Gebesee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gebesee
Blazono
Gebesee (Germanio)
Gebesee (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Gera-Aue
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 036201
Poŝtkodo 99189
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068014
Politiko
Komunumestro Wolfgang Hoffmann
Partio de komunumestro FDP
Adreso de la administrejo Marktplatz 13
Demografio
Loĝantaro 2168 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 7′ N, 10° 56′ O (mapo)51.11388888888910.934722222222Koordinatoj: 51° 7′ N, 10° 56′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 153 m
Areo 24,04 km²
vdr

Gebesee [GE:beze:] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio, kaj estas la administra centro de Komunumaro Gera-Aue. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2168 loĝantojn. Kontaktoj specialaj flegatis kun la komunumo Haßloch en Rejnlando-Palatinato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Gebesee laŭdire ricevis en 1638 la urbajn privilegiojn pri kio ne ekzistas historiaj atestoj. Sekve Gebesee daŭre oficiale titoliĝis merkatejo (Marktflecken, 1642) aŭ vilaĝo (Churfürstlich Sächßisch Schriftsäßig Dorf, 1687) aŭ nobela merkatejo (Adeliger Flecken, 1829) bezeichnet. Tamen havis la loko iaman ĉirkaŭfortikigitan antikvan kernon. Kun etendiĝo je ĉ. 35 hektaroj ĝi nombriĝas eĉ inter la plej grandaj malnovaj centroj en Turingio. Tamen la spaco inter ĉirkaŭfortikaĵo kaj muroj neniam dense surkonstruitis. Similaĵojn oni trovas ankaŭ ĉe kelkaj najabaraj urb(et)oj en la Turingia Baseno; tamen tio tre frapas en Gebesee, ĉar havante malpli ol 2000 loĝantojn, la stratoj estas tre larĝaj. Gebesee estis agrikultura urbeto sen grava marĉandado kaj sekve mankas imponegaj ejoj. Tamen vidindas la gotika Kirko Sankta Laŭrenco, la romanika Kirko Sankta Katerino kaj Kastelo Gebesee.

Urbodomo de Gebesee

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Jam ĉ. 731 venis laŭtradicie la misiisto Sankta Bonifaco por starigi kapelon sur la proksima Klausberg-monteto. Je la komenco de la 9-a jarcento menciitis Gebesee en registro de Abatejo Hersfeld per la nomo Gebise. En 1073 organizitis ĉe Kastelo Tretenburg dieto kie saksoj kaj turingianoj aliancanis kontraŭ imperiestro Henriko la 4-a. La Tretenburg-kastelo detruitis laŭ ordono de imperiestro Rudolfo la 1-a en 1290. En la 24.6.1375 sieĝis Kastelon Bärenstein duko Oto la 1-a (Braunschweig-Göttingen). La sieĝon sukcese finis landgrafo Baltazaro de Turingio, kiam brulkonsumiĝis la Bonifaco-kirko. Ĝi la sekvintajn jarojn rekonstruitis.

La kavalira familio de Gebese, kies unuan mencion oni havis ĉirkaŭ la jaro 900, originas el Gebesee havante la ĉefan sidejon tie ĉi. La monteto Klausberg, 1 km for en la nordo, estis vojaĝstacio por la germanaj reĝoj. Tie troviĝis ĉe taŭga loko burgero el la 10-a jarcento. Dum arkeologiaj elfosadoj oni trovis ceramikaĵojn datumantajn el la 10-a kaj la 11-a jarcentoj. Konstrurestoj indikas la ekziston de halokirko granda postvivinta la reĝan fortifikaĵon ĝis la 13-a jarcento. Limis la burgon deklivaĵoj de Gera-bordo kaj arkaj remparo. Ĉirkaŭ 4 hektarojn plenigis la du burgeroj; la kavalira familio ŝajne responsis pri la protekto.[1]

Frua Modernaj epokoj[redakti | redakti fonton]

En 1502 papo Aleksandro la 6-a cedis al la Laŭrenco-kirko indulgon skribitan surpergamene kiun oni vidas en la arkivo urba. En 1508 Gebesee estis garantie donita. Sekve Adam grafo de Beichlingen aĉetis en 1518 Gebesee de duko Georgo. En 1532 la Laŭrenco-kapelo pligrandigitis per brikoj de la kapelo sur Klausberg-monto, kiun estis konstruiginta (eble) Sankta Bonifaco.

