Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/11

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Nomoj de historiaj hungaraj departementoj[redakti fonton]

En aprilo 2012 Petr Tomasovsky ŝanĝis la titolojn de la artikoloj pri jenaj historiaj hungaraj departementoj al la rumanaj nomoj:

La teriitorio de ĉi tiuj departementoj nun apartenas al Rumanio, en kelkaj loĝas pliparte rumanoj, en aliaj pliparte hungaroj. Sed historie la administraj nomoj estis hungaraj. Laŭ mia impreso ĉiuj vikipedioj, escepte de la rumana, uzas la hungarajn nomojn. Tial mi opinias, ke ankaŭ nia artikolaj titoloj uzu la hungarajn nomojn (la vorto "[reĝa] departemento" povas resti), la rumanaj povas resti kiel pludirektiloj. Kion vi opinias? -- Aisano (diskuto) 11:53, 4 Aŭg. 2013 (UTC)

Pri tre simila afero (areoj en nuntempa Slovakio kaj en iama Hungara reĝlando) ni ĉi tie jam diskutis en januaro 2012. Tiam la rezulto (pli malpli) estis uzi nomon laŭ tiu ĉi prioritato:
  1. Esperanta nomo
  2. nomo en loka lingvo de nuntempa ŝtato, kiu situas en la teritorio
  3. nomo en lingvo de nuntema ŝtato, kiu estas sekvanto de la antaŭa ŝtato sed nun estas ekster teritorio de la koncerna areo
(kaj inter ili ankaŭ historiaj nomoj de tiuj diversaj ŝtatoj - precizan vicordon mi ne plu memoras).
Do ŝanĝado de la nomon elde hungara al loka estas bona kaj sekvinda afero. --KuboF (diskuto) 00:21, 12 Aŭg. 2013 (UTC)

---

Tiujn departementojn komence redaktis Narvalo kaj aliaj, sed ili ne estis finfaritaj. Mi redaktis la mankantajn (eble tio estis la plejparto?). Baldaŭe Petr radikale alinomis ilin. Okazis diskuto, sed finrezulto ne okazis, oni proponis du solvojn, el ili Petr (kiel administranto) tuj elektis unun por la alinomado. Pli frue mi komencis uzi la vorton "reĝa", ĉar trafan vorton mi ne sciis, la reĝa signifis tion, ke tio estis la tradicia nomo dum la Hungara reĝlando. Supozeble vorto de Narvalo : "historia" estas pli trafa. Petr uzis la vorton ĵupo, la origina hungara "vármegye" neniam uziĝis. Do la problemo estas konfuza.
  • "Esperanta nomo" estas SAPVEZIKO, ĉar se mi donas nomon "Ĉiko" laŭ la origina hungara, iu alia sed nepre Petr aŭ Kubof tuj alinomas al slovaka aŭ rumana vorto "Ciuco"
  • "nomo en loka lingvo de nuntempa ŝtato, kiu situas en la teritorio" estas sensenca
    • estis pluraj lokaj lingvoj, sed ekzemple la menciita Csík estis 90%-a hungara
    • nuntempa ŝtato? foje departemento estis dividita al 3 landoj, kiun oni elektu el la 3
  • Se vi legas la titolon "Nomoj de historiaj hungaraj departementoj" evidente la origina nomo estas hungara, en tiu nomo oni povas trovi mapojn, diversajn dokumentojn
  • Tiuj departementoj ĉesis pro Traktato de Trianon, plej ofte la dep. havis poste novajn nomojn kaj limojn. Kial do oni ne kreas novan artikolon pri Ciuc, kiu donas informon pri la posthungara dep. jam kun aliaj limoj? Tio mankas, kaj tio ne helpas, ke iu alinomas Csík al Ciuc.
    • estas esceptoj, ekzemple Veszprém, Tolna, ĉar la nunaj dep. havas la saman nomon, tial por diferenci mi uzis la vorton "reĝa".

