Uzanto-Diskuto:Chuck SMITH: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
respondis al KuboF
Linio 419: Linio 419:
: Fakte la menciita permesilo CC BY-SA-NC estas maltro libera - Vikipedio postulas liberecon almenaŭ je la grado de CC BY-SA. Mi rekomendas ŝanĝi la permesilon de [[:Dosiero:Vikichuck.png]] al CC BY-SA (kio nun eblas pro liberigo de Vikimediaj markoj, enkalkulante [[:File:Wikipedia-logo-v2-eo.svg]]). Por la emblemo ni povus jam nun uzi ''justan uzon'', tamen, se vi akceptas liberigon de la <s>emblemo</s> bildo, ni ĝojos ŝovi ĝin al Komunejo. Amike. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 11:44, 22 Mar. 2015 (UTC)
: Fakte la menciita permesilo CC BY-SA-NC estas maltro libera - Vikipedio postulas liberecon almenaŭ je la grado de CC BY-SA. Mi rekomendas ŝanĝi la permesilon de [[:Dosiero:Vikichuck.png]] al CC BY-SA (kio nun eblas pro liberigo de Vikimediaj markoj, enkalkulante [[:File:Wikipedia-logo-v2-eo.svg]]). Por la emblemo ni povus jam nun uzi ''justan uzon'', tamen, se vi akceptas liberigon de la <s>emblemo</s> bildo, ni ĝojos ŝovi ĝin al Komunejo. Amike. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 11:44, 22 Mar. 2015 (UTC)
:: Supozeble Chuck ne respondos al vi ĉi tie, ĉar li delonge ne sekvas la agadon en la Vikipedio en Esperanto (li laste redaktis antaŭ du jaroj, kaj nur malmute), sed mi mem konsentas kun viaj konkludoj kaj ĝojas, ke la bildoj povos resti, jam pro ilia historia valoro rilate la ekeston de nia enciklopedio. --[[Uzanto:Blahma|Marek &#34;Blahma&#34; BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 23:11, 24 Mar. 2015 (UTC)
:: Supozeble Chuck ne respondos al vi ĉi tie, ĉar li delonge ne sekvas la agadon en la Vikipedio en Esperanto (li laste redaktis antaŭ du jaroj, kaj nur malmute), sed mi mem konsentas kun viaj konkludoj kaj ĝojas, ke la bildoj povos resti, jam pro ilia historia valoro rilate la ekeston de nia enciklopedio. --[[Uzanto:Blahma|Marek &#34;Blahma&#34; BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 23:11, 24 Mar. 2015 (UTC)
:: Mi konsentas pri tio. Bonvolu ŝanĝi ĝin laŭnecese. --[[Uzanto:Chuck SMITH|Chuck SMITH]] ([[Uzanto-Diskuto:Chuck SMITH|diskuto]]) 11:06, 22 sep. 2016 (UTC)


== president in 1950/1951 ==
== president in 1950/1951 ==

Kiel registrite je 11:07, 22 sep. 2016

...

Saluton, Chuck - Mi esperas, ke vi legas ĉi tiun paĝon nuntempe. Temas pri alvoko alilingvigi (esperanten kaj ĉefe diverslingven) artikolon pri Sam Green por diskonigi lian plej novan filmon kiu prezentas Esperanton. Nu, kie ni alvoku por informi vikipediistojn pri la laborbezono?? La jahua retlisto de vikipediidtoj ŝajne dormas..., aŭ almenaŭ ne viglas. --Fanoler


Saluton Chuck, mi celas traduki regularon de ĉeĥa kartludo mariáš. Mi jam presigis viajn Esperantlingvajn tradukojn por unuigi terminaron kie eblos, tamen laŭ rakonto de Marek Blahuš vi eble havas pendantajn verkojn, kiuj ankoraŭ ne estas en Vikipedio. Krome, mi demandis Ĉeĥan Asocion de mariaĝo ĉu eblos publikigi la tradukon laŭ libera licenco... --Jan POPELKA


Mi ne bone komprenas kial oni ŝanĝis Matthew WEBB al Vikipedisto Matthew WEBB.

Estis pro la fakto ke mi korektis 200 artikolojn samtempe, kaj bedaŭrinde pensis ke Matthew WEBB estis Vikipediisto. haha Mi provos pli zorgi estontece... --Chuck SMITH
Matthew WEBB certe ne estas Vikipediisto. Sed i.a. Dekerido jes estas, kaj kvankam li estas ankaŭ tradukisto, mi pensas, ke eble sufiĉus Vikipediista paĝo pri li.
--VerdLanco (diskutu) 12:06, 7. Jan 2005 (UTC)
Forigo
Saluton Chuck SMITH, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Yekrats (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kio Okazas".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Chuck, ĉu ne estus pli bone en la lasta frazo Centra Oficejo; cetere ĉu vi ne volontulas de januaro 2003 j. ??? (aŭ konscia eraro?) Vitred 21:30, 29. Maj 2003 (UTC)


Saluton, Chuck - Ĉu eblas meti komputil-faritan "Novaj Paĝoj"-sekcion ĉe la Ĉefpaĝo, kiel en la angla versio? --Gabriel BEECHAM

Bone, simple kreu ligilon al http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Newpages --Chuck SMITH



Saluton. Mi havis ideon, sed mi ne povas fari ĝin. Mi ne povas redakti la paĝon Speciala:Booksources, kaj mi pensas ke ni bezonas ligilojn al Esperantaj librovendejoj. Mi proponas:

-- Dale GULLEDGE 25-a de julio, 2003

Hi Chuck, all well? Back in Holland after a long journey. Brion told me the Esperanto documentary went fine, good to hear. Visited Madurodam?

I have given some thought to your suggestion about articles that appear in most wp's. It can be done. I will have to match articles in different wp's based on interlanguage links, and hope that crosslinks are compatible (en:x may link to eo:y which links to en:z) A good spinoff might be that I can produce lists of missing interlanguage links. That might justify the effort. I will put it on my to do list, which is rather long though.

