Terorismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flugo de United Airlines 175, kiu estis kaptita de teroristoj, frapas la Sudan Turon de la iama World Trade Center dum la Atencoj de la 11-a de septembro 2001, en Novjorko, Usono.

Terorismo (el teroro, siavice el la latina terror "teruro") estas ĉia formo de timigo de la loĝantaro kun politikaj celoj, ekzemple per brulbotelabomba detruado de ejoj aŭ objektoj, aŭ per sendistinga mortigo de senkulpaj unuopuloj aŭ grupoj de personoj.

Oftaj difinoj de terorismo rilatas nur al tiuj perfortaj agoj (ĉu faktaj aŭ minacaj) kiuj estas intencitaj krei timon (teruro); estas elfaritaj por religia, politika, aŭ ideologia celo; kaj konscie celas aŭ ignoras la sekurecon de nebatalantoj (ekz., neŭtrala armea personaro aŭ civiluloj). Alia ofta difino estas politika, ideologia aŭ religia perforto fare de ne-ŝtataj agantoj. Kelkaj difinoj nun inkludas agojn de kontraŭleĝa perforto kaj milito. La uzado de similaj taktikoj fare de krimaj organizoj por protekta mafiado aŭ por devigi kodon de silento estas kutime ne etikedita terorismo, kvankam tiuj samaj agadoj povas esti etikeditaj terorismo kiam farite fare de konscie politika grupo. Uzokutimo de la esprimo ankaŭ estis kritikita pro sia ofta nepravigebla egaligado kun islamismoĝihadismo, ignorante ne-islamajn organizojn aŭ individuojn.[1][2]

En la internacia komunumo, terorismo havas neniun laŭleĝe devigan, punjuran difinon.[3][4]

La vorto "terorismo" estas politike kaj emocie ŝargita,[5] kaj tio tre kunmetas la malfacilecon de disponigado de preciza difino. Studo pri politika terorismo ekzamenanta pli ol 100 difinojn de "terorismo" trovis 22 apartajn difinajn elementojn (ekz. perforto, forto, timo, minaco, viktim-cela diferencigo).[6][7] En kelkaj kazoj, la sama grupo povas esti priskribita kiel "liberecbatalantoj" fare de siaj subtenantoj kaj konsiderita kiel teroristoj fare de siaj kontraŭuloj.[8] La koncepto de terorismo povas esti kontestata kiel ĝi ofte estas utiligita fare de ŝtataj instancoj (kaj individuoj kun aliro al ŝtata subteno) por senjustigi politikajn aŭ aliajn kontraŭulojn,[9] kaj eble pravigas la propran uzon de armetrupo kontraŭ kontraŭuloj (tia fortouzo povas esti priskribita kiel "teroro" fare de kontraŭuloj de la ŝtato).[9][10] Samtempe, la malo povas okazi ankaŭ kiam ŝtatoj faras aŭ estas akuzitaj je farado de ŝtata terorismo.[11] La uzokutimo de la esprimo havas kontestatan historion, kaj individuoj kiel ekzemple ANC-gvidanto Nelson Mandela iam estis ankaŭ markita kiel teroristo.[12]

Terorismo estis trejnita per larĝa aro de politikaj organizoj por plenumi siajn celojn. Ĝi estis trejnita fare de kaj dekstrulaj kaj maldekstremaj partioj, naciismaj grupoj, religiemaj grupoj, revoluciuloj, kaj regantaj registaroj.[13] La simboleco de terorismo povas ekspluati homan timon por helpi realigi tiujn celojn.[14]

Historio

La plej malnova historie konata ondo da individua terorismo estis, dum la okupacio de Palestino fare de la romianoj, la tielnomataj sikarioj, kiuj mortigis per ponardoj (latine sicarius) la judojn, kiuj kunlaboris kun la okupaciantoj, cele devigi la ceterajn al rezistado kaj netrapasable distancigi la judan loĝantaron disde la romianoj.

Alia fama terorisma ondo okazis en Rusia Imperio dum la du lastaj generacioj de la carisma reĝimo.

Diversaj formoj kaj diskuto

Diversepoke terorismo estis uzata fare de ŝtatoj, politikaj aŭ religiaj organizoj kaj de simplaj banditoj. Tre ofte terorismaj agoj okazas ŝilde de noblaj ideoj, kiel ekzemple en Alĝerio, Ĉeĉenio (Rusio), Irako kaj ne nur en unu el la du flankoj.

Al tio oni aldonu la t.n. ŝtatan terorismon, en diktaturoj (kiel la argentina kaj ĉilia juntoj), aŭ fare de unu ŝtato ne kontraŭ la armeo sed kontraŭ la civitanoj aŭ civiluloj de alia ŝtato (ekz. Israelo kontraŭ Palestino kaj Libano).

Pro ĉio ĉi, je internacia nivelo, oni ne sukcesis konsenti pri difino de "terorismo" akceptebla de ĉiuj.

La kriterioj varias laŭ la flankoj, epokoj kaj laŭ tio, kiu venkis. Dum la Dua mondmilito, la franca reĝimo de Vichy kaj la germanaj aŭtoritatoj nomis teroristoj la partianojn de Charles De Gaulle kaj de la Rezistado. Kontraste, post la venko de ĉi lastaj, oni nomis ilin herooj de la Rezistado, multaj ricevis ordenojn, kelkaj iĝis ministroj ktp.