--- Nepre menciindas, ke artikoloj pri la iamaj kaj nunaj dep. kreiĝis nur pri rest-Hungario, ekz. vidu Veszprém (la nuna) kaj Veszprém (reĝa departemento) (la iama). Ili diferencas, ja estas aliaj limoj, teritorioj, eraoj. Anstatataŭ alinomado de Csík al Ciuc ktp verku novajn artikolojn ekz. pri Ciuc, same, kiel en la nuna Hungario kaj lasu la historian en origina formo.

Mi opinias retiri al la origina kaj unueca hungara formo.Crosstor (diskuto) 06:43, 12 Aŭg. 2013 (UTC)

Ĉar ne alvenis pli novaj opinioj, mi komencas reiri al la originaj hungaraj nomoj (kun 2 opinioj kontraŭ 1).Crosstor (diskuto) 04:24, 17 Aŭg. 2013 (UTC)
Crosstor, antaŭ ekagi vi povis denove demandi! Precipe ĉar temis pri kongresa kaj feria tempo, kiam multaj samideanoj ne estis tiom aktivaj. Ĉiuokaze, la rezulto ne estis tiel klara kiel vi ŝajnigas: alkalkulu ankaŭ Petron, kies opinio klare videblis longan tempon per nomo de artikoloj. Tiel ni havas opiniojn 2 kontraŭ 2. Pri la temo ni ankoraŭ diskutos. --KuboF (diskuto) 18:58, 30 Aŭg. 2013 (UTC)
Ne plu aktivajn uzantojn mi ne kalkulus en ajna interkonsento; alie ja neniu interkonsento povus iam ŝanĝiĝi. Mi ne havas tre fortan opinion pri la temo, sed ja iom pli kliniĝas al uzado de la hungarlingvaj nomoj en artikoloj, kiuj temas sole pri epoko, kiam tiuj regionoj apartenis al Hungarujo kaj la hungara estis (laŭ mia malperfekta historia scio, korektu min se mi malpravas) la sola oficiala lingvo - ja ekz. ankaŭ Cezaro invadis Gaŭlujon kaj ne Francujon; kaj pri Istanbulo, Konstantinopolo kaj Bizanco ni eĉ havas apartajn artikolojn! La tie ĉi diskutataj artikoloj temas ĉefe pri la historio de Hungarujo, do hungarlingvaj nomoj ŝajnas al mi intuicie iom pli logikaj. Sed kiel mi diris, mi ne havas fortan opinion kaj trovas ambaŭ solvojn akcepteblaj. Se iu povas doni fidindajn fontojn, kiuj indikas, ke unu certa nomo estas jam antaŭ-Vikipedie pli kutima ol la alia en Esperanto, tiam ni evidente uzu tiun - alie ŝajnas al mi bone sekvi la saman modelon kiel tiun, al kiu interkonsentis la anglalingvanoj por la simila okazo de Gdańsk kaj Danzig - vidu en:Talk:Gdansk/Vote. darkweasel94 19:17, 30 Aŭg. 2013 (UTC)

Uzu krampojn (apartigilo) en artikoltitolo kiam ĝi havas plurajn signifojn kaj plurajn artikolojn (ekz Blua Lago (Alasko) en Helpo:Apartigiloj). Do, la alidirektilo

estas problema.--Salatonbv (diskuto) 00:00, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

Kial la krampoj?
  • tiel ĉiuj titoloj similas kaj estas evidenta, ke tio priskribas historian teritorion
  • pri Szeben tio estis alinomita al rumana formo, tial mi ne povas re-alinomi ĝin
    • pri Petr:li daŭre rajtas redakti (nur administrajn taskojn li ne povas fari) - sed ankaŭ pli frue aperis iu, kiu opiniis pli kruele (ekzemple "vi ne boju!)...

Crosstor (diskuto) 04:32, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

Kion mi diras estas ke "(historia departemento)" en la titolo estas superflua ĉar ni ne havas aliajn artikolojn, kiel Szeben (Ĉinio), Szeben (verkisto), aŭ Szaben (trinkaĵo) ;-) --Salatonbv (diskuto) 05:05, 31 Aŭg. 2013 (UTC)
    • tio estis alinomita al rumana formo, tial mi ne povas re-alinomi ĝin
    • tiel estas facila ebleco krei ekzemple Szeben (Ĉinio)
    • pri la tempo: estis neniu averto, ke nun neniu laboru, ĉar mi estas for, mi atandis tagojn, poste neniu respondis, mi tial agis
    • pri la punkto 2a mi jam pli frue respondis

Crosstor (diskuto) 05:42, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

Por alinomigi Artikolo X al Artikolo Y (kiu jam ekzistas), neadministrantoj kiel mi povus peti al administranto per meti ŝablonon {{forigu tuj|Ĝ6}} (Teĥnika forigo) sur Artikolo Y, aŭ proponi ĉe Vikipedio:AA (Vikipedio:ALI#Antaŭ alinomigi paĝon). Estas ne bona maniero krei Artikolo Y (superflua). Tamen, ĉi tie jam estas administrantoj.--Salatonbv (diskuto) 06:08, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

Laŭ la historio mi kreis la artikolon en 2007 kiel Szeben, poste en 2012 administranto alinomis al rumana titolo. Se li scias, ke estis rumana departemento, kial ne kreis novan artikolon? Cetere estas apartaj arikoloj plej ofte pri ili, ekzemple Szabolcs (kiel historia) kaj Szabolcs-Szatmár (kiel nuntempa). La samo povas okazi pri Szeben, sed se administranto havas energion pri alinomado kaj ne havas energion krei novan artikolon, nu kion fari? Vi reklamu al tiu adm. kiu alinomis ĝin.Crosstor (diskuto) 07:23, 31 Aŭg. 2013 (UTC)

Mi jam diris, ke estas problemo sur la titoloj kiel Szolnok-Doboka (historia departemento) kun superflua apartigilo, kaj ne ŝajnas esti kontraŭaĵo al la opinio. Nun, lasu min aldoni la klaran konsenton al la propono de Aisano. La kialoj jenas:
  1. Ĉu estas Esperanta nomo? -- Ne.
  2. Kiu estas pli komuna ĉu Szolnok-DobokaSolnoc-Dăbâca? -- Szolnok-Doboka en alilingvaj vikipedioj (d:Q531518) kaj en la guglo.
  3. Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa. (Vikipedio:TA#Variantoj de vortoj)
Se ne plu estus komentoj, bonvolu administranto ekzekuti la ŝanĝadon kun la ideo de Vikipedio:NV, eĉ se neniu metus la ŝablonojn {{alinomigu}} kaj {{forigu tuj|Ĝ6}}. Kore, --Salatonbv (diskuto) 10:54, 17 Sep. 2013 (UTC)
✔ Farite vidu VP:FA.--Salatonbv (diskuto) 01:03, 14 Nov. 2013 (UTC)
✔ Farite Laŭ la proponoj kaj la metitaj ŝablonoj de Salatonbv, mi realigis la alinomigojn de ĉiuj menciitaj titoloj laŭ modelo "Artikolo Y (superflua priskribo) al "Artikolo Y", kaj ne partopreninte la antaŭan diskuton, mi ankaŭ persone aprobas tiun procedon. ThomasPusch (diskuto) 09:52, 14 Nov. 2013 (UTC)

Introducting Beta Features[redakti fonton]

(Apologies for writing in English. Please translate if necessary)

We would like to let you know about Beta Features, a new program from the Wikimedia Foundation that lets you try out new features before they are released for everyone.

Think of it as a digital laboratory where community members can preview upcoming software and give feedback to help improve them. This special preference page lets designers and engineers experiment with new features on a broad scale, but in a way that's not disruptive.

Beta Features is now ready for testing on MediaWiki.org. It will also be released on Wikimedia Commons and MetaWiki this Thursday, 7 November. Based on test results, the plan is to release it on all wikis worldwide on 21 November, 2013.

Here are the first features you can test this week:

Would you like to try out Beta Features now? After you log in on MediaWiki.org, a small 'Beta' link will appear next to your 'Preferences'. Click on it to see features you can test, check the ones you want, then click 'Save'. Learn more on the Beta Features page.