First I will concentrate on statistics proper, and add some line graphics. (e.g. growth of all wikipedia's , like the ones done with Excel now)

By the way, are the stats already mentioned on eo:? ( http://www.wikipedia.org/wikistats/EO/Sitemap.htm )

Cheers, Erik

Ja, het is een link in de pagina: Vikipedio:Multlingva_statistiko. Je naam is echt daar ook! --Chuck SMITH 16:34, 22. Sep 2003 (UTC)

Chuck ! ĉu vi foje rigardas ĉi paĝon ? Estas iaj pendantaj demandoj : pri HasharBot, pri la ada enmeto de ligoj al ne jam vere ekzistantaj vikipedioj, pri la artikolo por la revuo Esperanto (01/04). Kaj laste ĉu vi (aŭ alia anglalingvano) povus iom pli redakti la anglan artikolon pri Teodoro Ŝvarc, kiun mi redaktis instigite de Zanimum. Vi povas helpi vin de Teodoro ŜVARC kaj de la eksteraj ligoj anglalingvaj. Arno Lagrange 11:09, 18. Nov 2003 (UTC)

Mi pardonpetas, mi ne havas tiom da tempo por okupiĝi pri Vikipedio kiel mi klarigis antaŭe. Estus bone se iu povus funkciigi HasharBot, sed kiel mi diris, mi ne havas tempon por tio. Vi rajtas forbari la neensalutinto kiu enmetas interlingvajn ligilojn al alilingvaj artikoloj kiuj ne ekzistas. Mi esperas ke ĉi tio helpas. Mi sentas tute streĉita nun pro miaj devoj en Esperantujo... mi esperas ke vi komprenas. Mi ege dankas pro via verkado de la artikolo por Esperanto! --Chuck SMITH


Arno Lagrange atendas respondon al siaj lastaj retmesaĝoj.

Mi jam sendis mesaĝon kaj mi espereble parolos kun vi ĉi-vespere telefone. --Chuck SMITH 17:57, 4. Dec 2003 (UTC)~



Saluton!

You might be interested in a meetup for Wikipedians being set up in The Hague or Rotterdam, 21. August. If you're interested, see nl:Wikipedia:Ontmoeten. - Andre Engels 11:47, 24. Jun 2004 (UTC) 11:43, 24. Jun 2004 (UTC)

Well, I now live in Calgary, Alberta, Canada, so I won't be able to come.  :-( --Chuck SMITH 20:07, 28. Jun 2004 (UTC)


Hoj!

Strangaĵo ĵus okazis. Mi babilis kun mia najbarino pri miaj studoj post liceo, kaj diris al ŝi, ke mi studos lingv(istik)o(j)n. Ŝi demandis, kiujn lingvojn mi parolas/lernas, kaj mi al ŝi demandis, ĉu ŝi konas Esperanton. Ŝi parolis pri homo kun la nomo Chuck SMITH, kun kiu ŝi laboris. Diris ŝi al mi, ke li estas programisto kaj vojaĝis ofte. Sed ŝi ne kredis tiam, kiam mi diris, ke mi iel konas la nomon! Ĉu vi konas je Heidi BINGEMAN, el Lebanon(o), Pensilvanio? Min surprizis tia ĉi informo pro la grava manko da Esperantistoj ĉi tie.--Kevno 01:20, 1. Jun 2009 (UTC)

Teĥnika afero

Salut'

1. Se mi ensalutas, mi ne vidas la supran redaktan vicon. 2. Ĉu ne eblas aperigi (en 2 vicoj) la specialajn esperantajn literojn (ĉefe Ĉ) sub aŭ super serĉu. Nun aperas nur la majusklaj literoj, sed se miensalutas ne povas ilin dekopii, ĉar tiam tiu vico iĝas butono.

Alia 3. Kiujn filmojn vi sinkronizis por DVD?

Futbalo, piedpilk-o -ado -oludo kaj rugbeo

Redaktante artikolon pri rugbeo, kaj provante ligi kun la parencaj sportoj, mi stumblis pro granda ĥaoso. Aperas foje Piedpilkado kiu ne estas PIVa, 'ado' ne erara sed ne utila, same kiel piedpilkadoludo.

Aliflanke, en PIV ekzistas du vortoj difinitaj kiel sinonimoj: futbalo kaj piedpilko, kiu ambaŭ difinas "soccer" kaj do ne estas vorto por kanada, usona aŭstrala aŭ gaela "futbalo". Ĉu oni iel povus decidi ekzemple ke "piedpilko" estu nur "soccer", kaj "futbalo" la diversaj kuzoj de rugbeo ? (PIV sekvu !...) Post debato k konsento oni povas reguligi la diversajn ligojn kaj titolojn de paĝoj... --Ssire 11:57, 5. Aŭg 2004 (UTC)

PLU. Baldaù okazos reeldono de la nova PIV. Mi starigis la demandon al la reviizanta teamo kaj jam ricevis respondon: Fakte estos la malo: Jam en PIV troviĝas multaj difinoj uzantaj "futbalo"=soccer. Do "piedpilko" restas libera por preni pli larĝan difinon: ĝi ne plu estos strikta sinonimo de futbalo sed estos io kiel "Piedpilko: futbalo kaj ties variantoj ekz.: usona piedpilko. Ŝajnas al mi inda sekvi tion...Mi tuj aktualigos en tiu maniero--Ssire 17:01, 5. Aŭg 2004 (UTC)

Rilate Ionel ONET kaj ...

  • Saluton! Mi ĝojas havi kialon konzakti administranton. Unue temas pri Vikipedio:Vikipediistoj_de_Rumanio. Mi rimarkis la erareton nur kiam mi volis sendi mesaĝon al Ionel. Vi listigis artolon Ionel ONET ne lian Vikipediistan nomon. Bv. korekti!
Laŭ mia scio, Ionel ne havas kromnomon ĉe Vikipedio, sed li ja kontribuis, do verŝajne indas simple lasi ĝin kiel ĝi estas. Se vi volas mesaĝi lin, lia retpoŝto estas ionel(ĉe)co.uea.org.

Demano: Ĉu vi havas aktualan retadreson? Vi trovos mian ĉe [1].

  • Mi alvenis komence de ĉi tiu semajno al Vikipedio kaj jam havas amason da demandoj. Bonvolu vidi Gangleri kaj ankaŭ en:User:Gangleri kune kun . Mi listigis demandoliston en la angla ĉe [2]. Bonvolu preterpasi! Vidu ankaŭ 3.
Indas fari teknikajn demandojn al Brion VIBBER.
Dankon por ĉiuj respondoj. Mi aliĝis al bugzilla. Brion ne emas "Talk".

Demando: Ĉu estas konsilinda hejmiĝi ĉe test.wikipedia.org aŭ ne? Ĉu oni povus perdi sian labo(eg)on?

Mi ne komprenas vian demandon, ĉu vi povus klarigi?
Mi pensis pri granda "system crash" kiu povus okazi. Tiu povus okazi kie ajn sed kiel jam indikas la nomo http::/test.wikipedia.org/ temas prio iu loko, kie oni eksperimentas. Tial la demando: Puvus okazi ke ĉio, abssolute la tuta laboro estus for?

