Havajo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:35, 20 jun. 2005

Geografio > Ameriko > Nordameriko > Usono > Havajo < Polinezio < Oceanio


Dosiero:Us-hi.gif

Havajo (angle, Hawaii [ha-ŬAJ-i]; havaje, Hawai'i [ha-ŭa-I-'i]) estas vulkana insularo en la Pacifika Oceano, kiu fariĝis la 50-a ŝtato de Usono je la 21-a de aŭgusto 1959. Inter la ŝtatoj de Usono, Havajo havas kelkajn distingojn:

  • la ŝtato kun la plej suda loko en Usono (Suda Pinto, angle South Point, ĉe la insulo de Hawaii)
  • la sola ŝtato kiu situas tute en la tropikoj
  • unu el du ŝtatoj ekster la 48 konektitaj ŝtatoj de Usono (la alia estas Alasko)
  • la sola ŝtato kies lando ankoraŭ kreskadas pro aktivaj vulkanoj
  • unu el du ŝtatoj kies loĝantaro ne havas majoritaton de blankuloj (la alia estas Kalifornio)
  • la ŝtato kiu havas la plej grandan proporcion de aziaj personoj
  • la ŝtato kun pli da endanĝerigataj specioj ol la aliaj ŝtatoj
  • la sola ŝtato kiu produktas kafon kiel ĉefa industrio

La ŝtato inkluzivas 19 insulojn kaj atolojn en la centra Pacifika Oceano. La ok plej grandaj insuloj de Havajo, kaj la insuloj kiuj havas daŭrajn loĝantarojn, estas: Hawaii, Kauai, Lanai, Maui, Molokai, Oahu, Niihau, kaj Kahoolawe. Tiuj ĉi insuloj situas en la sudorienta parto de la insularo. Ĉiuj el la insuloj formiĝis per vulkana agado; aktuala vulkana agado okazas sur la insulo Hawaii.

Loĝantaro: 1,211,537 (en 2000)
Ĉefurbo/Plej granda urbo: Honolulu
Lingvoj: Angla (Usonangla), Havaja


Historio

Havajo estis regno sendependa ĝis la jaro 1893. Kelkaj ne-havajaj personoj, inkluzivante la usonan ministron John STEVENS, konspiris faligi la regino Liliuokalani. Sen la rajtigo de la usona registraro, kaj kun la helpo de la usona mararmeo, ministro Stevens kreis registaron provizoran. Je la 17-a de januaro 1893, la regino Liliuokalani abdikis sian tronon. La nova registaro iĝis la Republiko de Havajo, kiu petis la usona registaro ke ĝi aneksu Havajon. Samtempe, la regino petis la usona prezidanto Grover CLEVELAND ke li renversu la faligon de la regno, sen sukceso.

Poste, je 1898, la usona registaro aneksis Havajon kiel teritorion. Je la 21-a de aŭgusto 1959, la usona Kongreso akceptis Havajon kiel ŝtaton.

Je la 7-a de decembro 1941, la japana flugarmeo atakis la usona mararmeo ĉe Haveno Pearl sur la insulo Oahu, proksime al la urbo Honolulu; sekve, Usono komencis militi kontraŭ Japanio en la Dua Mondmilito.

La maniero ke Usono aneksis Havajon eĉ nun estas temo de kontroversio. Oni diras ke Usono regis Havajon sen partopreno de la indiĝenoj, laŭ kolonia maniero. Uzi havajan lingvon estis kontraŭleĝa. Ĉar la estroj de la plantejoj stimulis enmigron de homoj de aliaj etnoj (ĉinoj, japanaj, k.t.p.), tiamaniere Havajanoj fariĝis minoritato en sia propra lando.

Je 1993 la usona prezidanto Bill Clinton subskribis Publika Leĝo 103-150; ĝi esprimas bedaŭron por la usona partopreno en la faligo de la havaja regno. La reprezantantoj al la usona Kongreso proponas ke estu leĝo ke ebligas la havajan popolon negoci kun la usona registaro nacio-al-nacio, en la sama maniero kiel la nativaj popoloj de Norda Ameriko.

Ŝajnas ke la detruon de la Havajaj kulturo kaj lingvo preskaŭ ne plu eblas ŝanĝi, sed lastatempe ekzistas lernejoj kiuj instruas havajalingve, kaj havajoj havas novan fieron post la cent-jara datreveno de la faligo de la regno.

Ekstera ligo