Cetere, la uzo de la vorto "terorisma" por senkreditigi malamikojn aŭ plipezigi kondamnojn ne estas io nova. Ekzemple, la faman esperantiston Ernest Drezen, kiu kredis je la brila estonto danke al Esperanto kaj Komunismo, oni mortpafis en 1936 sub diversaj (kaj falsaj) akuzoj, interalie esti "teroristo". Nuntempa ekzemplo estas la kvalifiko "teroristoj", fare de la usona registaro, por homoj kiuj batalis kontraŭ la usona okupado en Irako.

Aliflanke, pluraj internacie serĉataj teroristoj, kiel ekz-e Luis Posada Carriles, kiuj vivas libere en Usono, estas alte protektataj de la usona registaro, kiu rifuzas akuzi ilin pro terorismo, kvankam ne mankas pruvoj - inkluzive ilia propra konfeso - pri ilia teroristeco. Plej fama kontraŭdiro en la difino de terorismo estas la ŝanĝo de kvalifiko al Usama Ben Laden kaj liaj talibanoj, kiuj unue estis trejnataj de Usono por batali kontraŭ la sovetia armeo en Afganio - tiam ili estis kvalifikitaj kiel batalantoj por la libereco, kaj post kiam ili faras la samajn agojn, sed kontraŭ Usono, ili estas nomataj teroristoj. Oni vidas, ke la difino de terorismo okazas, en politika kampo, plej ofte laŭ la aktualaj bezonoj de la difinanta instanco.

Tio kondukis al difino de sia strategio, post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, de Usono, de la Eŭropa Unio kaj de la plej multaj landoj, kies unuaranga zorgo en internaciaj rilatoj estas partopreni en la tutmonda milito kontraŭ la terorismo organizata kaj kunordigata de Usono. Ankaŭ la milito kontraŭ Irako, en 2003, kaj la - en 2008 daŭra - okupado de tiu lando, fare de Usono kaj pluraj aliancaj landoj, okazis kun la preteksto de batalo kontraŭ la terorismo. Kritikantoj de tiu milito tamen asertas ke la vera motivo estis la regado de la tie riĉaj petrolfontoj, por certigi al Usono kaj ĝiaj aliancanoj facilan pretrol-proviziĝon.

Kazoj de terorismo

Monumento al la viktimoj de la Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004, en la stacio de Alcalá de Henares.

Matricoj

La kaŭzoj originantaj terorismon estas objektoj de diversaj sciencoj kaj de vastega literaturo. El kiuj dedukteblas ke, krom ideologia fanatismo, multe influas la sociaj, politikaj kaj ekonomiaj kondiĉoj. Interesa vidpunkto troviĝas en la verkoj kaj deklaracioj de papo Ratzinger, laŭ kiu: "la kaŭzoj de terorismo ne estas nure "politikaj kaj sociaj, sed ankaŭ kulturaj, religiaj kaj ideologiaj". La religiaj praviĝoj, konsciaj kaj ne konsciaj, "kontraŭreligias ĉar la vera naturo de religio estas ĝuste taksata kaj sentita kiel pacfonto. Ĝi povas kaj devas fariĝi fortpunkto por la solvo de la problemo prefere ol la problemo: ĝi, fakte, antaŭenpuŝas la homan engaĝiĝon kaj la respekton de la alies dignecon, por la komuna bono de ĉiuj... La Sankta Seĝo pretas apogi iniciatojn enkuraĝigantajn la Dikredantojn al la agado por paco".

Notoj

  1. Spring Fever: The Illusion of Islamic Democracy, Andrew C. McCarthy - 2013
  2. African Politics: Beyond the Third Wave of Democratisation, Joelien Pretorius - 2008, paĝo 7
  3. Angus Martyn, The Right of Self-Defence under International Law-the Response to the Terrorist Attacks of 11 September, Australian Law and Bills Digest Group, Parliament of Australia Web Site, 12a Februaro 2002.
  4. Thalif Deen. "Politics: U.N. Member States Struggle to Define Terrorism", Inter Press Service, 25a Julio 2005.
  5. Hoffman, Bruce. (1998) Inside Terrorism. Columbia University Press. ISBN 0-231-11468-0. Vidu revizion en "Inside Terrorism", The New York Times.
  6. . Bounding the Global War on Terrorism. Strategic Studies Institute (SSI) (December 2003). Alirita 2009-11-11. “The views expressed in this report are those of the author and do not necessarily reflect the official policy or position of the Department of the Army, the Department of Defense, or the U.S. Government. This report is cleared for public release; distribution is unlimited.”.
  7. Schmid, Alex, kaj Jongman, Albert. Political Terrorism: A New Guide to Actors, Authors, Concepts, Data bases, Theories and Literature, Amsterdam ; New York : North-Holland ; New Brunswick: Transaction Books, 1988.
  8. La IRA, ekzemple, nomigtis siajn membrojn "liberecbatalantoj", dum la britia registaro kategoriigis la IRA laŭ sia 2000 Terrorism Act
  9. 9,0 9,1 Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj tws11janx33225; $2
  10. Elysa Gardner. "Harold Pinter: Theater's singular voice falls silent", 2008-12-25. Kontrolita 2010-01-11.
  11. Nairn, Tom. (2005) Global Matrix: Nationalism, Globalism and State-Terrorism. London and New York: Pluto Press.
  12. http://www.huffingtonpost.com/2013/12/05/nelson-mandela-terrorist_n_4394392.html
  13. Terrorism. Encyclopædia Britannica. Alirita 2015-01-07.
  14. . The Definition of Terrorism (PDF) (2002). Alirita 2010-02-22.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj