Esperanta alfabeto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e KALOCSAY Kálmán
Taw (diskuto | kontribuoj)
'de' en KALOCSAYa alfabeto ?
Linio 79: Linio 79:
Sed ĝi ne faciligis la distingon de kelkaj literoj. Estis propono de [[KALOCSAY Kálmán]] kiu estas kaj iomete internacia kaj faciligas la distingon:
Sed ĝi ne faciligis la distingon de kelkaj literoj. Estis propono de [[KALOCSAY Kálmán]] kiu estas kaj iomete internacia kaj faciligas la distingon:


:a, be, ce, e, ef, ge, ha,
:a, be, ce, de, e, ef, ge, ha,


:i, je, ka, el, om, en, o, pa,
:i, je, ka, el, om, en, o, pa,

Kiel registrite je 16:56, 5 maj. 2002

Esperanto > Esperanta alfabeto < Ortografio



Kiam Zamenhof kreadis Esperanton, li dum ĉiuj fazoj uzis kiel bazon la latinan alfabeton kun ties suplementaj leteroj J, j, K, k, U, u, kaj Z, z, sed mankanta je Q, q, X, x, Y,y (W, w uzatis en Praesperanto). Li ankaŭ scipocis la cirilan, la grekan kaj la hebrean alfabetoj. Ke li tamen elektis la latinan, anstataŭ ekzemple la grekan aŭ mem-inventitan, eble klarigas la fakto, ke ĝi jam dum la vivo lia estis la universale plej konata lingvo, uzita por surpaperigi lingvojn el ĉiuj lingvaj familioj kaj ankaŭ uzata science.


Ĉar Zamenhof alstrebis la idealon de Alfabeto: unu fonemo - unu litero, li malŝatis kombin-literojn kiel franca ch [ŝ] aŭ hungara sz [s]. Tial, frue al li alvenis la ideon de ĉapelitaj literoj: Per supersigno montri sonon, por kiu mankas al la latina alfabeto memstara signo. Dum la praesperanta epoko li uzis signojn inspiritajn de la Pola ortografio, ekzemple s kun

akuta supersigno por hodiaŭa "ŝ". Finfine venis al li la ideo utiligi la francan cirkumflekson aŭ "ĉapelon" por bel-maniere moldi la necesajn literojn, unikaj al Esperanto: Ĉ, ĉ, Ĝ, ĝ, Ĥ, ĥ, Ĵ, ĵ, Ŝ, ŝ. La "luneton" super la ŭ li prenis el la cirila alfabeto - do ne tutlatinas nia skribo!


Jen la 28-litera Esperanta alfabeto, kian ni uzas hodiaŭ:


Majuskle: A - B - C - Ĉ - D - E - F - G - Ĝ - H - Ĥ - I - J - Ĵ - K - L - M - N - O - P - R - S - Ŝ - T - U - Ŭ - V - Z


Minuskle: a - b - c -ĉ - d - e - f - g - ĝ - h - ĥ - i - j - ĵ - k - l - m - n - o - p - r - s - ŝ - t - u - ŭ - v - z


La majuskloj uzatas:


  • Dekorcele
  • Komence de propraj Nomoj. (Kio estas propra nomo, ja estas diskutebla. Kelkaj ekzemple majuskligas la komencan literon de naci-adjektivoj (Korea ktp.) kaj monatoj (Junio ktp.), aliaj ne.)
  • Komence de nomigita ne-nomo, ekzeple dio (sankta super-estulo) > Dio (Alaho).
  • Komence de pronomo kiel signo de respekto: "Mi ĵuras je Li, Dio en la ĉieloj."; "Tre kortuŝis min Via letero..."
  • Komence de nova frazo, plej kutime post la signo ".". Kelkaj ankaŭ majuskilgas post la signo ":", aparte se vere sekvas frazo.
  • Por markigi akcenton en esperant-literaj prononcihelpoj: Eisenhower [AJZnhaŭa]]


Alie uzatas la minuskloj.


