Frits Faulhaber: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 11: Linio 11:


== Verkoj ==
== Verkoj ==
[[Dosiero:Ne tiel, sed tiel ĉi.jpg|eta|220px|<center>Kovrilpaĝo de Frits Faulhaber: Ne tiel, sed tiel ĉi, 3-a eldono 1974.]]
*F. Faulhaber, ''[[Tra la Labirinto de la Gramatiko]]'' (Amsterdam: [[Federacio de Laboristaj Esperantistoj|FLE]] 1934; 8 eldonoj) 344 p.
*F. Faulhaber, ''[[Tra la Labirinto de la Gramatiko]]'' (Amsterdam: [[Federacio de Laboristaj Esperantistoj|FLE]] 1934; 8 eldonoj) 344 p.
*[[Gerrit Paulus de Bruin|G. P. de Bruin]] kaj F. Faulhaber, ''Post la kurso'' (Amsterdam: FLE 1937)
*[[Gerrit Paulus de Bruin|G. P. de Bruin]] kaj F. Faulhaber, ''Post la kurso'' (Amsterdam: FLE 1937)
Linio 30: Linio 29:
*J. T. R. Schreuder kaj A. Diatlowicki-Tobi, ''Geriatrio kaj la ĝenerala zorgo por gemultjaruloj'' (1971).
*J. T. R. Schreuder kaj A. Diatlowicki-Tobi, ''Geriatrio kaj la ĝenerala zorgo por gemultjaruloj'' (1971).
*Tuiavii de Tiavea, ''La Papalagoj'' (1963).
*Tuiavii de Tiavea, ''La Papalagoj'' (1963).

== Bildaro ==
<Gallery>
Dosiero:Ne tiel, sed tiel ĉi.jpg|Kovrilpaĝo de ''Ne Tiel, sed Tiel ĉi'', 3-a eldono 1974.
Dosiero:1976 Naar een Internationale Taal.jpeg|Kovrilpaĝo de ''Naar een Internationale Taal'', 1976.
</Gallery>


== Referencoj ==
== Referencoj ==

Kiel registrite je 07:32, 23 apr. 2020

Frits Faulhaber
Esperanto-aktivulo, akademiano, gramatikisto kaj tradukisto
Esperanto-aktivulo, akademiano, gramatikisto kaj tradukisto
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1893 (1893-08-08)
en Amsterdamo,  Nederlando
Morto 2-an de marto 1979 (1979-03-02) (85-jaraĝa)
en Amsterdamo,  Nederlando
Lingvoj Esperantonederlanda
Loĝloko Marathonweg • Distelachterstraat
Nacieco nederlandano
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Evža Faulhaber-Čiškovská
Okupo
Okupo tradukistoesperantistofarbisto
Esperanto
Verkis en Esperanto Tra la Labirinto de la Gramatiko, La Nevenkebla Ĝeno (traduko), Het Arbeiders Esperantisme (traduko)
vdr

Frederik Antonius Franciscus "Frits" FAULHABER (naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1893 en Amsterdamo, mortis la 2-an de marto 1979 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto kaj domfarbisto.[1] Same kiel la ĉeĥdevena edzino Evža Čiškovská li intense aktivis en la laborista Esperanto-movado, inter alie ties nederlandlingva branĉo Federacio de Laboristaj Esperantistoj (FLE).

Frits Faulhaber estis esperantisto ekde la jaro 1912. En 1917-18 li propagandis por Esperanto en la nederlanda armeo. En 1920-23 kaj 1927-34 li funkciis kiel estrarano de FLE, redaktis ties organon Arbeider Esperantist en 1929, kaj estis kunredaktisto de ĝia lingva aldono inter 1931 kaj 1934. Prezidanto de la Laborista Esperanto-Ekzamena Komitato, li elstaris inter alie per radio-paroladetoj, skriba kurso por kursgvidantoj kaj kiel aŭtoro de Konsilanta Gramatiko. Li ankaŭ estis membro de la literatura komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Li estis tra pluraj jardekoj unu el la simboloj de la Esperanto-movado en sia lando. Faulhaber aktivis ĉefe en la laboristaj rondoj: kiel estrarano 1920-1923, redaktoro de Arbeider Esperantist inter 1927 kaj 1934, prezidanto de laborista ekzamena komitato ktp. Tamen, lia ĉefa kontribuo al Esperanto estas pli lingva ol movada. Faulhaber verkis tutan aron da nederlandlingvaj Esperanto-lerniloj, el kiuj pluraj akiris internacian renomon. Li estis ankaŭ fruktodona tradukisto. Dum multaj jaroj Faulhaber estis membro de la Akademio de Esperanto.[2]

Verkoj

  • F. Faulhaber, Tra la Labirinto de la Gramatiko (Amsterdam: FLE 1934; 8 eldonoj) 344 p.
  • G. P. de Bruin kaj F. Faulhaber, Post la kurso (Amsterdam: FLE 1937)
  • F. Faulhaber, Gebonden Stijl (Amsterdam: FLE 1937) 38 p.
  • F. Faulhaber, Esperanto taalkursus (Amsterdam: FLE; 26 partoj, aperis dufoje monate) 288 p.
  • F. Faulhaber, 100 vragen over grammatica en onderwijs ten dienste van candidaten voor het Esperanto-examen B (Amsterdam: FLE/LEEN; 3-a eldono Amsterdam: FLE) 16 p.
  • F. Faulhaber, G. P. de Bruin (red.) kaj G. J. Degenkamp (red.), Faulhaber wijst de weg: hoe een goed esperantist te worden (Amsterdam: FLE 1939) 96 p.
  • F. Faulhaber, Ne tiel, sed tiel ĉi! Konsilaro pri stilo (Aabyhøj: DEF 1965, 1979 ISBN 87 85020 44 3; Parizo: SAT-Broŝurservo 1991) 63 p.
  • F. Faulhaber, Esperanta mozaiko (Harlemo: FLE 1967) 119 p.
  • F. Faulhaber, Faulhaber rakontas (Aabyhøj: DEF 1972 ISBN 87 85020 54 0) 32 p.
  • F. A. F. Faulhaber, Naar een internationale taal: beknopte geschiedenis van het vraagstuk van een internationale taal (Amsterdam: FLE 1976) 36 p.

Tradukoj

Bildaro

Referencoj

  1. Enciklopedio de Esperanto (1933).
  2. Esperanto 880:4 (aprilo 1979) paĝo 78.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.