Verda Partio de Anglio kaj Kimrio
Verda Partio de Anglio kaj Kimrio | |
---|---|
angle Green Party of England and Wales kimre Plaid Werdd Cymru a Lloegr | |
Verda partio • partio | |
Lando | Britio |
Fondiĝo | 1973 |
Lingvo(j) | Aingla Kimra |
Ideologio | Ekosocialismo |
Retejo | www |
La partio Verda Partio de Anglio kaj Kimrio - angle Green Party of England and Wales, kimre Plaid Werdd Cymru a Lloegr - estas nacia ekologia-alternativa politika partio en la historiaj kaj kulturaj regionoj Anglio kaj Kimrio, kiuj estas partoj de Britio. Ĝi fondiĝis dum la jaro 1973, kaj do estas inter la plej aĝaj verdaj partioj. Sur eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco. Kun la Skota Verda Partio, la Verda Partio en Nord-Irlando kaj la Verda Partio de Irlando ekzistas amikece kunlaboraj rilatoj.
La partio ne havas parlamentanojn en la dua ĉambro de la brita parlamento, la House of Commons, sed jes en la unua ĉambro, la House of Lords, kaj krome havas membrojn en la Eŭropa Parlamento, la Asembleo de Londono kaj en pluraj lokaj registaroj.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la partio