosiero:Mazara del Vallo, Italy map.png|thumb|alternative=]] |
||
La komunuma teritorio etendiĝas inter la komunumoj de Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino kaj Salemi, en la provinco de Trapanio. Ĝi klasiĝis en la 2-a tertrema areo (meza-alta tertremeco)<ref>{{citaĵo el la reto|url=http://www.protezionecivile.it/resources/cms/documents/Classificazione_sismica_2006_comuni.pdf|titolo=Listo de italaj komunumoj klasitaj en tertremaj areaj|alirdato=18-a de marto 2012|formato=PDF}} {{it}}</ref>, kaj ĝi inkluziviĝas en la sisma distrikto ''Val di Mazara''. |
La komunuma teritorio etendiĝas inter la komunumoj de Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino kaj Salemi, en la provinco de Trapanio. Ĝi klasiĝis en la 2-a tertrema areo (meza-alta tertremeco)<ref>{{citaĵo el la reto|url=http://www.protezionecivile.it/resources/cms/documents/Classificazione_sismica_2006_comuni.pdf|titolo=Listo de italaj komunumoj klasitaj en tertremaj areaj|alirdato=18-a de marto 2012|formato=PDF}} {{it}}</ref>, kaj ĝi inkluziviĝas en la sisma distrikto ''Val di Mazara''. |
||
Linio 80: | Linio 80: | ||
=== Ŝiphaveno === |
=== Ŝiphaveno === |
||
<span data-segmentid="847" class="cx-segment">La haveno de Mazara del Vallo havas komercajn funkciojn |
<span data-segmentid="847" class="cx-segment">La haveno de Mazara del Vallo havas komercajn funkciojn<ref>Noto : Precipe eksportado de vino kaj rilataj produktoj kaj la importado de pogranda cemento.<br /></ref>, sed estas ankaŭ pasaĝera haveno <ref>Regulaj sezonaj rilatoj kun la insulo [[Pantelleria]] kaj foje kun [[Tunisia|Tunizio]] , same kiel trafiko de transeptoŝipoj.<br /></ref>.</span> |
||
== Monumentoj kaj interesaj lokoj == |
== Monumentoj kaj interesaj lokoj == |
||
Linio 170: | Linio 170: | ||
=== Sporto === |
=== Sporto === |
||
<span data-segmentid="914" class="cx-segment">Mazara del Vallo gastigas la ''ASD Mazara Scherma'', kie komencis la ĉampionino de [[skermo]] [[Loreta Gulotta]]<ref>[http://www.mazarascherma.it/contenuti.aspx?ContenutoId=8741 Baldo Bonsinjore], pri la historio de la skerma klubo de |
<span data-segmentid="914" class="cx-segment">Mazara del Vallo gastigas la ''ASD Mazara Scherma'', kie komencis la ĉampionino de [[skermo]] [[Loreta Gulotta]]<ref>[http://www.mazarascherma.it/contenuti.aspx?ContenutoId=8741 Baldo Bonsinjore], pri la historio de la skerma klubo de Mazara del Vallo.</ref>.</span> |
||
== Religio == |
== Religio == |
||
[[Dosiero:Ettakwa Mosque - Mazara del Vallo.jpg|thumb|Moskeo Ettakwa]] |
[[Dosiero:Ettakwa Mosque - Mazara del Vallo.jpg|thumb|Moskeo Ettakwa]] |
||
Linio 176: | Linio 176: | ||
== Famaj urbanoj == |
== Famaj urbanoj == |
||
[[Nicolò Cristaldi]] estas (2019) la urbestro. |
|||
{{vidu ankaŭ|:Kategorio:Homoj rilataj al Mazara del Vallo|l1=Homoj rilataj al Mazara del Vallo}} |
|||
Urbestro ĝis 2019 estas [[Nicolò Cristaldi]]. |
|||
{{div col}} |
{{div col}} |
||
* [[Abele Ajello]], pioniro pri [[korĥirurgio]], laŭ lia nomo titoliĝas la [[malsanulejo de Mazara del Vallo|malsanulejo]]. |
* [[Abele Ajello]], pioniro pri [[korĥirurgio]], laŭ lia nomo titoliĝas la [[malsanulejo de Mazara del Vallo|malsanulejo]]. |
||
Linio 198: | Linio 197: | ||
En Mazara del Vallo okazis, de la 18-a [[aŭgusto]] ĝis la 25-a aŭgusto [[2012]], la 79-a [[Itala Kongreso de Esperanto]]. |
En Mazara del Vallo okazis, de la 18-a [[aŭgusto]] ĝis la 25-a aŭgusto [[2012]], la 79-a [[Itala Kongreso de Esperanto]]. |
||
Dum ties planado kaj preparado |
Dum ties planado kaj preparado la itala esperantistaro kontaktis la urbestraron kaj renkontis plenan apogon de sia iniciato kaj eĉ pli — ekestis propono de la urbestro, [[Nicola Cristaldi]], ke Mazara del Vallo estu Esperanto-centro de Italio aŭ eĉ tuta [[Mediteraneo]]. Pro tio komenciĝis la granda laboro, kiu celas establi Esperanto-centron, okazigi kulturajn aranĝojn, instrui Esperanton en mezgrandaj lernejoj, ktp.<ref>[http://www.liberafolio.org/2010/mazara-volas-igi-cefurbo-de-esperanto Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto] {{eo}}</ref> |