Demano: Kion e-aj Vikipediistoj priatentu? Ĉu ekzistas listo pri linkvokonoj? Hobioj?

Vi povas verki artikolojn laŭ la listo ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Wantedpages aŭ alimaniere vi povus simple sekvi la indekson de la ĉefa paĝo de Vikipedio.
  • Mi sciigos vin ankaŭ pri la ekrannomoj ĉe ICQ, AIM, Yahoo ktp. Nun jam estas treege malfrue. Atendante Vian respondon amike salutas Reinhardt. Ĝis ! Gangleri 02:21, 26. Sep 2004 (UTC)
Vi povas kontakti min per AIM... mia nomo tie estas amuzulo.
Mi estonte denove estos ĉe ICQ 317732084, AIM kaj YahooMessenger lenauschule.
  • Mi enmetis ==...== Komence de Via Vikipediista_diskuto. Tiamaniere estas pli facile mencii kontribuojn de aliaj paĝoj. Vidu In Esperanto. Ĝis la Gangleri 14:11, 26. Sep 2004 (UTC)


Kara Ĉako, helpu, mi petas vin, kun elŝuto de la Vikipedio,

laŭ via rekomendo mi elŝutis la tomeriader-programon, kaj ankaŭ la Vindozo-Unikode datumaron ...EO_PC - kaj - tio NE FUNKCIAS! Mi povas rigardi en la programo NewsRaider multajn BBC-novaĵojn, sed KIEL mi devigu la programon, ke li VIDIGU ankaŭ la Vikipedion, kaj ke ĝi ELŜUTU ĜIN?

Ĉar mi ankaŭ en la ĉĥa kaj angla vikipedioj laboras, similaj downloads estus tre taŭgaj helpiloj por mi por plua laboro (preparado de novaj artikoloj hejme - ĉar konekti la interreton mi povas nur en mia laborloko)

Por via helpo mi estos tre dankema al vi. --Jan 14:20, 5. Jan 2005 (UTC)

Hmmm... ĝi funkciis por mi. Mi bedaŭrinde ne scias kiel helpi. Nu, eble indas kontakti Andre Engels, sed per la angla Vikipedio ĉar li ne komprenas Esperanton. Mi esperas ke tio helpas. --Chuck SMITH 03:18, 6. Jan 2005 (UTC)

Kolorado kaj Koloradio

Saluton,

antaŭ kelkaj tagoj mi proponis alinomi la artikolon "Kolorado" al Koloradio, laŭ PIV kaj PIV2. Protestoj ne venis, sed ĉar mi mem iam kreis transdirektan artikolon "Koloradio" kaj eĉ ŝanĝis ĝin, ne plu eblas por ordinarulo forigi ĝin. Ĉu vi konsentas al la alinomado kaj pretas forigi la artikolon "Koloradio" aŭ eĉ tuj fari la alinomadon?

Mi, kompreneble, povus simple kopii la enhavon de Kolorado al Koloradio, sed perdiĝus la historio.

Vikipedie salutas --Ismo 22:13, 26. Jan 2005 (UTC)

Estimataj Administrantoj, saluton!

Kial mi skribas al vi ĉi tiun amasan leteron? Fakte ĝi estas plendo.

Ĉu vi povus, mi petas vin ĉiujn, rigardi al la Vikipedista_diskuto:Petr_Tomasovsky kaj Vikipedista_diskuto:Jan??? Ankaŭ Diskuto:Maria_Teresia.

Mi opinias, ke tiu ĉi Vikipedisto AROGAS (en plena senco de la nocio difinita en PIV) ĉiujn regulojn kaj kutimajn procedojn en Vikipedio.

Almenaŭ en alilingvaj Vikipedioj la administrantoj klopodas pri kunordigo de ĉiuj trovitaj informoj al koncerna artikolo.

Ja la vero, kvankam estas iu aŭ io kontroversa, devas esti en la enciklopedio priskribita el ĉiuj eblaj vidpunktoj. Ja NEŬTRALECO de la enciklopediaj artikoloj estas unu el la bazaj principoj de Vikipedio. Per tia neŭtrala sinteno ni ja proksimiĝas al la VERO pri la artikolaj temoj kaj krome montras al la neesperantista mondo, ke ni ne estas ĉiuj nur fanatikaj verduloj, sed ke ni uzas nian lingvon sammaniere objektive kaj praktike kiel ĉiuj aliaj lingvo-uzantoj de ajn lingvo.

Ĉu oni toleru krome VULGARAN traktadon inter la Vikipedistoj?

Kio koncernas la komunikadon inter Jan kaj Petro, la neŭtralan vidpunkton montris unusola plia diskutanto Vikipediisto:Narvalo - jen lia lasta vorto Ŝajnas, ke ŝi rajtis iĝi imperiestrino..ktp. Lia racia aliro, mi pensas, fontas el scio de aliaj lingvoj, nur de Esperanto.

Krome Petro ne skribas enciklopediajn artikolojn (kiujn li nomas „detala biografio“), sed simplajn listoj de amasigitaj datoj kaj eventoj.

Mi havas tiun ĉi labor-planon: Diskuto: Maria Tereza (Aŭstria)

Mi scivolas pri viaj reagoj. Jan --Jan 17:34, 17. Jun 2005 (UTC)

Saluton, Wikimania!

Dear Chuck, long time no see :-) I hope the fall is treating you well.

Check out the current bid to have Wikimania '06 in Boston : m:Wikimania_2006/Boston Please add yourself to the local team if you'd be interested in helping organize it; we could use more multilingual help, and better outreach to the Eo: and related communities. Also make any suggestions you have on how to make the next wikimania better; orgs or people to coordinate with, parallel events to hold, &c. Sj 05:19, 2. Okt 2005 (UTC)

Esperantigado

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post diskuto, REKOMENDAS:

a) Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiuj aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj, malgraŭ rekomendi ĝian pliprecizigadon, ĉefe pri prononchelpo kaj transalfabetigaj sistemoj; tio signifas, inter alie:

  1. Kiel ĝenerala regulo ne esperantigi proprajn nomojn; ĉiuj nomoj troviĝu je la originala formo, kun alidirektiloj el la eventualaj esperantigoj;
  2. Escepte al antaŭa regulo, esperantigu nomojn de landoj, subŝtatoj, historiaj regionoj kaj metropoloj (grandaj urboj) kiuj kutime estas esperantigataj. Ili troviĝu je la koncernaj titoloj, kun alidirektilo el la originala nomo.
  3. Nepre klopodi klarigi per esperanta alfabeto (aŭ ankaŭ IFA-alfabeto) la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve;

b) Se iam nomo estis esperantigita, ĉefe en publikaĵoj, dum kongresoj aŭ de especifaj grupoj:

