Interkultura komunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Transkultura komunikado)

Interkultura komunikado estas la studo de la interpersona komunikado inter individuoj el malsamaj kulturoj[1].

Interkultura komunikado estas disciplino kiu studas komunikadon inter malsamaj kulturoj kaj sociaj grupoj, aŭ kiel kulturo influas komunikadon. Ĝi priskribas vastan gamon de komunikadprocezoj kaj temoj kiuj nature ekestas en organizo aŭ socia kunteksto konsistigita de individuoj de malsamaj religiaj, sociaj, etnaj kaj edukaj fonoj. Tiusence ĝi provas kompreni kiel homoj el diversaj landoj kaj kulturoj agas, komunikas kaj perceptas la mondon ĉirkaŭ ili[2].

Ĉi tiu estas precize «interaga, simbola procezo, kiu implikas la atribruon de signifo inter personoj de malsamaj kulturoj»[3]. Por resumi multajn difinojn de interkulturaj kompetentoj, esence temas pri plibonigo de homaj interagoj trans diferencoj, ĉu ene de socio (diferencoj pro aĝo, sekso, religio, sociekonomika statuso, politika aparteneco, etneco, ktp) aŭ trans landlimoj[4]. Scio pri interkultura komunikado kaj la kapablo uzi ĝin efike povas helpi ponti kulturajn diferencojn, mildigi problemojn kaj helpi en atingi pli harmoniajn kaj produktajn rilatojn[5].

Interkultura kompetento[redakti | redakti fonton]

Interkulturaj kompetentecoj estas la specifaj kompetentecoj necesaj por rilati pozitive al homoj de aliaj etnaj, kulturaj, religiaj kaj lingvaj fonoj, kaj por okupiĝi pri postaj agoj kiuj povas helpi kreskigi pli profundan komprenon de malsamaj kulturaj praktikoj kaj mondkonceptoj[6]. Interkultura kompetento estas la kapablo komuniki kaj agi konvene, efike trans kulturaj diferencoj por ke individuoj aŭ grupoj kun kiuj ni interagas sentas sin respektataj kaj komprenataj kaj por ke ni atingu niajn komunikajn celojn. Ĉi rilate gravaj kernaj konceptoj estas diverseco, rajtegaleco kaj inkluzivemo. Rajtegaleco (angle: equity) rilates al agadoj por vera egaleco inter etnoj, genroj aŭ aliaj identiĝoj inter individuoj[7]. Disvolvado de interkultura komunikan kompetento estas la ĉefa celo de interkultura edukado.

Eblas ke tiu kapablo jam ĉeestas ekde la infanaĝo aŭ ke oni akiru ĝin metodike. Tre gravas la kapablo senti la situacion de la partnero, la t.n. empatio, la fortostreĉo por tio kaj la malfermiteco por la alia proksimigas la partnerojn[8]. Tial la bazo de sukcesa interkultura komunikado ripozas en la emocia kompetento kaj la interkultura sentemo. Pozitivaj sintenoj al homoj de alia kulturo estas anakŭ la bazo de interkultura kompetenteco.

La stadio de integriĝo estas la plej alta nivelo de interkultura kompetento, rezulto de la procezo de interkultura lernado. Temas pri la kompleta adaptiĝo al fremda kulturo, kiu komencas sentiĝi kiel sia propra. Formiĝas multkultura personeco , kies identeco inkluzivas elementojn de diversaj kulturoj, kio ebligas havi flekseblan konduton kaj percepton, ne limigitan al unu (denaska) kulturo[9].

