Uzanto-Diskuto:Ryoho

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon en la vikipedio deziras al vi Arno Lagrange. Vi portos en vikipedion aeron el mondparto kie ne jam estas multaj kontribuantoj. Kvankam vi diras vin komencanto via esperanto aspektas bonega. Ĉu vi bonvolos iom pli rakonti pri "Sub la Verda Standardo" ?  : Kiu aŭtoro? Temo? en kiu lingvo estis prezentita? kun kiuj? ĉu konstanta trupo ? Mi nome multe interisĝas pri esperanto-teatro kaj scivolas pri esperanto-teatro en Japanio.


Dankon por via lego kaj via komplimento.
Mi nun serĉas informon pri Sub la Verda Standardo en interreto por krei novan artikolon.
Sed, mi havos tri problemon ,se mi kreus novan artikolon pri 'Sub la Verda Standardo.
Unue ,mi rolis la skeĉon ĉe festo de mia altlernejo antaŭ tri jaroj. Sed, verskribe, mi ne preskaŭ memoras 'Sub la Verda Standardo'n.
Due , al 'Sub la Verda Standardo' mi tradukas '緑の星の下に (Midori no Hoŝi no Moto ni)'n. Kaj la verkinto eble tradukis la japanan titolon al alia Esperanta titolo. Ekzemple, 'Sub la Verdan Standardon '.
Trie, mi rolis Sub la Verda Standardon de 岡一太. Alia Sub la Verda Standardo de P.Korte.(Danio) ekzistas.
Mi havos tiojn problemojn sed mi kreu artikolon kiel eble pli utilan por Vikipedio.
Ryoho 15:43, 9. Nov 2003 (UTC)

Saluton Ryoho!
Ĉu vi legis Nomojn de titoloj? Por eviti kofuzon, vi povas distingi per parentezaĵoj: ekzemple Sub la Verda Standardo (japana teatraĵo) kontraŭ Sub la Verda Standardo (dana teatraĵo). Sub Sub la Verda Standardo estu plunavigilo al ambaŭ. Aŭe, vi povas uzi la originan titolon (latinlitere!) kiel artikolan titolon: Midori no Hoŝi no Moto ni/Midori no Hoshi no Moto ni. Sukceson! Bab 14:21, 10. Nov 2003 (UTC)

Saluton Ryoho, Ĉu vi povas helpi min pri japanaj nomoj. Mi preparis artikoleton pri Kzotaro Deguĉi. Ĉu la familia nomo estas Deguĉi? Mi antaŭdankas. Paul 11:34, 6. Dec 2003 (UTC)

Saluton Paul, mi legis vian demandon. Mi pensas ,ke Deguĉi estas familia nomo, kaj Kzotaro estas individua nomo.
Sed, mi pensis ,ke Kzotaro estas misliterumo.Mi supozas ,ke verliterumo estas Kyotaro.
DEGUĈI Kyotaro (出口 京太郎) estas presidanto de Esperanto-Propaganda Asocio.Ryoho 17:13, 6. Dec 2003 (UTC)


Mi tre dankas. Mi kontrolis la individuan nomon kaj vi pravas - mi prenis la nomon el la gazeto Esperanto de UEA kaj eraris pro la nekutima fonto. Paul 07:57, 7. Dec 2003 (UTC)


Estimata Ryoho ! bonvolu atenti ke krom por jam mondfamaj japanaj nomoj kiaj Tokyo kaj Toyota estas preferinde esperantigi la japanajn nomojn uzante ĉ ŝ ŭ kaj j anstataŭ ch sh w kaj j (kiuj estas angla transskribo de la japanaj nomoj). Mi jam korektis ĉe Aiĉi (prefektujo) kaj Ĉiba (prefektujo). Bonvolu atenti tion por venontaj paĝoj. Dankas pro la atento Arno Lagrange 08:49, 1. Apr 2004 (UTC)


estimata Ryoho! 日本語で書いています。ごめんなさい。まだ エスペラントを勉強していますから日本語のほうがやさしい。Ryohoも私も日本について書いていますからこれを書いています。知らない事がいっぱいあります。 例えば、ishikawaはエスペラントでどう書いたらいいかわかりません。iŝikaŭa?

honshuもhonŝuになりますか? fukuiはREDIRECTをしたら福井県か福井(町)にREDIRECTしますか? じゃ、次回エスペラントで書くつもりです。ごめんなさい

Estimata Jordi Polo! 私もエスペラントを勉強し始めて1年しか経っていないので、まだまだ使いこなせていません。おたがいがんばりましょう。
Ishikawaをエスペラントのアルファベットで書くときは、Iŝikaŭaで良いと思います。ちなみに、訓令式でIsikawaという書き方もありますが、あまり使われていません。
Honshuについては少し困っています。Honshuをエスペラントのアルファベットに直すとHonŝuとなりますが、実用エスペラント小辞典によれば"Honŝuo"のようにエスペラントの名詞語尾の"-o"が付けられています。そのため、HonŝuあるいはHonŝuoのどちらにしたらいいのか迷っています。
Fukuiは福井県と福井市のどちらの意味にも使われるので、日本語版の記事「福井」のように曖昧さ回避のためのページを作った方がいいと思います。

エスペラントあるいは日本語のどちらで書き込んでもらっても結構です。Ryoho 16:53, 10. Apr 2004 (UTC)

私も「福井」のようのほうがいいだと思います。しかし、これを見て: http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:WikiProject_Japanese_prefectures 英語のウイキの人はえらいです。彼の日本の画のおかげでhokurikuの地図ができました:[1]

英語で日本の府県を訳できます。それにRyohoが書いた福井市の記事が好きです。しかし方言といつから町になったの事も書いたらいいと思います。 Koshin'etsu regiono をどう書いたらいいですか? Jordi 17.59, 11. Apr 2004 (UTC)

Saluton Jordi Polo!
福井弁について私はあまり知らないのですが、面白そうなのでインターネットで詳しく調べてから記事をつくろうと思います。
英語版では福井市の記事に福井弁のことが書かれていますが、調べてみると福井弁は福井県全域で話されていることがわかったので、福井弁のことは福井県の記事に書き込もうと思います。

Koshin'etsuをエスペラントの表記に変換するとKoŝin'ecuになります。それから、日本語の表記をエスペラントに変換するときはここの対応表が役に立ちます。Ryoho 12:13, 13. Apr 2004 (UTC)

Dankon, Ryoho, pro la prisuŝiaj japanaj literoj. Tamen mi mem volas fari tiun servon, kaj vi ne diris la respondon al mia demando pri japana kodigado en Vikipedio, kiun mi metis en la diskutpaĝon pri mia suŝia artikoleto. Bonvolu klarigi tion aŭ sciigu min, kien mi min turnu por tiuj informoj. Antaŭdankas Vikipediisto:Haruo je 2004.06.24 en Seatlo.


Saluton Haruo! Mi legis vian demandon. Por vi mi prezentas retan paĝon.
http://www.romaji.net/romaji.asp
La paĝo estas por Japano kiu enigi Japanlingvon eksterlande. Se vi scius metodon enigi Japanlingvon per alfabeto, vi povas enigi simplan kanĵion.

uzmaniero (Japane)

Ryoho 02:39, 27. Jun 2004 (UTC)

romaji.asp[redakti fonton]

Multan dankon, Ryoho. Tio estas utila ligo por mi. Parenteze, ŝajnas ke Shodouka falis el la reto. Ĉu vi povas proponi bonan similan servon? Mi ofte devas legi japanajn paĝojn en la reto per komputilo kiu ne disponigas japanajn karaktrojn.

Haruo 07:28, 27. Jun 2004 (UTC)


Estimata Haruo!
Mi serĉis manieron tajpi Japanlingvon. Softvaro "Global IME" aldonas Japanlingvon al komputilo. Sed, oni devas instali la softvaron en komputilon por uzi. Se vi povus instali la softvaron, vi povas tajpi Japanlingvon. Global IME(Bonvolu certigi version!)
Ryoho 09:52, 28. Jun 2004 (UTC)


Geografia nomo[redakti fonton]

Saluton Ryoho!