  1. Klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo.

Wikimedia Canada

Hi there! I'd like to invite you to explore Wikimedia Canada, and create a list of people interested in forming a local chapter for our nation. A local chapter will help promote and improve the organization, within our great nation. We'd also like to encourage everyone to suggest projects for our national chapter to participate in. Hope to see you there! -- en:user:zanimum

Redaktado

Saluton Chuck, mi legis vian kontribuon en diskuto pri majuskligo de familiaj nomoj. Mi volus demandi vin, se verkistoj verkas siajn verkojn por pluajn legantojn (kiel ankaŭ vi emfazis tion), ĉu ili faras tion senpage, sen salajro? Mi volus demandi vin, ĉu oni konsideras pri pagata redaktado por tiuj, kiuj volus dediĉi sin al Vikipedio serioze kaj por daŭra tempo (se ni redaktas por aliaj)? Ekzemple el la mono de monkolektoj? Aŭ ĉu oni opinias, ke bona redaktado kostas nin vikipediistojn neniom? Ĝi kostas nin tempon, dum kiu ni serĉas temojn, kiun ni poste tradukas, kaj por tiu oni en la nuna moderna mondo pagas. Kaj ke ni estas esperantistoj, per kies lingvo oni parolas ĉie kaj nenie? Eble ĝuste tial. Sincere kaj vikie Petro 15. Feb 2006 10:25 (UTC)

Laŭ mia scio, la solaj homoj kiuj ricevas pagon de la VP estas programistoj, sed mi povas esplori la aferon. --Chuck SMITH 10:48, 15. Feb 2006 (UTC)
Skribinte pri bonaj artikoloj mi opinis ekz. la jenajn, kiujn mi verkis (mi ne scias, ĉu vi konas mian redaktadon, tial mi notas almenaŭ kelkajn el ili): Arta sketado, Historio de arta sketado, Borobuduro, Portugalio, Eritreo, Goao, Tomáš Garrigue MASARYK, Ludvík SVOBODA, Václav HAVEL kaj pluaj ĉeĥoslovakaj prezidentoj, Ĉeĥio, Moravio, Šilheřovice, Fortikaĵoj en Eŭropo kaj multaj aliaj, kiuj poste fariĝis artikolo de la semajno. Se ni estus pagataj, Esperanto-Vikipedio povus havi multe pli de tiaj artikoloj, ĉar unue: ni estus motivigitaj kaj due, Esperanto certe allogus pli da vikipediistoj, kiuj klopodus verki bonstile. Petro 15. Feb 2006 19:06 (UTC)
Saluton Chuck, ĉu vi jam esploris ion pri mia demando rilatanta al la pagado de vikipediistoj? Ankoraŭ mi havas novan demandon: ĉu iu el ekz. UEA (aŭ aliaj e-o organizoj) legas aŭ interesiĝas pri Vikipedio en Esperanto? Ĉi tie aperas novaj "redaktantoj", sed pli prefere skribaĉuloj, kiuj kondutas laŭ maniero, ke "apenaŭ ili scias teni skribilon, jam ili estas verkistoj". Se ni havos plurajn tiajn skribaĉulojn en Vikipedio, ni povos ankoraŭ longe aŭdi mokon: Kion vi (esperantistoj) faris dum 119 jaroj (ekde 1887), 200, 300, 400 jaroj, ke vi volas, ke Esperanto estu agnoskata lingvo? Rigardu, kiel vi skribas en Vikipedio! (Unufrazaĵoj, artikoloj skribitaj per kripligita Esperanto) Tial mi denove demandas: Ĉu iu interesiĝas pri Vikipedio el "oficialaj lokoj"? Aŭ ĉu ĝi estu amuzejo por lernantoj? En firmaon ankaŭ ne povas veni ĉiu farante tie, kion ajn li volas. Sincere Petro 11. Mar 2006 13:39 (UTC)
Bedaŭrinde ne eblas pagi vin aŭ aliajn kontribuantojn. Ni fakte delonge jam petis tion de "oficialaj organizoj" kaj neniu interesiĝis. Malgraŭ tio, ŝajnas ke la Vikipedio daŭre bone kreskas. --Chuck SMITH 13:44, 13. Mar 2006 (UTC)

Forigi dosierojn

La Esperante "Images for deletion" estas kie? Mi volas forigi ĉi tian dosieron, ĝi estas en Commons.--La Ikirojdo|Vidu mian diskuton 02:43, 22. Maj 2006 (UTC)

Artikolo en Monato

Saluton Chuck, mi planis sendi la numeron de Monato en kiu aperas via intervjuo okaze de la 50000a artikolo, sed mi vidas, ke mi ne posedas vian adreson. Bv. sendi ĝin al redakcio (ĉe) monato.net. Koran dankon!

Chuck, bv. relegi je Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj kaj je Vikipedio:Nomoj de titoloj. "Durham, Anglio" kaj "Durham, Norda Karolino, Usono" devas esti simple "Durham (Anglio)" kaj "Durham (Usono)". Mi tuj ŝanĝas, sed mi ne ĉiam povos ŝanĝi estontece! ;-) Bab 13:54, 17. Sep 2003 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi eĉ ne konis tiun paĝon. tio okazas se oni estas for dum sep semajnoj... --Chuck SMITH 19:15, 17. Sep 2003 (UTC)

Temas pri redakteto de la artikolo tiel ke konformas pli bone kun la Gvidilo por biografioj. Ne estis io granda. Kriĉjo 01:02, 27. Okt 2003 (UTC)



Nu ĉu ĝenas atentigi ne ensalutintojn ke ili prefere ensalutu ? Min ĝenas ke grava procento de la kontribuoj aperas sen subskribo nek resumo. Kiel en tio kapti vandalismojn krom kontrolante unuope ĉiun kontribuon? Ju pli da ensalutintaj redaktantoj kaj da resumoj ĉe redaktoj des malpli da kontrola laboro ni havos. Se ni ne atentigos novulojn pri tio, fariĝos kutimo redakti nek ensalutinte nek sciigante resumon de la redaktado. Mi ŝatus ke la tendenco inversiĝu. En la franca- kaj angla-lingvaj vikipedioj ekzemple la proporcio da nek ensalutintaj nek resumitaj redaktoj estas multe pli malgranda. Tiulingvaj redaktantaroj alkutimiĝis respekti tiun regulon kiu ebligas veran kunlaboron. Nu, diru ! mi ne malafable esprimis miajn rimarkojn, ĉu ? Arno Lagrange 13:13, 6. Nov 2003 (UTC)

