Stephanie Kwolek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stephanie Kwolek
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1923 (1923-07-31)
en New Kensington
Morto 18-an de junio 2014 (2014-06-18) (90-jaraĝa)
en Wilmington
Lingvoj pola
Ŝtataneco UsonoPollando
Alma mater Margaret Morrison Carnegie College • Universitato Carnegie Mellon
Okupo
Okupo kemiistoinventisto
vdr

Stephanie Louise Kwolek (naskiĝis la 31-an de julio 1923 en New Kensington (Pensilvanio), mortis la 18-an de junio 2014 en Wilmington (Delavaro) – usona kemiistino poldevena. Ŝi gvidis skipon, kiu en 1965 eltrovis polimeron, de kiu devenas kevlaro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj gepatroj, John Kwolek (misformita „Chwałek”) kaj Nellie Zajdel Kwolek, elmigris el Pollando kiel dekkelkjaruloj. Eta Stephanie ŝategis ludi per teksaĵoj, revante iĝi projektantino de modo, kun paso de la tempo malkovris ŝatemon al scienco. La patro, havanta decidan influon al disvolvo de sciencaj ekintersiĝoj de juna knabino, mortis, kiam ŝi estis 10-jaraĝa.

Stephanie lernis en katolika lernejo en New Kensington, gvidatan de monaĥinoj. En 1946 finis kemion en Margaret Morrison Carnegie College ĉe Universitato Carnegie Mellon en Pittsburgh. Poste aspiris studi medicinon, tamen pro materiaj problemoj engaĝiĝis kiel eksperimenta kemiisto en firmao DuPont kun la penso kolekti fonduson por studi. En DuPont specialiĝis pri malalttemperaturaj procezoj krei polikondensaĵojn.

Stephanie komencis okupiĝi pri kemiaĵoj servantaj al produktado de novaj teksaĵoj.

DuPont dinamike disvolviĝis. La firmao produktis sintezajn materialojn, kiuj imitis ecojn de substancoj aperantaj en la naturo (aranereto iĝis inspiro por prilaboro de nilono eltrovita en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento). En la 60-aj jaroj DuPont rekomendis al Kwolek prilabori materialon anstaŭantan ŝtalajn plifortigojn aplikataj en pneŭmatikoj, el pli malpeza materialo, sed same eltenemaj. Stephanie Kwolek decidis krei likvan polimeron pere de kunligo de du polimeroj kristalformaj. Rezulte de ilia kunfandiĝo ekestis likvaĵo - la substanco estis neklara kaj malaltdensa. Malgraŭ pluraj duboj de la socio, kaj rezisto pri kunlaboro kun la substanco, Kwolek devigis realigon de sia ideo. Tiel formiĝis fibro kun eksterordinara malpezo kaj elteneblo. Neniam pli frue oni sukcesis ĝin ricevi en laboratoriaj kondiĉoj. Tiamaniere Stephanie Kwolek inventis kevlaron en 1964. Ĝi estis kvinoble pli rezista ol ŝtalo kaj multe pli malpeza. Kwolek konstatis: "Neniam en la vivo mi esperis, ke tiu ĉi malgranda likva kristalo povas transformiĝi al io tia". Kevlaro estis aplikata al produktado de multaj objektoj - de fajrorezista ganto ĝis kosmovestoj, poŝtelefonoj kaj kuglorezistaj veŝtoj. Fibroproduktado en malaltaj temperaturoj malfermis tute novan fakon de esploroj pri likvaj kristalaj polimeroj.

Stephanie Kwolek pro invento de kevlaro, kaj poste ankaŭ de aliaj sintezaĵoj, tiaj kiel lycra kaj spandex, ricevis en 1999 premion pro sumaj atingoj: Lemelson-MIT Lifetime Achievement Award.

Ŝi posedis 28 patentojn.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • National Inventors Hall of Fame (1995)
  • National Medal of Technology (1996)
  • Perkin Medal (1997)
  • Lemelson-MIT Prize (1999)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]