Arnhem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Municipo Arnhem

Flago de la municipo Arnhem

Blazono de municipo Arnhem

Flago de la municipo Arnhem Blazono de municipo Arnhem
Situo de la municipo Arnhem
nederlanda municipo • urbo • loĝloko en Nederlando • Hansa urbo • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
Provinco Gelderlando
Urbestro Ahmed Marcouch
Ĉefloko Arnhem
Areo
 - Tero
 - Akvo
101,54 km²
97,99 km²
3,55 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
164 096 (en 2022)
1577 loĝ./km²
Geografia situo 51° 59′ N, 5° 55′ O (mapo)51.9833333333335.9166666666667Koordinatoj: 51° 59′ N, 5° 55′ O (mapo)
Arnhem (Nederlando)
Arnhem (Nederlando)
DEC
Arnhem
Arnhem

Map

Gravaj trafikaj arterioj A12 A50 A325 A348 N325 N224 N837
CBS-municipokodo 0202
Telefona kodo 026
Poŝtkodo 6800–6846
Oficiala retejo https://www.arnhem.nl/
vdr

Arnhem (51° 59′ N, 5° 55′ O (mapo)51.9833333333335.9166666666667 ) (nederlanda prononco /ˈɑr.nɛm/ ( arnem) aŭ /ˈɑrn.ɦɛm/ ( arnhem), esperante Arnhemo) estas municipo en Nederlando kaj ĉefurbo de la provinco Gelderlando. Ĝi konsistas el la urbo Arnhem kaj la vilaĝoj Elden kaj Schaarsbergen. Laŭ la stato de 2022 en la municipo vivis 164 096 loĝantoj sur areo de 101,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 616 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Apeldoorn, Rheden, Rozendaal, Overbetuwe, Westervoort, Ede kaj Lingewaard.

Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. En Arnhem i.a. okazis la Batalo de Arnhemo ene de la Operaco Market Garden, iu grava agado de la Dua Mondmilito.

Historio[redakti | redakti fonton]

Arnhemo ekestis ĉe altejo proksime de la Ijssel je la vojkruciĝo de la komercostratoj inter Utreĥto, Nimego kaj Zutphen. Nur post la ŝanĝo de la Rejnfluo proks. 1500 Arnhemo situas ĉe ĉi tiu rivero.

Arnhem, Malnova Urbodomo proks. 1850
Arnhemo, septembron de 1944

En la jaro 1233 Grafo Oto la 2a de Geldern donis al Arnhem la urboprivilegion. En la 15a jarcento la urbo havis proks. 4000 loĝantojn kaj ricevis urbomuregojn kaj turojn por la defendo. La urbo apartenis al Duklando Geldern kaj fariĝis en 1472 habsburga, antaŭ ol ĝi aniĝis al la Respubliko de Nederlando. En la Franca-Nederlanda Milito Arnhem estis okupata de 1672 ĝis 1674 fare de francaj trupoj, same en la Koaliciomilitoj de 1795 ĝis 1813, je kio Arnhem estis ekde 1811 ĉefurbo de la Departemento Supra Iselo. En 1813 prusaj trupoj liberigis la urbon, kiu denove ekapartenis al Nederlando.

Proks. 1850 pli malpli 9000 homoj loĝis en Arnhemo. Tiam la regiono ĉirkaŭ Arnhemo kaj Nimego fariĝis ŝatata loĝlokoj de la altburĝaro el la okcidentaj provincoj de Nederlando. Sekvatempe oni kreis imponajn parkojn, al kiuj la urbo eĉ hodiaŭ dankas sian kromnomon „parkurbo“. Parkoj kiel Sonsbeek kaj Zijpendaal (en la nordo de la urbo) karakterizas la aspekton de la urbo.

En la jaro 1929 fondiĝis la nederlanda kontrolejo de la elektroindustrio KEMA en Arnhemo.

Dum la Dua Mondmilito aliancanaj trupoj provis konkeri septembron de 1944 kadre de la Operaco Market Garden la ponton de Arnhemo trans la Rejno, por tiamaniere malfermi al si vojon al Germanujo. En unu el siaj lastaj venkaj bataloj la Wehrmacht tamen povis decidi la batalon por si, kio kontribuis al la fiasko de la aliancana operaco „Market Garden“. Tiu ĉi batalo grave difektis la urbon. Post la batalo la Wehrmacht devigis la tiam 95.000 loĝantojn forlasi la urbon. Vidu artikolon Batalo de Arnhemo.

La 16an de septembro 1978 la plej aĝa kaj plej konata Rejnponto estis alinomata al John-Frost-Brug, laŭ la brita kolonelo, kiu dum la sensukcesa atako komandis tiun batalionon, kiu kiel ununura atingis la ponton kaj defendis la nordan parton dum kvar tagoj. Memortabulo memorigas pri la batalo kaj pri ĝiaj multaj viktimoj.

Post la milito okazis energia rekonstruo. La urba loĝantaro kreskas ĝis nun.

Kiel ununura urbo de Nederlando Arnhem tenas reton da elektraj busoj („trolebusoj“), kiu donas al la urbo la kromnomon „Trolleystad“.

