Teodoriko la 4-a (Luzacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Teodoriko.
Teodoriko la 4-a de Luzacio
Margrafo de Luzacio
Teodoriko la 4-a kaj lia frato Frederiko la 1-a, "kun la mordita vango", Margrafo de Meißen
Teodoriko la 4-a kaj lia frato Frederiko la 1-a, "kun la mordita vango", Margrafo de Meißen
Regado 1291 - 1303
Ceteraj titoloj Margrafo de Osterland
Landgrafo de Turingio
Persona informo
Naskonomo Dietrich IV., ankaŭ nomata "Diezmann"
Naskiĝo 1260
Morto 10-a de decembro 1307
en Lepsiko, Margraflando Meißen,  Sankta Romia Imperio
Tombo Thomas-preĝejo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Wettin
Patro Alberto la 2-a, Margrafo de Meißen
Patrino Margareta de Sicilio
Gefratoj Agnes of Meissen • Frederiko la 1-a, margrafo de Meißen • Albert of Meissen • Heinrich of Pleissnerland vd
Edz(in)o Jutta de Henneberg
Infanoj neniuj
Profesio
Okupo reganto vd
Margrafo de Osterland
Dum 1291 - 1307
Landgrafo de Turingio
Dum 1298 - 1307
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Margrafo Teodoriko la 4-a de Luzacio, germane Dietrich IV. [di:trih], ankaŭ nomata Diezmann [di:cman] (naskiĝis ĉirkaŭ 1260; mortis probable la 10-an de decembro 1307 en Lepsiko) el la dinastio Wettin estis de 1291 ĝis 1303 margrafo de la markio Luzacio, aldone margrafo de Osterland[1] de 1291 ĝis sia morto, kaj Landgrafo de Turingio (kiel "Teodoriko la 1-a") de 1298 ĝis sia morto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Teodoriko estis la 3-a filo de Alberto la 2-a, Margrafo de Meißen, kaj ties edzino Margareta de Sicilio (1241-1270), filino de imperiestro Frederiko la 2-a. Post kiam la patrino de Teodoriko fuĝis el la Wartburg, en 1270, ĉar ŝia edzo estis enamiĝinta al Kunigunda de Ajzenbergo (1245-1286), Teodoriko kaj lia frato Frederiko, "la Mordito", estis edukitaj de sia onklo Teodoriko de Landsbergo (1242-1285). Post kiam Teodoriko kaj Frederiko fariĝis pli aĝaj, ili, kune kun alia frato pli maljuna Henriko, batalis kontraŭ sia patro, kiu deziris ke lia filo Apitz, el la dua edziĝo kun Kunigunda, heredu la Landgraflandon Turingio.

La unua teritoria havaĵo de Teodoriko estis Pleissnerland[2]. Post la morto de margrafo Henriko la 3-a, en 1288, li heredis la Luzacion kaj post la morto de Frederiko Tuta, en 1291, li heredis Osterlandon.

En 1301, la ĉefepiskopo de Marburgo, Burkardo la 2-a, vendis al Teodoriko la kastelojn el Droyßig kaj Burgwerben por 2 mil arĝentaj markoj, kun la eblo reaĉeti ilin pli poste. Sed, Burkardo ne faris tion, kaj anstataŭe li vendis ankaŭ la kastelon kaj la urbon el Spremberg al Teodoriko. En 1303, Teodoriko vendis la Luzacion al la Margraflando Brandenburgio, kiu tiam estis regata de la Askania Dinastio.

Adolfo de Nasaŭo (1250-1298), reĝo de la romanoj, senigis Teodorikon el la hereditaj teritorioj, tamen, post la falo de Adolfo, Teodoriko reinstaliĝis. En 1307, la reĝo Alberto la 1-a (1255-1308) de Germanio invadis Osterlandon kun granda armeo. Teodoriko kaj lia frato Frederiko armilprovizis civilulojn kaj kamparanojn, kaj kun iom da helpo de kavaliroj el Brunsvigo, ili venkis Alberton en la Batalo de Lucka[3], la 31-an de majo 1307.

Teodoriko mortis la 10-an de decembro de tiu jaro, en Lepsiko. Laŭ pli malfruaj raportoj, li estis murdita la 24-an aŭ 25-an de decembro de iu Filipo de Nasaŭ, en la Preĝejo Sankta Tomaso, en Lepsiko. Tamen, pli verŝajne, li mortis pro naturaj kaŭzoj la 10-an de decembro.

Teodoriko edziĝis al Jutta, filino de Bertoldo la 7-a de Henneberg, en 1295. Ili ne havis infanojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Osterlando, historia regiono en Germanio, situanta inter la riveroj Elbo kaj Saale, norde de Pleissnerland, kiun pli malfrue ĝi aneksis, inkludante la urbon Lepsiko.
  2. Pleissnerland aŭ Imperia Teritorio Pleissenland, estis malgranda regno apartenanta al la Sankta Romia Imperio, kion signifis ke ties havanto estas respektive elektita Reĝo aŭ Imperiestro de la Romanoj. Ĝi estis tiele nomita pro la Rivero Pleiße, kaj ĝi situis tie kie nune estas la borda regiono de la germanaj ŝtatoj Turingio kaj Saksio, sude de Lepsiko, inklude de la urboj Altenburg, Chemnitz, Zwickau kaj Leisnig.
  3. La Batalo de Lucka okazis en la Teritorio de Altenburg, Distrikto de Turingio.