After you've tested Beta Features, please let the developers know what you think on this discussion page -- or report any bugs here on Bugzilla. You're also welcome to join this IRC office hours chat on Friday, 8 November at 18:30 UTC.

Beta Features was developed by the Wikimedia Foundation's Design, Multimedia and VisualEditor teams. Along with other developers, they will be adding new features to this experimental program every few weeks. They are very grateful to all the community members who helped create this project — and look forward to many more productive collaborations in the future.

Enjoy, and don't forget to let developers know what you think! Keegan (WMF) (talk) 19:48, 5 Nov. 2013 (UTC)

Distributed via Global message delivery (wrong page? Correct it here), 19:48, 5 Nov. 2013 (UTC)

VisualEditor coming to this wiki[redakti fonton]

Hello. Please excuse the English. I would be grateful if you can translate this message!

VisualEditor is coming to this project on December 2, 2013. VisualEditor is software in development to allow people to edit pages in MediaWiki without needing to learn wikitext syntax (like typing [[ to start a link). It is already available and in use on some Wikipedia projects. Please see mw:Help:VisualEditor/FAQ for more information.

When this software arrives, you will have the option to use it or to use the current wikitext editor. When you press “edit”, you will get the new VisualEditor software. To use the wikitext editor, you can press “edit source”. For more information about how to use VisualEditor, see mw:Help:VisualEditor/User guide.

We hope that this software will be useful to people in your community, and we can really use your help to make it better! Please let us know if you find any problems. If you're willing and able, please report the issue in bugzilla in the "VisualEditor" product. If you would prefer not, please explain the issue you found on the central feedback page on mediawiki.org. Once VisualEditor is made available, if there are any urgent problems, like an unexpected bug suddenly causing widespread severe problems, please e-mail James Forrester, the Product Manager, at jforrester@wikimedia.org for immediate attention.

We would also appreciate help with translation with the pages about VisualEditor here and on MediaWiki.org, and its user interface. To translate the user interface, start by creating an account at TranslateWiki. Once your account request is approved, all you need to do is select your language from this list. This will give you a list of individual lines and paragraphs. The English original will be on one side, with the option to “edit” on the other. Pressing “edit” will open an edit window where you can work.

The User Guide is another important document. To translate this, simply go to the MediaWiki.org page, and select “translate this page”. Your language should be available from the drop-down menu on the right. If you want to help with translations and would like to talk about how, please leave a message for me on my talk page.

Thank you, and happy editing! -- Mdennis (WMF) (talk) 19:46, 15 Nov. 2013 (UTC)

Distributed via Global message delivery (wrong page? Correct it here), 19:46, 15 Nov. 2013 (UTC)

Oficejaj horoj de VidRedaktilo[redakti fonton]

Inĝeniera departamento de la fondaĵo Vikimedio gastigas pliajn du oficejajn horojn en IRC por diskuti VidRedaktilon. La unua okazos dum lundo la 2-a de Decembro la 19:00-an horon laŭ UTC. La dua okazos marde la 3-an de Decembro la 01:00-an horon laŭ UTC. Bonvolu aliĝi al Projekta manaĝoro James Forrester por diskuti VidRedaktilon kaj ontaj planoj. Protokoloj estos sekve konservitaj en meta:IRC office hours#Office hour logs. (Se la oficejaj horoj estos ege partoprenataj povos esti malfacile respondi ĉiujn demandojn sed se vi ne povos partopreni aŭ ne parolas la anglan vi povas lasi la demandon en mia diskutpaĝo kaj mi sendos vian mesaĝon al James F.)