||
En [[januaro 2012]] estis establita ''[[Centro por Esperanto kaj Interkulturo]]'',<ref>[http://www.tejo.org/eo/node/1184 Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: instruistoj kaj administranto serĉataj] {{eo}}</ref> kiu ricevis ejon en 5-etaĝa domo, nomita "[[Palaco de la Leĝeco]]" (''itale'' "Palazzo della Legalità"). |
En [[januaro 2012]] estis establita ''[[Centro por Esperanto kaj Interkulturo]]'',<ref>[http://www.tejo.org/eo/node/1184 Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: instruistoj kaj administranto serĉataj] {{eo}}</ref> kiu ricevis ejon en 5-etaĝa domo, nomita "[[Palaco de la Leĝeco]]" (''itale'' "Palazzo della Legalità"). Tiu centro funkciis ekde januaro 2012 ĝis fino de 2013. |
||
== Ĝemelurboj == |
== Ĝemelurboj == |
||
La urbo ĝemeliĝis kun pluraj eksterlanaj urboj : [[Volos|Vólos]] ([[Grekio]]), [[Santa Pola]] ([[Hispanio]]) kaj [[Mahdia]] ([[Tunizio]]). Kvankam <span data-segmentid="910" class="cx-segment">la pola [[Bjalistoko|Białystok]], plia urbo kiu subtenas [[Esperanto|Esperanton]], ne estas ĝemelurbo, tamen Mazara del Vallo jam subskribis interkonsenton pri kunlaboro<ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.bialystokonline.pl/bialystok-w-klubie-miast-esperanckich,artykul,65744,1,1.html|titolo=Białystok w klubie miast esperanckich - Białystok, niemiecki Herzberg am Harz oraz sycylijskie miasto Mazara del Vallo utworzą klub miast esperanckich.}}</ref> <ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://disvastigo.esperanto.it/index.php/notizie-mainmenu-69/2958-l-esperanto-unisce-bialystok-e-mazara-del-vallo|titolo=L'esperanto unisce Bialystok e Mazara del Vallo}}</ref> <ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.mazaralive.it/istituzioni/352/l-esperanto-unisce-le-citta-firmato-accordo-di-collaborazione-a-bialystok|titolo=L'Esperanto unisce le città. Firmato accordo di collaborazione a Białystok}}</ref> <ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://85.35.200.66:8081/mazaradelvallo.tp.it/intranet/archivio-pubblicazioni/ordinanze-e-determine-del-sindaco/2012/dal-27-12-2012-al-12-01-2013/ds-n.0263-2012/at_download/file|titolo=DS n.0263-2012 - Visita istituzionale del Sindaco in Polonia, nella città di Bialystok, dal 07 al 10 dicembre 2012.}}</ref>.</span> |
La urbo ĝemeliĝis kun pluraj eksterlanaj urboj : [[Volos|Vólos]] ([[Grekio]]), [[Santa Pola]] ([[Hispanio]]) kaj [[Mahdia]] ([[Tunizio]]). Kvankam <span data-segmentid="910" class="cx-segment">la pola [[Bjalistoko|Białystok]], plia urbo kiu subtenas [[Esperanto|Esperanton]], ne estas ĝemelurbo, tamen Mazara del Vallo jam subskribis interkonsenton pri kunlaboro<ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.bialystokonline.pl/bialystok-w-klubie-miast-esperanckich,artykul,65744,1,1.html|titolo=Białystok w klubie miast esperanckich - Białystok, niemiecki Herzberg am Harz oraz sycylijskie miasto Mazara del Vallo utworzą klub miast esperanckich.}}</ref> <ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://disvastigo.esperanto.it/index.php/notizie-mainmenu-69/2958-l-esperanto-unisce-bialystok-e-mazara-del-vallo|titolo=L'esperanto unisce Bialystok e Mazara del Vallo}}</ref> <ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.mazaralive.it/istituzioni/352/l-esperanto-unisce-le-citta-firmato-accordo-di-collaborazione-a-bialystok|titolo=L'Esperanto unisce le città. Firmato accordo di collaborazione a Białystok}}</ref> <ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://85.35.200.66:8081/mazaradelvallo.tp.it/intranet/archivio-pubblicazioni/ordinanze-e-determine-del-sindaco/2012/dal-27-12-2012-al-12-01-2013/ds-n.0263-2012/at_download/file|titolo=DS n.0263-2012 - Visita istituzionale del Sindaco in Polonia, nella città di Bialystok, dal 07 al 10 dicembre 2012.}}</ref>.</span> |
