Telegram (aplikaĵo)
Telegram | |
---|---|
Aŭtoro | Telegram FZ LLC Telegram Messenger Inc. |
Lasta stabila versio | 1.9.6, 11.3, 11.3, 11.3.1, 5.7.1 |
Operaciumo | Android, iOS, Windows Phone, Windows NT, macOS, Linux, retaplikaĵo |
Programlingvo | C++, Java |
Lingvo(j) | Angla, araba, franca, germana, hispana, indonezia, itala, korea, malaja, nederlanda, persa, portugala, rusa, ukraina (oficiale) Esperanto kaj aliaj lingvoj (neoficiale) |
Evoluigstato | en evoluo |
Programtipo | Tujmesaĝilo |
Permesilo | GPLv2 aŭ GPLv3 (klientoj), fermita fonto (servilo) |
Retejo | telegram |
Telegram | ||
---|---|---|
tujmesaĝila kliento • libera programaro • poŝtelefona aplikaĵo • retejo • dot-com company • retaplikaĵo • interreta komunumo vd | ||
Dum | 14-a de aŭgusto 2013 - nekonata/nuntempe | |
Fondintoj | Pavel Durov vd | |
Sidejo | Dubajo | |
Estr(ar)o | Pavel Durov | |
Dungitoj | 30 (stato: 2024) | |
Posedata de | Telegram FZ-LLC vd | |
Partoprenanta | MTProto • MTProxy vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Telegram, en Esperanto ankaŭ Telegramo[1][2][3], estas senpaga nuba tujmesaĝilo fondita de la rusa entreprenisto Pavel Durov.[4] Ĝi estas disponebla por poŝtelefonoj (Android, iOS, Windows Phone) kaj komputiloj (Windows, macOS, Linux).[5] Uzantoj povas sendi voĉmesaĝojn kaj interŝanĝi bildojn, filmetojn, glumarkojn, voĉmesaĝojn kaj ĉiajn dosierojn.
La kodo de la klientoj estas malfermitkoda sed la fontkodo de la plej lastaj versioj ne estas ĉiam tuj publikigita.[6] La kodo de la servilo estas fermitkoda kaj proprieta.[7] Telegram ankaŭ provizas aplikprogramajn interfacojn al sendependaj programistoj. En marto 2018, Telegram diris, ke ĝia servo havas 200 milionojn da monate aktivaj uzantoj.[8]
Telegram provizas tutvojan ĉifradon por vokoj,[9] kaj "sekretajn babilejojn" inter du enretaj uzantoj. Tio ankoraŭ ne estas disponebla por grupoj kaj kanaloj.[10]
Telegram alfrontis cenzuradon kaj eĉ blokojn en kelkaj landoj pro akuzoj, ke ĝia servo estas uzata por faciligi kontraŭleĝajn agojn, kiel ekzemple protestoj kaj terorismo, kaj ankaŭ pro rifuzado de registaraj postuloj aliri datumojn de uzantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La fratoj Nikolai kaj Pavel Durov lanĉis Telegram en 2013. Antaŭe la paro ankaŭ fondis la rusan interkonan retejon VK, kiun ili poste forlasis. Nikolai Durov kreis la protokolon MTProto. Ĝi formas la bazon por la tujmesaĝilo, kaj Pavel provizis financan subtenon kaj infrastrukturon per la fonduso Digital Fortress kune kun sia partnero Axel Neff.[11] Telegram deklaris, ke ĝia fina celo ne estas akiri profiton.[12][13]
Trajtoj
[redakti | redakti fonton]Telegram-kontoj estas ligitaj al la telefonnumero de la uzanto. La posedo de la telefonnumero estas kontrolata per kodo sendita per SMS aŭ voko. Postaj ensalutoj estos sciigitaj al la komenca aparato kun la IP-adreso kaj la tempo de ensaluto.[14]
Robotoj
[redakti | redakti fonton]En junio 2015, Telegram lanĉis platformon por triapartiaj programistoj por krei robotojn.[15] Ili povas respondi al mesaĝoj, povas esti invititaj en grupoj kaj povas esti integritaj en aliaj programoj.
Arĥitekturo
[redakti | redakti fonton]Protokolo
[redakti | redakti fonton]La nova protokolo MTProto kreita de Nikolai Durov baziĝas sur 256-bita simetria AES-ĉifrado, RSA-2048-ĉifrado kaj ŝlosila interŝanĝo de Diffie-Hellman.[16]
Permesiloj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj oficialaj klientoj de Telegram (kaj iuj neoficialaj klientoj) estas malfermitfontaj.[17] La servilo de Telegram tamen estas proprieta. Pavel Durov diris, ke la kodo de la servilo ne estas libera programaro, ĉar tio postulus grandan arĥitekturan redezajnon, por permesi memstarajn servilojn agi kiel unueca Telegram nubo.[18]
Blokado
[redakti | redakti fonton]La aplikaĵo estis oficiale blokita en Rusio ekde la 13-a de aprilo 2018 pro rifuzo de ĝiaj posedantoj transdoni al la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio ĉifroŝlosilojn. La kreinto kaj posedanto de la aplikaĵo Pavel Durov klarigis ke fari tion ne eblas eĉ de la pure teknika vidpunkto. La 18-an de junio 2020 Roskomnadzor kiel ŝtata institucio prizorganta la amaskomunikilojn en Rusio, anoncis forigon de ĉiuj limigoj de funkciado de Telegramo. Roskomnadzor substrekis ke la malbloko okazas post konsultado kun la Ĝenerala Prokurorejo de Rusio kaj ke la institucio alte taksas pretecon de ĝia kreinto asisti en lukto kontraŭ terorismo kaj ekstremismo.
Telegram en Esperanto
[redakti | redakti fonton]La administranto de la esperantlingva Telegram estas Robin van der Vliet. Li ekde fine de 2015 tradukas Telegram al Esperanto. Aliaj, kiel Yves Nevelsteen, helpas lin pri la traduklaboro, sed nur Robin aprobas novajn tradukojn. Tial la traduko estas tre kohera. Robin multe uzis la prikomputilan vortaron Komputeko kaj poste eĉ aliĝis al ĝia teamo.
En 2018 nova tradukejo estis lanĉita, kun Esperanto. Komence de aprilo 2020 la tradukskipo sukcesis finpretigi la tradukon de ĉiuj disponeblaj versioj. Ĉar regule aldoniĝas novaj tradukenda frazoj, en marto 2022 la traduko estas 97%.
La Esperanto-traduko ĝis nun (marto 2022) estas oficiala nur por la eksperimenta versio Telegram X por Android. Aliaj tradukoj estas 'betaj', kio interalie signifas, ke ne eblas elekti Esperanton ĉe la agordoj de la programo mem. Por uzi Telegram en Esperanto, necesas uzi la ligilon https://t.me/setlanguage/eo-beta De tempo al tempo esperantistoj aktive provas konvinki Telegram, oficialigi ĉiujn tradukojn.
Robin kreis apartan retejon en Esperanto kie eblas elŝuti la programon mem por la diversaj operaciumoj. Ankaŭ aperas en tiu retejo superrigardo de Telegram-grupoj kiuj estas interesaj por esperantistoj. Bedaŭrinde tiu retejo estas nekompleta, ĉar ĝi ne mencias la plej aktivan telegraman grupon Nova Esperantujo, nek la grupojn Kristanoj kaj Konservemuloj, verŝajne pro tio, ke Robin persone ne ŝatas ilin.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Evildea (21-a de aprilo 2016). Telegramo. YouTube. Alirita la 29-an de aŭgusto.
- ↑ Telegramo furoras inter Duolinguloj. Libera Folio (26-a de junio 2016). Alirita la 29-an de aŭgusto.
- ↑ KP084 Telegramo. kern.punkto (20-a de julio 2016). Alirita la 29-an de aŭgusto.
- ↑ Telegram FAQ (2015-08-09).
- ↑ List of Telegram applications (2014-02-06).
- ↑ Latest commits from official repository (Android version) (10 April 2016).
- ↑ Telegram F.A.Q.. Alirita 2017-10-01.
- ↑ https://telegram.org/blog/200-million
- ↑ FAQ for the Technically Inclined. Alirita 2017-10-01.
- ↑ Telegram F.A.Q.. Alirita 2017-10-01.
- ↑ Russia's Zuckerberg launches Telegram, a new instant messenger service (30 August 2013). Alirita 18 March 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-11-28. Alirita 2021-08-20.
- ↑ Telegram F.A.Q, "...making profits will never be an end-goal for Telegram."
- ↑ Why Telegram has become the hottest messaging app in the world, The Verge. Retrieved 25 February 2014. "Telegram operates as a non-profit organization, and doesn’t plan to charge for its services."
- ↑ Lopez, Miguel (in es), Configurando Telegram en el iPhone, en la web y en el Mac, Applesfera, http://www.applesfera.com/aplicaciones-ios-1/configurando-telegram-en-el-iphone-en-la-web-y-en-el-mac, retrieved 4-a de decembro 2014
- ↑ Telegram Bot Platform, Telegram, 24-a de junio 2015, https://telegram.org/blog/bot-revolution, retrieved 1-a de septembro 2015
- ↑ Telegram technical FAQ for Advanced users.
- ↑ "Source code", Telegram, https://telegram.org/apps#source-code, retrieved 12-a de februaro 2013
- ↑ Pavel Durov: "No application is 100% safe". Turing. El Diario (2-a de februaro 2014). Alirita 12-a de februaro 2014.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Oficiala Twitter-konto
- telegramo.org Paĝo kiu listigas Esperantajn grupojn
- Nova Esperantujo Liberesprima grupo ne listigita en la retejo telegramo.org
- Ĉu ĉiuj esperantistoj ekuzu Telegram? Kaj kial?, artikolo de Yves Nevelsteen en Libera Folio, aperinta 2021-01-29 esperante
|