Jam venis unu pozitiva reago. Arno Lagrange



Kion vi opinias pri la adaj aldonoj de lingvaj ligiloj al ne jam ekzistantaj vikipedioj far anonimulo verŝajne ne eesperantoparaolanto ? Al mi ŝajans malseriozigi la projekton. Kiam ligilo kondukas al vera vikipedio en iu lingvo, estas bone ke la igo estu. Male ĝi devus aperi nur en aparta paĝo "iamaj eblaj vikipedioj". Mi emus forbari la IP-adreson por atentigi la ulon. Arno Lagrange 13:57, 14. Nov 2003 (UTC)


Chuck ne kredu ke vi perdis iun poŝtaĵon de mi : mi fakte redaktis la informeton por NUN kaj respondis la intervjuon por Ĝangalo, redaktis kaj poluradis la artikolon por esperanto-januaro 2004. Kaj mi preteratentis ke vi atendis ankaŭ tri alineojn por dissendo en listojn. Mi do se vi deziras faros ankaŭ tion. Arno Lagrange 09:28, 18. Dec 2003 (UTC)


Saluton! Mi pensas, ke mi ankoraŭ ne vidis ligon de nacilingva artikolo al Esperanta artikolo, kvankam estas multaj ligoj en la alia direkto. Ĉu indas aldoni tiajn ligojn, aŭ ĉu ni atendu novan version de la programaro, kiu aŭtomate aldonos ilin?


Saluton! La alilingva ligo ĉe Rosa LUKSEMBURG ne funkcias, ĉar la programo volas krei la literon ŭ en aliaj lingvoj. RK


Kara Chuck!

En la lastaj monatoj mia talenta lernanto kaj altklasa programisto Grigorij Grin el Germanio enmetas (sub plumnomo Marvin) en Vikipedion materialojn el la tria eldono de "Vojaĝo en Esperanto-lando".

En la lastaj tagoj ankaŭ mi mem enmetis kelkajn materialojn: http://eo.wikipedia.org/wiki/Klara_ZAMENHOF http://eo.wikipedia.org/wiki/%C5%A0t%C4%9Bp%C3%A1n_URBAN http://eo.wikipedia.org/wiki/Cezaro_ROSSETTI http://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandro_Zilbernik http://eo.wikipedia.org/wiki/Sakroj http://eo.wikipedia.org/wiki/Insultoj http://eo.wikipedia.org/wiki/L._N._NEWELL http://eo.wikipedia.org/wiki/Ivo_LAPENNA http://eo.wikipedia.org/wiki/Humphrey_R._TONKIN http://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandr_Andrejevi%C4%89_SA%C4%A4AROV

Hodiaŭ mi kun ĉagreno notis, ke iu Vinkomarkov forigis la materialon, kiun mi aldonis al la artikolo pri Eŭgeno Miĥalski: http://eo.wikipedia.org/wiki/E%C5%ADgeno_MI%C4%A4ALSKI http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=E%C5%ADgeno_MI%C4%A4ALSKI&action=history

Bonvolu sugesti al li, ke li restarigu mian tekston kaj ne plu faru tiaĵon.

Se io tia ripetiĝos, ni ĉesos kunlabori por Vikipedio.

Amike, Boris KOLKER


Se S-ro Kolker pli atente komparus la sinsekvajn artikolversiojn, li konstatus ke mi ne "forigis" la materialon, kiun li aldonis, sed enmetis la nuran detalon, kiu ne jam troviĝis en la antaŭa artikolo, (transskribo de la tribalingva nomo de Miĥalski) kaj forigis la ceterajn duoblaĵojn, trude enmetitajn meze de la artikolo, kun ekstera ligo al vojaĝo en Esperantolando.

Miaopinie, la vikipedio ne estas la ĝusta loko por listigi ĉiuj biografiajn noticojn, kiuj iam aperis ie pri iu aŭtoro. Oni prefere kunfandu la informojn en kohera artikolo.

Cetere, diri ke "Vojaĝo" estas la ĉefa informofonto estas iom troiga. Se necesus vere citi fontojn, tio estus "Enciklopedio de Esperanto" kaj la postaj esploroj de NikSt, Kornilov kaj Lukaŝeviĉ.

La strebo enmeti ie ajn la ŝablonon "Tio ĉi ĉerpas informojn el Vojaĝo el Esperantolando" pensigas min pri kaŝa reklamado, maltaŭga por vikipedio, eĉ se la menciita libro posedas nekontestindajn kvalitojn.

--Vinkomarkov 20:29, 26. Jun 2005 (UTC)


Multaj biografioj en Vikipedio konsistas el du partoj – unu el ili estas prenita el “Enciklopedio de Esperanto” kun ties ŝablono. Normale. Simile estas pri “Vojaĝo en Esperanto-lando”, kiu estas iomgrade moderna enciklopedieto de Esperanto (vidu la lastan alineon en la recenzo de Paul Gubbins en la revuo “Esperanto”: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4296 ). La biografioj en “Vojaĝo” estas koncizaj, enciklopedi-stilaj kaj fidindaj. Mi konas/is multajn biografiitojn (aŭ iliajn kunulojn) persone aŭ koresponde kaj povis trovi informojn el la unuaj manoj. Cetere, “tribalingva nomo” estas amuza “termino”. : -)

Boris KOLKER

Saluton!

Hi, my name is Moshe and I'm a 16-year-old male living in the United States. I'm keen on learning Esperanto, but don't really know how to go about doing it; I notice that you're an Administrator and was hoping you can direct me to some information regarding it. There aren't really any courses here where I live.

--MosheA 00:13, 29. Nov 2006 (UTC)

P.S. - I never really check my Esperanto Vikipedio account, but you can leave me a message on my English one at http://en.wikipedia.org/wiki/User_talk:MosheA

Hi, my dear ambassador :-)

Hi!

I just started an interest in esperanto, but I don't know it yet enough. For now I will just edit tables or numeric data here :-)

I need your help as an ambassador in two respects:

  1. I'd like my username renamed from "LouCrazy" to "Lou Crazy"; any bureaucrat should be able to do it, but I can't find any
  2. I'd like you to translate my user page to Esperanto (it's just a few words)

Can you help me?