Nomoj de la esperantaj literoj

Oni simple prononcas la vokalojn laŭ si mem: a - a; e - e ktp. Pri konsonantoj, oni postmetas o: b - bo; ĥ - ĥo; ŭ - ŭo ktp.


La regula formiĝo de la nomoj de la literoj malfaciligas la distingon inter la literoj kiam aŭditaj. Unu sistemo por eviti tiun ĉi problemo estas nomi la literojn per tutaj vortoj, ekzemple "amo", "barbo", "cico", "ĉaĉaĉao", ktp. Multaj tiaj proponoj troviĝas jene.


Sed ankaŭ estis proponitaj novaj nomoj por la literoj. Gaston WARINGHIEN proponis en 1951 en la revuo Esperanto sistemon kiu provas resti en la limoj de la fundamento sed varii la sonojn de tro similaj literoj per uzi la finaĵon -a anstataŭ -o:

a, ba, co, ĉo, da, e, fo, ga, ĝa, ha, ĥo, i, jo, ĵa, ko, lo, mo, na, o, po, ra, so, ŝo, to, u, ŭo, va, za

En kunmetaĵoj, oni konservu la finaĵon, kaj diru ekzemple "la naa potenco." Laŭ la Plena Analiza Gramatiko, tiun ĉiu sistemon uzadis doktoro Sirk ĉe liaj prelegoj en la Someraj Universitatoj sen ia ĝeno, sed la sistemo ne tute kontentigas pro sia arbitreco.


Aliaj proponoj provas esti pli internaciaj, kiel tiu de doktoro Belinfante en Scienca Revuo en 1951:

a, be, ce, de, e, ef, ge, haĉ, i, jot, ka, el, em, en, o, pe, er, es, te, u, vi, ŭe, zet
kaj por supersignataj estis proponitaj inter aliaj, ĉe, ĝo, ĥa, ĵe, ŝa, ŭo

Sed ĝi ne faciligis la distingon de kelkaj literoj. Estis propono de KALOCSAY Kálmán kiu estas kaj iomete internacia kaj faciligas la distingon:

a, be, ce, de, e, ef, ge, ha,
i, je, ka, el, om, en, o, pa,
er, es, ta, u, ve, ĉa, ĝe,
ĥi kaj ĵi, eŝ, ŭo kaj ze,
plus ku, ikso, ipsilono,
jen la abece-kolono.



Kritikoj kontraŭ la esperanta alfabeto

  • Ĝi estas latineca, do ne vere internacia. Ni skribu Esperanton arabe, hebree ktp.


Vere, tio argumento nesolidas, ĉar ĉiukontinente uzatas latinecaj skriboj, ekzemple en la jenaj lingvoj:


Samea (Eŭropo) - Svahila (Afriko) - Ajmara (Sudameriko) - Inuita (Nordameriko) - Vjetnama (Azio) - Maoria (Oceanio)


  • La fina j aspektas barbara.


Nu, ĝi facile distingas "balai" disde "balaj", "unui" disde "unuj" ktp. Ĉu "balay", "unuy" ktp. pli bone aspektas al iu, estas demando pri kutimoj kaj individua gusto.


  • Uzi c por [ts] anstataŭ latina [k] estas barbaraĵo.


Nu, tiam ankaŭ la Slavoj, la Hungaroj, ktp. estas barbaroj. Denove, temas pri alkutimiĝinteco.



Tion diris amiko de Zamenhof. Cetere, Zamenhof estis okulisto.


  • La ĉapelitaj literoj estas neskribeblaj, do bremsas la progreson de Esperanto.


Kiel montras al ni la Vikipedio kaj Unikodo, tiu argumento pli kaj pli perdas forton.

Ĉiuokaze, ja ekzistas aliaj manieroj literumi ilin. Vidu je X-sistemo.



/Priparolu