Jyväskylä: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Rescuing 1 sources and tagging 0 as dead.) #IABot (v2.0.8 |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 12: | Linio 12: | ||
|retejo-nomo = www.jyvaskyla.fi |
|retejo-nomo = www.jyvaskyla.fi |
||
}} |
}} |
||
'''Jyväskylä''' [{{IPA|ˈjyvæskylæ}}] estas la ĉefurbo kaj komunumo de la provinco [[Meza Finnlando]] kaj ĝi situas 270 kilometrojn norde de [[Helsinko]] sur la norda fino de la [[lago]] [[Päijänne]]. Ĝi havas {{unuo|138996|loĝantojn}} kaj ĝia areo estas {{unuo|1466.35|km²}}, el kio {{unuo|1170.90|km²}} estas tero kaj {{unuo|295.45| km²}} akvo - la plej grandaj lagoj parte en Jyväskylä estas Päijänne, Leppävesi kaj Muuratjärvi. Jyväskylä estas la sepa urbo kaj komunumo laŭ grandeco en Finnlando. En Jyväskylä estas [[Universitato de Jyväskylä]]. Jyväskylä estas konata kiel lerneja urbo. En Finnlando oni diras, ke Jyväskylä estas "Ateno de Finnlando." En Jyväskylä situas multaj montetoj. |
'''Jyväskylä''' [{{IPA|ˈjyvæskylæ}}] estas la ĉefurbo kaj komunumo de la provinco [[Meza Finnlando]] kaj ĝi situas 270 kilometrojn norde de [[Helsinko]] sur la norda fino de la [[lago]] [[Päijänne]]. Ĝi havas {{unuo|138996|loĝantojn}} kaj ĝia areo estas {{unuo|1466.35|km²}}, el kio {{unuo|1170.90|km²}} estas tero kaj {{unuo|295.45| km²}} akvo - la plej grandaj lagoj parte en Jyväskylä estas Päijänne, Leppävesi kaj Muuratjärvi. [[Askeleentakanen]] estas lageto en norda parto de Jyväskylä. |
||
Jyväskylä estas la sepa urbo kaj komunumo laŭ grandeco en Finnlando. En Jyväskylä estas [[Universitato de Jyväskylä]]. Jyväskylä estas konata kiel lerneja urbo. En Finnlando oni diras, ke Jyväskylä estas "Ateno de Finnlando." En Jyväskylä situas multaj montetoj. |
|||
La urbestro de Jyväskylä estas post [[2015]] [[Timo Koivisto]]. Li estas el [[Finnlanda Socialademokratia partio]]. Li fariĝis elektita en novembro 2014. |
La urbestro de Jyväskylä estas post [[2015]] [[Timo Koivisto]]. Li estas el [[Finnlanda Socialademokratia partio]]. Li fariĝis elektita en novembro 2014. |
Kiel registrite je 11:28, 20 sep. 2021
Jyväskylä | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
urbo • komunumo • urbego • dua-nivela administra teritoria unuo | |||||
| |||||
www.jyvaskyla.fi | |||||
Provinco | Meza Finnlando | ||||
Fondita | 1837 | ||||
Areo | 1 466 km² | ||||
Loĝantaro | 128 016 | ||||
Finnlingvaj | 96,7% | ||||
Svedlingvaj | 0,2% | ||||
Jyväskylä [ˈjyvæskylæ] estas la ĉefurbo kaj komunumo de la provinco Meza Finnlando kaj ĝi situas 270 kilometrojn norde de Helsinko sur la norda fino de la lago Päijänne. Ĝi havas 138 996 loĝantojn kaj ĝia areo estas 1 466,35 km², el kio 1 170,90 km² estas tero kaj 295,45 km² akvo - la plej grandaj lagoj parte en Jyväskylä estas Päijänne, Leppävesi kaj Muuratjärvi. Askeleentakanen estas lageto en norda parto de Jyväskylä.
Jyväskylä estas la sepa urbo kaj komunumo laŭ grandeco en Finnlando. En Jyväskylä estas Universitato de Jyväskylä. Jyväskylä estas konata kiel lerneja urbo. En Finnlando oni diras, ke Jyväskylä estas "Ateno de Finnlando." En Jyväskylä situas multaj montetoj.
La urbestro de Jyväskylä estas post 2015 Timo Koivisto. Li estas el Finnlanda Socialademokratia partio. Li fariĝis elektita en novembro 2014.
Historio
La urbo Jyväskylä estas fondita en 1837. La famo komenciĝis jam en 1858 kiam estis fondita la unua finnlingva duagrada lernejo, Liceo de Jyväskylä. En 1864 estis fondita pedagogia instituto, kiu formis bazon por nuna Universitato de Jyväskylä. Lerneja distingo de Jyväskylä faris por Jyväslylä nomon Ateno de Finnlando, sed Jyväskylä estis silenteca vere malgranda urbo en 1800aj jaroj kaj unuaj jardekoj de la 20a jarcento, sed post dua mondmilito ĝi komenciĝis kreski rapide. Dum vintra milito Jyväskylä havis proksimume 8000 loĝantojn. En 1940-aj–1960-aj jaroj preskaŭ ĉiuj en 20-a jarcentro konstruitaj lignaj domoj en centro de Jyväskylä estis malkonstruita. Ĉi tio vasta malkonstruito estis nacia fenomeno, sed en Jyväskylä ĝi estis speciale forta.
1914, 1941, 1948 kaj 1965 partoj de Kampara komunumo de Jyväskylä estis ligita al Jyväskylä. En 1993 Säynätsalo fariĝis parto de Jyväskylä. En la jaro 2009 Kampara komunumo de Jyväskylä kaj Korpilahti estas ligita je Jyväskylä kaj areo de Jyväskylä fariĝis vere pli granda kaj nun la plej parto de la komunumo Jyväskylä estas rura.
Kypärämäki kaj Kortepohja estas urbopartoj en okcidenta kaj Vaajakoski en orienta, Kuokkala kaj Keljonkangas en suda kaj Tikkakoski en norda Jyväskylä. Alia urboparto estas Lutakko, kaj Mäki-Matti en la centro.
Vidindaĵoj
Esperanto en Jyväskylä
La unua registrita esperanto-societo en Finnlando estis fondita en Jyväskylä en 1904. Tamen la rusaj aŭtoritatuloj permesis al la klubo havi membrojn nur en teritorio de gubernio de Vaasa, al kiu Jyväskylä tiam apartenis, kaj post la transloĝiĝo de kelkaj aktivuloj, la agado de la societo kolapsis.
Esperanto-klubo de Jyväskylä estis fondita en 1963. Al ĝi apartenas nuntempe ĉ. 40 membroj. La tradukinto de Kalevala en Esperanto, Johan Edvard Leppäkoski, vivis en Jyväskylä kaj laboris kiel ĵurnalisto en loka gazeto, Keskisuomalainen.
Kongreso de Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) okazis en Jyväskylä en 1988.
Ĝemelurboj
Jyväskylä havas sekvajn ĝemelurbojn:
- Debrecen (Hungario)
- Esbjerg (Danio)
- Eskilstuna (Svedio)
- Fjardabyggd (Islando)
- Jalapa (Nikaragvo)
- Jaroslavl (Rusio)
- Mudanjiang (Ĉinio)
- Niiza (Japanio)
- Potsdam (Germanio)
- Poznan (Pollando)
- Stavanger (Norvegio)
Eksteraj ligiloj
- La hejmpaĝo de urbo Jyväskylä
- La hejmpaĝo de Esperantoklubo de Jyväskylä Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine