Tago de Venko en Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Winston Churchill salutas la homamason en Whitehall, Londono, la tagon kiu konfirmis, ke la milito kun Germanio finis.

La Tago de Venko en Eŭropo, ĝenerale konata kiel V-E Tago, VE Tago aŭ simple V Tago, estis celebrata la 8-an de majo 1945 por marki la formalan akcepton fare de la Aliancanoj de la Dua Mondmilito de la senkondiĉa kapitulaco de Nazia Germanio kaj de ĝiaj armitaj fortoj. La formala kapitulaco de Germanaj fortoj okupaciantaj la Manikinsulojn ne okazis ĝis la venontan tagon, nome la 9a de majo 1945. Tio markis la finon de la Dua Mondmilito en Eŭropo.

La termino V-E Tago ekzistis jam en septembro 1944,[1] antaŭvidante venkon. La 30an de aprilo 1945, Adolf Hitler, nome la estro de Naziismo, memmortigis sin dum la Batalo de Berlino. La kapitulaco de Germanio, tamen, estis rajtigita de sia sukcedanto, la Reichspräsident Karl Dönitz. La administracio kondukita de Dönitz estis konata kiel Registaro Flensburg. La dekomenca dokumento de milita kapitulaco estis subskribita la 7an de majo en Reims, Francio,[2] kaj la fina dokumento estis subskribita la 8an de majo en Berlino, Germanio.

La iama Sovetunio, Serbio, kaj landoj de la Orienta Bloko historie celebris la finon de la Dua Mondmilito la 9an de majo; ankaŭ Israelo markas la V-E Tagon en la 9a de majo same kiel la rezulto de la granda nombro de elmigrantoj el la iama Soveta Bloko, kvankam ĝi ne estas publika ferio. En Ukrainio ekde 2015, la 8a de majo estis designita kiel Tago de Memoro kaj Reamikiĝo, kvankam ĝi ne estas publika ferio.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Harper, Douglas. "VE Day". Online Etymology Dictionary. Alirita la 15an de februaro 2019.
  2. Hamilton, Charles (1996). Leaders & Personalities of the Third Reich, Vol. 2. San José, CA: R. James Bender Publishing. pp. 285, 286. ISBN 978-0-912138-66-4.
  3. "Victory in Europe Day". Alirita la 15an de februaro 2019.