Mi aprecis viajn belajn artikolojn pri prefektujoj. Nur unu komenteto pri kunmetado de geografiaj nomoj, kiuj enhavas unu parton japanan kaj unu esperantan: Vi skribis (ekzemploj el Hokkajdo) "Cugaru Markolo", "Seikan Tunelo", "Iŝikari montoj", "Ŝikocu lago", "Rebun Insulo". Laŭ miaj scioj de Esperanto, tiuj pli nature devus esti "Markolo Cugaru", "Tunelo Seikan" (= "Seikan-tunelo"), "Montoj Iŝikari", "Lago Ŝikocu", "Insulo Rebun" - simile al "Monto Everest", "Premio Nobel", "Doktoro Zamenhof". Vidu jaman diskuton sub Diskuto:Lago Der.

Nu, kiel vi opinias?

Bab 06:34, 23. Aŭg 2004 (UTC)


Saluton Bab!
Mi kreis titolojn de paĝo laŭ en-vikipedio. Ekzemple "Cugaru Markolo" kaj "Seikan Tunelo" devenis Tsugaru Strait kaj Seikan Tunnel.
Tiaj titoloj similas al Japanlingva sistemo.
Verdire, mi scias ne bone tradukadon de geografinomoj. Mi pensas ,ke gvidilo pri la problemo nececas en Vikipedio:Nomoj de titoloj. Ryoho 11:55, 23. Aŭg 2004 (UTC)

Nu, kion pensas la ceteraj vikipediistoj? Bab 12:27, 28. Aŭg 2004 (UTC)
  • Saluton Ryoho! Mi kontaktas vin, ĉar mi bezonos helpon. Mi pensas, ke mi ie vidis malĝustajn ligojn inter paĝoj rilatantaj al hundoj. Se vi respondos mi klarigos la detalojn venontfoje.
  • Ni havas du eo:Islanda ŝafhundojn. Bildon pri unu el ili vi trovos ĉe en:Icelandic_Sheepdog. Tiu hundo tre similas al ja:柴犬 en:Shiba_Inu kaj en Germanio ili estas bredataj en sama klubo por nordaj hundoj. Ĉu vi povas sciigi min, kiel nomiĝas la Islanda ŝafhundo en la Japana. Se ekzistas pli ol unu nomo, bv. sciimi al mi ankaŭ la kromajn.
  • En la angla la hundo apartenas kaj al en:Category:Dog breeds kaj al en:Category:Iceland. Kiu estus la traduko por tioj kategorioj?
  • Kio signifas Category:犬の品種|しはいぬ ? Mi antaŭdankas pro vi helpo. Ĝis! Gangleri 04:54, 28. Sep 2004 (UTC)
Saluton Estimata Gangleri !
  • Islanda ŝafhundo
Japanlingve oni nomas Islanda ŝafhundo "アイスランド・シープドッグ" (ajslando ŝiip-dog) laŭe Angla prononco. Nun paĝo pri ĝi ne ekzistas en ja-vikiejo.
  • kategorio
"犬の品種" signifas "Hundaj rasoj". "しはいぬ" estas nur signo por aranĝi. Ryoho 12:48, 28. Sep 2004 (UTC)
Dankegon Ryoho! Mi ŝanĝis la "[", "]" signojn, ĉar la Vikipedia programo uzas ilin por internaj kaj eksteraj ligoj. Bv. redakti la tekston por vidi la uzon, kiam oni mencias tiajn specialajn signojn en teksto. Ekzemplo: [[:ja:アイスランド・シープドッグ|アイスランド・シープドッグ]] estas priskribo pri / ekzemplo de rekta ligo al japana artikolo el alilingva Vikipedio kaj アイスランド・シープドッグ estas la rezulto de tiu ligo. Se mi iom povas helpi al vi, bv. kontakti min. Gangleri 20:37, 28. Sep 2004 (UTC)

kvartalo Niŝi: kial titolo sen streko?[redakti fonton]

Saluton,

vi ĵus aldonis artikolon pri kvartalo Niŝi de Jokohamo; en la artikolo vi uzas la kunmetitan formon "Niŝi-kvartalo", kiu ankaŭ estas en ordo. Sed la titolo de la artikolo estas "Niŝi kvartalo" (sen ligo-streko), kio estas eraro en Esperanto.

Ĉu intence vi uzis malsamajn informojn en la titolo kaj en la teksto? Se jam ekzistis ret-ligo kun la erara formo, estus pli bone aldoni plusendon (alidirektadon) al la ĝusta formo.

Kion vi opinias? Mi ankaŭ preferus "Katabira-rivero" (aŭ "rivero Katabira") kaj "bestejo Nogejama"/"Nogejama-bestejo", sed tie la nomo havas a-finaĵon, estas do adjektivo kaj la formo sen streko estas ebla.


Sincerajn salutojn, Ismo, 2004-11-15 14:27 (UTC)


Saluton
Verdire ,mi kreis titolon depende de anglaj nomoj. (18 wards in Yokohama, ward = kvartalo)
Praktike, mi opinias ke "Niŝi-kvartalo" (aŭ "Kvartalo Niŝi") konvenas.
Mi opinias ke "Katabira-rivero" aŭ "rivero Katabira", ambaŭ formoj estas bona. Sed mi preferas antaŭan, ĉar vortoordo "Katabira-rivero" estas sama al originala nomo.Ryoho 16:26, 15. Nov 2004 (UTC)


Dankon. Mi tendencas al la opinio, ke la ordo de vortoj estas lingva afero kaj ne influu tradukojn, sed mi komprenas vian vidpunkton. Grave laŭ mi estas la ligo-streko, kiam la ĉefa vorto (rivero, kantono, urbo) antaŭas la nomon. (Mi nun legis, ke vikipediisto BAB ŝajne konsentas kun mi.) Sincere, --ismo 18:04, 1. Dec 2004 (UTC)

Cappuccino[redakti fonton]

まいど、こんにちは
カプチーノ、またの名をぺぺロンチーニ、です。最近はジャンガーロにカプシーコの名前で書いたりしています。
ご挨拶ありがとうございました。年末ですね。大阪はいかがですか? もう一年間日本に帰っていません。フランスは寒いです。前に帰った時に難波で「熊五郎」のラーメンを食べましたが、うまかった。
さて、本当はずっと匿名で行くつもりだったんですが、ある項目で他の人からの質問があって、登録名で質問されているのにID番号で答えるのも変なので登録することにしました。まあ当たり前ですが、暇な時に、気になることだけをぼちぼち書いて行くつもりです。今後ともよろしくお願い致します。--Cappuccino 14:05, 29. Dec 2004 (UTC)

Ryoho(りょほう)、Yahoo掲示板ではosaka_vikipediistoです。
こちらこそよろしくお願いします。
大阪も寒くなりましたが、例年に比べると少し暖冬という気がします。
今のところ、日本の地理関係の記事を中心に書いています。
CappuccinoさんはIĉismoとか代用表記とか、エスペラントの基本的な部分に係わる記事を書かれているようですが、ベテランのエスペランティストの空気を感じます。
それから、もうお気づきかもしれませんが、登録するとページの移動やファイルのアップロードができます。
では、幸せな新年を!Ryoho 11:26, 30. Dec 2004 (UTC)
そうですね、ベテランと言えばベテランかも。なんせ勉強を始めたのは20年ほど前ですから(「エスペラント四週間」で独習)。でもエスペラントでものを書き始めたのは本当に一か月ほど前からです。今まで使う機会が全くありませんでしたから。Yahoo掲示板に書き込みしているうちにまたやってみたくなったのです。インターネットはありがたいです。あんまりここを雑談(しかも日本語の)で埋めるのが望ましくなかったら、新しくエスペラント専用のメールアドレスを作りましたので、そちらへでもどうぞ。bonanesperon@yahoo.fr です。それではまた。--Cappuccino 13:15, 30. Dec 2004 (UTC)
たまたまjapana lingvoと言う項目に行きましたが、キリスト教国でもないのにPatro Niaがあるのに非常に違和感を覚えました。その他の言語を見ても、Patro Niaは必ずあるわけでもないし、近いうちに削除したいと思っています。また数字の綴りが訓令式だったので、よりエスペラント的に実際の発音に近づけておきました。ご意見を。--Cappuccino 10:58, 17. Jan 2005 (UTC)
例文についてですが、Patro Niaに違和感を覚えたという意見には同感です。日本語版のja:Wikipedia:言語のスタイルには、文章のようなものはありませんし、文章が見つからなかったら挨拶例に置き換えてもいいと思います。ドイツ語の例文は結構豊富(多すぎ?)ですし、ここから引張ってくるのはどうでしょうか。Ryoho 12:37, 17. Jan 2005 (UTC)
Patro Niaを削除しましたが、削除してから気付いたのですが、Solena Versioとdoksologioを付け足したのはRyohoさんだったんですね。何か、申し訳ないような気がしました。しかしよく考えてみると、中立性を謳っているEsperantoにさえ、特定の宗教の祈りであるPatro Niaがあるのはおかしいのではないかという気がして来ましたし、さらに考えてみると、ある言語の項目に例文として特定の宗教の文を採用すること自体おかしいのではないかという気さえして来ました。もちろんここでとやかく言っていても始まらないことで、いずれ他の言語の項目でも問題提起してみたいと思いますが。--Cappuccino 00:23, 21. Jan 2005 (UTC)
ja:Wikipedia:ページの編集は大胆に 「申し訳ない」なんてとんでもないです。記事をより読者の役に立つものにするためには時に大幅な編集も必要だと思います。
よく考えてみると、日本人のほとんどが「主の祈り」を知らないわけで、そんなもの例文にしても読者にとってあまり参考にならないと思います。それよりは挨拶例とかの方が読者の役に立つのではないかと思います。挨拶例にしろ、「北風と太陽」など他の文章にしろ、置き換える文例を何にするかは、Patro Niaを削除したCappuccinoさんにおまかせします。ではRyoho 11:08, 21. Jan 2005 (UTC)