Ĉirkaŭ la jaro 1407 regis surloke la Dinastio Wettin. Ĉirkaŭfortikaĵo estis en la 16-a jarcento rektangule ĉirkaŭ la konstruaĵaro. Princelektisto saksa Johano Georgo garantiis al la loĝantoj en 1638 ĉiujn urban rajtojn kio malrapide sed laŭpaŝe ekigis la bonan evoluon urban de Gebesee. Tamen ĝi neniam pli grandis ol urbeto agrikulturista-burĝa. Bieno alikonstruitis en 1740 je kastelo.

Nordokcidente de Gebesee staris la burgo Tretenburg, kiu malkonstruitis en 1290, kiu gravis mezepoke kiel tribunalloko. Proksime de Gebesee estas la kavalirburgo Schlossvippach, ŝatata ekskursocelo. La unua protestantisma predikisto estis Nikolaus Ehrich el Weißensee komisiite fare de Bartholomäus Friedrich grafo de Beichlingen en la jaro 1555. En 1564 trafis la lokon pestepidemio mortigata 331 ulojn; nova epidemio en 1597 mortigis 316 loĝantojn. En la 10.6.1567 mortis grafo Bartholomäus Friedrich von Beichlingen sen lasi malinajn heredantojn kaj entombigitis en la volbo de Laŭrenco-kirko. Tiu ĉi kirko ricevis donacon en 1576 fare de Henricus Camenius pri 210 guldenoj por konstrui novan orgenon . En 1612 alilokitis la tombejo laŭrenckirka antaŭ la murojn. Porknabina lernejo malfermitis en 1602. En la 25.8.1616 faritis kontrakto inter la Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Erfurto) pri impostoj pagendaj per greno. En 1630 finitis la kapelo tombeja kaj konsekritis fare de lia pastora moŝto Benjamin Dedekind. En la 4.3.1636 restis la imperiestra generalfeldmarŝalo Melchior von Hatzfeld en la Kastelo Gebesee dum kvar tagoj antaŭ marŝon en la direkto de Magdeburg. Sieĝo faritis en la 20.11.1641 fare de ĉefduko Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio kaj la imperiestra generalo Piccolomini kvin tagojn. Ĉe retiriĝo brulkonsumiĝis 20 domoj kaj la Bonifaco-kirko. Rekonstrua ĝia estis en 1659. En 1674 trupoj de Metternich marodis plurfoje kiam kampanjitis kontraŭ la francoj. La tria pestepidemio estis en la jaro 1682. Inter 1706 kaj 1707 restis svedoj surloke kio kostis al la lokuloj 5.551 talerojn. Dum fajrego la 29-an de decembro 1745 detruitis ĉ. 100 domoj kun garbenoj kaj staloj.

Nova historio[redakti | redakti fonton]

Gebesee estis unue sidejo de propra administrujo; post la formorto de la grafaro Beichlingen ĝi ekapartenis la la elektosaksia Distrikto Weißensee. Laŭ decidoj de la Viena kongreso Gebesee prusiĝis ene de la registardistrikto erfurta ene de la Provinco Saksio; tiu ĉi stato restis ĝis 1944.[2] La lastaj posedantoj de la kastelo ĝis 1918 estis la Brincken-oj; poste la tuton transprenis la Fondaĵo de germanaj landedukejoj. Post la Unua mondmilito aĉetis la porsetlista societo Sachsenland partojn de la bienoj kasteloj kaj tial estiĝis ĝis la loko Dachwig ĉ. 18 unuojn agrikulturajn kun loĝejoj kaj kampoj formonte la setlejon Siedlung Gebesee. Kelkaj setlontoj venis ankaŭ el regionoj orientaj kiuj post la Traktato de Versajlo ekpolujiĝis. El ili elstaris Rudolf Kuntz, filo de la paroĥo de Erfurto-Bischleben, naturscienculo kaj regionhistoriisto. Laŭ liaj ideoj kaj modeloj aranĝitis en la regiono malriĉa je arboj heĝoj, boskoj kaj fruktplantejoj: faritis do moderna pejzaĝflego.[3]

Dum la Dua mondmilito pli 75 militkaptitoj kaj sovetianoj, francoj, poloj punlaboris agrikulture.[4]

Evoluo demografia[redakti | redakti fonton]

  • 1994: 2.250
  • 1995: 2.257
  • 1996: 2.348
  • 1997: 2.285
  • 1998: 2.375
  • 1999: 2.414
  • 2000: 2.391
  • 2001: 2.354
  • 2002: 2.341
  • 2003: 2.314
  • 2004: 2.332
  • 2005: 2.319
  • 2006: 2.259
  • 2007: 2.265
  • 2008: 2.222
  • 2009: 2.189
  • 2010: 2.161
  • 2011: 2.154
  • 2012: 2.105
  • 2013: 2.128
  • 2014: 2.111
  • 2015: 2.109
  • 2016: 2.135

