Vladimir Ĵirinovskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Ĵirinovskij
Persona informo
Владимир Вольфович Жириновский
Naskonomo Владимир Вольфович Эйдельштейн
Naskiĝo 25-an de aprilo 1946 (1946-04-25)
en Almato,  Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko
Morto 6-an de aprilo 2022 (2022-04-06) (75-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per COVID-19 • sepsa ŝoko vd
Tombo Novodeviĉje tombejo vd
Religio ortodoksismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj germanaanglaturkafrancarusa vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater Institute of Oriental Languages • university of Marxism-Leninism • Moskva Ŝtata Universitato • MSU The Institute of Asian and African Studies • Moscow State University, Faculty of Law vd
Partio Liberal-demokratia partio de Rusio • Liberal Democratic Party of the Soviet Union • Democratic Union vd
Subskribo Vladimir Ĵirinovskij
Familio
Infanoj Igor Lebedev vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatomilitisto vd
Laborkampo politikopolitikisto vd
Aktiva en Moskvo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladimir Ĵirinovskij (plena nomo Vladimir Volfoviĉ Ĵirinovskij; ruse Владимир Вольфович Жириновский, scienca latinliterigo Vladimir Vol'fovič Žirinovskij; naskiĝinta la 25-an de aprilo 1946 en Almato, Kazaĥio, sub la nomo Vladimir Volfoviĉ Eidelstein [prononco laŭ la jida lingvo Ejdelŝtejn] — mortis la 6-an de aprilo 2022 en Moskvo, Rusio) estis dekstra ekstremisma[1] rusia politikisto, juristo, amatora aktoro kaj kantisto. Ĵirinovskij partoprenis ses prezidentajn elektojn en Rusio (1991, 1996, 2000, 2008, 2012, 2018), kiel neniu alia politikisto.

Ĵirinovskij estis la iniciatinto kaj gvidanto de la Liberal-Demokratia Partio de Rusio (LDPR), kiu tamen ne tre rilatas al liberalismodemokratio, sed estas dekstra ekstremisma rusie naciisma kaj forte kontraŭjudisma partio. Lia gvida stilo estas ekstreme popolisma: Tial li ne havas problemojn foje uzi maldesktre ekstremajn kaj tuj post tio ekstreme dekstre ekstremajn sloganojn. Pro lia provoka sinteno kaj la nekutimaj sloganoj li estas objekto de konstanta publika intereso.

Ĵirinovskij naskiĝis en Almato kaj ĝis la jaro 1964 portis la nomon de sia juda patro Eidelstein (Эйдельштейн). Inter la jaroj 1964 ĝis 1970 li studis en la moskva Lomonosov-Universitato turkologion (tial li flue parolas la turkan lingvon); krome li inter la jaroj 1965 ĝis 1967 ankaŭ studis pri "internaciaj rilatoj" en la universitato de Marksismo-Leninismo. Inter la jaroj 1972 ĝis 1977 li distance studis juron kaj poste laboris kiel juristo interalie en eldonejo "Mir" (Paco) ĝis 1990.

Dum la jaro 1990 li fondis la partion LDPR (komence "LDPSU" - Liberal-Demokratia Partio de Soveta Unio), kiun li nomis la "unua opozicia partio en Rusio[mankas fonto]". Dum la sama jaro li kandidatiĝis en la prezidentaj balotoj de Sovetunio kaj gajnis 8 procentojn de la voĉdonoj. Ekde tiam lia partio konstante reprezentiĝis en la rusia parlamento Dumao. Post la rusiaj parlamentaj balotoj de la 7-a de decembro 2003 Ĵirinovskij elektiĝis vicprezidanto de la Dumao.

Interalie Ĵirinovskij postulis la restarigon de la malnovaj limoj de la Rusia Imperio laŭ la jaro 1917 kaj tiucele postulis la konkeron de Finnlando, Estonio, Latvio, Litovio, Pollando, Belorusio kaj Ukrainio. Aparte la lasta el la menciitaj ŝtatoj, la kerna lando de la historia Kieva Regno, konsiderendus la lulilo de la rusa nacio kaj havus multaj rusajn sanktajn kaj naciajn lokoj, do laŭ Ĵirinovskij klare estus malnova rusa teritorio. Dum 1999 li postulis plebisciton pri la reinstalo de la monarĥio, ĉar li planis dum la jaro 2008 sub la nomo "Vladimiro la 1-a" iĝi la nova rusia caro.

Lingvaĵo kaj ideologio de Ĵirinovskij malgraŭ la propra deveno de juda patro estas karakterizitaj per forta kontraŭjudismo kaj per demagogiaj, ofte tute nerealismaj teorioj - ekzemple li neas la ekziston de Osama bin Laden kaj asertas, ke la atencoj de la 11-a de septembro 2001 en Usono estus aranĝitaj de la usona registaro.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]