Pontoj kaj aliaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Arnhem, Ponto John Frost

La du pontoj trans la Nederrijn (Malalta Rejno) proksime de la urbocentro ofte ankoraŭ estas nomataj Oude Rijnbrug (Malnova Rejnponto, John Frostbrug, konata de la filmo “A Bridge Too Far”) kaj Nieuwe Rijnbrug (Nova Rejnponto, Nelson Mandelabrug). La kvar pontoj estas laŭflue:

  • la Ponto Andrej Saĥarov, am ‹autoweg› (Kraftfahrstraße) N325/A325,
  • la Ponto John Frost (John Frostbrug, nomo ekde 1978),
  • La Ponto Nelson Mandela el 1977, nomita ĝis 1987 Roermondspleinbrug
  • kaj la Fervojponto (Spoorbrug), kiu estis rekonstruata en 1952.

La sendoturo alta je 145metroj (KEMA Toren) ne estas alirebla por vizitantoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Arnhem, Eusebius-Preĝejo aŭ Grote Kerk

Arnhem havas multajn altrangajn kulturestablaĵojn.

  • La „Nederlanda Subĉiela Muzeo en Arnhem“ montras historian arĥitekturon.
  • Baziliko Sint Walburga (Walburgisplein 1)
  • Burgers’ Zoo
  • Nederlanda akvomuzeo (Zijpendaalseweg 26 – 28)
  • Muzeo por moderna arto Arnhem (Utrechtseweg 87)
  • Nederlanda Subĉiela Muzeo, Nederlands Openluchtmuseum
  • kirko Eŭzebio de Verĉelo (Kerkplein 1)
  • Parko Sonsbeek (Sonsbeeksingel, Zijpendaalseweg)
  • Parko kaj Kastelo Zijpendaal (Zijpendaalseweg)
  • 39 historiaj keloj el la 13a ĝis 15a jarcentoj (Rijnstraat)
  • Bronbeek (Velperweg 147)
  • Arnhems Oorlogsmuseum 40-45 (militmuzeo, Kemperbergerweg 780)
  • statuo Matjeskoop (starigita proks. 1277)

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Mezurite je la grando de la urbo Arnhem havas konsiderindan kulturan oferton. Ĉefa muzikprezentejo estas la koncertejo nome Musis Sacrum, kie provludas kaj prezentas la simfonia orĥestro de Gelderlando, kaj kie ĉiusemajne okazas ĵazkoncertoj. Ekde 2008 la iama koncertejo kaj nun rekonstruita Luxor prezentas distran muzikon kaj popmuzikon. La teatrejo Schouwburg prezentas platformon al nederlandaj kaj eksterlandaj ensembloj.

La arta altlernejo je Arnhem (ArtEZ) estas renoma ankaŭ trans la nederlanda landlimo pro sia malferma kaj eksperimentema fakultejo por ĵazo kaj popmuziko, kie je granda parto studas germanaj studentoj, sia renoma dancfkultejo kaj la tradicioriĉa teatrofakultejo. Interalie organizite de studentoj okazas du fojojn por semajno ĵazkoncertoj en la trinkejoj „Cafe de Kroeg“ same kiel „Stella by Starlight“.

La urbo organizas unu fojon ĉiujare festivalon por stratstatuoj („Vivantaj Statuoj“), kaj ĉiun duan jaroj la Arnheman „Modebiennale“.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Historiaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Regulaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Airborne marŝoj

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Arnhem[redakti | redakti fonton]

Arnhem laŭ la Enciklopedio de Esperanto de 1934 estas loko kie Arie Leopold Moreau loĝis kaj propagandis. En 1929 tie okazis la 4-a Nederlanda Esperanto-Kongreso. Tie estis Esperanto-Domo ekde frua 20-a jarcento gvidita de Andreo Cseh kaj Julia Isbrücker. En la apuda urbo Nijmegen estas Esperantoklubo al kiu aliĝas esperantistoj el Nijmegen kaj apudaj urboj/urbetoj/vilaĝoj. Ĝi havas 14 membrojn kaj 9 donacantojn. Klubvesperoj estas la 2-an merkredon de la monato escepte en julio kaj aŭgusto.

Informoj: Esperanto Nederland aŭ lokaj informejoj pri Esperanto en la UEA-vikio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Provinco Gelderlando
Aalten | Apeldoorn | Arnhem | Barneveld | Berg en Dal | Berkelland | Beuningen | Bronckhorst | Brummen | Buren | Culemborg | Doesburg | Doetinchem | Druten | Duiven | Ede | Elburg | Epe | Ermelo | Geldermalsen | Harderwijk | Hattem | Heerde | Heumen | Lingewaal | Lingewaard | Lochem | Maasdriel | Montferland | Neder-Betuwe | Neerijnen | Nijkerk | Nimego | Nunspeet | Oldebroek | Oost Gelre | Oude IJsselstreek | Overbetuwe | Putten | Renkum | Rheden | Rozendaal | Scherpenzeel | Tiel | Viĥeno | Voorst | Wageningen | West Maas en Waal | Westervoort | Winterswijk | Zaltbommel | Zevenaar | Zutphen
Nederlando | Provincoj | Municipoj