||
Se la urbo same kiel Herzberg am Harz volus vendi sin al la |
Se la urbo same kiel [[Herzberg am Harz]] volus vendi sin al la ekstera mondo kiel interesa el turisma vidpunkto, penseblus 'marki' ĝin<ref>Noto : Ekzistas eldonaĵo "''100+ merknamen in het Esperanto''" (100+ markonomoj en Esperanto) de (belgaj) firmaoj aŭ asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por ilia aktiveco. Eld. [[Flandra Esperanto-Ligo]], 2019, </ref> kiel urbo de tekstartaj<ref>Noto : ''tekstarto'' (angle : textart) estas specifa arta kampo en kiu ekzemple pentristoj, skulptistoj, multmediaj artistoj uzas literojn aŭ tekstojn en siaj artaj verkoj aŭ instalaĵoj.</ref> instalaĵoj plurlingvaj aŭ kiel la "itala Esperanto-urbo", povus ankaŭ kapti la intereson de eksterlandaj turismaj kaj lingvaj ĵurnalistoj. <span data-segmentid="767" class="cx-segment">La urbo Mazara del Valo estis de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto [[2012]], la ĉefsidejo de la 79-a [[Itala Kongreso de Esperanto]]<ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://italakongreso.esperantoitalia.it/79/index.html|titolo=79a Kongreso de Esperanto - Mazaradelvalo 2012.08.18 - 25}}</ref>.</span> <span data-segmentid="770" class="cx-segment">Okaze de tiu evento la [[Loknomo|loknomoj]] de la historia centro jam estis tradukitaj al [[Esperanto]] <ref>{{Citaĵo el la reto|url=http://www.mazaraonline.it/public_html/?p=27247|titolo=A Mazara del Vallo il 79º Congresso italiano di Esperanto nell'agosto del 2012}}</ref>.</span> Ankaŭ en Herberg am Harz, kie en 2006 ĉiuj politikaj partioj en la urbestrao konsentis ĝin doni la aldonan nomon Esperanto-urbo, kie estis fiksitaj de la stacidomo tra la urbocentro 15 oficialajn vojmontrilojn al la Esperanto-Centro, krom publikajn ŝildojn dulingvajn (en la germana kaj en Esperanto)<ref>(germana) Joachim Göres, ''[https://www.tagesspiegel.de/gesellschaft/reise/europa/deutschland/harz-voelker-verstaendigt-euch/12462254.html Völker, verständigt euch]'' (popoloj, interkompreniĝu), Der Tagesspiegel, la 18-an de oktobro 2015, alirite la 8-an de februaro 2019.</ref>, 4 oficialajn esperantlingvajn bonvenigŝildojn. Ankaŭ la 'Ponton de Espero'<ref>Loka ĉiĉerono donas klarigiojn pir la '''[https://www.youtube.com/watch?v=oCwvQjig1YI ponto de la espero]''<nowiki/>' en la germana kaj Esperanto </ref> kaj pedagogian promenvojon portas nomon en Esperanto. Pliaj detaloj sub : [[Lingva pejzaĝo]]. |
||
== Fotogalerio == |
== Fotogalerio == |
Kiel registrite je 15:55, 8 feb. 2019
Mazara del Vallo | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio | ||||
Provinco | TP Trapanio | ||||
Geografia situo | 37° 39′ N, 12° 35′ O (mapo)37.65166666666712.5875Koordinatoj: 37° 39′ N, 12° 35′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 8 m | ||||
Areo | 275,51 km² | ||||
Loĝantaro | 50 039 (2023) | ||||
Loĝdenso | 182 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Borgata Costiera, Mazara Due | ||||
Najbaraj komunumoj | Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino, Salemi | ||||
Patrono | Sankta Vito | ||||
Festa tago | 15-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | mazaresi (itale), mazaranoj (esperante) | ||||
Poŝtkodo | 91026 | ||||
Imposta kodo | F061 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 081012 | ||||
Telefona prefikso | 0923 | ||||
Retpaĝo | http://www.comune.mazara-del-vallo.tp.it | ||||
Mazara del Vallo [mazaradelvallo] (Mazzara [mazara] en la sicila lingvo) estas itala komunumo de 51.402 loĝantoj[1], en la provinco de Trapanio sur la okcidento de la insulo Sicilio. Ĝi havas la renomon esti la urbo de ruĝaj salikokoj, de la Kasbah (arabe: قصبة) kaj de multetna kulturo.