Dankon! Whatamidoing (WMF) (diskuto) 00:46, 26 Nov. 2013 (UTC)

tradukis KuboF (diskuto) 16:21, 26 Nov. 2013 (UTC)

Call for comments on draft trademark policy[redakti fonton]


Lingvejo[redakti fonton]

Nomoj de loĝlokoj[redakti fonton]

Pro multeco de loĝlokoj en la mondo eskistas ankaŭ multaj samnomaj loĝlokoj. En Vikipedio por tio ekzistas alidilektiloj. Tamen la titoloj pri loĝlokoj estas diversmanieraj. Ekzemple, ekzistas titoloj Ozjorsk (urbo en Kaliningrada provinco), Nelson (Nov-Zelando), Ĵizdra (urbo). Multaj urboj estas nomitaj de riveroj, pro tio ofte aperas artikoloj "X (urbo)" kaj "X (rivero)". Krome, la loĝloko ofte havas la saman nomon kiel la loka geografia objekto aŭ organizaĵo (klubo, sporta teamo ktp.) Por atingi unuecon en la rusa Vikipedio estas decido: artikolojn pri loĝlokoj (kaj nur pli ili) nomi kiel "NOMO (REGIONO)", ekzemple: ne KlinKlin (urbo), sed Klin (Moskva provinco). Tiu regulo estas oportuna: oni povus tuj kompreni, ĉu la artikolo estas pri loĝloko aŭ pri alia objekto. Mi opinias, ke utilas finfine ĉiujn artikolojn pri loĝlokoj nomi tiamaniere, kaj kelkajn jam alinomis (fakte, estas evidente, ke por preskaŭ ĉiu loĝloko eszistas iu alia samnoma objekto).--Dima41 (diskuto) 01:57, 31 Okt. 2013 (UTC)

Mi pensas, ke Klin (Moskva provinco) estas tre malbona ideo, ĉar tio estas miskomprenebla (kaj mi ĝin ja miskomprenis tiel), ke Klin estas mem provinco - ja tio estas la kutima signifo de tiaj tekstoj inter krampoj. Miaopinie estas pli bone fari kiel la anglalingvanoj kaj uzi komon por doni la geografian lokon, ekz. "Klin, Moskva provinco". darkweasel94 06:06, 31 Okt. 2013 (UTC)
Tiu varianto ne estas populara. Oni aldonas klarigon al la titolo plejparte per krampoj.--Dima41 (diskuto) 20:58, 1 Nov. 2013 (UTC)

Kripliĝo[redakti fonton]

Mi hazarde trovis tion jenon: aŭda kripliĝo. Mi sentas la vorton kripliĝo ofenda. Estas tie, aŭ mi sentas laŭ miaj aliaj lingvoj? Koracio (diskuto) 19:32, 9 Nov. 2013 (UTC)

La tuta artikoleto estas tiom fuŝe verkita, ke ĝi apenaŭ kompreneblas. Tiajn hontindaĵojn oni prefere forigu el la Esperanti Vikipedio. La fenomenon "aŭda handikapo" aŭ "parta perdo de aŭdkapablo" aŭ "difekto de aŭdado" oni povas tute bone pritrakti en la artikolo surdeco, kiel unu gradon de la sama fenomeno. Tiel faras ekz. la Angla Vikipedio. --Surfo 12:12, 10 Nov. 2013 (UTC)
Mi faris la Malfacila aŭdon. Koracio (diskuto) 19:07, 13 Nov. 2013 (UTC)

Kategoriigo de homoj laŭ sekso[redakti fonton]

Laŭ Helpo:Kategorio#Profesioj "Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas iun profesion laŭsekse". Tamen ni ja havas Kategorio:Virinoj laŭ profesioj kaj ni ne estas ununura tia Vikipedio. Krome, iom strangas ke ni havas komunan kategorion kiu tute ne dividas laŭ sekso, kategorion por inoj sed tute mankas kategorio pri malinoj, kiel en kelkaj aliajn Vikipedioj. Mi dume ne esploris pri aliaj tiaj kategorioj.