Ryohoさんお久し振りです、Cappuccinoです。気まぐれなもんで、最近全然エスペラントをやっていないので、返事が遅くなってすみません。まあ今は、例文はないよりあった方がいいという気がしています(いいかげんですみませんが)。でもまあ適当な文があったらお願いします。全部の言語が同じ例文を載せる必要なんてないでしょうから。--Cappuccino 14:08, 5. Mar 2006 (UTC)

Kio laŭ vi estas meteoro?[redakti fonton]

Saluton, Ryoho!

Ĉu vi konas la vortaron ReVo?

Lastatempe okazis inter kelkaj el ĝiaj redaktoroj vigla diskuto pri la signifo de la vorto "meteoro". Multaj sentas, ke la vortaroj PV kaj ReVo ne spegulas la kutiman uzon de la vorto, kaj ke la senco kiun ili ofertas, estas eksmoda.

Mi rimarkis, ke vi en decembro uzis tiun vorton en la "malnova" senco (do, "atmosfera fenomeno") en via redaktado de la artikolo Cunamo. Tial mi ŝatus demandi al vi, ĉu vi trovis tiun sencon en iu vortaro (kiu?), aŭ ĉu tio estas la por vi (kaj viaj amikoj-esperantistoj) kutima senco de tiu vorto?

Scivoleme,
--VerdLanco\(diskutu) 08:41, 30. Maj 2005 (UTC)

Saluton, Verdlanco!
La vorton mi uzis laŭ Praktika Esperanto-Japana Vortareto.
Mi tradukis el artikolo en Japan-vikipedio. Mi tradukis "気象"("atmosfera fenomeno") al "meteoro" .
Verdire, mi dubis ĉu "meteoro" konvenas al la senco. Sed la vortaro ne helpis al mi per aliaj vortoj, do mi uzis ĝin.
Nu, mi kredas ke "atmosfera fenomeno" konvenas al 気象. Ĝi aspektas al mi kvazaŭ rektatraduko de 気象.Ryoho 10:43, 31. Maj 2005 (UTC)
Dankon pro via respondo!
Se mi ne eraras, Praktika Esperanto-Japana Vortareto (PEJVO) estas pure interreta (elektronika) vortaro, ĉu ne?
Laŭ via respondo ĝi do samopinias kun la plimulto de Esperanto-vortaroj de antaŭ 1950. Laŭ tiu signifo, preskaŭ ĉiaj veterfenomenoj estas "meteoraj". Sed krom en ReVo (kaj do nun PEJVO) mi ĝis nun ne vidis tiun signifon de "meteoro" en iu ajn vortaro verkita post 1960 (nek en Esperanto, nek en aliaj lingvoj kiuj havas tiun vorton). Ekz-e PIV tute ne mencias tiun sencon; laŭ ĝi meteoro estas la lumo de falstelo (meteoroido), kaj nenia alia fenomeno. Laŭ tiu signifo, ĉiaj veterfenomenoj ja estas "nemeteoraj".
--VerdLanco\(diskutu) 21:18, 2. Jun 2005 (UTC)

Multajn dankojn pro la japanaj tradokoj! Mi aldonos iujn plue al la vortareto ĉi semajno, kaj me esperas ke vi povas helpi plue, ĉar mi neniam scias se aŭ ne miaj tradukoj estas ĝustaj. Ili venas plejparte el la franca artikolo. --Le Hibou 13:17, 14. Jul 2005 (UTC)


Soveta-japana traktato[redakti fonton]

Mi interesiĝas pri la soveta-japan traktato de 1925 (20-an de januaro). Mi legis ĉi tie, ke Japano ricevis koncesiojn sur la insulo Saĥalino por ekspluati karbon kaj nafton. Aliloke mi legis, ke Japanio ankaŭ ricevis (en tiu traktato) koncesiojn eĉ en Siberio. Ĉar mi ne trovas pli en la angla, mi petas vin iomete esplori la temon por mi.

Amike Narvalo 13:37, 24. Aŭg 2005 (UTC)

Saluton, Narvalo!
Kvankam mi ne trovis multajn informojn en interreto en la Japana, feliĉe mi trovis artikolon pri la traktato en la Japana vikipedio (vd. ja:日ソ基本条約).La artikolo ne mencias pri koncesiojn en Siberio.
Mi tradukos la artikolon en Soveta-Japana Baza Traktaton per mia eta historia erudicio. - Amike, Ryoho 14:29, 24. Aŭg 2005 (UTC)

Dankon Narvalo 05:29, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Saluton Samideano. Kuartaseo 12:31, 11. Dec 2005 (UTC)

Saluton, Ryoho. Dankon por helpi min produkti paĝon pri "Aoyama Gōshō" kaj "Meitantei Conan" ! Mi skribis nun komenton por vi en la diskutan paĝon de "Aoyama Gōshō". --Allgaeuer 15:26, 24. Mar 2007 (UTC)

Saluton, Ryoho, kaj dankon pro la atentigo pri la diskuto. Nuntempe mi havas nur malmultan tempon por Vikipedio, sed espereble baldaŭ revenos. Bea 10:05, 2. Dec 2008 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:44, 3. Jan 2006 (UTC)

Kara viki-kolego,

Petr Tomasovsky informis min, ke vi kontribuis la tradukojn de la bonsajaj formoj al la artikolo Bonsajo. Mi rimarkis iom strangan nekongruecon:

  • Chokkan lit. rekta truko, estas bonsajo, kiu havas simetrian vertikalan formon, tio signifas rektan vertikalan trunkon
  • Shakan lit. klin(ig)ita truko estas bonsajo, kiu havas klinigitan formon, tio signifas klinitan trunkon
  • Sokan dutruko estas bonsajo, kiu havas duoblan formon, tio signifas 2 trunkojn
  • Sankan tritruko estas bonsajo, kiam el unu radika sistemo elkreskas 3 trunkoj

Do, kie la traduko uzas la vorton "truko", la klarigo uzas "trunko". Mi supozas, ke devus esti la sama vorto. Ĉu vi afable povus kontroli? La artikolo estas ŝlosita, sed iu administranto povus korekti, se necesas.

