Ferenbalm: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 28: | Linio 28: | ||
==Najbaraj komunumoj== |
==Najbaraj komunumoj== |
||
La komunumo Ferenbalm limas en nordo al [[Gurbrü]], en nordoriento al [[Wileroltigen]], en oriento al [[Mühleberg BE|Mühleberg]], en sudoriento al [[Laupen]], en sudo al la [[eksklavo]] [[Wallenbuch]] de la [[Kantono Friburgo|friburga]] komunumo [[Gurmels]] ([[Kantono Friburgo|FR]]), en sudsudokcidento al [[Kriechenwil]], en sudokcidento al [[Ulmiz]] ([[Kantono Friburgo|FR]]), kaj en nordokcidento al [[Reid ĉe Kerzers]]. |
La komunumo Ferenbalm limas en nordo al [[Gurbrü]], en nordoriento al [[Wileroltigen]], en oriento al [[Mühleberg BE|Mühleberg]], en sudoriento al [[Laupen]], en sudo al la [[eksklavo]] [[Wallenbuch]] de la [[Kantono Friburgo|friburga]] komunumo [[Gurmels]] ([[Kantono Friburgo|FR]]), en sudsudokcidento al [[Kriechenwil]], en sudokcidento al [[Ulmiz]] ([[Kantono Friburgo|FR]]), en okcidento al [[Gempenach]], kaj en nordokcidento al [[Reid ĉe Kerzers]]. |
||
==Trafiko== |
==Trafiko== |
Kiel registrite je 15:40, 18 mar. 2012
Ferenbalm | |
---|---|
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee | |
Bieno Statthalterhof en Ferenbalm | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Laupen |
Koordinatoj | 46° 56′ 53″ N 7° 12′ 40″ O / 46.94806 °N, 7.21111 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 56′ 53″ N 7° 12′ 40″ O / 46.94806 °N, 7.21111 °O (mapo) |
Areo | 9,18 km² |
Alteco | 485 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3206 |
Komunumkodo | 0662 |
Mapo de Ferenbalm | |
Ferenbalm estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Laupen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1266 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
La komunumo Ferenbalm situas en la Svisa Mezlando ĉe la okcidenta flanko de la rivero Sarino proksimume 20 kilometrojn okcidente de la centro de la federacia urbo Berno. Sarino formas en nordoriento de la komunumo imprensas kanjonon, kiun la aŭtovojo pasas per giganta ponto. La komunumo konsistas el la ok vilaĝoj Ferenbalm (nomdona vilaĝo sur alteco de 485 m s.m. en okicdento de la komunumo), Biberen (sur alteco de 479 m s.m. en sudo de la komunumo ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 1), Gammen (eksklavo sude de la cetera komunuma teritorio sur alteco de 529 m s.m.), Jerisberg (kie situas la stacidomo Ferenbalm-Grurü sur alteco de 496 m s.m. kun la setlejoj Jersiberghof kaj Jersiberg), Haselhof (sur alteco de 495 m s.m. en sudoriento de la komunumo ĉe la bordo de la kanjono de Sarino), Kleingümmenen (sur alteco de 495 m s.m., kie troviĝas la stacidomo Gümmenen, kaj kiu fakte komplete kunkreskis kun Gümmenen, kiu apartenas al la najbara komunumo Mühleberg), Rizenbach (sur alteco de 516 m s.m. sudoriente de la centro de la komunumo ĉe la disbranĉiĝo de la kantona ĉefvojo n-ro 10 de la kantona ĉefvojo n-ro 1) kaj Vogelbuch (sur alteco de 543 m s.m. oriente de Ferenbalm). [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,18 km², de kiuj 19,0% estas kovritaj de arbaro, 67,9% servas por agrikulturo kaj 11,4% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Ferenbalm limas en nordo al Gurbrü, en nordoriento al Wileroltigen, en oriento al Mühleberg, en sudoriento al Laupen, en sudo al la eksklavo Wallenbuch de la friburga komunumo Gurmels (FR), en sudsudokcidento al Kriechenwil, en sudokcidento al Ulmiz (FR), en okcidento al Gempenach, kaj en nordokcidento al Reid ĉe Kerzers.
Trafiko
Tra Ferenbalm pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko tra Berno al Ĝenevo, de kiu sur la komunuma teritorio disbranĉiĝas la kantona ĉefvojo n-ro 10 al Neŭŝatelo. La nordan limon de la komunumo formas la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la komunumo en Kerzers. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Neŭŝatelo al Berno, kaj ankaŭ la stacidomo Gümmenen situas fakte en Kleingümmenen sur la teritorio de la komunumo Ferenbalm. Dum la labortagoj ekzistas krome buslinio de Morato al la stacidomo de Gümmenen.
Historio
La politika komunumo Ferenbalm estis fondita post la Helveta Revolucio de la jaro 1798 per kunigo de la vilaĝoj Biberen, Ferenbalm, Gammen, Jerisberg, Haselhof, Kleingümmenen, Rizenbach kaj Vogelbuch.
Vidindaĵoj
La bieno Althus en Jerisbergerhof estas protektita objekto de nacia signifo. En la domo nuntempe situas la kamparana muzeo.
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ferenbalm – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Bieno Althus en Jerisbergerhof, kie nuntempe troviĝas la kamparana muzeo
|