Lingvoj kaj interkultura kompetenco[redakti | redakti fonton]

La studo de interkultura komunikado postulas interkulturan kompetenton, la kapablon kompreni kaj aprezi kulturajn diferencojn. Lingvoj estas ekzemploj de grava kultura komponanto ligita al interkultura kompreno kaj kompetento en tutmondiĝanta mondo.[10]. Tion substrekis ekzemple la aŭtoroj de la libro "Germanistik - eine interkulturelle Wissenschaft" (Germanistiko - interkultura scienco). En tiu libro oni pritraktas ankaŭ la problemojn kiujn alfrontas la fakon germanistikon, interalie ke ĝi jam depost kvaronjarcento (inter 1999 kaj 2023) la studenta nombro drame malkreskis.[11]

Lingvo estas parto kaj portanto de kulturo, por ĉiuj kultureroj ĝi havas esprimon, ĝi spegulas la spiriton de siaj parolantoj[12]. Aparta eco de la interkultura komunikado estas ke povas okazi miskomprenoj pro malsamaj interpretoj de esprim- kaj agmanieroj kiel laŭteco, intonacio, gestoj, grado de ĝentileco kaj grado de afableco.

Interkultura komunikado havas apartan signifon pro la kreskanta influo de la tutmondiĝo. Por kompreni la kulture malsamajn personojn necesas transpasi sian propran pensmanieron.

Kulturo konsistas plejparte el neskribitaj reguloj, nevideblaj normoj kvazaŭ kultura gramatiko de kiu ni malofte estas konsciaj ke tiuj agas sur nin. Kelkfoje, ni eĉ ne konscias ke ni havas kulturajn valorojn aŭ supozojn kiuj malsamas de tiuj de homoj el aliaj kulturoj[13]. Kiam sendinto ja scias la lingvon sed ne la ne-esprimitajn kodojn kaj la regulojn kiuj validas ene de la grupo, tiam li restas eksterulo. Ties mesaĝo tiam sendube povas esti interpretata neĝuste, aspekti nekompreneble aŭ konduki al konfliktoj. Ju pli malgranda la diferenco en interpretado inter la sendinto kaj ricevinto, despli granda la ŝanco ke la signifo tute kongruas.

Lingvoj enhavas socikulturajn informojn kaj estas gravaj rimedoj por transporti kaj montri soci-kulturan scion. Lingvoj kiuj ankaŭ funkcias kiel lingvafrankao disvastiĝas kaj adaptiĝas laŭ la lingvaj kaj kulturaj preferoj de ĝiaj uzantoj.

Plibonigi interkulturan komunikadon[redakti | redakti fonton]

Kiam lingvaj kapabloj estas neegalaj, klarigante kion vi celas diri diversmaniere plibonigos komunikadon. Kelkaj ekzemploj :

  • Esplori kiel eksterlandanoj perceptas vian kulturon legante librojn verkitajn de eksteruloj rigardante al via kulturo tra iliaj okuloj : vidu sub interkultura edukado.
  • Eviti uzadon de ĵargono kaj de idiotimso.
  • Respekti la lokajn komunikajn formalaĵojn kaj stilojn, kaj rigardi por iuj ŝanĝoj en korpa lingvo.
  • Se ne eblas lerni la lingvon de la alia, montru iom da respekton lernante kelkajn vortojn.
  • Zorge aŭskulti kaj se en dubo, peti konfirmon de kio vi komprenis (precipe grava, se lokaj akcentoj kaj prononcado estas problemoj).
  • Agnoski ke akĉento kaj intonacio povas kaŭzi gravan diferencon en signifo.
  • Iuj kulturoj influas la parolmanieron ekzemple la usona studentino Fiona Clunan kiu studas la nederlandan en Universitato Stanford rimarkis ke en Nederlando la homoj parolas pli rekte ol en ŝia propra kulturo kie homoj estas pli malrektaj kaj iom tro ĝentilaj. Tio havas la avantaĝon ke ŝi sentas kion la nederlandanoj celas diri[14].

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La alproksimiĝoj kaj modeloj de interkultura komunikado laŭ la jud-germandevena sociologo Georg Simmel tro celas komercajn vojaĝantojn aŭ komercajn diplomatojn[15][16].