Laŭ la helpo mi hieraŭ jam forigis kelkajn tiajn kategoriojn sed nun mi hezitas. Ĉu ni do ŝanĝu la helpon aŭ prizorgu (forigu) la kategoriojn? Mi pensas ke kategoriigado laŭ sekso povas havi sencon. --KuboF (diskuto) 15:30, 21 Nov. 2013 (UTC)

Mi krome atentigas pri longegega tia diskuto de 2005-2006 (grandparte pri ge-), kiun tamen partoprenis Uzanto:Roberto (kiu pro memdeklarita lingva nekompetenco prefere foriris de Vikipedio al Neciklopedio) kaj pri Ĉapitro de PMEG pri Seksa signifo de O-vortoj. --KuboF (diskuto) 16:21, 21 Nov. 2013 (UTC)

En la artikolo Lispado mi trovis tiun vorton: blezado, sed neniu povis trovi, kiun ĝi signifas. Koracio (diskuto) 18:22, 24 Nov. 2013 (UTC)

Konsultu PIVon. --KuboF (diskuto) 17:07, 25 Nov. 2013 (UTC)
[blez/i] + [-ad/] + [-o].--Salatonbv (diskuto) 20:50, 25 Nov. 2013 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

{{Informkesto Pariza metrostacio}} - La fakto ke en Lokigo, Urbo aperas sen parametroj, estas tre ĝena por metrostacioj ekster Parizo, ĉar tiam aperas kaj Parizo kaj la nomo de la koncerna Komunumo. Tamen, se oni forigas "Urbo" el la ŝablono, "Komunumo=Parizo" ne aperas en metrostacioj kun arondismento. Ŝajnas ke ambaŭ estas ligitaj. Vidu ekzemplon: Le Kremlin-Bicêtre (pariza metrostacio). --Dominik (diskuto) 02:31, 1 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, Dominik. Jam la ŝablona titolo montras, ke ĝi estu uzata por metro-stacioj en Parizo. Por stacioj de aliaj metro-linioj povas esti uzata la ŝablono {{Informkesto stacio}}, kun ekzemplo en Caiazzo (metroo de Milano). Mi pensas, ke ni ne bezonas plian ŝablonon por stacioj de aliaj metroaj linioj. --Tlustulimu (diskuto) 13:21, 2 Nov. 2013 (UTC)
Saluton Tlustulimu! Vi malbone komprenis mian bezonon - ja temas pri metrostacioj de la metroo de Parizo, sed ekster Parizo. Do la ŝablono estu la sama kiel por aliaj metrostacioj de la sama reto. Kion mi riproĉas, estas ke defaŭlte aperas PARIZO samtempe kun la nomo de la komunumo. Miaopinie devus esti unusola kampo, ĉu urbo, ĉu komunumo. Kio validis kiam linioj ne eliris el Parizo, ne plu validas nun kiam metrolinioj iras ĝis la ĉirkaŭurbo. Tio fariĝas pli kaj pli ofte, ke oni plilongigas liniojn ekster la ĉefurbo Parizo. --Dominik (diskuto) 10:51, 3 Nov. 2013 (UTC)

{{Filmakadro}} - "ĉefrolanto"[redakti fonton]

Saluton al ĉiuj! Mi rimarkis, ke pluraj artikoloj kiuj uzas la ŝablonon {{Filmakadro}}, havas tro larĝan informkeston. Post priesploro, mi malkovris, ke tio estas kaŭzata de foresto de kampo "ĉefrolanto". Do, estas facile solvi tiun problemon, sufiĉas aldonis la kampon "ĉefrolanto" kaj ĉio revenas en ordo. --Dominik (diskuto) 09:10, 4 Nov. 2013 (UTC)

