Uzanto-Diskuto:Atsuinatsu

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Atsuinatsu!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 11:32, 25 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi gratulas al viaj artikoletoj! Mi aldonas, ke mi metis foton al Hideto Takahashi, kio estas facile redaktebla. Se vi havas emon, simple la plej ofte .jpg formaton kopiu al la rubriko de informkesto/dosiero. Tio estas videbla, se vi iras al "Vidi historion," poste pli malsupre maldekstre al blua "antaŭa", kie videblas la diferenco.--Crosstor (diskuto) 13:22, 28 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Okay, thank you. --Atsuinatsu (diskuto) 07:26, 29 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Do, mi ekigos kampanjon por akceptigi tiujn artikolojn kiel legindaj artikoloj, Kelkaj atendas dum pli ol unu jaro. Jen ili: Jorge Luis Borges, Baziliko Sankta Petro, Bildliteraturo, Bogoto, Ludwig van Beethoven, Brita imperio, George Byron, Bovo, Aŭgusto Cezaro, Johannes Brahms, Miguel de Cervantes, Winston Churchill, James Cook, Le Corbusier, Citrono, Diplomatio, Salvador Dalí, Marie Curie, Isabel la 2-a (Hispanio). Mi petas balotojn almenaŭ por kelkaj el ili.--kani (diskuto) 12:54, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Futbalistoj[redakti fonton]

Saluton! Se vi kreas novan artikolon pri futbalisto, bonvolu skribi "futbalisto" en "Resumo", kiu estas videbla inter la redaktata parto kaj "Publikigi la ŝanĝojn". En la baldaŭaj similaj redaktoj sufiĉas enskribi f, poste la komputilo aŭtomate faras la tuton. Tio havas avantaĝojn por Vikipedio. --Crosstor (diskuto) 05:44, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Okay. --Atsuinatsu (diskuto) 05:50, 8 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Hi dear! Could you add to your articles tables with results of this players like en English-version? Only suggest. RG72 (diskuto) 11:54, 11 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, por multfoje ripetataj samaj redaktoj en artikoloj pri futbalistoj provu peti uzanton Uzanto:LiMr, ĉu tia aldonado perrobote ne estus pli rapida. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:44, 15 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Okaze de la reveno al redaktado mi salutas vin.--Crosstor (diskuto) 07:41, 18 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi same salutas vin kaj volas aldoni peton: Bonvolu aldoni viajn novajn artikolojn pri japanaj futbalistoj al iu alia paĝo, plej facile al la koncernaj listoj de futbalistoj de la futbalaj kluboj. Ekzemple * [[Ayase Ueda]] aldoniĝu (en alfabete ĝusta loko) al la listo de Kaŝima Antlers (tion mi jam mem faris, sed ne faris pri la multaj aliaj artikoloj). Se kiel naskiĝloko indikatas specifa urbo (ne nur la tuta gubernio), eblaj ankaŭ noti la nomon tie sub ĉapitra titolo == Konataj urbanoj == . Se oni ne faras tion, la novaj artikoloj inundas la liston pri neligitaj paĝoj, kiu laŭeble daŭre malplipleniĝu, kaj certe ne amase pleniĝu. La listoj de futbalistoj de la futbalaj kluboj de Japanio pli malpli ekzistas nur por tiu celo! Ĉu vi komprenas? ThomasPusch (diskuto) 17:49, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Ah jes, ankoraŭ plia peto: Bonvolu aldoni en la informkeston la parametron |klubaktual= stato de 2020 (aŭ alian ĝustan jaron), por ke ne ĉie mise legiĝu "...aktualaj laŭ la {{{klubaktual}}}", sed en bona kaj komprenebla lingvaĵo "...aktualaj laŭ la stato de 2020" (se vi volas, eblas ankaŭ aldoni monaton, ekz. aprilo 2020, aŭ sezonon, printempo 2020, sed tio en multaj kazoj eble estos tro detala). TP
PS: Mi nun adaptis la lastajn 12 aldonojn de vi, de Hiroto Arai ĝis Keitatsu Kojima, tiel ke ili ne plu estos artikolaj orfoj, sed kompreneble daŭre restas multaj... TP