Interkulturaj dialogoj estu ne pri sed prefere kun koncernataj personoj. Se iu tagordo mencias temojn kiel ekzemple migrado, rasismo, rifuĝintoj, ĉu tiam ankaŭ parolas homoj kiuj mem spertis migradon, rasismon aŭ devis fuĝi ? Se ne, la diskuto temas PRI tiuj temoj, kio havas malsaman kvaliton ol se oni parolas KUN personoj kiuj rekte estas spertuloj sur la tereno[17].

Ĉar lingvo estas unu el la ĉefaj elementoj de kulturo [9], kolektivaj kulturaj antaŭjuĝoj povas reflektiĝi ankaŭ en la enhavon de ĉiu Vikipedio-versio, ĉar evidentiĝas ke ĉiu vikipedia lingvoversio prezentas la realecon el malsama vidpunkto[18].

Interkultura komunikado kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj uzas Esperanton kiel ilian komunan komunikilon, sed tio ne signifas, ke ili havas la saman kulturon de komunikado aŭ devas havi ĝin. Multaj el ili komunikas pli-malpli laŭ la normoj de iliaj respektivaj denaskaj kulturoj de komunikado, t.e., multaj el ili havas nacikulturan "akĉenton" kiam ili komunikas en Esperanto[19]. Dum simpozio pri interkultura komunikado Donald Broadribb rimarkigis ke "La indulgemo de esperantistoj rilate al prononcodiferencoj tre rapide malaperus, se ĝi kaŭzus miskomprenojn, kio neeviteble okazus, se ĉiuj homoj uzus Esperanton kiel duan lingvon, interkulturan. La prononcoproblemoj de Esperanto por diversaj popoloj estas menciitaj plurfoje en la artikoloj en la simpozio, sed neniu solvo por tiu problemo estas diskutita[20]. Se oni volas uzi Esperanton kiel kompletan interkulturan lingvon, ĝi devas ebligi al siaj uzantoj la ellaboron de tiu detala pragmatika instrumentaro, kiun la uzantoj sentas bezonata[21]

Sukcese komuniki kun ĉiuj esperantistoj de la mondo ne estas facila tasko, eĉ se ĉiuj parolas komunan lingvon. Ĉar la alia persono en la konversacio eble venas el por vi tute ne konata kulturo, li aù ŝi povas reagi strange al via mesaĝo kaj povas kompreni vin en tute alia maniero [22]. Tial Esperantistoj devas pli konscii ke paroli en Esperanto ne garantias mankon de kultura miskompreno kaj kiam ili komunikas kun Esperantistoj de aliaj kulturoj de komunikado, ili povas havi problemojn, kiuj povas konduki al miskomprenoj. Ideale oni devus havi ankaŭ komunan kulturon de komunikado. Tamen ĉar tio estas nek atingebla nek dezirinda, oni devas almenaŭ koni la kulturon de la persono, kun kiu oni interparolas. Eblaj aspektoj de lingva kaj nelingva komunikado temas

Interkultura komunikado dependas de pluraj aspektoj: lingva, koncepta (mensa kategorioj), komunika (ekster-lingvaj kodoj), formala/neformala, ĝentila/malĝentila, kaŝita forto/malkaŝita forto, politike korekta/nekorekta, libera uzo/tabuo, kunlabora sinteno/fermita sinteno. Jen parametroj por pritaksi la interkulturajn problemojn: tempo, hierarkio kaj statuso, neparola komunikado, spaco/distanco inter la korpoj, uzo de aĵoj, parolaj aspektoj[23]. Dum interkultura konversacio gravas ekzemple sciojn pri 1) kiel pardonpeti, 2) kiel peti, 3) kiel rifuzi, 4) kiel plendi, 5) kiam esprimi opinion, 6) kiel uzi humuron, 7) kiom da fizika distanco, 8) kiam silenti, ktp.[22][19]