Sincere, Umberto 15:10, 9. Jul 2006 (UTC)

Kara viki-amiko,
Tiuj estas tute simplaj eraroj. Mi korektis ilin dum la artikolo estis malŝlosata. Dankon. - Ryoho 11:43, 10. Jul 2006 (UTC)
Mi malŝlosis tiun artikolon, ĉar evidente ne estis bezono ŝlosi ĝin. Sekvafoje, se vi redaktas iun artikolon kaj io ja malhelpas al vi, tuj informu administrantoj -- ŝlositeco de la artikolo ne devas esti baraĵo por vikipediistoj! Alauxdo 11:54, 10. Jul 2006 (UTC) (administranto)
Dankon al kapabla administranto! Mi aprobas vian ideon pri ŝlositeco. - Ryoho 12:06, 10. Jul 2006 (UTC)

Pri la "kami"[redakti fonton]

Saluton kara kolego, Mi interesas a la kami aŭ la japanaj dioj, ĉu vi scias se eksistas listo aŭ artikolo pri ĝin ie? dankon--Jonathaneo 09:21, 5. Sep 2006 (UTC)

Saluton kara viki-amiko,
Bedaŭrinde, en Esperantlingva Vikipedio ekzistas la artikolo pri japana dioj aŭ ilia listo. Mi scias nur artikolojn en la alilingvaj vikipedioj (ekz. ja:日本の神の一覧). Verdire mi nebone scias pri japanaj dioj(kvankam mi vizitas je ĉiuj ŝintoaj (aŭ alireligiaj) sanktejoj dum vojaĝoj). Se vi bezonus liston de la japanaj dioj, mi tradukas la liston per malriĉa scio. - Ryoho 12:13, 5. Sep 2006 (UTC)

Pri Shinzo Abe[redakti fonton]

Saluton Ryoho, mi ĵus vidis ke vi movis la paĝon Shinzo Abe al Abe Shinzo. Laŭ Vikipedia regulo (estis votita ĉi-jare) la artikoloj pri personoj estas nomita laŭ la persona nomo sekvata de la familia nomo. Vidu iu en la diskutejo aŭ ties arkivo. Do, mi removos ĝin denove. Amike, -- Bea 12:18, 21. Sep 2006 (UTC)

Saluton Bea.
vd. Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj
En Esperata vikipedio okazis la baloto pri majuskligo de familiaj nomoj ĉi-jare marte, kaj la dua alternativo venkis.
Vikipedio:Baloto_pri_majuskligo_de_familiaj_nomoj#La_vo.C4.89doneblaj_alternativoj
citaĵo:
"Dua alternativo: Ni ne tutmajuskligu familiajn nomojn en la titolo aŭ en aliaj artikoloj. Oni nur tutmajuskligu la familian nomon komence de la artikolo. La ordo de la nomoj estu la vortordo kutime uzata en la kulturo de la homo."
Do, mi movis laŭ vortordo de japana persona nomo.
Parenteze, mi eltrovis malfacile ĉi tiujn frazojn akceptitajn de la baloto. Mi volas ke la frazoj estu en loko kiun oni povas trovi facile. Amike - Ryoho 13:06, 21. Sep 2006 (UTC)
Mi pardonpetas, Ryoho, vi tute pravas! Mia memorkapablo ne plu estas tia, kia ĝi estis... -- Bea 13:32, 21. Sep 2006 (UTC)
Mi prefere dankas al vi kiu zorgis nomon de titolo de artikolo pri la venonta ĉefministro de mia kara lando. Mi poste aldonos kelkajn frazojn de "Dua alternativo" al Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj - Ryoho 14:21, 21. Sep 2006 (UTC)

Via Esperanto[redakti fonton]

Saluton! Ĉu ne ŝajnas al vi tro modesta la numero 1, kiun vi enmetis en la Babel-ŝablonon? Minimume 2 aŭ eĉ 3, laŭ la teksto de via prezento! :) Plej bondezire, Slavik IVANOV 22:59, 8. Okt 2006 (UTC)

Dankon, Ivanov!
Mi enmetis numeron 1 por ke ne-japanaj esperantistoj sensu ke "Ĉi tiu japano estas modesta laŭ onidiro!". Kiel vi scias, oni diras ke "Japanoj estas modestaj." Tamen freŝdate malmultaj... malmultaj japanaj Esperantistoj malmodeste aktivas esperante pri ideologiaj problemoj: komunismo, pacismo, militismo, Yasukuni , historia lernolibro, maldekstrema esperanto-movado, artikolo 9-a kaj teritoriaj problemoj (Takeŝima, Seknaku kaj 4 Nordaj Insuloj) ktp... Ili enportas tiujn kontraŭneŭtralajn aktivojn eĉ en neŭtralan Esperanto-asocion (ekz. JEI). (Tiu mia senso povus nur trozorgo...)
Mi volas vikipediumi sen tiuj ideologiaj problemoj, do mi ŝajnigas min "modesta esperantisto" per la ŝablono dum ideologiaj esperantistoj malmodeste aktivas. Amike - Ryoho 10:51, 9. Okt 2006 (UTC)
Dankon pro via afabla kaj tre klara respondo! Jes, mi aŭdis la onidiron pri japana modesteco; ĝi eĉ estis diskutata en la administrata de mi priesperanta ruslingva forumo ĉe http://e-novosti.info — ni havas tie rusan fakulon pri Japanio, kiu nun loĝas en Latvio; li scipovis tre interese rakonti pri Japanio, japanoj kaj la japana lingvo. - Plej bondezire, Slavik IVANOV
Se vi volus scii iun informon pri Japanaĵoj, demandu al mi!
Pri modesteco, mi skribas iomete.
citaĵo el politika parolado de Ĉefministro de Japanio, Abe Shinzo:

Iutage, kiam Einstein vizitis Japanion, li diris "Mi volas ke Japanoj pure tenu kaj ne forgesu modestecon kaj simplecon, purajn kaj kvietajn korojn necesantajn al personoj." Mi kredas ke ni Japanoj sufiĉe povas igi alloga kaj vigla lando, Japanion de 21-a jarcento tenante virton kiun Einstein admiris.

(ne preciza traduko)(Noto: Einstein vizitis Japanion en 1922)
Nuntempe iuj japanoj timas ke japanoj forgesas modestecon iom post iom. Ĉefministro Abe temis modestecon supoze ĉar ankaŭ li timas forgeson de modesteco. - Amike Ryoho 12:59, 9. Okt 2006 (UTC)

Kartografio[redakti fonton]

Dankon, mi memoros vian inviton demandi!
Cetere, ĉu vi povas kontroli en Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj lokojn de vi kaj la alia japana vikipediisto — ne eblas, ke estante en diversaj prefektejoj vi koincidas geografie! Ĉu vi povos ĝustigi?

MapPunkto|152.7|875.6|Japanio, Osaka Prefektujo: Ryoho
MapPunkto|152.7|876.2|Japanio, Nara, Nara Prefektujo: Ultratomio

Amike, Slavik IVANOV 17:25, 9. Okt 2006 (UTC)

Saluton, Ivanov.
Mi rekalkulis koordinatoj de mi kaj Ultratomio sen rondigi. Miaj koordinatoj estas loko de mia universitato, kaj la kooridnatoj de Ultratimio estas oficejo de Nara-urbo kiu estas lia urbo. Bedaŭrinde, oni ne povas rimarki du lokpunktojn ĉar la du koordinatoj estas tro proksimaj. Se la mapo estus pli granda... vi povus rimarki mian punkton maldekstre de Ultratomio. - Ryoho 15:09, 10. Okt 2006 (UTC)
Ĉu eble estas bona ideo artefarite aldoni 1-2 punkton por vidigi, ke temas pri du diversaj tre proksimaj punktoj?.. La mapo ja estas tre malpreciza, kaj ne indas tro precize kalkuli la punktojn. La ĉefa celo estas alia: montri, el kiuj lokoj la homoj venas kaj kiel "dense" ili kovras la planedan surfacon. Tamen estas nur vi, kiu povas decidi ĉi-kaze. :) - Amike, Slavik IVANOV 00:02, 13. Okt 2006 (UTC)

Enkategoriado de ŝablonoj[redakti fonton]

Dum mi estis enkategorigonta {{Hokkajdo}} mi konstatis ke vi mem ĵus faris. Mi do lasas vin plu ordigi japanajn ŝablonojn. Bonvolu legi ja:Category‐ノート:日本関連のテンプレート. Dankas Arno Lagrange  04:09, 4. Feb 2007 (UTC)

Atentu ke foje pli trafe estas ŝanĝi la ordigŝlosilon : anstataŭ {{PAGENAME}} foje preferinde estas elekti duan vorton kiel ekzemple por {{japanaj urbetoj}} pli trafe estas ordigi per [[Kategorio:Ŝablono:Japanio|Urbetoj]]. Alikaze en la Kategorio:Ŝablono:Japanio tro multaj ŝablonoj aperas sub la litero J. Dankas pro la atento AL @ 04:35, 4. Feb 2007 (UTC)
Mi konstatis ŝanĝon de vi pri Ŝablono:Japana urbeto.
Dankon por via korekto. Ryoho 05:10, 4. Feb 2007 (UTC)

Ryohoさま、すみません、僕は日本人でないながら、エスペラントより日本語のほうが書きやすいので日本語を使います。僕の言語(Neo Patwa)についての項目を書き込んでいただいて本当にありがとうございます。Vikipediisto:JOW