--Lou Crazy 02:30, 3. Feb 2007 (UTC)

  1. Arno Lagrange should be able to help you change your username.
  2. If you could email me what you want me to translate from your user page in English, I could translate it to Esperanto.

--Chuck SMITH 10:41, 4. Feb 2007 (UTC)

La Volapuka Vikipedio

Estimata Chuck,

vi demandis al mi, kial mi komencis (tro?) rapide pligrandigi la Volapukan Vikipedion, sen samtempe atenti pri kvalito. Vere la Volapukaj artikoloj estas preskaŭ ĉiuj kopioj (ĝermoj) de geografiaj artikoloj (pri urboj) el aliaj Vikipedioj. Mi volas ĉi tie respondi kaj klarigi miajn kialojn. Mi ne scias, ĉu ili ŝajnos sufiĉe bonaj por vi; mi ŝatus ekscii vian opinion.

Fakte la ĝerma naturo (kaj la samtemeco) de la plej multaj Volapukaj artikoloj signifas, ke la kvalito de la tuta "Vükiped" ne estas komparebla al tiu de aliaj Vikipedioj. La Esperantlingva Vikipedio, ekzemple, estas multe pli interesa kaj informplena. Se vi volas, vi eĉ povus uzi la Volapukan Vikipedion kiel ekzemplo de tio, kio Vikipedio (principe) ne devus esti. Se vi jam faris tion, aŭ volas fari tion, mi certe bone komprenos. Mi eĉ konsentas, ke tiu opinio estas prava.

Sed, se mi tiel opinias, kial do mi (daŭre! ci-momente!) pligrandigas la Volapukan Vikipedion per robota kopio de tiel multe da samtemaj artikoletoj?

  1. Dum la pasinta jaro, post kelkaj monatoj de laboro en la "Vükiped", mi komprenis, ke ĝi neniam estos granda (aŭ eĉ vere bonkvalita) Vikipedio. Estas nuntempe pli-malpli 20-25 aliaj Volapukistoj; la plejparto estas komencantoj, kiuj tute ne kapablas skribi, aŭ eĉ legi, seneraran artikolon Volapuke. Tiuj malmultaj, kiuj povus fari tion, estas (escepte de du-tri uloj) pli konservemaj personoj, kiuj ne tre interesiĝas pri komputiloj, interreto aŭ vikioj. Mi sendis retleterojn (ekz. al la Volapuka grupo ĉe Yahoo); mi sendis poŝtajn leterojn al la lasta Volapuka gazeteto (Vög Volapüka); sed neniu interesiĝis. Mi estis do la sola persono, kiu volis verki artikolojn kaj plibonigi la Volapukan Vikipedion. La rezulto: "single-contributor bias". Estas laŭ mi bonaj artikoloj pri temoj, kiuj interesigas min (ekz. matematiko, paleontologio, filosofio; dinosaŭroj: Saurischia, Ichthyosauria; literaturaj aŭtoroj: Milan Kundera, Anaïs Nin; estintaj Volapukistoj: Arie de Jong, Moritz Obhlidal, Auguste Kerckhoffs); sed nenio pri temoj, kiujn mi ne tre ŝatas. Dependante nur de mi, la "Vükiped" neniam povus esti pli ol 1000-artikoleta kolekto de miaj personaj interesoj. Evidentas, ke mi necesas kunlaborantojn.
  2. Kion mi povus fari por allogi kunlaborantojn? Preskaŭ neniu konas Volapukon. La Esperantistoj ĝenerale konas ĝin, sed, jam laborante por Esperanto, la plejparto el ili ne volus kontribui al la disvastigo de alia planlingvo (kaj tute ne de Volapuko, kiun multaj Esperantistoj konsideras ekzemplo de "fuŝita" planlingvo). Post iom da tempo, venis al mi la ideo pligrandigi kiel eble plej multe la "Vükiped" (mi trovis en la Anglalingva Vikipedio multege da artikoloj robote skribitaj, evidente kopioj de baza modelo, pri Usonaj urboj -- kio donis al mi tiun ideon). Mi pensis, ke mi tiamaniere povus konatigi Volapukon al aliaj Vikipediistoj (kiuj alimaniere neniam eĉ aŭdis pri ĝi), kaj -- kial ne? -- interesigi kelkajn pri ĝi. Ĉu revo? Eble... Sed fakte mi jam ricevis mesaĝojn de kelkaj interesitaj personoj, kiuj volas ellerni Volapukon kaj poste eble kontribui al "Vükiped". Kiu scias?... Eble tiamaniere la kvalito de la Volapuka Vikipedio iam fariĝos pli bona. "L' espero, l' obstino kaj la pacienco..." :-) (Ĉu tio ŝajnas al vi ridinde? Nu, mi jam provis sendi leterojn, paroli, argumenti... Ĉu vi havas pli bonan ideon?)

Jen mia ideo. Sed vi ja povus demandi: ĉu tio ne estas malbona por Vikipedio kiel tuto? Mi certe konsentas, ke la kvalito de la Volapuka Vikipedio, kompare al la aliaj, estas malbona. Ĉu ĉi tio ne ridindigus la tutan Vikipedian projekton? Ĉu oni ne povus argumenti per ĝi, ke Vikipedio estas "aro da sentaŭguloj, kiuj skribas fuŝajn "artikoletojn" sen ia reala utilo"? Sed la Volapuka Vikipedio estas, kaj ĉiam estos, tre eta parto de la tuta Vikipedio: malpli ol 1%. Tiuj, kiuj volas ion konkludi, baze de la Volapuka Vikipedio, pri la naturo de la tuta Vikipedio, simple donas bonan ekzemplon de logika eraro. (Kaj ankaŭ samtempe evidentigas sian nescion pri la fakto, ke nura kvanto da artikoloj ne estas bona indikilo de Vikipedia kvalito: kiel oni povas legi en multaj paĝoj pri Vikipediaj statistikoj, estas aliaj pli bonaj indikiloj.)

Krome, estas aliaj Vikipediaj projektoj, kiuj eble neniam estos "bonaj, kvalitaj" Vikipedioj. Ne-Vikipediistoj povus demandi: kial estas Vikipedoj ekz. en mortintaj lingvoj kiel la Anglo-Saksona (Old English) aŭ la Antikva Greka? Ili ne havas denaskajn parolantojn; eĉ se la tre malmultaj specialistoj, kiuj kapablas skribi bonajn artikolojn en tiuj lingvoj, sukcesis en la faro de bona enciklopedio, kiu ja legus ĝin, krom tiuj samaj specialistoj? Al kiu aŭ al kio utilus tiaj enciklopedioj? Oni do povus jam tiel kritiki Vikipedion, eĉ sen la ekzemplo de Volapuka Vükiped. (Atentu, ke, kiel evidentas el mia laboro en Vükiped, mi tute ne opinias tiel; sed multaj personoj sendube povus esti konvinkitaj per tiaj argumentoj).