Saluton, Dominik. Bonvolu atenti, ke la ŝablono {{Informkesto filmo}} (alidirektilo {{Filmakadro}}), transprenas informojn el Vikidatumoj. Tion antaŭ kelkaj monatoj aranĝis Blahma. Do, li devus scii detalojn. --Tlustulimu (diskuto) 10:14, 4 Nov. 2013 (UTC)
Saluton Tlustulimu! La ŝablono {{Informkesto filmo}} ankaŭ suferis mankojn - mi korektis ties dokumentadon kaj ankaŭ korektis la ekzemplon Lola rennt. Aliflanke ankoraŭ restas amaso da artikoloj kun ŝablono {{Filmakadro}}. --Dominik (diskuto) 11:33, 4 Nov. 2013 (UTC)
Fakte, la mankoj en ŝablonoj {{Filmakadro}} kaj {{Informkesto filmo}} ne tiom kuŝis en kodo, kiom en dokumentado. Ĉar redaktantoj de artikoloj pri filmoj kopiis/gluis la informkeston el dokumentado, la rezulto estis fuŝa. --Dominik (diskuto) 12:57, 4 Nov. 2013 (UTC)
La ŝablono estis la unua provo en nia Vikipedio krei informkeston kiu ĉiujn datumojn transprenadus de Vikidatumoj. La celo estas ke estu necesa aldoni neniun parametron en artikolo. Sed jes, rilate al kodigo kaj dokumentado de multaj ĉi tieajn ŝablonoj estas iuj mankoj...
Entute ne estas granda problemo, ke daŭre ekzistas multaj uzoj de {{Filmakadro}}, ĉiuokaze eblos iom post iom tion ŝanĝi per roboto. --KuboF (diskuto) 16:37, 4 Nov. 2013 (UTC)

Ĉu vi konas ŝablonaron priskribita en Helpo:Projektaj ŝablonoj? Ĝi estas tre kompleksa kaj interplektita ŝablonaro kun bona celo - en unu centra loko stoki ĉiuj gravajn bazajn informojn pri frataj projektoj de Vikipedio. Tamen ĝi estas parte jam eksdata, parte uzas ekzmodajn teĥnikajn rimedoj. Rezulte ĝi pli-malpli nur kuŝas kaj estas uzata nur por si mem.

Al mi tre plaĉas la ideo de centre stokita ĉio tamen mi ne certas ĉu tiu aro daŭre utilas por Vikipedio. Ja, eblus ĝin ĝisdatigi sed se ĝi daŭre ne estus uzata en vera uzo (nur en testpaĝoj de kelkaj uzantoj) ĉu ĝi utilus entute? --KuboF (diskuto) 21:25, 6 Nov. 2013 (UTC)

Kelkaj fuŝaĵoj aŭ problemoj en la Cefpaĝo[redakti fonton]

Redaktinte kadrojn en la ĉefpaĝo (kunlaboraĵon kaj novaĵojn), mi trovis problemojn aŭ komentindaĵojn pri aliaj kadroj:

  • Kiel redakti la "Artikolon de la semajno"? Mi trovas ĝin nun tro longa, kaj volus resumi ĝin, ĉar ĝi okupas tro multan spacon. Sed mi trafas al "subŝablono", kiun mi ne sukcesas identigi aŭ redakti (kaj kiu devus esti pli facile redaktebla se oni volas ke homoj kontribuu). Mi unue pensis ke oni devas iri al la malsupro de la paĝo, kie aperas "Ŝablonoj uzitaj sur ĉi tiu paĝo", sed tiu ligas al tute alia artikolo!
  • Kiel redakti la malsupran kadron "Ĉu vi scias ke ..?"? Ne taŭgas klaki en la butono "redakti", ĉar tio kondukas al Ŝablono:ĈefPaĝo/ĈuViSciasKe, kiu ne ekzistas. Ankaŭ ne en la ĉirkaŭantaj ligiloj, kiuj kondukas al tre diversaj lokoj, neniu el kiu taŭgas. Tiu kadro ne moviĝas de antaŭ jaroj!
  • Kial aperas en la malsupro dekstro ŝablono "Aktivecoj de ŝablonkreantoj"? Tio estas tute teknika afero, kiu ne devas aperi en la ĉefpaĝo. Tiu ĉi devas taŭgi por ĝenerala publiko.