Ĝi laŭas la mediteranean marbordon, ĉe la enmarejo de la riveroj Mazaro [mazaro] kaj Arena, kaj distancas malpli ol 200 km de la tuniziaj marbordoj de Norda Afriko.
En ĝia antikva historia urbocentro, kiun iam normanaj muregoj ĉirkaŭis, videblas multnombraj imponaj preĝejoj, kelkaj el kiuj datiĝas el la 11-a jarcento. La urbocentro estas tipa kasbaho, islameca fortikaĵa kvartalo riĉa je etaj stratoj.
Historio
Mazara del Vallo posedas longan historion. Arkeologiaj elfosaĵoj montris ke la loko jam estis loĝita ekde 12.000 antaŭ Kristo. Post la regado de respektive la grekoj, kartaganoj, romianoj kaj bizancanoj, la urbo konis ĝian plaj grandan periodon de florado dum la redagado de la la emirato de Sicilio (arabe : إمارة صقلية), emirato fondita sur la insulo kies ĉefurbo estis Palermo kaj kiu ekzistis de 831 ĝis 10911.
Geografio
La komunuma teritorio etendiĝas inter la komunumoj de Campobello di Mazara, Castelvetrano, Marsala, Petrosino kaj Salemi, en la provinco de Trapanio. Ĝi klasiĝis en la 2-a tertrema areo (meza-alta tertremeco)[2], kaj ĝi inkluziviĝas en la sisma distrikto Val di Mazara.
Akvovojoj
Du riveroj transiras la teritorion de Mazara: Mazaro kaj Arena, la lasta el tiuj ekiras de la Lago Trinità, nenatura lago kreata de la samnoma akvobaraĵo, kiu estas ĉe la komunumbordo kun Castelvetrano.
Krome estas multnombraj torentoj (Iudeo [judeo], Bucari [bukari]), kaj nenaturaj kanaloj kreitaj pro agrikulturo.
Ekzistas ankaŭ naturrezervejoj, vidu la sekcion naturaj areoj.
Klimato
La klimato de Mazara estas speciale agrabla en la sicilia kunteksto.
Vintroj estas mildaj kaj mallongaj, kaj malofte la temperaturo subiras sub 12° gradoj dum pli ol 15 tagoj.
Ĝenerale, someroj karakteriziĝas je regula nordokcidenta ventado: ĝi estas vento kiu regule ekas je la 11:00, kaj finas je la 19:00[3]. Ĉi tiu vento agrable sekigas la klimaton eĉ kun altaj temperaturoj, kiuj ne oftas.
Kontraŭe Siroko, sudorienta vento, portas apreceblan kvanton da humideco kiu malvarmigas la klimaton. Ĉiuokaze, sirokaj kondiĉoj ĝenerale ne daŭras pli ol tri tagojn.
La regula ventado igas la urbon ideala loko por ĉiuj veladaj sportoj: fakte ĝia maro estas alvenloko por pasiuloj pri kajta surfado kaj breta velado el la tuta mondo, ĉar Mazara inkluziviĝas en la listo de ideaj lokoj por tiuj sportoj[4].