Kiel lingvo kreita por interlingva komunikado, Esperanto ignoras naciecojn. Tiu kulturo inter la kulturoj, tiu lingvo inter la lingvoj, formas tutmondan komunikreton, en kiu informoj, ideoj kaj kulturaj formulaĵoj interŝanĝiĝas. Ĉar la uzantoj de Esperanto ankaŭ parolas aliajn lingvojn kaj partoprenas aliajn kulturojn, tiuj informoj ankaŭ interpenetriĝas kun aliaj lingvoj kaj kulturoj. La esperantistaj ĵurnalistoj helpas defii la kulturajn antaŭjuĝojn per tutmondeca kaj egaleca aliro al la homa problemaro.[24]

Por pli bone kompreni la specifojn de la interkultura komunikado per esperanto, Ilony Koutny ekzamenis kadre de la Interlingvistikaj studoj de UAM la konsistigajn partojn de la esperanta kulturo laŭ jena aliraspektoj: artaĵoj, historio, geografio, institucioj, specialaj materiaj signoj, lingvo, kutimoj, komunaj kredoj kaj pensmanieroj[12]

Universalaj Kongresoj de Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum kongresoj interkultura komunikado regule estas temo kiel ekzemple dum la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, Vilno, 23-30 julio 2005 havis kiel kongresan temon : "100 jaroj de interkultura komunikado" kaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto en 2021[7].

Natura Semantika Metalingvo (NSM) kiel helpilo al komuna homa lingvo.[redakti | redakti fonton]

La semiotikisto Umberto Eco jam en lia fama libro La serĉado de la perfekta lingvo en la eŭropa kulturo mencias ke 'la rakonto pri la konfuzo de lingvoj kaj la provo por rekapti la perdon (de originala lingvo) tra la remalkovro aŭ invento de komuna lingvo por la tuta homaro, troviĝas en ĉiu kulturo'.

La pola-aŭstralia lingvisto Anna Wierzbicka, kvankam ŝi persone neniam sentis sin allogita de la ideo 'konstrui' lingvon por la tuta homaro, tamen pluesploris la ideojn de Descartes kaj Leibniz [25] kaj malkovris 'naturan semantikan metalingvon' (NSM) kiel helpilo al komuna homa lingvo kiu konsistas el 65 simplaj kaj universalaj elementoj, aldone al simpla gramatiko kiu priskribas la regulojn kiel kombini ilin.

En 1972 ŝi publikigis libron titolitan "Semantic primitives" (Semantikaj primitivoj) en kiuj por la unua fojo ŝi formulis programon de kompara esploro pri la lingvoj de la mondo, konstituante la bazon de sia teorio pri natura semantika meta-lingvo kaj malkovris aron de elementaj signifoj komunaj al ĉiuj lingvoj. Ĉi tiu teorio trovis ampleksan aplikon en antropologio, psikologio, kulturaj studoj, lingvistiko, lingva filozofio, teorioj pri interkultura komunikado.

En la lastaj jaroj, la teorio ankaŭ trovis praktikan aplikon en la kampo de interkultura komunikado kaj rezultis en la apero de la teorio de "kulturaj skriptoj" (reflektitaj en sociaj normoj kaj kulturaj atendoj pri manieroj paroli, pensadi kaj agi kaj nun estas konsiderita unu el la ĉefaj tezoj en la kampo de interkulturaj studoj[26].

NSM povus servi kiel

- komuna kerna vortprovizo (65 kernaj vortoj) por malkovri indiĝenajn signifojn, uzante denaskulojn kiel kunlaborantoj

- normigita, semantike stabila, vaste komprenebla, translingva 'gloso' (lingvilo)

- alirebla 'lingvilo' por enmigrintoj kiuj provas kompreni kulture ligitajn konceptojn, ekz-e, Bildung en Germanio

