Flago de Omano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Proporcioj: 1:2

La nacia flago de Omano (arabe: علم عمان) estas trikolora flago (blanka, verda kaj ruĝa) kun ruĝa bendo maldekstre kiu enhavas la nacian emblemon de Omano. La blanka strio simbolas pacon kaj prosperon, la verda simbolas fekundecon kaj la verda lamontojn, kaj la ruĝa por bataloj kontraŭ eksterlandaj invadantoj. La ruĝa ankaŭ estas la koloro de la antaŭa flago de la nacio kiam ĝi estis konata simple kiel la Sultanlando de Maskato kaj Omano. En la supra, heraldike dekstra (do fakte maldekstra) parto de la flago bildiĝas la blanka nacia emblemo de Omano.