Ekonomio
La ĉefaj branĉoj de la loka ekonomio estas nuntempe turismo, fiŝkaptado, terkultivado, ŝipkonstruado kaj prilaborado de manĝaĵoj (ĉefe fiŝoj). La urbo estas unu el la ĉefaj fiŝkaptadaj havenoj en Italio, kaj la loka ŝipanaro ampleksas proksimume 400 grandajn fiŝkaptadajn motorŝipojn, kiuj pasigas en la maro 50-60 tagojn kaj entute dungas proksimume kvar mil fiŝkaptistojn.
Transporto
Fervojlinioj
Tra Mazara del Vallo pasas regiona cirkla fervoja linio de Alcamo tra Castelvetrano kaj Trapani al Alcamo.
Bustransporto
Mazara del Vallo estas buse konektita al Trapani , Marsala , Palermo kaj Agrigento. Ekde aŭgusto 2011 ankaŭ ekzistas bus-konekto al la Flughaveno Trapani-Birgi[5][6].
Flughaveno
Ekzistas nur ejo por helikoptero (itale : eliporto) uzata en la kadro de urĝaj sanzorgaj servoj.
La plej proksima aviadilejo troviĝas en Birgi/Trapani (Aeroporto Vincenzo Florio Trapani Birgi).
Ŝiphaveno
La haveno de Mazara del Vallo havas komercajn funkciojn[7], sed estas ankaŭ pasaĝera haveno [8].
Monumentoj kaj interesaj lokoj
Mazara del Vallo havas multnombrajn lokojn de historia intereso, kiuj memoras la diferencajn kulturojn kiuj karakterizis la urban historion.
Inter la 23 kaj 28 majo 2011 okazis la Semajno de Paco kaj Solidareco , organizita kunlabore kun la Prem Rawat Foundation kaj la Associazione Percorsi [9] . Okaze de la vizito de Prem Rawat, la Stela della Pace [10] estis inaŭgurita la Stelo de la Paco, situanta en Piazza Mokarta , kun gravurita frazo en itala, franca, angla kaj Esperanto.
Religiaj konstruaĵoj
La ĉefaj preĝejoj estas:
- La Baziliko Katedralo de la Plej Sankta Savanto, kiu konstruiĝis en normana epoko, anstataŭiĝis antaŭan moskeon pro volo de Roĝero I de Sicilio, post la kreo, en 1093, de la episkopujo. Ĝi tute rekonstruiĝis fine de la 17-a jarcento, laŭ barokaj principoj, pro laboro de Don Pietro Castro. En la preĝejo oni konservas statuojn de Antonello Gagini, kiuj bildigas la transfiguriĝon.
- La Preĝejo de Sankta Reĝa Nikolao, konstruita en 1124, kaj la Preĝejo de la Madono de la Nanaj Palmoj (sicile Madonna delle Giummare, ankaŭ Alta Madono), konstruita en la 11-a jarcento, ambaŭ konstruitaj laŭ araba-normanaj principoj.
- La Preĝejo de Sankta Mikaelo, de la 12-a jarcento, kun proksima benedikta abatinejo, rekonstruiĝis en la 17-a jarcento laŭ la baroka stilo.
- La Preĝejo de Sankta Katerino, de la 1318, ankaŭ rekonstruiĝis laŭ la baroka stilo.
- La Preĝejo de Sankta Francisko estas ekzemplo de sicila baroko, riĉa je polikromio kaj dekoracioj.
- La Preĝejo de Sankta Ignaco, de kiu nur la fasado restas, post la kolapso en 1933[11].
Civilaj konstruaĵoj
- La Episkopa palaco de la 16-a jarcento.
- La Episkopa seminario de la 1710.
- Cetero de akvedukto de la 16-a jarcento en Contrada Archi[12].
Militaj konstruaĵoj
La Normana arko, cetero de la antikva normana kastelo, kiu estis en urbocentro. La arko dominas Mokarta-n placon.
Diversaj
- Republika placo, la ĉefa urba placo
- Mokarta placo
- La Itinero de Stratetoj, vojo tra la stratetoj kaj placetoj de la historia urbocentro.
Arkeologiaj situoj
- La ĥalkolitika establiĝo de Roccazzo, ekster la loĝata centro, proksima de la frakcio de Borgata Costiera;
- La ceteroj de du romanaj vilaoj: iu antaŭ la Preĝejo de Sankta Reĝa Nikolao[13], alia en Contrada Mirabile[14].
Naturaj areoj
La Sicila Regiono rekonis ĉi tiujn naturrezervojn en la Mazara teritorio:
- Integra naturrezervo de Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj, oazo mastrumita de WWF[15]
- La rezervo de Kabo Feto, iu marborda marĉo[16] kiu en 2000 eniĝis la liston de Protektitaj Birdaj Areoj (PBA).
Edukado
En la urbo estas:
- 6 elementaj lernejoj;
- 4 bazaj mezlernejoj;
- 4 antaŭ-universitataj lernejoj, kiuj oferas 6 diferencajn fakojn:
- teknikumo pri industria kaj metiista produktado;
- teknikumo pri industrio kaj aferoj de la maro;
- komerca teknikumo;
- industria teknikumo;
- humanista liceo;
- scienca liceo.
Scienca esploro
En Mazaradelvalo estas la Instituto por la borda mara medio (Istituto per l'ambiente marino costiero itale), operacia trupo de Consiglio Nazionale delle Ricerche (Sciencesplora Nacia Koncilio), kiu okupiĝas pri la studo de maraj biologiaj kapabloj.
Universitato
Consorzio Universitario della Valle del Belice e del Mediterraneo (CUBEM)
Enmigrado
La urbo ankaŭ ĝuas la ĉeeston de rimarkinda kvanto de enmigrintoj, proksimume tri mil, ĉefe el Magrebo, uzataj dum pli ol 25 jaroj en la fiŝkaptado, terkulturaj kaj metiaj agadoj de la urbo. Ili plejparte loĝas la arabdevena urbocentro.
Malgraŭ la transformiĝo realigita de la normandoj, la urbo de Mazara del Valo ankoraŭ konservas multajn distingajn trajtojn de la araba-berbera kulturo. La plej evidenta signo de la islama influo videblas survoje al la antikva araba kvartalo, ankoraŭ hodiaŭ nomata "Kasbah" : stratetoj kiuj meandras de centra akso kaj kondukas al multaj kortoj, kiuj donas alirojn al la hejmoj.
Demografia evoluo
Censitaj loĝantoj
Etnoj kaj alinaciaj malplimultoj
Alinaciaj loĝantoj
Kulturo kaj sporto
Muzeoj
Krom kelkaj muzeoj la urbo estas riĉa je tradicioj kaj folkloro. Kelkaj festoj estas L'Aurora (la Aŭroro) kaj la festeto de Sankta Vito.
Bibliotekoj
Estas du bibliotekoj[17]:
- Komunuma biblioteko "Leonardo Bonanno", kiu havas pli ol 65000 libroj;
- Biblioteko de la Episkopa Seminario, kiu havas pli ol 34000 libroj.
Amaskomunikiloj
Radiostacio : Azimut Network : radioazimut.net
Televidostacioj : Televallo (antaŭe RTM Radio Televisione Meridionale)[18] kaj Tele8 (antaŭe Tele City)[19]
Sporto
Mazara del Vallo gastigas la ASD Mazara Scherma, kie komencis la ĉampionino de skermo Loreta Gulotta[20].
Religio
La plej granda parto de la urbaj loĝantoj estas kristanoj, kaj ĉirkaŭ la 15%[21] el tuta loĝantaro estas islamanoj. Ĉi tiuj renkontiĝas en ilia sola preĝejo, la moskeo Ettakwa (مسجد التقوى arabe). Longtempe ekzistis propono konstrui moskeon, sed ĝi neniam konkretiĝis[22][23].
Famaj urbanoj
Nicolò Cristaldi estas (2019) la urbestro.
- Abele Ajello, pioniro pri korĥirurgio, laŭ lia nomo titoliĝas la malsanulejo.
- Abū ʿAbd Allāh, nomata Imam al-Māzarī, sanktulo, teologo kaj araba jurospertulo, kiu vivis inter la 11-a kaj la 12-a jarcento.
- Emanuele Catarinicchia, Domenico Mogavero, Calogero La Piana, episkopoj de Mazara.
- Federica Cudia, tablotenisistino.
- Gian Giacomo Adria, kuracisto, humanisto kaj historiografo.
- Giovanni Graffeo, episkopo de Lipari en la jaro 1358 kaj de Patti en la jaro 1360[24].
- Giovanni Matteo Adami, jezuito.
- Giuseppe Pernice, itala parlamentano kaj inĝeniero.