- ne ankoraŭ ellaborita skizo (blueprint) pri kiel komuniki adekvate en denaskaj lingvoj tradukante konceptojn de lingva ĝentileco / gardi bonan reputacion/ afableco (98);[27]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • (nederlanda) Weg uit Babylon, verhalen en essays over culturele miscommunicatie (rakontoj kaj eseoj pri kultura miskommunikado), kompilita de Rachida Azough kaj Anil Ramdas, eldonejo Augustus, 2008, 50-55 paĝoj, ISBN 9789045701899.
  • En la scienca retejo "Academia.edu" en 2019 jam estis listo de pli ol 1000 dosierojn pri la temo interkultura edukado.
  • (angla) Janet M. Bennett, The SAGE Encyclopedia of Intercultural Competence, Intercultural Communication Institute, Portland (Usono), 2015, 973 paĝoj.
  • (hungara) Nyelvi és kulturális kommunikáció az idegen nyelven [Lingva kaj kultura komunikado en fremda lingvo]. Koutny I., In: IV. Országos Alkalmazott Nyelvészeti Konferencia [4-a Landa Konferenco pri Aplikata Lingvistiko]. Budapest: BME, 1994.
  • (angla) Goddard, Cliff; Wierzbicka, Anna. "Global English, Minimal English position papers" (PDF). Global English, Minimal English: Towards better intercultural communication (tutmonda angla, minimuma angla : al pli bona interkultura komunikado), alirite la 20-an de aŭgusto 2018.
  • (angla) Wierzbicka, Anna, Understanding Cultures Through Their Key Words: English, Russian, Polish, German, Japanese (kompreni kulturojn pere de iliaj ŝlosilvortoj : angla, rusa, pola, japan), 1997
  • (angla) Sharifian, Farzad & Palmer, Gary B. (eds.) (2007) Applied cultural linguistics: Implications for second language learning and intercultural communication. Amsterdam/Philadelphia: John Benjamins.
  • (hispana) Escalona Gutiérrez, "No todos los lingüistas son antropólogos, ni todos los antropólogos son lingüistas. Los problemas de la traducción interlingüística e intercultural", Tesis de Licenciatura en Lingüística. Escuela Nacional de Antropología e Historia, 2004.
  • (angla) Penelope Brown et Stephen C. Levinson, Politeness: Some Universals in Language Usage, Cambridge University Press, 1987, 358 p. (ISBN 9780521313551)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rimarko : Tiuj agantoj povas esti unuopuloj, sociaj grupoj, organizacioj, komunumoj, socioj kaj ŝtatoj. En tiu procezo decida estas la re-interpretado en la kunteksto de alia kulturo per la procezo de tradukarto !
  2. (en) Lauring, Jakob (la 1-an de julio 2011). "Intercultural Organizational Communication: The Social Organizing of Interaction in International Encounters". The Journal of Business Communication (1973). 48 (3): 231-255. doi:10.1177/0021943611406500. ISSN 0021-9436.
  3. (angla) Handbook of International and intercultural communication, William B. Gudykunst - Bella Mody, Sage Publications, 2001, ISBN 0-7619-2090-0
  4. (en, ar, fr, es, zh, ru) Deardorff, Darla K., Manual for developing intercultural competencies: story circles, 101 paĝoj, 2020, Unesko, ISBN:978-92-3-100331-8 (UNESCO), 978-0-367-19997-5 (Routledge)
  5. (angla) Samovar, Larry A. kaj Richard E. Porter. "Ĉapitro 1." Intercultural Communication: A Reader. Belmont, CA: Wadsworth, 2011
  6. (en) Glossary of key terminology (Terminaro pri ŝlosila terminologio rilate al reta memlerna kurso pri interkultura edukado de la Konsilio de Eŭropo).
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 (eo) Debato pri Interkultura Komunika Kompetento por Esperanto-parolantoj, Dua Virtuala Kongreso de Esperanto, 2021