Fine, mi rimarkas, ke tiun "pligrandigo-metodon" - multege da kopioj laŭ modela traduko kun informacio el aliaj Vikipedioj - utiligis ankaŭ aliaj Vikipedioj. Ŝajnas al mi, ke pli-malpli 100 000 artikoloj en la Anglalingva Vikipedioj estis skribitaj tiamaniere, kaj ankaŭ en ĉiuj "gravaj" Vikipedioj. Ili ne estas tre "profundaj" artikoloj, sed oni ankaŭ ne povus diri, ke ili estas tute senutilaj...

Se ĉio iros glate, mi esperas, ke la Volapuka Vikipedio havos pli-malpli 100 000, 110 000 artikolojn. Tio estos sufiĉe, mi kredas, por konatigi Volapukon kaj, kial ne, eble allogi kelkajn kunlaborantojn... Mi kredas, ke tio ne malutilos al neniu. La laboro de ĉiuj aliaj Vikipedioj ne dependas de tio. La kresko kaj plibonigo de la Esperantlingva Vikipedio ne dependas de tio. La Esperantistoj daŭrigu do sian (tre bonan kaj belan) laboron en la Esperantlingva Vikipedio (al kiu ankaŭ mi kontribuis en kelkaj artikoloj), kaj eĉ utiligu la "kompatindan" Volapukan Vikipedion por demonstri, ke ilia Vikipedio estas pli bone organizita, plena je informacio kaj pli utila. Mi nur volas atentigi kelkajn eblajn estontajn kunlaborantojn pri ne sufiĉe konata planligveto... Mi ne kredas, ke mi agas malbone. Ĉu vi? Diru al mi, se vi volas, kiel vi opinias :-)... Smeira 4 sep 2007, 16:30

I've left you a message on your English discussion page

Hi Chuck,

I've left you a message on your English discussion page.

Thanks.

Wikipedia Karlsruhe

Hallo, schaust du mal hier, wann hast du Zeit De:Wikipedia_Diskussion:Karlsruhe#WP:Treffen_2008, Themen: Wikipedia, Wikimania, Go und wenn Du kommst auch Stadtwiki auf Esperanto. Ciao Kawana --84.163.197.182 20:23, 7. Jan 2008 (UTC)

Kantonoj de Usono

Mesaĝo por ĉiuj administrantoj:

Mi pensas, ke estas bona ideo krei paĝon pri ĉiu Kantono de Usono (aŭ, en Luiziano, ĉiu paroĥo). Tre facilus fari ĉi tion per roboto, kiu povus preni informojn rekte el la anglalingva Vikipedio. Bedaŭrinde, mi ne scipovas konstrui robotojn, do mi petas ies helpon. Laŭ mi, bona stilo por titolo estus: Kantono Nomo (Ŝtato, se bezonata).

Bonvolu sciigi al mi viajn opiniojn pri ĉi tiu propono. Dankon!

--Nick, 11 Mar. 15:33 (UTC)

Igu uzantojn reviziantoj

--Arno Lagrange @ 21:12, 18. Nov 2008 (UTC)

Colemak

Dankon pro la klarigoj kaj la inspiro verki pri Colemak en ruslingva prilingva paĝaro. Slavik IVANOV 13:35, 18. Mar 2010 (UTC)

Dosiero sen prilicencaj indikoj

Saluton Chuck, vi alŝutis ekrankapton pri la reta projekto Amikumu, iniciatita de vi (kaj supozeble post la alŝuto ne plu atentis pri la dosiero). Estus bone se vi aldonus iom da indikoj al la dosiero, kaj eble uzus la ŝablonojn neliberalibera ekrankapto (depende ĉu la projekto siatempe estis libera aŭ ne...). La "historia" ekranbildo laŭ mi restu en vikipedio, kaj tial bonvenus investi la malmultan necesan tempon por pravigi ĝian ekziston - sed tion povas plej bone fari vi mem, kaj la dosiera alŝutinto kaj la aŭtoro de la bildigita retpaĝo... se vi iam legos ĉi-noton...

Salutas, Aidas 22:06, 3 Mar. 2011 (UTC)

Mi ŝatus eldoni ĝin sub la permesilo de Krea Komunaĵo BY-NC-SA. Ĉu vi vidas kiel fari tion?

--Chuck SMITH 07:51, 11 Mar. 2011 (UTC)

Malferma Tago

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 16:05, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Bedaŭrinde, mi tiam estos en Usono. --Chuck SMITH 09:50, 7 Sep. 2011 (UTC)

Nurembergo, la 10an de Septembro 2011

Saluton Chuck! Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 06:55, 7 Sep. 2011 (UTC)

Mi devas resti en Berlino tiam, ĉar mi kunorganizas la Ekzotika Renkontiĝo tiam. --Chuck SMITH 09:50, 7 Sep. 2011 (UTC)

Mi deziros sukceson al la aranĝo! Se Vi tamen havos eblecon kontakti min telefone bv. elprovi Munkeno poste denove 89 ses sep 0017. Antaŭdankon! Mi ne sukcesis kontakti Stano Marĉek. Bv. vidi Projekto:Bibliotekoj/Ekzemplo kiamaniere kunligi movadan bibliotekon. Se vi iamaniere atingos lin bv. peti lin miaflanke dediĉi duonhoron de sia tempo por kunhelpi. Li estas la respondeculo / administranto de tiu paĝo. Ĝis iam! Amike ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 13:18, 7 Sep. 2011 (UTC)

Forigo
Saluton Chuck SMITH, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Yekrats (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Kio Okazas".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto

Saluton Chuck SMITH! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:23, 8 Nov. 2012 (UTC)

Via maladminstrantigo

Estimata Chuck SMITH! Vi iam ricevis administrajn rajtojn kaj rolis kiel administranto sed montriĝas ke vi ne plu estas aktiva. Vian lastan administran agon vi faris je 2011/11/01 laŭ stewardry. Laŭ nia regularo (Maladministrantigo #3) aŭtomate perdas siajn rajtojn administranto kiu ne uzis siajn rajtojn de unu plena jaro. Vi do estas informita ke krom se vi reaktiviĝus ni petus de Vikimediaj stivardoj ke viaj administraj rajtoj estu forigitaj. Vidu ankaŭ Vikipedio:Administrantoj/Maladministrantigo. Vikipedie salutas --Arno Lagrange @ 17:28, 10 Feb. 2013 (UTC)

Reaktivigo de administraj rajtoj

Saluton kolego administranto! Mi vidas ke kvankam vi estas administranto dum jaregoj, vi ne multe ĝis nun utiligis viajn aldonajn rajtojn. Ĉu vi eventuale volus nun denove helpi pri administraj taskoj? Estas ekzemple kelkaj prilaborendaj proponoj en Vikipedio:Forigendaj artikoloj kaj multaj paĝoj en Kategorio:Forigendaj paĝoj kiujn oni povas forigi tuj (tamen, ŝajne ne ĉiuj el ili). Plia sperta helpo ĉiam bonvenas ĉi tie ;) --KuboF (diskuto) 23:23, 8 Mar. 2013 (UTC)

Bv. kunhelpi al Wikidata

Saluton! Bv. noti d:Q11730120 (uzata ankaŭ ĉe [3]). Bv. legi d:Wikidata:Diskutejo?uselang=eo#kie_komenci. Kiamaniere eblas kontakti vin retpoŝte? Amike gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 16:33, 20 Okt. 2013 (UTC)

Ĉu vi povas rapide legi tiun kontribuon?

Mi postulas, ke Pangea ĉesu siajn insultojn kaj kalumniadon. Dankon por via eventuala interveno (kaj pardonu, ke mi kvazaŭ alŝiras vin al disputo) DidiWeidmann (diskuto) 16:47, 1 Jan. 2014 (UTC)

autoreview / autopatrolled

Hi,
Do you know where I ask for that higher status here at eowiki?
Thanks.
In Toronto, Varlaam (diskuto) 18:32, 24 Jan. 2014 (UTC)

Thanks. That matter has been resolved in my favour. Varlaam (diskuto) 17:40, 25 Jan. 2014 (UTC)

EdE

Saluton,

Mi komprenas, ke fruaj versioj de Vikipedio uzis la EdE kiel lia deirpunkto. Tamen, la Vikifonto eldono al la EdE estas markita kiel eventuala kopirajto malobservo.

Ĉu vi povas helpi klarigi ĉi tion?

Dankon!

Eowikijeff (diskuto) 01:58, 27 Jul. 2014 (UTC)

Saluton, Chuck verŝajne ne respondos al vi ĉi tie, sed mi atentigas vin pri la malnovaj diskutoj, dum kiuj verŝajne oni ja ricevis de iu iun permeson, kiuj nune troviĝas ĉe Vikipedia diskuto:Enciklopedio de Esperanto kaj Vikipedia diskuto:Enciklopedio de Esperanto/Antaŭparolo. Pli detale ja necesus esplori kun Chuck persone, sed tion oni faru per alia maniero ol tiu ĉi neaktiva diskutpaĝo. Mi tamen kuraĝas jam nun supozi, ke neniu valida pruvo pri permeso (tiam ankoraŭ necesus laŭ GFDL) konserviĝis. Aliflanke, ankaŭ ĉar la libro jam pli kaj pli malnoviĝas ĉiukaze, neniu ĉi tie vidas seriozan problemon pri ĝi. Ja por enretigo en Vikifontaro tio certe maloportunas, aliflanke ni dume havas la retan version en STEB. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:20, 24 Mar. 2015 (UTC)

salaton

Propono pri forigo de artikolo "TEJO-Vikio"

Forigo
Saluton Chuck SMITH, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, LukiZ (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "TEJO-Vikio".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Mankanta ŝablono ĉe bildo

Saluton, Ĉak. Mi ĵus vidis, ke sur la paĝoj de la bildoj Dosiero:Vikichuck.png kaj Dosiero:Logo-ami.png videblas ne kreita ŝablono "Cc-by-nc". Ĉu vi povus korekti tion uzante la ŝablonon {{Informo por dosiero}} kaj taŭgan indikon de licenco? Alie tio aperas sur la paĝo Specialaĵo:Dezirataj ŝablonoj. --Tlustulimu (diskuto) 17:58, 21 Mar. 2015 (UTC)

Fakte la menciita permesilo CC BY-SA-NC estas maltro libera - Vikipedio postulas liberecon almenaŭ je la grado de CC BY-SA. Mi rekomendas ŝanĝi la permesilon de Dosiero:Vikichuck.png al CC BY-SA (kio nun eblas pro liberigo de Vikimediaj markoj, enkalkulante File:Wikipedia-logo-v2-eo.svg). Por la emblemo ni povus jam nun uzi justan uzon, tamen, se vi akceptas liberigon de la emblemo bildo, ni ĝojos ŝovi ĝin al Komunejo. Amike. --KuboF (diskuto) 11:44, 22 Mar. 2015 (UTC)
Supozeble Chuck ne respondos al vi ĉi tie, ĉar li delonge ne sekvas la agadon en la Vikipedio en Esperanto (li laste redaktis antaŭ du jaroj, kaj nur malmute), sed mi mem konsentas kun viaj konkludoj kaj ĝojas, ke la bildoj povos resti, jam pro ilia historia valoro rilate la ekeston de nia enciklopedio. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:11, 24 Mar. 2015 (UTC)
Mi konsentas pri tio. Bonvolu ŝanĝi ĝin laŭnecese. --Chuck SMITH (diskuto) 11:06, 22 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

president in 1950/1951

Hello Chuck,

If I am not mistaken you added the P. Kryt and R. Kraefft as the first two presidents of TJO in 2003. I am wondering if this is correct. I was looking through some old copies of 'La Juna Vivo' from the period 1949-1952, and I got the impression that in 1949 P. Kryt stepped down as president because of ill health, and that he was succeeded by C. Geurts. In August 1951, during the IJK in Haarlem, Tammo Kanter was chosen as successor to C. Geurts. So, I am wondering where you got the name R. Kraefft from.

Greetings from the Netherlands,

Hans Visser (unfortunately, I do not speak Esperanto)

Retpoŝto

Saluton kara,

Mi bezonas sendi al vi retmesaĝon privatan, ĉu vi povas retmesaĝi min por tiel scii vian retpoŝton? Antaŭdankon. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 17:11, 16 Okt. 2015 (UTC)

Esperanto-Deutschland Mitgliederversammlung

Verŝajne membrokunveno de la germanaj vikipedianoj okazos la 28an de majo en Hamburg/Altona. Ĉu vi ĉeestos? Chris el Hamburgo Gingekerr (diskuto) 20:30, 11 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie! DidiWeidmann (diskuto) 16:04, 4 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]