Fonto: Thüringer Landesamt für Statistik

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Tretenburg: rempararo, ĉ. 26 kilometrojn ueste de la konfluo inter Gera kaj Unstrut; temas pri unu el la plej gravaj historiaj lokoj de Turingio
  • Klostra korto kaj reĝa vojaĝstacio: sur Klausberg-monto aranĝitis meze de la 10-jc mezepoka ĉefa kaj antaŭa burgoj kun akvofoso; nuntagare la areo estas forsta
  • Kastelo Gebesee

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Gebesee, danka al sia situo en la Turingia Baseno, ofertas bonegajn fundamentojn por agrikulturo. Krome estas etikedofabriko X-Label kaj grandbakejo M-Back surloke, krom kelkaj aliaj mezgrandaj entreprenoj. Multflanke Gebesee komerce centras kaj estas butikumcentro por najbaraj vilaĝoj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La stacidomo Ringleben-Gebesee estas ĉe la fervojlinio inter Wolkramshausen kaj Erfurto; post nur 17 minutoj oni atingas la erfurtan ĉefstacidomon. La federacia ŝoseo B 4 ankaŭ proksimas krom kelkaj landaj stratoj en la direkto de Ringleben kaj Schwerstedt ekzemple. La plej proksima alirejo al la aŭtostratego A 71 estas en Gispersleben.

Menciindas krome buslinioj al Sömmerda (200; tra Vehra, Werningshausen, Henschleben, Straußfurt, Wundersleben, Tunzenhausen), al Erfurto (220; tra Ringleben, Haßleben, Riethnordhausen, Nöda / 111 kaj 112; parte tra Gebesee-Siedlung, Dachwig, Döllstedt, Großfahner, Gierstedt, Kleinfahner, Witterda, Elxleben). La biciklovojoj Gera-Radweg kaj Unstrut-Radweg konatigis Gebesee inter ciklistoj.

Klerigejoj kaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtata bazlernejo Gebesee
  • Ŝtata gimnazio ;Oskar Gründler
  • Klerigejo de Schloss Gebesee GmbH ene de la kastelo
  • Metilernejo Schloss Gebesee (private)
  • La internulejo Internat Schloss Gebesee estis inter 1923 kaj 1951 lernejo laŭ la modeloj de Hermann Lietz. Nuntempe temas denove pri reformlernejo
  • Urba biblioteko

Personuloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 159.
  2. Der Landkreis Weißensee im Gemeindeverzeichnis 1900.
  3. Theodor Kuntz: Die Siedlung bei Gebesee im Kreise Erfurt. In: Erfurter Heimatbrief. Nr. 29, 1974, ZDB-ID 522143-2, p. 56–59.
  4. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifaschisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (Hrsg.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. Band 8: Thüringen. VAS – Verlag für Akademische Schriften, Frankfurt am Main 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 268.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Reinhold Andert: Der Ring um Herbsleben. In: Reinhold Andert: Der fränkische Reiter. Dingsda-Verlag, Querfurt 2006, ISBN 3-928498-92-4, p. 51 ss.
  • Peter Donat: Gebesee – Klosterhof und königliche Reisestation des 10.–12. Jahrhunderts (= Weimarer Monographien zur Ur- und Frühgeschichte. 34). Theiss, Stuttgart 1999, ISBN 3-8062-1349-6.
  • W. K.: Geschichte der Städte Greußen, Clingen, Großenehrich, Gebesee, Heringen und Kelbra im Schwarzburgischen. Thüringer Chronik-Verlag Müllerott, Arnstadt 1997, ISBN 3-910132-63-4.
  • Reinhold Andert: Die Tretenburg, Herbsleben und die Königsleutedörfer. In: Reinhold Andert: Der Thüringer Königshort. Dingsda-Verlag, Querfurt 1995, ISBN 3-928498-45-2 (Nach Reinhold Andert war Gebesee im Thüringer Königreich bis 531 ein Königsleutedorf).
  • Friedrich Bernhard von Hagke: Urkundliche Nachrichten über die Städte, Dörfer und Güter des Kreises Weißensee. Beitrag zu einem Codex Thuringiae diplomaticus. Großmann, Weißensee 1867, (Digitalisat).
  • Friedrich B. Frhr. von Hagke (Hrsg.): Historisch-statistisch-topographische Beschreibung des Weissensee'r Kreises. Großmann, Weissensee 1863, (Digitalisat).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]