Saluton

Mi havas peton. Antaŭ 15 jaroj nia ne registrara ekologia organizaĝo, kie mi membras, kuneldonis libron de s. Fukuoka Revolucio de unuapajlo- slovake. Ni nun preparas alian eldonon. Ni volas doni en ĝi novajn informojn pri nuntempa agado de S. Fukuoka kaj pri vivo kaj disvastiĝo de lia metodo en Japanio. Mia slovak-japana tradukisto skribis leteron al S. Fukuoka paperpoŝte kaj sendis, sed nenia respondo revenis. Ĉu vi povas helpi al ni kun tio? Antaŭdankon por respondo. --Erinaceto 11:07, 6. Mar 2007 (UTC)

Saluton Erinaceto
Mi trovis interrete nomon de persono Fukuoka Masanobu kiu verkis libron "Natura Farmado: Revolucio de unu pajlo". Tamen, ĝi malsamas al S. Fukuoka kiun vi temas. Mi suspektas ke Fukuoka Masanobu estas la verkinto kies informojn vi volas akiri, do mi skribas pri informoj de Fukuoka Masanobu ĉi tie.
En interreto, li ne havas propran retpaĝon. Laŭ retpaĝo de Homma Yuko kiu helpas al lia agado, Fukuoka Masanobu prelegis en EXPO2005 de Aiĉi pri ekologia agrikulturo. Tio estas plej freŝa informo pri li kiun mi trovis interrete. - Ryoho 14:40, 6. Mar 2007 (UTC)

Roomaji en japana edukado[redakti fonton]

Saluton Ryoho ! Mi gratulas vin por via nova ŝablono "nihongo". Mi opinias ke estas pli eleganta kaj praktika solvo de la problemo. Mi havas demandon al vi: antaŭ multaj jaroj en la japanaj bazlernejaj "kokugo"-lernlibroj la latina skribo estis klarigita bazite sur la "kunrei"-metodo. Kiel estas nun en la japanaj lernejoj ? Ĉu la nunaj lernantoj lernas la "Hepburn"-metodon aŭ ne ? --Allgaeuer 16:58, 28. Mar 2007 (UTC)

Kara Allgaeuer!
Ambaŭ Kunrei- kaj Hepburn-metodojn oni lernas en bazlernejoj nun. En mia kazo... mi lernis ambaŭ kiam mi estis 10-jaraĝa, sed tiame uzis Kunrei pli ol Hepburn. Poste kiam mi eklernis la Anglan 13-jaraĝe, mi ekuzis Hepburn pli ol Kunrei.
Nu, mi opinias ke vi tre scias Roomaji. Via komento pri Hepburn kaj Kunrei[2] inkludas kliŝan tekston dum multjara Roomaji-disputo. Mi timas ke iam iu Kunrei-ista japana esperantisto malmodeste asertus al vi uzadon de Kunrei per konservativisma klarigo. - Ryoho 14:29, 30. Mar 2007 (UTC)
Kara Ryoho,
dankon por la respondo. Mi posedas malnovajn Kokugo-librojn, kiujn mi ricevis antaŭ 38 jaroj de japana amiko, kaj tie nur la Kunrei-metodo ("Rômazi") estis klarigata - en la libroj por la 4-a klaso. Ekde tiam mi observas nun la perturbitan rilaton inter la japanoj kaj la latina skribo. Ĝis nun nek la Kunrei-a nek la Hepburn-a sistemo ricevis oficialan statuson kiel "kvara japana skribo", kvankam la Hepburn-a sistemo estas fakte parto de la nuna japana skribo. Oni skribas la nomojn de japanoj en pasportoj Hepburne, ekz. "Mitsubishi", ne "Mitubisi". Kaj oni skribas "H・C・アンデルセン", "KDDI", "NaCl", "10km", "Fuji" kaj "YAMAHA". Tio estas "rōmaji", ne angla ! Ĉu vi jam rimarkis ke en la strataj vojindikiloj en Japanio oni vidas latinskribe nur ekz. "Kyoto", neniam "Kyōto" ? Nur la ŝildoj en la fervojaj stacioj estas korektaj. Tiel longe kiel Japanio ne oficiale akceptas la rolon de "rōmaji" kiel "kvara japana skribo", kaj ne oficialigas "ō", "ū" ktp., tiel longe ankaŭ la "Granda Japana Konfuzo" daŭros. --Allgaeuer 18:06, 30. Mar 2007 (UTC)
Kara Allgaeuer,
Mi estas ne Kunrei-isto nek Hepburn-isto, pro tio mi ne certe scias transskribon. Jenan informon mi ĵus serĉis en la Japanlingva vikipedio.
Laŭ ja-vp. japanaj trasskriboj varias eĉ en Hepburn, ĉar pasporto, fervojaj kompanioj, vojindikiloj uzas siajn proprajn Hepburn-ajn normojn.
Pasporto
Hepburn de Ministrejo pri eksteraj aferoj [3] ne montras longan sonon, sed uzas nur oh por longa o, metas m antaŭ b,m,p anstataŭ fermita silabo n.
Fervojaj kompanioj
Hepburn de Ministrejo pri Transporto (tamen iuj kompanioj uzas proprajn normojn. ) uzas strekon por apartigilo, montras longajn sonojn per streko, metas m antaŭ b,m,p anstataŭ fermita silabo n.
Vojindikiloj
Hepburn por vojindikiloj (Estas ne certe kiu difinas ĝin )[4] ne montras longajn sonojn, uzas strekon por apartigilo, metas fermitan silabon n antaŭ b,m,p.12:22, 31. Mar 2007 Ryoho: poste aldonita subskribo Ryoho 09:30, 31. Mar 2007 (UTC)
Kara Ryoho,
dankon por tia preciza informo ! Mi bedaŭras ke per mankanta oficialigo tiela granda konfuzo povis estiĝi. --Allgaeuer 07:46, 31. Mar 2007 (UTC)
Kial oni ne uzu la esperantan alfabeton skribi la sonojn de la japana en Vikipedio? Oni same faras al la rusa. Ekzemple, anstataŭ 'ch' - 'ĉ' kaj 'y' - 'j'. -Amika Babilfrenzo 00:28, 8. Dec 2009 (UTC)
Saluton Amika Babilfrenzo-san!
Ĉar Vikipedio:Nomoj_de_titoloj#Transliterumo difinas "Por lingvo, por kiu ekzistas unueca kutima kaj oficiala transliterigo al la latina alfabeto, oni uzu tiun transliterigon." Tamen, fakte oni uzas iujn esperantecajn transskribojn(ref.) por ĝeneralaj nomoj, kiuj ne havas oficialajn transliterigojn( geografiaĵoj, kulturaĵoj ktp.). Tiel mi komprenas. - Ryoho 18:56, 11. Dec 2009 (UTC)

Hepburna sistemo[redakti fonton]

Saluton Ryoho, mi metis du diskutpunktoj en la diskutejon de la paĝo pri Hepburna transskribado. Mi interesas legi vian opinion. --Allgaeuer 23:55, 1. Apr 2007 (UTC)

Canon Ixus[redakti fonton]

Saluton estimata Ryoho - mi vidis vian ligon al japana lingvo en artikolo pri Canon Ixus, sed ĝi ne funkcias - ĉu vi povus korekti ĝin kaj kontroli ĉu ĝi funkcias? Dominik 13:42, 24. Apr 2007 (UTC)

Bonvolu malatenti la supran demandon - tio funkcias per alia komputilo - dankon pro via interesiĝo pri "Canon Ixus" - Dominik 16:01, 24. Apr 2007 (UTC)

Saluton Ryoho, mi legis en via memprezenta paĝo la vorton "Grobo": mi rekomendas korekti ĝin ;-) --Algoviano 16:01, 10. Maj 2007 (UTC)

Dankon, Algoviano pro via kolekto...ne... sed korekto !- Ryoho 21:05, 10. Maj 2007 (UTC)

Kvar Nemezurebla[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi povas korekti kaj pliredakti tiun artikolon dank'al vi--Jonathaneo 17:58, 27. Maj 2007 (UTC)

Urboj en Japanio[redakti fonton]

Mi vidas ke en artikoloj pri urboj en Japanio vi ofte uzis kunmetaĵojn kiel "Hakodate-urbo". Laŭ mi, tiaj kunmetaĵoj ne estas kutimaj en Esperanto, kaj tial ni evitu ilin en la Vikipedio. Vi povus aŭ simple uzi "Hakodate" aŭ "la urbo Hakodate". Laŭ mi ni do devas redakti la plej multajn artikolojn pri japanaj urboj. Ĉu vi konsentas kun tio? Marcos 18:22, 27. Maj 2007 (UTC)

Saluton, Marcos!
Mi plurfoje diskutis en nia vikipedio pri nomo de artikoloj pri la Japana geografio: urboj, urbetoj, vilaĝoj, prefektujoj, subprefektujoj, distriktoj, kvartaloj, regionoj ktp. Tamen, por mi... vi estas la unua vikipediisto kiu temis pri kunmetad-nomado de geografiaj nomoj. Verdire, mi ne povas konsenti nek malkonsenti vian proponon, ĉar mi neniam konsideris la kunmetad-nomadon. Mi proponas al vi ekdiskuti en la diskutejo. - Ryoho 12:47, 28. Maj 2007 (UTC)

Kiu estas vi?[redakti fonton]

Saluton, Ryoho, mi ĵus forlasis Osakon kaj nur nun relegis, ke vi loĝas en Osaka, kaj nun mi jam estas en Hokkajdo. Ĉu vi bonvolus kontakti min rekte (bea(che)lavilleheleuc.fr). Antaŭdankon, Bea 12:23, 28. Jul 2007 (UTC)

Diskuto pri gunernio/prefektujo[redakti fonton]

Saluton, Ryoho!