  8. Buda B. (1992): Kommunikáció és kultúra [Komunikado kaj kulturo]. IN: Hidasi J. (red.): Kultúra, viselkedés, kommunikáció. Külkereskedõknek, idegenvezetõknek, diplomatáknak, utazóknak [Kulturo, sinteno, komunikado. Por eksterakomercistoj, fremdulgvidantoj, diplomatoj, vojaĝantoj]. Budapest: Közgazdasági és Jogi Kiadó
  9. (en) Bennett, M. J., A developmental Approach to Training for Intercultural Sensitivity, En: Intercultural Journal of Intercultural Relations. 1986. n-ro 10(2), paĝoj 179-196.
  10. (en) McDaniel, Edwin R. (la 13-an de decembro 2017). "Intercultural Communication, the Macro‐Structure". The International Encyclopedia of Intercultural Communication: 1-10. doi:10.1002/9781118783665.ieicc0031.
  11. (nl) Nicole Colin, Rolf Parr, Catherine Teissier en Joachim Umlauf, Germanistik – eine interkulturelle Wissenschaft?, Duitsland Instituut.
  12. 12,0 12,1 Interkultura komunikado Arkivigite je 2014-08-17 per la retarkivo Wayback Machine - Prelego de Ilona Koutny, Adam-Mickiewicz-Universitato, Poznańo, Pollando enkadre de Internacia Kongresa Universitato dum la 83a Universala Kongreso de Esperanto en Montpeliero, Francio
  13. (angla) Mengenay Saya, Communication across culture, 12a januaro 2009, konsultita la 30an decembro 2016.
  14. (nl) Fiona Clunan, Een Amerikaanse met Nederlandse ambities, Neerlandistiek, la 19-an de januaro 2022.
  15. (germana) Arata Takeda: Transkulturalität im Schulunterricht Arkivigite je 2018-05-13 per la retarkivo Wayback Machine (transkultureco en la lerneja instruado, p. 2, (PDF-dosiero, 1,39 MB)
  16. (germana) Georg Simmel (1992). Gesamtausgabe. Hrsg. von Otthein Rammstedt. Bd. 1. Soziologie. Untersuchungen Éber die Formen der Vergesellschaftung. Frankfurt a.M.: eld. Suhrkamp (p. 764)
  17. (germana) Potential Vielfalt - Eine Arbeitshilfe zur Interkulturellen Öffnung der Jugendarbeit in Bayern, 2018, p. 63 (PDF, 100 p.)
  18. (en) Interactions of Cultures and Top People of Wikipedia from Ranking of 24 Language Editions, PLoS One, la 4-an de marto 2015, doi: 10.1371/journal.pone.0114825
  19. 19,0 19,1 Tsvi Sadan (Tsuguya Sasaki), Unu komuna lingvo, multaj malsamaj kulturoj: Problemoj de interkultura komunikado en Esperanto Arkivigite je 2017-01-01 per la retarkivo Wayback Machine, Internacia Kongresa Universitato, 2013.
  20. Symposium on Communication Across Cultural Boundaries/Simpozio pri interkultura komunikado, 2003, Gotenburgo
  21. Wim Janssen, Simpozio pri interkulturo Arkivigite je 2017-01-01 per la retarkivo Wayback Machine, 2003, Göteburg.
  22. 22,0 22,1 Kristin Tytgat, prelego pri interkultura komunikado, 2013, Bruselo
  23. Manuela Ronco, Interkultura Komunikado, prelego dum Internacia Junulara Kongreso (IJK), 2012, Hanojo.
  24. Humphrey Tonkon, Internacia interkultura komunikado : ĵurnalismo kaj Esperanto, 2008, TEĴA, konsultita 31an decembro 2016.
  25. (angla) Common language for all people Arkivigite je 2017-02-08 per la retarkivo Wayback Machine, the innate language of thought, Lecture of Anna Wierzbicka, 2011.
  26. (pola) Prof. Anna Wierzbicka - laureatka nagrody fnp 2010 (gajninto de la fnp-2010 premio), FNP, alirite la 20-an de Aŭgusto 2018.
  27. (angla) Librorecenzo de Imprisoned in English Arkivigite je 2017-02-08 per la retarkivo Wayback Machine: The Hazards of English as a Default Language, Anna Wierzbicka. New York: Oxford University Press, 2014. xii + 287. ISBN 978-0-19-932150-6.
  28. Interkultura kaj multlingva dialogo per neŭtrala lingvo, inter la eŭropaj lernejoj, prilaborita plano laŭ la originala ideo de "AKEL" projekto de Luis Ladeira.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]