- Nicola Cristaldi, parlamentano, prezidanto de la Sicila Regiona Asembleo.
- Pietro Consagra, skulptisto.
- Sankta Vito
- Tommaso Lipari, seinhemulo kiu mortiĝis en Mazara la 9-a de julio 1973, kiun multaj pensas estis la fizikisto Ettore Majorana.
- Ugone Talach, soldato kaj ekzekutisto de la Valo de Mazara
Esperanto en Mazara del Vallo
En Mazara del Vallo okazis, de la 18-a aŭgusto ĝis la 25-a aŭgusto 2012, la 79-a Itala Kongreso de Esperanto.
Dum ties planado kaj preparado la itala esperantistaro kontaktis la urbestraron kaj renkontis plenan apogon de sia iniciato kaj eĉ pli — ekestis propono de la urbestro, Nicola Cristaldi, ke Mazara del Vallo estu Esperanto-centro de Italio aŭ eĉ tuta Mediteraneo. Pro tio komenciĝis la granda laboro, kiu celas establi Esperanto-centron, okazigi kulturajn aranĝojn, instrui Esperanton en mezgrandaj lernejoj, ktp.[25]
En januaro 2012 estis establita Centro por Esperanto kaj Interkulturo,[26] kiu ricevis ejon en 5-etaĝa domo, nomita "Palaco de la Leĝeco" (itale "Palazzo della Legalità"). Tiu centro funkciis ekde januaro 2012 ĝis fino de 2013.
Ĝemelurboj
La urbo ĝemeliĝis kun pluraj eksterlanaj urboj : Vólos (Grekio), Santa Pola (Hispanio) kaj Mahdia (Tunizio). Kvankam la pola Białystok, plia urbo kiu subtenas Esperanton, ne estas ĝemelurbo, tamen Mazara del Vallo jam subskribis interkonsenton pri kunlaboro[27] [28] [29] [30].
Se la urbo same kiel Herzberg am Harz volus vendi sin al la ekstera mondo kiel interesa el turisma vidpunkto, penseblus 'marki' ĝin[31] kiel urbo de tekstartaj[32] instalaĵoj plurlingvaj aŭ kiel la "itala Esperanto-urbo", povus ankaŭ kapti la intereson de eksterlandaj turismaj kaj lingvaj ĵurnalistoj. La urbo Mazara del Valo estis de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto 2012, la ĉefsidejo de la 79-a Itala Kongreso de Esperanto[33]. Okaze de tiu evento la loknomoj de la historia centro jam estis tradukitaj al Esperanto [34]. Ankaŭ en Herberg am Harz, kie en 2006 ĉiuj politikaj partioj en la urbestrao konsentis ĝin doni la aldonan nomon Esperanto-urbo, kie estis fiksitaj de la stacidomo tra la urbocentro 15 oficialajn vojmontrilojn al la Esperanto-Centro, krom publikajn ŝildojn dulingvajn (en la germana kaj en Esperanto)[35], 4 oficialajn esperantlingvajn bonvenigŝildojn. Ankaŭ la 'Ponton de Espero'[36] kaj pedagogian promenvojon portas nomon en Esperanto. Pliaj detaloj sub : Lingva pejzaĝo.
Fotogalerio
-
Flanko de la Katedralo el Republika Placo
-
Madono de la Nanaj Palmoj
-
Sankta Reĝa Nikolao
-
Sankta Katerino
-
Sankta Ignaco
-
Kasbah distrikto.
-
Lago Murana
-
Fervoja stacidomo de Mazara del Valo.
Bibliografio
- (1994) Horizon immigrazione, il caso di Mazara del Vallo. CRESM. itale
- Lavoro, identità e segregazione dei tunisini a Mazara del Vallo. (PDF). itale
- (2000) Cittadini senza cittadinanza - Rapporto duemila sulla presenza degli stranieri a Mazara del Vallo. CRESM. itale
- (1976) Il ritorno infelice. I Tunisini in Sicilia. Palermo: Sellerio editore. itale
- (2004) Per le strade di Mazara - toponomastica, storia, cultura, arte, tradizione, religiosità, leggende. Castelvetrano: Angelo Mazzotta Editore. ISBN 88-88958-03-07. itale
- (1932) Storia della città di Mazara. itale
- (1998) Gli immigrati tunisini a Mazara del Vallo (inserimento o integrazione). CRESM. itale
- (1993) Il Tesoro dei Vescovi. Murex. itale
- L'immigrazione araba a Mazara del Vallo in una prospettiva europea. Firenze: Capponi editore. itale
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Historio de la urbo Mazara del Vallo itale
Historio de la loka Episkopujo itale
Centro por Esperanto kaj Interkulturo en Facebook esperante
Referencoj
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajloĝantoj
; $2 - ↑ Listo de italaj komunumoj klasitaj en tertremaj areaj (PDF). Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Il Portolano del Mediterraneo
- ↑ World of Windsurfing - Team Italy. Alirita 18-a de marto 2012. angle
- ↑ Parte il collegamento Mazara-aeroporto "Vincenzo Florio".
- ↑ AST - Linea: Trapani - Aeroporto Birgi - Orario invernale.
- ↑ Noto : Precipe eksportado de vino kaj rilataj produktoj kaj la importado de pogranda cemento.
- ↑ Regulaj sezonaj rilatoj kun la insulo Pantelleria kaj foje kun Tunizio , same kiel trafiko de transeptoŝipoj.
- ↑ Musica e iniziative di arte partecipata alla "Settimana della Pace e della Solidarietà".
- ↑ Mazara, settimana della pace: domani manifestazioni clou con Prem Rawat.
- ↑ MazaraNews.com: Le Chiese di Mazara del Vallo. Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Editoriale: Risalendo il Mazaro - Alla riscoperta della nostra identità culturale (30-a de majo 2005). Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Portale turismo Provincia di Trapani. Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ “The House of the Sicilian Greeks”, The Roman villa: villa urbana (PDF), p. 29–41. angle
- ↑ Naturrezervo Lago Preola kaj Rondaj Gorgoj. Alirita 18-a de marto 2012. itale
- ↑ Pagina su Capo Feto. Alirita 18-a de marto 2012.
- ↑ Reto de Bibliotekoj de la Provinco de Trapanio. Alirita 22-a de marto 2012. itale
- ↑ Scheda emittente RTM Radio Televisione Meridionale.
- ↑ Scheda emittente Tele8.
- ↑ Baldo Bonsinjore, pri la historio de la skerma klubo de Mazara del Vallo.
- ↑ Islamanoj sen moskeo. La apelacio de Sbiha Mouldi. Alirita 21-a de marto 2012. itale
- ↑ La Okcidenta Moskeo. Dosiero pri la projekto. (PDF). Alirita 21-a de marto 2012. itale
- ↑ Mazara del Vallo - Projektoj por hibrida urbo. (26-a de oktobro 2009). Alirita 21-a de marto 2012. itale
- ↑ Storia della città di Mazara, citita verko, p. 120
- ↑ Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto esperante
- ↑ Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: instruistoj kaj administranto serĉataj esperante
- ↑ Białystok w klubie miast esperanckich - Białystok, niemiecki Herzberg am Harz oraz sycylijskie miasto Mazara del Vallo utworzą klub miast esperanckich..
- ↑ L'esperanto unisce Bialystok e Mazara del Vallo.
- ↑ L'Esperanto unisce le città. Firmato accordo di collaborazione a Białystok.
- ↑ DS n.0263-2012 - Visita istituzionale del Sindaco in Polonia, nella città di Bialystok, dal 07 al 10 dicembre 2012..
- ↑ Noto : Ekzistas eldonaĵo "100+ merknamen in het Esperanto" (100+ markonomoj en Esperanto) de (belgaj) firmaoj aŭ asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por ilia aktiveco. Eld. Flandra Esperanto-Ligo, 2019,
- ↑ Noto : tekstarto (angle : textart) estas specifa arta kampo en kiu ekzemple pentristoj, skulptistoj, multmediaj artistoj uzas literojn aŭ tekstojn en siaj artaj verkoj aŭ instalaĵoj.
- ↑ 79a Kongreso de Esperanto - Mazaradelvalo 2012.08.18 - 25.
- ↑ A Mazara del Vallo il 79º Congresso italiano di Esperanto nell'agosto del 2012.
- ↑ (germana) Joachim Göres, Völker, verständigt euch (popoloj, interkompreniĝu), Der Tagesspiegel, la 18-an de oktobro 2015, alirite la 8-an de februaro 2019.
- ↑ Loka ĉiĉerono donas klarigiojn pir la 'ponto de la espero' en la germana kaj Esperanto
|