En la japana retlisto ERAJ http://groups.yahoo.co.jp/group/eraj/ oni komencis diskuton pri uzado de gubernio/prefektujo por la japana "ken(県)". Mi estos ĝoja, se vi partoprenos en la diskuto. Dankon.

--Vastalto 218.229.39.79 01:15, 14. Feb 2008 (UTC)

Saluton, Vastalto 218.229.39.79!
Dankon por via invito. Mi kore dezirus partopreni en la diskuto. Tamen, mi rezignas vian inviton, ĉar mi ne volas malkovri mian realan nomon. La regularo de ERAJ diras ke partoprenantoj uzu sian realan nomon, ne plumnomojn nek pseŭdonomojn. Se vi dezirus diskuti pri artikoloj koncernantaj prefektujon aŭ gubernion: (ekz. gubernio, prefektujo, Prefektujoj de Japanio, prefektejo, subprefektujo) mi rekomendas vin diskuti en Vikipedio:Diskutejo, en kiu fremdaj vikipediistoj diskutas pri diversaj temoj.
Sincere. -- Ryoho 23:04, 15. Feb 2008 (UTC)
Saluton Vastalto 218.229.39.79!
Mi ĵus ĵetis novan temon en Vikipedio:Diskutejo#Pri_artikoloj_pri_prefektujoj_de_Japanion. Vi povus kolekti opiniojn el fremdaj vikipediistoj, pri prefektujoj/gubernioj de Japanio en ĝi. Aŭ vi povus komenti ilian opiniojn. Bonan diskuton! -- Ryoho 11:30, 16. Feb 2008 (UTC)
Dankon, Ryoho, pro via iniciato!
Mi provos resumi la diskuton de ERAJ kaj raportos ĝin en la Diskutejo. --Vastalto 01:17, 18. Feb 2008 (UTC)
Saluton! Mi aldonis novaĵon en la Diskutejo. --Vastalto 13:31, 9. Mar 2008 (UTC)


Saluton, Ryoho. Mi nomiĝas YAGI Takeshi. Vikipediista nomo estas Yagitakeshi -- direkte 8-). Mi skribis la artikolon de Funabaŝi bazanta sur via artikolon de Ĉiba urbo. Dankon, senpermese. Kaj mi loĝas en Ĉiba prefektujo, tial mi povos skribi plue pri Ĉiba. Do mi havas unu demandon. Kiu estas taŭge uzi 'gubernio' aŭ 'prefektujo' nuntempe? Mi pensas, ke 'gubernio' estas pli bona ol 'prefektujo' laŭ la artikolo de 'Revuo Orienta'. La gazeto estas menciita por sinjoro Vastalto en Pri artikoloj pri prefektujoj de Japanio. Tamen unueco inter artikoloj estas grava. Ankoraŭ tiu ĉi problemo ne finiĝas, ĉu? -- Yagitakeshi 12:53, 16 Sep 2008(UTC)

Saluton, Yagi-san!
Bonvenon al la Esperanta Vikipedio!
Se vi havus ideon ŝanĝi vortuzon de "gubernio" al "prefektujo" en la Esperanta Vikipedio. Mi rekomendas ke vi proponu vian ideon en Vikipedio:Diskutejo, kreante novan sekcion. Kuraĝiĝu! -- Ryoho 15:32, 16. Sep 2008 (UTC)


Saluton, Ryoho! Pardonu pri mia longa forestado. Laŭ mia memoro vi jam proponis la ŝanĝon de "prefektujo" al "gubernio", kaj tiutempe mi skribis mian opinion por la ŝanĝo. Poste aldoniĝis neŭtrala opinio. Ni havis neniun kontraŭan opinion. Problemo estas ke la artikoloj kun "prefektujo" restas senŝanĝe. Mi pensas, ke ni nun povas efektive reskribi la vortouzon en la artikoloj de "prefektujo" al "gubernio". Kiel vi pensas? --Vastalto 02:41, 20. Nov 2008 (UTC)

Tokio Hotel[redakti fonton]

Laŭ fr:Tokio Hotel, la grupo alprenis tiun nomon ĉar ili volis ke la grupo pensigu pri granda urbo : ili elektis Tokio (laŭ germana skribmaniero) nesufiĉe konata laŭ ilia opinio (!?) kaj ili aldonis "Hotel" ĉar ili ĝuegis restadi en hoteloj en sia frue komenciĝinta kariero. AL @ 14:06, 8. Mar 2008 (UTC)

Kara Arno-san !
Mi aldonis priskribon "Li nomiĝis Tokio Hotel nur ĉar ili sentis la Japanan lingvon bonege, ĝi ne devenas el "Hotelo de Tokio". " tradukante ja:トキオ・ホテル, ĉar la artikolo en eo-vp ne havas nomodevenon. Tamen, priskribo en ja-vp mankas specifecon.
Se vi havus certan informon(ekzemple el ilia oficiala franclingva retpaĝo), mi esperas ke vi aldonos certan priskribon. Sincere. - Ryoho 02:30, 9. Mar 2008 (UTC)

Saluton, Ryoho. Mi legis vian artikolon pri tiu temo. Kial uzi anglalingvan nomon por japantema artikolo en esperanta vikipedio? Mi komprenas, ke vi en japana lingvo uzas anglan vorton, sed tio ne rajtigas onin por ne traduki ĝin al esperanto, kio devas esti lingvo laŭ kiu ĉio povas esti dirita. Mi trarigardis la aliajn version, ekzemple la franclingva ne tradukas, la hispanlingva jes. Esperanta devus traduki al Ora semajno aŭ al Orsemajno aŭ eĉ al japanisma traduko. Tio dependas de nuancoj. Eble aliaj povas konsili aŭ sugesti aliajn vidpunktojn. Laŭ mi oni devus alinomi la artikolon kaj ŝanĝi iomete la skribadon. Sed tio dependas de vi.--kani 18:38, 29. Apr 2008 (UTC)

Kirikiri-Stacio[redakti fonton]

Ĉu vi bonvolos kontroli artikolon Kirikiri-Stacio laŭ ja:吉里吉里駅. La artikolo estas nun proponita por forigado ( Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Kirikiri-Stacio ). Se temas pri iu ZEO prefere la artikolo estu ampleksigota ol forigota. Dankas Arno Lagrange @ 11:29, 9. Maj 2008 (UTC)

laŭ http://www.jei.or.jp/foto/foto_zeo.htm#iwate aperas 29 stacioj (do 5 krom la 24 kiujn vi priskribis por la Kamaishi-Linio). Mi tamen aldonis ilin tien, ŝajne malprave. Ĉu vi povas kontroli kaj korekti ĉi tion? Dankas AL @ 16:48, 9. Maj 2008 (UTC)

Transskribo de la japana al latina alfabeto[redakti fonton]

Mi pardonpetas ke mi denove aludas tion (ŝajnas ke mi jam esprimis ion tiorilate antaŭ kelkaj tempoj) sed mi ne komprenas ke japanaj esperantistoj uzas angle-inspiritan transskriban sistemon por latinigo de la japana. Min ĝenas ekzemple ke "ŝ" estas transskribita per "sh" kaj "j" per "y". Mi komprenas ke vi persone sekvas kutimojn enradikiĝintajn inter japanaj esperantistoj sed angle-bazita sistemo ne ŝajnas al mi tute taŭga por Esperanto. Mi preferas jenajn esperantigojn Jokohamo Hiroŝimo (en la artikoloj aperas kaj la japanskribo kaj la Hepburn kaj Kunrei transskriboj por helpi orienti ekzemple eŭropanojn kiuj kutimis pri ili, tio ŝajnas al mi sufiĉa). Sed por ordinara uzo mi preferus esperantan transskribon. Ĉu tio estas nur persona deziro aŭ ĉu tio renkontas ĝeneralan opinion ? Arno Lagrange @ 09:39, 10. Maj 2008 (UTC)

