Grigorij Zinovjev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zinovjev)
Grigorij Zinovjev
Persona informo
Григо́рий Евсе́евич Зино́вьев
Naskonomo Овсей-Гершон Аронович Радомысльский
Naskiĝo 11-an de septembro 1883 (1883-09-11)
en Kropivnickij
Morto 25-an de aŭgusto 1936 (1936-08-25) (52-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo tombejo Donskoje vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio vd
Alma mater Universitato de Berno vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Familio
Edz(in)o Zlata Lilina • Sarra Ravich vd
Profesio
Okupo aktoropolitikisto vd
Laborkampo revoluciulo • revolucioredaktorooratoropolitikistopublikigisto • opinia ĵurnalismo • rektoropolitikokomunismolaborista movado vd
Aktiva en Sovetunio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grigorij Jevsejeviĉ Zinovjev (ruse Григорий Евсеевич Зиновьев), denaska nomo Ovsej-Gerŝon Aronoviĉ Radomislskij (ruse Овсей-Гершон Аронович Радомысльский; naskiĝis la 23-an de sepetembro 1883, Jelizavetgrad, la Rusa Imperio — mortis 25-an de aŭgusto 1936 en Moskvo, Sovetunio), estis rusa revoluciulo, proksima kamarado de Lenin, viktimo de la stalina granda purigo.

Li devenis el malriĉa juda familio kaj regule ne vizitis lernejon. Li do vojaĝis en Eŭropo inter 1902 kaj 1905 kaj studis juron en la Universitato de Berno. En 1901 aliĝis al la Rusia Socialdemokrata Partio, poste al grupo de Lenin. Post skismo en la partio, li aliĝis en 1903 al la bolŝevikoj. Li agadis en la Rusia revolucio de 1905 kiel agitisto inter la sankt-peterburgaj laboristoj. Oni elelktis lin en 1907 — en la londona kongreso – membro de la Centra Komitato. Li estis arestita en 1908, sed pro lia malbona sanstato, li baldaŭ liberiĝis.

Li estis plej fidela kunlaboranto de Lenin, li vivis inter 1907 kaj 1917 en Francio, Aŭstrio, Svislando kaj partoprenis de tie en direkto de la rusaj bolŝevikoj. Post eko de la unua mondmilito, li strebis establon de Unio de la Eŭropaj Socialistoj.

Post kiam oni renversis la caran potencon, Lenin hejmenveturis en aprilo de 1917. Zinovjev — kun Lev Kamenev — en oktobro samjara kontraŭis la planon de Lenin pri ekpreno de la potenco kaj eĉ kaŝe informis la gazetaron por eviti la ŝtatpuĉon. Post la Oktobra Revolucio, li senrezulte postulis lokon por aliaj socialismaj partioj en la registaro, tiel li abdikis pri funkcio en la Centra Komitato.

Li baldaŭ iĝis grava homo de la partio pro siaj oratoraj kapabloj. Ekde 1921 li gvidis la sankpeterburgan partion kaj iĝis eĉ ano de la Politika Komitato. Dumtempe li iĝis prezidanto de plenumkomitato de Komunista Internacio, fondita en 1919.

Komence de la 1920-aj jaroj, Stalin alianciĝis kun Zinovjev kaj Kamenev, tiel malhelpante ke Trockij sekvu la grave malsanan Leninon kiel partia gvidanto. Stalin – post preno de la potenco — turnis sin kontraŭ la iamaj kunuloj. Li ekskludis Zinovjev-on en 1926 el la Politika Komitato kaj Kominterno, en 1927 eĉ el la Komunista partio.

Oni reanigis lin en la Partio, sed oni denove ekskludis lin en 1932 kaj 1934. Oni arestis lin en 1935 per la akuzo, ke li partoprenis en murdo de Sergej Kirov. Li estis juĝita je 10-jara prizono, sed la proceson oni pritraktis sekvajare kaj ordenis ekzekuton pro terorista komploto. La Supera Kortumo de la Sovetunio rehabitilis lin en 1988.