Entute ni pli devus atenti la ĉefpaĝon, kiu ja estas nia vizitkarto, ĉu ne? --Tonyo (diskuto) 18:53, 16 Nov. 2013 (UTC)

  1. En la supra parto de la kesto pri Artikolo de la semajno estas teksto "Artikolo de la semajno" kiu ligas al Vikipedio:Artikolo de la semajno. Tie estas ka. priskribita procedo por proponi novan artikolon. Se vi volas redakti jam ekzistantan eltiraĵon, vi klaku al titolo de ties sekcio, ekz. por artikolo en 45-a semajno vi klaku al la titolo Semajno 45 kaj redaktu ĝin.
  2. Uzu la ligilon redakti. Antaŭe ĝi estis malĝusta sed mi jam korektis ĝin.
  3. Ĝi estas tie ĉar kreinto de la lasta aspekto de ĉefpaĝo estas ŝablonkreanto :P La afero pri tro granda kesto pri ŝablonkreantoj jam estis diskutata en baloto pri akcepto de nova ĉefpaĝo. Mi persone ankaŭ kontraŭas tiun keston tie. Dum la elektado de nova aspekto, laŭ mia vidpunkto, estis faritaj du fuŝoj:
    1. la diskuto okazis en la diskutpaĝo de ĉefpaĝo, kie ĝi estas malbone videbla por kutimaj Vikipediistoj (kvankam estas signife pli multe atentata);
    2. ke la baloto estis "tiu ĉi aŭ la malnova", kvankam pli taŭge estus alvoki homojn por doni diversajn proponojn kaj elekti inter ili la plej popularan. Tiam estis ekzemple proponita Uzanto:Airon90/NovaĈefpaĝo. --KuboF (diskuto) 17:28, 21 Nov. 2013 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Vandalo - Elhana[redakti fonton]

Dum pli ol jaro, rasisto de urbo Novosibirsk, en Siberio, atakas Esperanton, ĉefe en la forumo soc.culture.esperanto.

Elhana konsideras Esperanton parto de juda komploto. Jen kvar citaĵoj:

"The rest of world will not cry and will be happy without that ugly jewish cadaver which your nation tries to foist on it. " [La restaĵo de la mondo ne ploros kaj ĝojos sen tiu malbela juda kadavro kiun via nacio provadas puŝaĉi al ĝi.] Elhana, June 4th, 2012

http://www.simonvarwell.co.uk/2011/10/why-im-learning-esperanto/ 

"Do you understand that you're not in position to demand from people to rape their speech in order to satisfy mad fantasies of a certain mad Jew and a cult of his followers?" [Ĉu vi komprenas ke vi ne rajtas postuli ke homoj perfortu sian parolon por realigi la frenezajn fantaziojn de iu freneza Judo kaj lia kulto de disĉiploj?] Elhana, January 19th, 2013 , soc.culture.esperanto

"GIVE US YOUR MONEY, and we'll imitate some kind of (low-cost) activity for you. Form the line to be fleeced, movadans, obey your *nationality censored* masters!" [DONU AL NI VIAN MONON, kaj ni aranĝos ian malmultekostan eventon por vi. Viciĝu por esti trompitaj, movadanoj. Obeu viajn *nacieco kaŝita* mastrojn.] Elhana, January 17th, 2013, soc.culture.esperanto

"The people of today won't be forced into studying a certain French-Yiddish _surzhik_, developed primarily for separation servants from masters." [La homoj de hodiaŭ ne estos devigataj studi iun francan-jidan _surĵik_, evoluigitan ĉefe por apartigi servistojn de mastroj.] Elhana, February 19th, 2013, soc.culture.esperanto

Ktp, ktp.

Kiam li insultas kaj mensogas en la forumo soc.culture.esperanto, tio apenaŭ damaĝas Esperanton, sed fariĝis evidente ke li vandalis en Vikipedio.

http://en.wikipedia.org/wiki/Dz_%28digraph%29#In_Esperanto

La informoj en tiu paragrafo estas malĝustaj. La redakt-historio montras spurojn de Elhana (178.49.18.203).

Mi petas ke vikipediistoj estu gardemaj kontraŭ la vandalismo de Elhana. Li ĉefe interesiĝas pri lingvoj kaj lingvistiko. Li konas la rusan, la anglan, kaj Esperanton.

Oni povas kontroli la lokon de ip-adreso ĉe: http://www.whereisip.net/

(Redaktanto el Novosibirsk ne necese estas Elhana.)

Samideane,

Klivo

Dankon, ni atentigos. --pino (diskuto) 06:35, 27 Nov. 2013 (UTC)