>...sed mi ne komprenas ke japanaj esperantistoj uzas angle-inspiritan transskriban sistemon por latinigo de la japana.
Ĉu tiu ĉi temas pri nomoj de stacio en la paĝo Kamaishi-Linio ?
Mi supozas ke "angle-inspiritan transskriba" estas t.n. la Fervoja Hepburn. (pri Fervojan Hepburn vd. Transskribado Hepburn#Normaj variantoj de la Transskribo Hepburn)
Ne japanaj esperantistoj sed fervojaj kompanioj uzas Fervojan Hepburn.
JR Orienta-Japanio uzas la Fervojan Hepburn por latinigo, tial mi skribis laŭ nomoj latinigitaj de la kompanio. - Ryoho 12:56, 10. Maj 2008 (UTC)

Peto pri Osakanino...[redakti fonton]

Kara Ryoho-san,

Dankon pro via kontribuo al la listo de ZEO-j ! Kiam mi vidis ke vu estas Osakano, mi rememoris pri junulino, kiu korespondadis kun mi kelkajn jarojn antaŭe. Ŝi studis pri la franca lingvo en Osako, kaj estis samaĝa ol mi (naskiĝis inter 1980 kaj 1982). Ŝia nomo estas Shiori Yokosato. Bedaŭrinde, ni perdis la ligilon, kaj mi ŝatus saluti ŝin, sed mi ne scias kiel fari : Mi ne plu konas ŝian poŝtadreson, kaj la retadreso ne plu funkcias. Mi ne povas, sed eble vi povas trovi ŝin en adresaro. Ĉu vi povas trovi ŝin por mi...? Ĝis. NicoRay 12:49, 3. Jun 2008 (UTC)

Saluton NicoRay-san
Ĉu vi havas pliajn informojn pri ŝi? Municipo en kiu ŝi loĝis en Osaka Prefektujo, Poŝtkodo, Telefonnombro, Laborejo kiun ŝi laboris, Lernejo kiun ŝi diplomiĝis, Organizo al kiu ŝi apartenis, kanji-a skribo de ŝia nomo, Lernejo en kiu ŝi studis pri la franca lingvo... Poŝtstampo sur letero de ŝi diras poŝtoficejon proksima al ŝia loĝejo.
Bv. diskutu retpoŝte pro trakto de privataj informoj [osaka_vikipediisto(ĉe-signo)yahoo.co.jp]- Ryoho 15:07, 3. Jun 2008 (UTC)
Dankon kara Ryoho-san pro via frua respondo.
Vi donis al mi multajn ideojn por pli faciligi la serĉon. Nuntempe mi esta for la gepatran domon, kie mi lasis la leterojn. Ili estas en Francio, mi estas en Norvegio. Sed kiam mi revenos kaj trovos informojn, mi tuj sendos ilin al vi.
Denove, koran dankon ! NicoRay 09:27, 9. Jun 2008 (UTC)


Okinava Insulo kaj Okinavo[redakti fonton]

Kompreneble mi konsideras ambaŭ artikolojn ne forigendajn, sed unuigendajn kaj mi ne scias kiamaniere averti pri tio. Mi sendos (klopodos sendi tiun averton al ambaŭ aŭtoroj, ĉar mi tute ne kompetentas pri la temo, sed komprenetas, ke temas pri la sama koncepto.--kani 23:02, 22. Jun 2008 (UTC)

Okinavo havas plurajn signifojn: Okinava prefektujo, Okinava Insulo, Okinavaj Insuloj, Okinavo (urbo). En plej oftaj kazoj en Japanio, simpla Okinavo signifas Okinava prefektujo. Mi opinias ke la artikolo Okinavo havu nur apartigilon (laŭ Japanlingva vikipedio), aŭ alidirektiĝu al Okinava prefektujo(laŭ anglalingva vikipedio). Mi redaktos tiel post la solvo de kopirajta atenco (vd. Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Okinavo) - Ryoho 13:13, 23. Jun 2008 (UTC)

Historio de animeo[redakti fonton]

Antaŭnelonge mi finskribis artikolon Historio de animeo laŭ informoj, kiujn mi povis trovi en rusa kaj angla vikioj kaj laŭ miaj propraj scioj. Mi aŭdis ke vi estas spertulo pri animeoj kaj mangaoj, do mi estus dankema se vi, se vi havas tempon, tralegus la artikolon kaj aldonus ion aŭ serĉus por eraroj. Ankaŭ bone estus se vi aldonus ion el responda artikolo de la japana vikio - ĝi ŝajnas tre bone prilaborita, sed mi ne regas la japanan lingvon je sufiĉe alta nivelo por traduki.--Goren 09:19, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Volonte, mi viajn priskribojn tralegos kaj plibonigos. Dankon por via longa skribado - Ryoho 14:18, 2. Aŭg 2008 (UTC)

Kara ! Mi ne aparte konas la urbon Liono, kiun mi hazarde traveturis eble trifoje en mia vivo. De Liono mi konas la pupteatron Guignol [ginjol'], la famon ke tie estas la plej bonaj restoracioj en tuta Francio kun la plej fama kuirmaniero. Ĉu ekzistas apartaj fromaĝoj aŭ dolĉaĵoj en Liono mi ne scias. Vinojn bonkvalitajn oni produktas en la proksimeco (Côtes du Rhône, Beaujolais). Mi plusendis vian demandon al lionaj geamikoj. Mi sciigos al vi respondojn kiam mi havos. Arno Lagrange @ 06:54, 5. Okt 2009 (UTC)

Dankon por via komento!
Beaujolais estas fama ankaŭ en Japanio.
Mi ĵus akiris broŝuron de lerno-turismo de mia frato.
La broŝuro aldone diras ke li vizitos lernejon pri dolĉaĵo de Yssingeaux, kaj tranoktos ĉe hotelo de Sankta-Stefano. Amike - Ryoho 14:35, 5. Okt 2009 (UTC)
jen la konsiloj de du lionaj geesperantistoj AL @ 18:18, 5. Okt 2009 (UTC)
Plej Liona specialaĵo estus kuirota kolbasego kun pistakoj. Bedaŭrinde mi scias, ke japana dogano severe malpermesas importon de viandaĵo aŭ de iu ajn alia nekuirita manĝaĵo. Do forgesu pri kolbasegoj kaj fromaĝoj.

Restas vinoj (sed Côteaux du Lyonnais estas nur duaranga Beaujolais) kaj dolĉaĵo t.n. "Coussins de Lyon" : http://www.achat-lyon.com/pro423-Coussin-de-Lyon.htm

...fromaĝoj ne estas tre tipaj de Liono kaj ne bone vojaĝos.

Sed estas kelkaj dolcaĵoj kiuj estas bongustaj kaj tipaj : la ĉokoladoj de "Bernachon" aŭ "Richart", la kokonoj ("cocons"), la kusenoj ("coussins") de Liono.

Kaj oni povas trovi bonan vinon (Bourgogne, Beaujolais, Côte du Rhône) ĉe vinvendejoj kiel "Nicolas" aŭ "la cave d'Agathe".

La alia specialaĵo de Liono estas silkaĵo sed eble tio ne interesas la Japanojn.

Mil dankojn al vi!
Ĉiuj estas interesaj informoj por mi.
Bv. sendi mian saluton al la lionanoj. Kore. - Ryoho 14:24, 6. Okt 2009 (UTC)

Memoraĵoj el Iserlohn[redakti fonton]

Saluton, Ryoho! Mi eble ne estas fakulo pri memoraĵoj, sed jen kelkaj ideoj. Famas en la regiono la vinoj de la Mosel kaj en la apuda Duseldorfo la biero, nomita Alt, aŭ la kolonja Kölsch. Pri dolĉaĵoj oni ŝatas aparte vaflojn kaj de:Burger Brezel, eroj de la de:Bergische Kaffeetafel. Certe troveblas ankaŭ bonbonoj kaj ĉokoladetoj laŭ diversaj gustoj. Tre apartaj estas la nigra pano (Schwarzbrot, kiu fakte estas bruna) kaj la samforma, sed vera nigra de:Pumpernickel troveblaj en la regiono - mi multe ŝatas ilin, sed ili eble ne estas laŭ japana gusto. Post rapida superlegado de la artikolo pri Iserlohn mi vidas, ke tie estas produktita mustardo (Thomas Senf) kaj alkoholaĵo Schnaps (marko: Lenninghausen). Mi esperas, ke via frato ne pagos aldonan koston pro troaj memoraĵoj! ;) Amike, Bea 09:32, 5. Okt 2009 (UTC)

Dankon por viaj interesaj informoj!
Mi nun legas viajn ligilojn... Ve, kial mi ne lernis la germanan diligente en mia universitata daŭro...
Aldone, dankon por zorgo pri kosto, sed kompreneble mi tute pagos ilin. Amike. - Ryoho 15:23, 5. Okt 2009 (UTC)

RE:Alidirekto de Ŝablono:Lang[redakti fonton]

Saluton Ryoho, ĉu vi povas fari ekzemplon de eraro? Mi devos fari dokumentadon pri {{Karaktero}}... La unua parametro estas pri la kodo de lingvo (ekz. eo, it, ja, fr, io, ...), la dua parametro estas pri la teksto (la parametroj de Lang kaj de Karaktero estus korektaj). --→ Airon 12:25, 8. Okt 2009 (UTC)

Saluton, Airon90!
> ĉu vi povas fari ekzemplon de eraro?
Ĉu tiu 'fari' signifas 'skribi' ?
  • {{sh|Lang|ja|間違った表示}} - 間違った表示 malkorekta; ŝablono postulas 3-an parametron.
  • {{sh|Lang|zh|正确的表示}} - 正确的表示 korekta
Mi proponas nuligi la alidirekton. La {{Karaktero}} postulas 3,4-an parametron, se 1-a parametro estus 'ja', dum {{Lang}} ĉiam postulas nur 2 parametrojn. Mi supozas ke {{Karaktero}} estas farita por celo malsama al {{Lang}}, do oni ne povas alidirekti ĝin. Amike - Ryoho 18:00, 9. Okt 2009 (UTC)

--→ Airon 16:24, 31. Dec 2009 (UTC)

Aŭtomobilo-revokoj de Toyota 2009-2010[redakti fonton]

Dankon pro via aldono al la artikolo pri Aŭtomobilo-revokoj de Toyota 2009-2010. Mi konsciis, ke mia prilaboro de la artikolo povis esti nur formala. La esencaj informoj mankis.

Mi devas konfesi, ke (ĝuste ĉar mi profesie iom okupiĝas pri komputiloj) maltrankviligas min la fakto, ke inter mia brems-pedalo kaj la vera bremso troviĝas peco de komputil-programo. Mi ĉiam timas, ke iutage ĝi demandos min "Ĉu vere vi deziras bremsi? Jes – ne – nuligu".

Salutojn! – Umbert' 21:25, 13. Mar 2010 (UTC)

Japanlingvaj titoloj[redakti fonton]

Estimata! por la paĝo pri Serio Oriento-Okcidento mankas la japanlingvaj titoloj de "Abe-familianoj" de Oogai Mori, "El la vivo de Syunkin" de Zyunitiro Tanizaki kaj "La edzino de kuracisto Hanaoka Seisyû" de Ariyosi Sawako. Krome mankas artikoloj pri du el tiuj aŭtoroj kaj de pluraj el la tradukintoj (vidu ruĝajn ligilojn en la paĝo). Ĉu vi bonvolos provizi la titolojn ? ... kaj eventuale ekverki artikolojn pri la aŭtoroj. Dankas Arno Lagrange @ 13:33, 29. Sep 2010 (UTC)

Saluton! Estimata Arno-san!
Mi aldonis iom japanajn titolojn kaj informojn al la interesa artikolo.
Mi volonte kreos iom havendajn artikolojn.( problemo; mi legis neniom verkojn en la listo...) - Ryoho 05:36, 4. Okt 2010 (UTC).
Estimata ! egan dankon pro la kontribuo. Mi sekve ĝisdatigis alilingvajn versiojn (verktitoloj kaj aŭtornomoj). Nun la tabelo estas kvazaŭ kompleta. Arno Lagrange @ 06:38, 4. Okt 2010 (UTC)

Viaj informkestoj[redakti fonton]

Saluton, Ryoho-san. Mi ĵus iomete ŝanĝis la informkestojn, kiujn vi foje kreis, nome:

Ĉe la tieaj {{if:-kodoj parte estis duoblaj kodoj por la samaj ŝablonaj parametroj. Mi ŝanĝis tion, sen detrui la funkcion. Krome mi aldonis la ŝablonon {{Ŝanĝu ŝablonon}} al la informkesta fino kaj la klasojn "kaplinio mapo" al la kaplinio. Kaj mi rearanĝis la nomojn tiel ke la japana aperas en aparta tabela linio. Mi pensas, ke tio pli bone aspektas. Amike --Tlustulimu 21:52, 20 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Tlustulimu-san.
Dankon por via laboro! Amike - Ryoho 14:44, 21 Jun. 2011 (UTC)

Fervoja Linio[redakti fonton]

Saluton, Ryoho. Jam la 1an de majo mi proponis forigi la ne uzatan ŝablonon {{Fervoja Linio}}. Ĉu vi eble ankoraŭ bezonus ĝin? Se ne, mi ja povus plenumi la peton je forigo, ĉu ne? Amike --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 9 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Mi bezonis ĝin por krei {{Kamaishi-Linio}}, sed la ŝablono ne plu uzas ĝin ĉar Uzanto:Airon90 anstataŭigis ĝin per {{Navigilo2}}. Do se vi forigus {{Fervoja Linio}}, {{Kamaishi-Linio}} daŭre funkcios. Nu, ne grava demando... kial li tiel redaktis la ŝablonon kvankam {{Navigilo2}} ne povas montri informon "koloro de linio". - Amike. -- Ryoho (diskuto) 15:58, 10 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Ryoho! Mia uzanta nomo estas Salatonbv, kaj mi ankoraŭ nova kontribuanto. Mi parolas la japanan, sed ĉar ĉi tio estas E-Vikipedio kaj aliaj vikipediistoj povus legi nian dialogon, mi skribu esperante ĉi tie. Mi volas demandi al vi pri io de via redakto kiel malnova tiel en 2007! ĉe la paĝo de Transskribo de la japana lingvo en Esperanton. Tiam vi aldonis novan sekcion de diftongo. [5] Mi pensas, ke la nuna versio de la artikol-sekcio ne havas grandajn malsamojn ekde tiam. Kaj mi nun postulas la fonton por tio en la diskutopaĝo. Ĉu vi havas iun, kiel artikolo aŭ libro, kiu subtenas vian teorion (pli bone transskribi "i" en Esperanton kiel "j")? Se estas nenie, la sekcio bedaŭrinde estos forigata, ĉar ĝi estas konsiderata kiel originala esplorado, kaj kio estas pli malbona, aliaj vikipediistoj alinomigus laŭ la teorio multajn vikipediajn artikolojn pri japanaj urbo, nomo, ktp, eĉ sen diskuto, kaj tiaj agadoj kreus titolajn militojn.

Mi ne kontraŭas la literumojn al la tuta de jam esperantigitaj vortoj kiel "Hokajdo" (PIV, Japana-Esperanta Vortaro) kaj "Kansajo" (Japana-Esperanta Vortaro, Esperanto-Japana Vortaro). Kaj "ai", "ei", "oi" ja estas ofte elparolataj en la japana kiel diftongoj. Tamen, mi pensas, probleme ke tio estu rigardata kiel kvazaŭ oficiala regularo de S-ro Huzimaki aŭ 沼津エスペラント会, kaj ke en vikipedio, Sendai alidirektis al Sendaj (Sendajo/Sendado kompreneble povas esti taŭgaj), kaj ke la literumo kiel Stacio Ŭeno naskiĝis.

Dankon por via zorgo kaj pardonu tian longan mesaĝon ĉe la unua kontakto. Mi ĝoje laboros kun vi en Vikipedio, kaj lernos multe el vi. Kore,--Salatonbv (diskuto) 02:46, 30 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, Rjohoo! Ĉu vi ŝatus skribi pri basbalo/sporto por Vikinovaĵoj? —Wiki Wikardo 21:42, 1 feb. 2017 (UTC)[Respondi]